Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Enketo ĉe la germanaj verduloj

Hamburgo: en la laboratorio de la ekologi-burĝaro

Longtempe la germana verda partio ŝajne volis politiki alie, for de la parlamentoj. Heredintoj de la kontestado de la 1960-aj jaroj, la Grünen luktis kontraŭ atomenergio, eksperimentis novajn formojn de kolektiva vivo. Pravigitaj de kuraĝigaj balotaj rezultoj, iliaj gvidantoj strebas akordigi ekologion, ekonomion kaj institucian ludon. En Hamburgo, la kompromiso donas surprizan rezulton.

La plej riĉula kvartalo de Hamburgo estas ankaŭ la plej ekologia. Oni ne tuj rimarkas tion, starante ĉe la piedo de la Marco Polo Tower; 16 etaĝoj luks-statusaj, el avangarda arkitekturo, elvokantaj pantranĉaĵojn neregule stakigitajn, kie apartamento meze vendiĝas kontraŭ 3,7 milionoj da eŭroj.

Naturamo ne evidentiĝas, ankaŭ kiam oni sin turnas al la najbara konstruaĵo, kie Unilever inaŭguris sian novan stabejon. La dudek kvin mil kvadratmetroj de la tutmonda giganto de agronutra industrio kaj kosmetikoj estas tamen la plej vasta areo iam ajn ekipita per malaltkonsumaj elektraj ampoloj. “La tuta konstruaĵo estis konceptita laŭ plej striktaj normoj de mediprotektado”, fiere recitas la deĵoranto. La teretaĝa halo eĉ estas ekipita per “plej moderna varm-reutiliga sistemo”, li klarigas fingromontrante al grandega vitroplafono.

La Marko-Polo-Turo kaj la sidejo de Unilever estas la ĉefaj “juveloj” de HafenCity, la nova negockvartalo de Hamburgo, kiu enhavas 155 hektarojn da oficejoj kaj luksaj loĝejoj greftitaj al la brikaj varejoj de la iama Speicherstadt (stokurbo), rande de la rivero Elbo. Ĝis la fino de la konstrulaboroj, planita je 2025, tiu ĉi nordeca versio de Dubajo planatas akcepti kvardek mil laborpostenojn kaj dek du mil loĝantojn, el tiel nomataj “kreivaj klasoj”, kiel nomas ilin la projekto-iniciatantoj. La Elbphilharmonie, prestiĝa koncertejo, kiun la urbo-administracio financas ĝis 351 milionoj da eŭroj, konsistigas la kulturan flankon de la entrepreno.

Ĉi tie gruoj ankoraŭ aktivas, sed je ioma distanco, la jam finitaj partoj zumas pro babilado de superaj kadruloj glutantaj tajlandajn manĝetaĵojn en restoraci-terasoj aŭ trinkantaj malbonan vinon en tre multekostaj Lounge bar. Sed atentu pri antaŭjuĝoj: kvankam la “plej granda urba projekto en Eŭropo” ja enkadriĝas en la kaptomovado de malnovaj havenaj areoj fare de bankistoj kaj junaj spekulistoj (golden boys), same kiel la Docklands de Londono, tio ne signifas, ke ĝi kontraŭas la principojn de daŭrigebla evoluado. Male, ĝi konkretigas ilian triumfon.“Tervarmeca hejtado, malmulte poluaj konstrumaterialoj, verdaj spacoj, piedirejoj kaj biciklovojoj, estas vere pionira kvartalo rilate la daŭrigeblon”, entuziasmas s-ro Harald Müller.

Sidante en Carl’s-restoracio, antaŭ telero da marinitaj verdaj haringoj, kiun li taksas “malpli rafinita sed pli plaĉa” ol la alia specialaĵo de la restoracio, [la rizotto arborio kun trufoj el Perigordo], tiu 53-jara inĝeniero, kiu vivas kaj laboras en HafenCity, senĝene diras, ke li “de 1997 ĉiam voĉdonis por la verda partio”. La verduloj ne estas la lanĉintoj de la projekto, li diras, sed “ili lojale ĝin akompanis” kaj “sen ili la kvartalo certe ne havus ĉi tiun ekologian karakteron.”

