Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malekvilibro de la povoj en ŝrumpinta demokratio

En Usono, amaskomunikiloj, povo kaj mono finas sian kunfandiĝon

En Britujo, la skandalo estigita de la fikonduto de la gazetar-grupo de s-ro Rupert Murdoch rivelis la danĝerajn rilatojn inter ĵurnalismo, polico kaj politiko. En Usono, kie la miliardulo posedas multajn televid-ĉenojn, la influo de la amasinformila-financa komplekso en la institucia vivo ankoraŭ kreskis pro la decido, fare de la Plejalta Kortumo, kiu forigas la invest-plafonon de entreprenoj okaze de la balot-kampanjoj.

Du semajnojn antaŭ la mezmandataj elektoj de novembro 2010, kvazaŭ la Oz-magiisto diranta: “Ne atentu la viron malantaŭ la kurteno”, s-ro Karl Rove, eksa strategiisto de s-ro George W.Bush en la Blanka Domo kaj premgrupa aganto, provis kaŝi la ĉefaĵon. Dum la prezidanto Barack Obama ĵus akuzis la respublikanajn konsilantojn malhoneste ŝanĝi la baloton, kolektante por siaj kandidatoj centojn da milionoj da dolaroj ĉe la konservativaj internaciaj kompanioj kaj miliarduloj, la ekskonsilisto deklaris al la ĵurnalistoj: Obama estas tute ekstertema kiam li kvazaŭ obsede parolas pri la komerca ĉambro, pri Ed Gillespie* kaj pri mi mem. La prezidanto jam malŝparis unu el la 4 restantaj semajnoj de la kampanjo parolante nur pri tiu bagatelaĵo*.

* S-ro Gillespie, kiu estis konsilisto de s-ro Bush, estas ankaŭ fondinto de premgrupo.
* Karl Rove, “I am no threat to democracy”, The Wall Street Journal, Nov-jorko, 14-a de aprilo 2010.

Tiu ĉi “bagatelo” ja estas la esenca elemento de la plej kosta mezmandata elekto en la tuta usona historio, elekto, kiu rezultigis rimarkindan turniĝon dekstren*: la kaptado de la politika vivo fare de financa kaj amaskomunikila “kasto”, pli potenca ol iu ajn partio aŭ kandidato. Ne nur temas pri nova ĉapitro en la neniam finota amrilato inter mono kaj povo, sed pri redifino de politiko mem pro kunagado de du faktoroj: la forigo de balota donacplafono por entreprenoj, kaj la rezigno de la gazetaro ekzameni la kampanjajn kulisojn.

* La respublikana partio gajnis 242 el la 435 sidlokoj de la Ĉambro de Reprezentantoj, tio estas 63 pliaj elektitoj ol ĉe la antaŭaj elektoj.

La rezulto estas sistemo en kiu malgranda rondo de konsilistoj mobilizas grandegajn sumojn por orienti la voĉdonon profite al siaj klientoj. Tiu “mono-amaskomunikila balota komplekso” estas nun preskaŭ nevenkebla forto, sen ia ajn regulado, liberigita de ĉiu devigo pri zorga atentemo ĉar la gazetaro kapitulacis, kaj senĉese reeĥata de la komercaj televidĉenoj, kiuj en 2010 enspezis 3 milliardojn da dolaroj per politikaj reklamoj. Pasintjare, el la 53 distriktoj, kie s-ro Rove kaj liaj samuloj provizis al la respublikanaj kandidatoj por la reprezentanta ĉambro, “sendependajn” monfluojn, tre superajn al tiuj, kiujn ricevis la demokratoj, la konservativuloj gajnis en 51. Proksimume 3/4 de la respublikanaj deputitoj elektitaj tiun jaron — iuj estis tute nekonataj antaŭ ol la dolaroj aperigis ilin — venas de la distriktoj, kie la mono de la komerca ĉambro aŭ de la American Crossroads, la klubo de s-ro Rove, malavare fluis.