Hamburgo, “Eŭropa ĉefurbo de Hommedio 2011”, ja estas urbo plenplena je ekologio. Dufoje la verduloj partoprenis en ĝia administrado: de 1997 ĝis 2001, kun la social-demokratoj de la SPD, kaj de 2008 ĝis 2010 kun la konservativuloj de la CDU. La bilanco de ilia agado en tiu hansa urbo estas brile ilustrata ĉe HafenCity. Eĉ la stratnomoj portas ilian spuron, ĉar la Grünen postulis, ke la nomoj de la stratoj estu egalnombre de viroj kaj de virinoj. “Jes ja, estas kvartalo por riĉuloj, sed ties konstruaĵoj estas tre kreecaj, mi trovas tion bonega por la urbo-reprezento”, entuziasmas s-ino Katharina Fegebank, ĝenerala sekretario de la hamburgaj verduloj. Ankaŭ ŝia kamaradino Anja Hajduk, deputito en la Bundestag de 2002 ĝis 2008, samopinias, ke estas “ja sukceso, malgraŭ la eksternormaj prezoj. Kio gravis por ni, kiam ni estis ĉe la registaro, estis garantio, ke la kvartalo estos libere alirebla de ĉiuj loĝantoj de la urbo, kiuj povu promeni tie. Por la Unilever-turo, ekzemple, ni sukcesis, ke la teretaĝo estu libere alirebla de la publiko”.

“Sintezo de Blitzkrieg (fulmomilito) kaj de la Longa Marŝo

Falanstero* por milionuloj, sed “malferma” kaj energiŝparema: ĉu ni vidu tie antaŭtempan akiraĵon de la ekologia “revolucio” kiu nun trairas Germanujon? La ĉefartikolistoj jam nun debatas pri ebleco ke estos verda kanceliero en 2013 (vd sube). La verdula potenciĝo ja estis rimarkinda ĉi-lastajn monatojn: “kvazaŭ sintezo de fulmomilito (Blitzkrieg)kaj “la Longa Marŝo””, laŭ cirkulanta ŝerco de iliaj kontraŭuloj. Unue senĉesa pafado de opinienketoj, kiuj, nutrante reciproke unu la alian, dum la tuta jaro 2010 rapide altigas la valoron de ekologiistoj, kiu pasas ekzemple de 19% da voĉdon-intencoj en Berlino en decembro 2009 al 30% en oktobro 2010. La gazetaro pasiiĝas por la “verda miraklo”(Der Spiegel): “La verduloj pli popularaj ol iam ajn” (Die Zeit), “La partio de la bonstato” (Stern), “La verduloj jam revas pri kancelieriĝo” (Die Welt) ... La verduloj profitas el atento des pli granda, ke ili envenas spacon lasitan malplena de la eksa fenomeno de la germana politika vivo, la liberal-demokrata partio (FDP), draste falinta de post la demisio pro plagiato de ties stelulo, s-ro Karl-Theodor zu Guttenberg, efemera ministro pri defendo de la Merkel-registaro.

* Ideala vivejo de la komunumo imagita de Charles Fourier en 1832.-noto jmc

Kaj la “verda miraklo” sin movas al la balotujoj. La 27-an de marto, la ekologiistoj ricevas 24,2% de la voĉoj en Baden-Virtembergo, la plej riĉa kaj multloĝata “lando” de Germanujo, tradicie konservativa. Pli ol duobligante sian antaŭan rezulton (11,7%en 2006), ili trudas sin kiel la duan politikan forton, post la CDU, (apenaŭ) preterpasas siajn aliancanojn de la SPD kaj fariĝas mastroj de alianc-ludo ne plu “ruĝa kaj verda”, sed de nun “verda kaj ruĝa”. La unuan fojon en la historio de Germanujo ekologiisto fariĝas prezidanto de regiono. S-ro Winfried Kretschmann, maldika kaj rigida sesdek-jarulo, kun bros-tonditaj haroj kaj korusano en preĝeja koruso, subite iĝas stelulo en la tuta lando. Sur la televidscenejoj, la lin koncernantaj formuloj “esperportanto” kaj “politika sensaciaĵo de la jaro” senfine ripetiĝas.

Ĉar la gravecon de evento oni mezuras per ĝia efiko al la borso-kurzoj, estas notinde ke la morgaŭon de la ekologia venko, la akcioj de E.ON kaj RWE — la du ĉefaj produktantoj de atomenergio en Germanujo — malaltiĝis iomete, same kiel tiuj de Daimler, BMW kaj Volkswagen. La ÖkoDAX-indikilo, kiu enhavas la dek ĉefajn verdulajn investaĵojn male kreskis je ok poentoj. Ne tute revolucio, ĉar la malpli verdaj merkatoj denove altiĝis je la sekva kurzo-fiksado. “Ni sekvos la promesitan vojon en la burĝa socio”, trankviligis ilin s-ro Kretschmann la venko-vesperon.

Nek maldekstre, nek dekstre: moderuloj kaj centristoj

Antaŭ tridek jaroj, tia zorgemo ja ne estintus superflua: la Grünen enkarnigis tiam radikalan maldekstron, en okcidenta Germanujo tre malamika al komunismo. Komence de la 1980-aj jaroj, la CDU preskaŭ postulis nuligon de la juna verda partio, akuzata pri simpatio al la perforta lukto kaj pri ideoj kontraŭaj al la konstitucio. La “burĝa socio” sulkigis la frunton antaŭ tiuj “grüne Chaoten” (verdaj rompantoj), kiuj pretendis lukti samtempe por socia justeco kaj protektado de hommedio. Ne plu hodiaŭ: la nova gravulo de Baden-Virtembergo sin deklaras “nek maldekstra, nek dekstra” kaj flegas bonajn rilatojn kun s-ro Erwin Teufel, la loka gravulo de la CDU, kies orientiĝon “moderan kaj centrisman*” li asertas kundividi. La kazo de Hamburgo, unua germana regiono, kiu formis aliancon “nigra kaj verda” (en Germanujo la nigra koloro estas simbolo de dekstro) montras, ke tia alianco ne plu estas absurda. Eĉ la kancelierino Angela Merkel rekonas, ke ŝi ne ekskluzivas eblecon de ekologi-kristana alianco, post la parlamentaj elektoj de 2013.

* Tagblatt Online, 14-a de aprilo 2011.

Tiu ne banala, eksterorda scenaro povus verŝajniĝi jam en venonta oktobro, okaze de la lokaj test-elektoj de Berlino. Portata de tre favoraj opinienketoj, la listo-kapo Renate Künast, prezidanto de la verdula grupo en la Bundestag, jam imagas sin reganta la ĉefurbon, kaj li ekskluzivas neniun alianciĝon: maldekstra centro aŭ dekstra centro, la ludo estas malferma. S-ro Eberhard Diepgen, CDU-eksurbestro de Berlino, senpacienciĝas en la antaŭĉambro de la favorato: “Ni havas sufiĉe da komunaj punktoj por konstrui registaran projekton kun la verduloj*. “La verda febro disvastiĝas en la konservativajn sektorojn; la entreprenistoj kaj la riĉuloj amindumas al la Grünen”, mokas la ĵurnalo Süddeutsche Zeitung (5-a de novembro 2010).

* Der Tagesspiegel, Berlino, 7-a de nov 2010.

La ofte citita “Fukuŝimo-efiko” ja akcelis la supreniron de la ekologiistoj, kiuj finfine sukcesas kapitaligi sian kontraŭecon al atomindustrio nun forpelata de plejmultaj germanoj. La programitan fermon de la atomcentraloj oni ja metu je ilia kredito. Sed la radioaktivaj likoj en Japanujo ne klarigas la transformiĝon de kontestanta partio en “biciklantanliberalan partion”, laŭ la esprimo de s-ino Jutta Ditfurth. En incitema libro*, ĉi tiu kunfondinto de la Grünen, kiu forlasis la partion en 1991, miras pri la kvazaŭ nerezistebla allogo de siaj ekskamaradoj: “Iuj komentistoj parolas kvazaŭ ili vivis dudek kvin jarojn ekster nia planedo. Ili diras: “Ni vidu kion faros la ekologiistoj; unue ni lasu ilin regadi. Tiu sinteno surprizas, ĉar la verduloj jam regadis plurfoje.”