Unu dolaro, unu voĉo

La politika povo de mono kreskas samgrade kiom malfortiĝas la politika rezistado antaŭe starigita de sendependa kaj kritika ĵurnalismo. Antaŭe la ritmon de balot-kampanjo donis gazetaro, kiu strebis, pli malpli sukcese, prilumi la komprenon de la voĉdonantoj. Hodiaŭ la reklamanoncoj donas la takton. La televidĉenoj plu rolas kiel dirigentoj, sed la partituro estas pagita kaj komponata de la ekonomiaj elitoj, kiuj strebas ne nur orienti la voĉdon-rezulton, sed ankaŭ modli la vizaĝon kaj politikon de la registaro mem. Neglekti la kunfandiĝon de mono kaj amasinformiloj, aŭ, eĉ pli malbone, imagi, ke la progresemaj fortoj povus venki ilin, verŝajne plifortigos dum la prezident-elekto la fenomenojn jam okazintajn en la mezmandataj elektoj.

La decido farita de la Plejalta Kortumo la 21-an de januaro 2010 pri la afero de la konservativa asocio Citizens United kontraŭ la federacia balot-komisiono (angle: FEC) ludis esencan rolon. Decidante favore al la konservativuloj, kiuj postulis la rajton dissendi filmon kontraŭ s-ino Hilary Clinton sub preteksto de “esprim-libereco”, la juĝistoj — per 5 voĉoj kontraŭ 4 — forbalais jarcenton da regulado, kiu malpermesis ĝis nun al la grandaj privataj firmaoj (ekonomiaj grupoj) uzi ĉiujn siajn resursojn por influi la elektojn. La moralaj personoj (asocioj, sindikatoj, privataj entreprenoj, ktp.) havas de nun saman rajton defendi sian opinion; ili rajtas mobilizi siajn rimedojn por produkti kaj dissendi politikajn reklamfilmojn.

La decido de la Plejalta Kortumo tuj estigis multajn reagojn, ofte tre viglajn. S-ro Obama vidas en ĝi “grandan venkon de la internaciaj naftokompanioj, la bankoj de Wall Street, la privataj asekur-kompanioj kontraŭ malsano kaj ĉiuj aliaj privataj interesgrupoj, kiuj ĉiutage mobilizas siajn fortojn en Vaŝingtono por dronigi la parolon de la usona popolo*. Laŭ la fondinto de la National Voting Rights Institute, s-ro John Bonifaz, la ebleco donita al la grandfirmaoj senlime uzi sian monon por disaŭdigi siajn politikajn opiniojn igos ilin “la efektivaj posedantoj de nia demokratio”.

* “Komuniko de Barack Obama”, Gazetar-servo de la Blanka Domo, Vaŝingtono-DC, 21-a de januaro 2010.

La negocmedioj ja rapide kaptis la ŝancon. “La unuaj sektoroj, kiuj okupis la balotan ludejon estas la industrio de financaj servoj, la prienergia industrio kaj la industrio de privataj asekuroj*, konfesas s-ro Scott Reed, veterano de la respublikanaj konsilistoj. Lia prem-grupo, la Commission on Hope, Growth and Opportunity, elspezas dekojn da milionoj da dolaroj por aĉeti televidfilmetojn kontraŭ la demokrataj deputitoj en la ŝlosilaj ŝtatoj. Laŭ la asocio Media Matters Action Network, la milittrezoro de Reed estas tamen nur malgranda, kompare kun la sumo de la privataj financadoj: oktobre 2010, unu monaton antaŭ la respublikana balot-tajdo, pli ol sesdek premgrupoj jam elspezis kvar miliardojn da dolaroj por dissendi cent kvindek mil reklamanoncojn kaj sendi al la voĉdonontoj nekalkuleblan nombron da propagandaj retmesaĝoj. Ĉi tiu amasego da rimedoj preterpasas la kampanj-elspezojn de la jaro 2004, kiam okazis, krom la parlamentaj kutimaj balotoj, ankaŭ la porprezidanta baloto.

* Citita en Peter H.Stone, “Campaign cash: The independant fundraising gold rush since “Citizens United” ruling”, Center for Public Integrity, Vaŝingtono DC, oktobro 2010.

Demokratoj siaflanke ne atendas por eniri la konkuradon kaj kolekti maksimuman monon ĉe la internaciaj kompanioj. Sed la ludo estas tro malegala. “En 2010, taksas la Center for Media and Democracy, kiu esploras pri la neoficialaj ligiloj inter la negocmondo kaj la politika medio, la kontribuaĵoj de la interesgrupoj estis almenaŭ kvinoble pli altaj ol tiuj de la antaŭa baloto, kaj la respublikanaj grupoj kolektis sepoble pli da mono ol siaj demokrataj konkurantoj.”