* Jutta Ditfurth, Krieg, Atom, Armut. Was sie reden, was sie tun: die Grünen, Rotbush, Berlino, 2011.
La persista mito de ekologiistoj politike virgaj

Longas ja la listo: sep jaroj da partopreno en la federacia registaro de s-ro Gerhard Schröder (1998-2005), dek unu jaroj da kunadministrado en Nordrejn-Vestfalio (1995-2005, kaj denove de 2010); dek jaroj en Hessen (1985-87, 1991-1999), naŭ jaroj en Schleswig-Holstein (1996-2005), ses jaroj en Hamburgo (1997-2001 kaj 2008-2010), kvar jaroj en Malsupra Saksujo (1990-1994), kvar jaroj en Saksujo-Anhalt (1994-1998), kvar jaroj en Bremen (de 2007), du jaroj en Sarlando (de 2009), kaj du jaroj en Berlino (1989-1990 kaj 2001-2002). “Sume, tio estas kvindek naŭ jaroj da regado-sperto, kalkulas s-ino Ditfurth, verŝajne pro propra intereso, la amasinformiloj ŝajnigas konsideri la verdulojn novaj kaj senspertaj, tenante sian spiron por observi ilian sintenon, kvazaŭ estus neeltenebla atendo. (...) Ĉi tiuj kvindek naŭ jaroj da sperto neniam estis objekto de profunda kritika analizo.”

En Hamburgo, la voĉdonantoj mem faris sian analizon: en februaro 2011 ili korektis la eksan plimulton (21,9% da voĉoj por la CDU, 11,2% por la verduloj) kaj redonis la povon al la SPD, kiu tamen malbonfartas ĉie aliloke (48,3%). Escepte de la promenadoj en HafenCity, la ekologiistoj ja ne havis favoran bilancon por prezenti. La alianco-kontrakto kun la dekstro en 2008 planis realigon de tramo, forlason de projektita karbocentralo kaj ambician lernejan reformon, celantan krei ununuran elementan lernejon “por ĉiuj”. Neniu el tiuj promesoj estis plenumita. La tramo malsukcesis pro la buĝetaj ŝparoj sekve de la 2008-krizo, kaj la konstruado de la karbocentralo estis daŭrigata pro tribunala decido. La lerneja reformo estis modifita de popoliniciata referendumo en julio 2010. Pro la streĉiĝoj kaŭzataj de ĉi tiu malsukceso cetere frakasiĝis la alianco “nigra kaj verda” du jarojn antaŭ la normala period-fino.

Retrorigardante la periodon, la ekologiistoj povas fieri, ke ili lasis agrablan memoraĵon al la gravuloj de la loka dekstro. Preskaŭ entuziasme s-ro Gregor Jaecke, la ĉefo de hamburga CDU-dekstro priskribas sian idilion kun ili: “Esti verdulo signifas ami la vivon, kaj tiun valoron ni kundividas. Ni havas saman zorgemon pri morgaŭ, ni laŭ la kristana senco de respekto al la vivo, kaj ili laŭ la pli moderna signifo de daŭrigebla disvolviĝo. Tial la neceso de ekvilibra ekonomia politiko estas pli rekonata de la verduloj ol de la SPD.”

“359 eŭroj monate, kun devigo labori preskaŭ senpage”

La alianco-interkonsento de 2008 atestas pri tiu “amo al la vivo” reformulita en lingvaĵo iom malpli lirika de la buĝeta ortodokseco. Kiam la financa krizo eksplodis kelkajn monatojn poste, la verduloj kaj la kristandemokratoj tuj akordiĝis por redukti la publikajn elspezojn, ekzemple altigante la prezojn de infan-vartejoj. Samtempe ili injektas 1,5 miliardon da eŭroj en la malplenajn kasojn de HSH Nordbank, rapidas helpi al la martransporta grupo Hapag-Lloyd kaj faras decidojn por plaĉi al la investantoj. “Necesis restarigi konfido-etoson, la verduloj tre bone komprenis tion”, danke rekonas s-ro Jaecke.

Ĉu ne estis tamen kelkaj konfliktaj temoj? Ekzemple la sekurec-politiko: oni povas suspekti, ke partio juna kaj “seksalloga” kiel la Grünen ne havas por la policanoj la saman indulgon kiel la maljunaj gravuloj de la CDU. Erare. “La demandoj pri interna sekureco estis inter la manoj de niaj konservativaj aliancanoj, sed estis neniu problemo”, asertas s-ino Fegebank. “Ni havis ja striktajn poziciojn koncerne publikan ordon, sed post ekzameno, la verduloj plene akceptis ilin”, konfirmas ŝia samrolulo de la CDU. S-ro Jaecke konfesas do, kun tamen iom da amareco, ke “parto de la burĝaj voĉdonantoj, kiuj formas la bazon de la CDU, hodiaŭ estas tentataj voĉdoni verde.”