Iumaniere ĉi tiu historio estas tiom malnova kiom la usona nacio mem. “Tiuj, kiuj posedas la landon devas ankaŭ ĝin regi*, eldiris antaŭ pli ol du jarcentoj John Jay, unu el la fondintoj de la konstitucio. La batalo por konstrui politikan sistemon bazitan sur la principo “unu homo, unu voĉo” — kaj ne “unu dolaro, unu voĉo” — trairas la historion de Usono. “En tiu lando, ni povas havi, ĉu demokration, ĉu grandegan riĉaĵon koncentritan en la manoj de eta malplimulto, sed ni ne povas havi ambaŭ”, rimarkis antaŭ la dua mondmilito la juĝisto de la Plejalta Kortumo Louis Brandeis.

* Tio estis unu el liaj plej ŝatataj maksimoj. Vd William Jay, The Life of John Jay, J. & J. Harper, Nov-jorko, 1833.

Demokratio aŭ plutokratio, jen la elektebleco. La komplekso mono/amaskomunikiloj instalas balotan pejzaĝon pli riglitan ol ĉio vidita en Usono de la fino de la 19-a jarcento*. La fakuloj jam diagnozis refluson de entuziasmo okaze de la 2010-baloto. Kial miri? La civitanoj jam komprenis, ke iliaj etaj individuaj donacoj, kaj eĉ iliaj balotiloj, ne multe pezas fronte al la lavango de kvar miliardoj da dolaroj. Sed tiuj, kiuj kulise tenas la fadenojn de tiu sistemo, profitas el cinikeco kaj apatio de la voĉdonantoj: ju pli rapide estos turnita la paĝo de la rekorda partopreno de junuloj en la baloto de 2008 – 51% de la subtridekjaruloj voĉdonis (kontraŭ 40% en 2000) —, des pli bone ili fartos; ĉar nenio pli profitas al ili ol malvigliĝo de la civitana vivo, kiu faciligas ilian alproprigon de la ŝtato.

* Vd Howard Zinn, “En la tempo de la “ŝtelbaronoj””, Le Monde diplomatique, septembro 2002.

La kandidatoj, kiuj rifuzas submetiĝi al la nova financa-amasinformila balot-komplekso akceptas riskon de malvenko. Ne estis surprizo, ke la kandidatoj la plej honestaj kaj la plej kontraŭantaj al korupto malvenkis ĉe la baloto de novembro 2010, kiel ekzemple la senatano de Viskonsino, Russel Feingold, figuro de la progresema alo de la demokrata partio, pioniro de la reguladaj leĝoj pri la balotaj elspezoj, aŭ la reprezentanto de la ŝtato Delaware Michael Castle, moderulo de la respublikana partio, eliminita ĉe la “antaŭbaloto“, de la inspira figuro de la Tea Party, Christine O’Donnel. Kaj tio verŝajne ne pliboniĝos la venontan jaron: “Ni plantis nian flagon, kaj ni certas ke ni ludos gravan rolon en 2012*, fiere anoncas s-ro Robert Duncan, la prezidanto de American Crossroads.

* Jim Rutenberg, “Conservative donor groups lay a base for 2012 elections”, The New York Times, 31-a de oktobro 2010.

La internaciaj firmaoj kaj iliaj konsilistoj disponas pri gravega alianco: la televida industrio. Pasintjare tiu ĉi spertis la plej profitdonan balotsezonon el sia historio, danke al sia nova profitfonto: la politika reklamado. Proksimume du trionoj el la sumoj elspezitaj por la kampanjo de 2010 ja alvenis en ties kasojn. En la 1990-aj jaroj, la politikaj reklamfilmetoj estis 3% el la reklamenspezoj de komerca televidĉeno; hodiaŭ la procentaĵo estas 20%. Kaj la ĉenestraroj ja ekspluatas la situacion: laŭ la Los Angeles Times, la loka tarifo de trideksekunda filmeto pasis de 2.000 dolaroj en 2008 al 5.000 dolaroj en 2010.

Mensogo-permeso

Tamen, ĉiuj komercaj ĉenoj havas senpagan koncesion, donitan de la ŝtato kontraŭ la promeso “servi la publikan intereson” — ekzemple prilumante la elektojn de la voĉdonantoj. Sed la televida pritrakto de la balotkampanjoj pli kaj pli malboniĝis dum la tridek lastaj jaroj. Laŭ la stud-centro Norman Lear de la universitato de sud-Kalifornio, tridek minutoj da televidprogramoj en balota periodo enhavas pli da politikaj reklamoj ol da politikaj informoj*. Cetere “informo” estas eble tro ambicia vorto, ĉar la ĵurnalistoj ja pli kaj pli ofte nur komentas la reklammesaĝojn de la kandidatoj...

* Martin Kaplan kaj Matthew Hale, “Local TV in the Los Angeles media market: are stations serving the public interest?”, Norman Lear Center kaj University of South California Annemberg School for Communications & Journalism, 11-a de marto 2010.

Tute ne specifa de la komerca televido, la kadukiĝo de la politika ĵurnalismo ankaŭ koncernas la skriban gazetaron. La sendependaj amasinformiloj agonias*; ĵurnaloj fermas unu post la alia, sendante al senlaboreco dekmilojn da raportistoj kaj gazetar-dungitoj — unu triono de la usonaj profesiaj ĵurnalistoj estis maldungitaj dum la dek lastaj jaroj, inter kiuj 11.000 de nur tri jaroj*. La gazetoj, kiuj ankoraŭ vivas ne havas sufiĉe da rimedoj por prizorgi korespondant-reton tra la lando, foje eĉ ne por prizorgi oficejon en Vaŝingtono. La novaj inform-retejoj en Interreto ja faras estimindan laboron, sed ĝi ne sufiĉas por plenigi la vakuon, aparte pro manko de ekonomia modelo, kiu ebligus lanĉi seriozajn enketojn.

* VdThe death and life of great American newspapers”, The Nation, Nov-jorko, 6-a de aprilo 2009.
* Vd Rodney Benson, “Trahison au Huffington Post”, Le Monde diplomatique, majo 2011.

La gravaj ŝanĝoj, kiuj okazis en la financado kaj la amasinformila traktado de la balotkampanjoj, havas timindan efikon al la usona politiko ĝenerale. Kvankam multaj teorioj cirkulas por klarigi la malvenkon de la progresema tendaro ĉe la baloto de 2010, ĉiuj strange subtaksas la rolon de la kunfandiĝo de mono kaj amasinformiloj en la balota ludo.

Prilumi la funkciadon de ĉi tiu sistemo estas tamen esenca, krom se oni kundividas la opinion, laŭ kiu la demokratoj povus resalti se ili sukcesus trovi donacantojn same malavarajn kiel la riĉaj amikoj de s-ro Rove. Sed ili sukcesus altiri la financ-amasinformilan komplekson al si nur je kosto de sia animo: vere progresema projekto ja havas neniun ŝancon gajni la dolar-konkurson.

S-ro Rove, s-ro Reed kaj iliaj amikoj — inter kiuj la ĉefo de la respublikana malplimulto en la senato, s-ro Mitch McConnell, kaj lia samrangulo, prezidanto de la ĉambro de la reprezentantoj, s-ro John Boehner — ripetadas, ke mono profitas al demokratio, kaj ke reklamado “edukas la publikon”. Tiuj orwell-ecaj malkovraĵoj reaktivas la ideon, kiu inspiris longan serion da konservativaj juĝdecidoj de la Plejalta Kortumo, depost la afero Buckley kontraŭ Valeo en 1976* ĝis la decido de januaro 2010: en Usono, dediĉi sian monon por politikaj celoj estas formo de esprim-libereco. (“Money is speech”) [Mono estas parolo].

* La decido Buckley kontraŭ Valeo, unuanime adoptita de la Plejalta Kortumo la 30-an de januaro 1976, nuligas la plafonon (leĝan maksimumon) de la plejgranda parto de balotaj elspezoj, antaŭe deciditan de la parlamento kaj de la prezidanto.

La konsiloj al kandidatoj ne varias: rikoltu monon, kaj ankoraŭ monon, faru kaj diru nenion, kiu povus malvarmigi la eventualajn donacontojn. Tiu vidmaniero tre multe markis la restantan parton de la gazetaro, tiel ke ĝi preferas paroli pri la rikoltita mono de la kandidatoj, partioj kaj interes-grupoj — kiu estas en unua vico, kiu lasta? — prefere ol analizi la bilancon kaj la programon de la elektitoj kaj kandidatoj. Ĉar reklamado estas de nun la unua fonto de politika informado, la publika debato en la plej bonaj kazoj apogas sin al ekster-kuntekstaj duonveraĵoj.