La popolaj kvartaloj estas malpli eksponataj al tiu tento. Dum en februaro (2011) la verduloj rikoltis 9,2% de la voĉoj en la riĉul-kvartalo Blankenese, ili ricevis nur 6% en la malriĉa antaŭurbo Rothenburgsort, kie pli ol unu el du voĉdonantoj bojkotis la baloton. Ĉi tie, neniu biciklopado nek modernaj apartamentoj ekipitaj per tervarmeca hejtado, sed kubaj konstruaĵoj el malpura betono kun fuela hejtado kaj ne plu funkciantaj vendejoj. “Ĉu mi voĉdonos por la verduloj? Mi? Ĉu vi rigardas min idioto?”, vigle reagas juna 32-jara senlaborulo, riparante sian skoteron surtrotuare. S-ro Joachim Riepke estas unu el la sep milionoj sepcent mil germanoj, kiuj dependas de la dispozicio Hartz 4, naskita el la kunfandiĝo de la senlaborula monhelpo kaj la socialaj helpoj. “359 eŭroj monate, kaj devige labori preskaŭ senpage. Nun la Jobcenter (dungocentro) lasas min trankvila. Sed antaŭ du monatoj, ili vokis min por lavi la manĝilaron en maljunulejo dum du semajnoj. Ne eblas rifuzi, aŭ ili haltigas la monhelpon. Kaj vi volus, ke mi voĉdonu por tio?”

Li nomas “tio” la SPD-Grünen-plimulton, kiu starigis la senlaborulan asekursistemon la plej trudan en tuta Eŭropo. Hartz 4 trudas al la monricevantoj plenumi laboron je unu eŭro, transloĝiĝi se ilia loĝejo estas taksata tro multekosta, kaj obei longan liston de burokrataj preskriboj, kun minaco perdi sian poŝmonon. “Jen la plej drasta tranĉo en la socialaj helpoj de post 1949”, titole anoncis la konservativa ĵurnalo Frankfurter Allgemeine Zeitung okaze de la teksto-prezento (30-an de junio 2004). Ellaborita de s-ro Peter Hartz, tiama direktoro de la dungitaro ĉe Volkswagen kaj amiko de kanceliero Schröder, la lianoma reformo* estas nun modelo por la reformistoj, kiuj en Francujo kaj aliloke, kritikas la “asistatecon”, kaj ŝatus anstataŭi ĝin per sensalajra laboro. Sed Hartz 4 plenumis rekordon malfacile venkeblan: ĝiaj kreintoj fiksis la ununuran monhelpon je nivelo tiom malalta, ke la Konstitucia Kortumo de Karlsruhe intervenis last-oktobre, juĝante, ke la koncernaj familioj ne povis prizorgi la fundamentajn bezonojn de siaj infanoj.

* En januaro 2007 s-ro Hartz estis kondamnita je du jaroj da mallibero kun prokrasto kaj 576.000 eŭroj da monpuno fare de la tribunalo de Brunsvigo (Malsupra Saksujo), ĉar li proponis monon, vojaĝojn kaj prostituitinojn al membroj de la dungito-komitato de Volkswagen.

Parolante pri Hartz 4 kun la hamburgaj verduloj, oni povas foje ricevi surprizajn respondojn. “La sumo ja certe estas tro malalta, rekonas s-ino Fegebank, sed ni daŭre opinias, ke estas bona ideo kunfandi la socialajn monhelpojn kaj la senlaborulan helpon, por instigi al eklaboro.” Dum vigliĝas la diskuto, la juna elektito trovas fortan argumenton: “Ĉiuokaze, tia reformo povis esti lanĉata nur de “ruĝa kaj verda” alianco. Se la CDU kaj FDP estus ĝin iniciatinta, tio estigus revolucion!” Tio estis dirita sen malbona intenco: ankaŭ la moderna politika ekologio havas siajn naivulojn.