En reklamfilmeto favora al s-ino Sharron Angle, respublikana kandidato en Nevado, virino akuzas la antaŭan senatanon, s-ro Harry Reid, ke li “aprobis la uzon de impostoj de la civitanoj por financi viagra-medikamenton, la homojn kiuj batas siajn infanojn, kaj la seksagresantojn.” En reklamo aprobita de s-ro David Vitter, respublikana kandidato por la posteno senatano de Luiziano, la demokrata eliranta senatano, s-ro Charles Melancon, estis siaflanke akuzata pri helpo al kontraŭleĝa enmigrado kaj malhelpo al polico aresti la neleĝajn enmigrintojn. Bildoj en la filmo subtenas la dirojn: truo en la pikdratoj de la limo inter Usono kaj Meksiko. Super la truo, surskribita panelo blinkas: “Eniru ĉi tie”. Meksikanoj enŝteliĝas kaj, alveninte sur la usonan teritorion, estas feste akceptataj de muziko kaj piroteknikaĵo; subtenantoj de s-ro Melancon donas al ili grandegan ĉekon por “ĉiuj neleĝaj enmigrintoj”, kies sumo egalas “grandan parton de la civitanaj impostoj”. Luiziano ne havas komunan limon kun Meksiko...

La balotaj reklamfilmetoj rajtas mensogi , male kiel la komercaj reklamoj. Antaŭ tridek jaroj, s-ro Robert Spero, tiama direktoro de la komunikad-agentejo Ogilvy & Mather, pravigis ĉi tiun escepton, asertante ke se oni devigus la kandidatojn plenumi samajn kriteriojn kiel la vendistoj de sapoj, oni kondamnus la balotajn reklamojn esti taksataj fraŭdaj fare de la Federacia Komisiono de Komerco...

Rifuzi la televidajn “debatojn”

Aĉetinte sian aliron al la publiko, pluraj kandidatoj, dum la kampanjo de novembro 2010, eĉ decidis rifuzi la intervjuadon de gazetaro (s-ino Angle) aŭ rifuzi debati fronte al sia konkuranto. Estis tempo, kiam kandidato forte strebis por havi debaton kun la eliranta elektito, kies seĝon li deziris gajni. De nun, elirantaj senatanoj kiel s-ro Alan Grayson, reprezentanto de Florido, devas peni por konvinki sian tro bone dotitan konkuranton. Kiam s-ro Feingold proponis serion da publikaj debatoj al sia respublikana konkuranto la milionulo Ron Johnson, tiu lasta, kvankam nekonata de la publiko kaj sen politika sperto, unue ignoris la inviton — same kiel li ignoras la intervju-petojn.

S-ro Johnson ja taksis pli sekure lasi la Komercan Ĉambron, la American Action Network kaj aliajn riĉajn organizaĵojn paroli anstataŭ li, kaj submergi la voĉdonontojn per reklamoj malamikaj al la senatano Feingold. Kiam li finfine konsentis partopreni forumon destinitan por la televidaj plej popularaj horoj, pluraj lokaj ĉenoj rifuzis dissendi la eventon en reala tempo. S-ro Ed Garvey, malvenkinta kandidato al la posteno de guberniestro de Viskonsino, rakontis, ke li vane serĉis sur la kablaj televidĉenoj, esperante vidi la tiom atenditan debaton. Li vokis lokan ĉenon, kiu konsilis al li serĉi tra Interreto. “Kiel civitano, li konkludas, mi havis neniun alian eblecon ol spekti la reklamojn. La televido alportis al ni neniun indan informadon. Mi kredis, ke ĝi devas servi la publikan intereson.”

Tiu ekzemplo, inter aliaj, montras tion, kio devus esti la fokuso de ofensivo kontraŭ la mono-amasinformilo-komplekso: montri la respondecon de la grandaj amaskomunikiloj kaj de iliaj akciuloj. Ĉar libereco de la gazetaro estas skribita en la konstitucio, la rolo de la regulad-agentejoj estas prizorgi la protektadon de la publiko-interesoj (Vidu sube). La Federacia Komisiono de Komunikado (Federal Communications Commission, FCC) kaj la FEC devas publike anonci kiom da mono estis elspezita, de kiu kaj kiucele, kaj determini, ĉu la televidĉenoj, kiuj amasigas multe da mono dissendante balotajn reklamojn, respondas al la kriterioj de publika intereso, al kiuj estas (teorie) submetataj iliaj posedantoj.

Se la enketo-komisionoj de la senato kaj de la ĉambro de reprezentantoj submetus la mono-amasinformila balotkomplekso al publikaj intervjuoj, s-ro Peter DeFazio, demokrata reprezentanto, havus multon por diri. Tiu sendependulo el Oregono estis en 2010 celtabulo de malama reklamkampanjo organizita de nekonata kontraŭulo kaj premgrupo pri kiu neniu aŭdis antaŭe. Li kontraŭatakis invitante televidteamon viziti la luksan sidejon de tiu grupo en Vaŝingtono. Oni tiam eksciis, ke la mendinto de la kampanjo estis investo-societo fakiĝinta pri spekulaciaj fondusoj: ĝi ne ŝatis, ke la demokrata parlamentano postulis travideblon de Wall Street (la biloborso de Nov-jorko).

Robert W. McCHESNEY kaj John NICHOLS

Ĉu tro radikalaj proponoj?

Por regadi la influon de mono al la balot-kampanjoj kaj politika vivo, ne mankas solvoj. La Federacia Komisiono de la Komunikadoj (Federal Communications Commission, FCC) povus postuli, ke la televidĉenoj garantiu respond-rajton al ĉiuj kandidatoj, kiuj estis objektoj de reklam-mesaĝoj. Se politika respondeculo superŝutas la televidĉenojn per filmetoj lin glorigantaj, ĉiuj el liaj kontraŭuloj devus disponi pri samaj avantaĝoj. La riĉaj kandidatoj tiel ĝuus sian rajton reklami, sed ne la rajton subpremi aliajn konkurantojn: la reklam-ondego tiel reflusus, ekde kiam ĝi profitus al ĉiuj, anstataŭ instali dominadon de la plej riĉa. Tiu ĉi refluso cetere ebligus al la ĵurnalistoj dediĉi pli da tempo al la kampanjo mem. La ĉenoj devus ankaŭ disponigi egalan tempon al ĉiuj kandidatoj kaj disaŭdigi iliajn debatojn. Ĉu ĉi tiuj proponoj ŝajnas tro radikalaj? Plej parte, ili estas nur tiuj de la originala versio de tio, kio fariĝis la McCain-Feingold-leĝo en 2002.

Cele kontraŭbatali la decidon de la Plejalta Kortumo “Citizens United” (vd supran artikolon), la leĝ-propono de la demokrata deputito Alan Grayson, lerte baptita “La negocmedioj okupiĝu pri siaj aferoj”, proponas pagigi 500%-imposton por ĉiuj pagoj de entreprenoj profite al siaj preferataj partioj aŭ kandidatoj. S-ro Grayson ankaŭ rekomendas postuli, ke ĉiuj entreprenoj deklaru ĉian elspezon destinitan al aliaj aferoj ol reklami siajn produktaĵojn. Fine, s-ro Grayson rekomendas limigon de la donacoj faritaj de privataj kompanioj havantaj publikajn kontraktojn. Oni komprenas kial la premgrupoj investis 1,2 milionon da dolaroj en malmilda reklam-kampanjo kontraŭ la Florido-parlamentano ...

Sed la nura vere efika maniero malaktivigi la juĝdecidon de la Plejalta Kortumo esta amendo al la konstitucio. Je tiu nivelo, ne gravas kiun strategion oni uzos por sukcesi, sed s-ro Barack Obama kaj liaj aliancanoj certe devus reliefigi la kreskantan influon de la financa-amasinformila komplekso al la usona politiko — ne grumblante kelkajn mallaŭtajn rimarkojn pri la kontribuoj de eksterlandaj kompanioj, sed laŭte kriante, ke la demokratio estas en danĝero. La prezidanto Dwight Eisenhower siatempe tion faris, pri la milit-industria komplekso. “Ni devas neniam lasi la potencon de tiu alianco minaci niajn liberecojn aŭ niajn demokratajn procezojn”, li tondris. Tamen nur forlasante la Blankan Domon...

R.W. McC kaj J. N.