Pragmataj administrantoj, senpasiaj kaj indiferentaj al la socialaj demandoj

Konvinkitaj ke “ekonomio kaj ekologio estas destinitaj por akordiĝi”, la Grünen perfekte ilustras la mutacion okazantan de dek kvin jaroj inter la anoj kaj la voĉdonantoj de la partio. Longtempe firme maldekstra, la “verda kaj alternativa listo” (GAL) spertis bruan foriron de parto de siaj historiaj membroj en 1999, protestantaj kontraŭ la aprobo, fare de la federaciaj instancoj, de la germana partopreno en la Kosovo-milito. La forlaso de pacismo kaj la sekvanta amasa membro-foriro lasis lokon por nova generacio de aktivuloj tre edukitaj, finance komfortaj kaj havantaj favoran rigardon al la komercaj institucioj kaj medioj. La proparolanto Anja Hajduk estas tipa de tiu evoluo: profesie psikologiistino, ŝi konfesas ke ŝi neniam politike aktivis “alie ol per verda voĉdono” antaŭ ol ŝi eniris la partion en 1995. Elektita deputito en la Bundestag en 2002, ŝi aprobis, kune kun siaj kolegoj, la impost-malaltigojn donacitajn al la plej riĉaj personoj, kies impostkategorio pasis de 53% al 42% dum la Schröder-jaroj. “La skemo dekstro/maldekstro neniam konvinkis min, ŝi diras. Estas bone, ke la verduloj malfermiĝis al ekonomio.”

“Anja Hajduk estas tipa reprezentanto de tiuj verduloj, kiuj populariĝas ĉie en Germanujo, pragmataj mastrumantoj, senpasiaj kaj plene indiferentaj al la socialaj demandoj”, opinias s-ro Norbert Hackbusch, kiu forlasis la verdulojn en 1999, post 16 jaroj da fideleco. Li sidas hodiaŭ en la urba konsilantaro, sur la benkoj de Die Link, la partio de la “maldekstra maldekstro” en Germanujo. “Hamburgo estas unu el la plej riĉaj urboj de Germanujo, sed ankaŭ unu el tiuj, kie plej nombras malriĉuloj, li klarigas. Ĉi tie unu el kvin infanoj vivas sub la malriĉo-sojlo, sed la tre malriĉaj personoj ne voĉdonas, aŭ ne por la verduloj.”

Unu el la ĉefaj riproĉoj de s-ro Hacksbusch kontraŭ siaj ekssamideanoj estas, ke ili ne agas rilate impostadon. Laŭ la lasta klasifiko de la revuo Manager, 26 el la 300 plej riĉaj germanaj familioj loĝas en Hamburgo, kie ilia tuta heredaĵo sume estas 44 miliardoj da eŭroj, tio estas la duono de la malneta enlanda produkto (MEP) de la urbo. “Hamburgo eble estas la eŭropa ĉefurbo pri hommedio, sed estas ĉefe la ĉefurbo de la imposta fraŭdo”, li diras. Fakte la nombro de impost-kontrolistoj estas konate nesufiĉa: en 2010, el la 627 civitanoj, kiuj deklaris jaran enspezon superan al unu miliono da eŭroj, nur 31 povis esti kontrolataj. La imposta fraŭdo kostas al la urbo centojn da milionoj da eŭroj. La konsilanto de Die Link balancas la kapon: “Ni petis dungon de cent kvindek kromaj kontrolistoj* sed la verduloj eĉ ne volis aŭdi pri tio.”

* En Germanujo, imposta kontrolo dependas de la “landoj”.

Ĉu ni do povas prognozi, ke la grandriĉuloj instalitaj en la Marko-Polo-Turo voĉdonos por ekologiistoj en la venontaj elektoj? Tute ne certas. La turo estis konstruita sur natura altaĵo, kiu havas sian radikon en la havena akvo, montrante al la loĝantoj vastan panoramon de la ŝipaj kajoj. Sed la arkitektoj forgesis simplan detalon: la venenajn fumojn de la flosantaj palacoj, kiujn la ventoj alblovas sur la terasojn kaj vitrobalkonojn de la turo. Laŭ enketo de la gazeto Der Spiegel, la “freŝa aero” enspirata de la loĝantoj estas ekvivalento de la polvoj “eligataj de kvindek mil kamionoj veturantaj 130 km/hore, al kio aldoniĝas grandaj kvantoj da sulfura dioksido, nitrogena dioksido kaj kancerkaŭzantaj partikloj*.” Ĉu multmilionuloj venenigataj fare de luksaj kroz-ŝipoj? Nu, la daŭrigebla disvolvado ja havas multajn surprizojn.

* Rainer Müller, “Luxusprobleme in Hamburg. Wo reiche Leute röcheln müssen”, Der Spiegel, Hamburgo, 5-a de marto 2010.

Olivier CYRAN