Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Britujo, Usono, Ĉinujo ...

Kiel la imperioj disfalas

Ĉi-foje interkonsente, la usona parlamento (Kongreso) kaj la Blanka Domo konsideras uzi kontraŭ Ĉinujo rimedojn, kiuj povus komenci komercan militon. Trans la konjunkturaj kolermotivoj de Vaŝingtono, Usono malfacile povas toleri, ke ĝia plenpotenco estas kontestata. Aparte, se la kontestado venas de regiono, kiu estis kvazaŭ regata de la okcidentaj grandaj landoj.

EN KIUJ kondiĉoj la usona potenco estiĝis? Kiel, en apenaŭ unu jarcento kaj duono, la britaj ekskolonioj sukcesis anstataŭi Eŭropon sur la ekonomia, militista kaj kultura kampoj? Per duobla movado de ekonomia kaj kolonia ekspansio, la okcidenta Eŭropo fariĝis dum la 19-a jarcento la gravit-centro de nova malegaleca socia ordo: antaŭe necentrigita kaj senhierarkia, konsistanta el mondo-ekonomioj relative aŭtonomaj (Otomana Imperio, okcidenta Eŭropo, Ĉinujo, Mogola Imperio ...) kun kompareblaj evolu-niveloj, la monda sistemo transformiĝas kun la industria revolucio kaj la koncentriĝo de potenco kaj riĉeco en “Okcidento”.

La ekonomia kaj teritoria ekspansio de Okcident-Eŭropo kaj tiu, ligita, de la eŭropaj loĝkolonioj kiaj Usono, partoprenas en tuteco-dinamiko. Kun etenditaj konsekvencoj, tiuj du formoj de ekspansio kune influas dum la jarcento por krei novan hierarkian strukturon de internaciaj rilatoj karakterizatan per divido inter, unuflanke, la eŭrop-atlantikaj dominantaj “centroj” kaj, aliflanke, la koloniaj “periferioj” dominataj aŭ dependaj.

En sia antaŭvida priskribo de la tutmondeco, Karlo Markso kaj Friedrich Engels substrekas en 1848, ke “la ekspluatado de la tutmonda merkato [donis] kosmopolitan karakteron al la produktado kaj konsumado de ĉiuj landoj [kaj] forigis la nacian bazon de industrio (...). Anstataŭ la malnovaj bezonoj kontentigitaj de la nacia produkto naskiĝas novaj bezonoj, postulantaj por sia kontentigo la produktojn de la plej foraj landoj kaj klimatoj. Anstataŭ la malnova izolo de provincoj kaj nacioj memsufiĉaj, disvolviĝas universalaj rilatoj, universala interdependo de la nacioj*.” Tamen, tiu ĉi tutmondeca aŭroranta sistemo estas nesimetria. La novaj industriaj landoj estas “la ekirpunkto kaj la alvenpunkto de la longaj trafikoj” kaj de la profitdonaj industrioj. Ili koncentras la riĉecon, la konon kaj la teknikajn sciojn, malhelpante ilian disvolvon aliloke. Kiel skribas Fernand Braudel, “la centro estas la dominanta pinto, la kapitalisma superstrukturo de la tuta konstruaĵo. Ĉar estas reciprokeco de perspektivoj, se la centro dependas de la periferio por sia provizado, la periferio dependas de la bezonoj de la centro, kiu diktas sian leĝon.”*

* Karlo Markso kaj Friedrich Engels, Manifesto de la komunista partio, 1848.
* Fernand Braudel, La dynamique du capitalisme, Arthaud, Parizo, 1985.

Tial la unuiĝo de la monda ekonomio okazis en perforto. Laŭlonge de preskaŭ senĉesaj konkermilitoj, pli kaj pli gravaj partoj de la mondo estis enretigitaj en la produkt- kaj interŝanĝ-retoj de la koloniaj imperioj. Ankoraŭ sufiĉe malgranda en 1750 (27 milionoj), la nombro de “malsuperuloj” metitaj sub rektan dominadon de Eŭropo eksplodas dum la 19-a jarcento: 205 milionoj en 1830, 312 en 1880, 554 en 1913. Al la loĝantaroj de tiuj formalaj imperioj, teritoriaj, aldoniĝas tiuj de landoj ŝajne sendependaj, sed submetataj al la trudaj sistemoj de distanca kontrolo kaj al la neformala imperia disciplino. Ĉe la sojlo de la 20-a jarcento, preskaŭ duono de la tutmonda loĝantaro tiel troviĝas perforte enretigita en internacia labordivido respondanta al la nuraj bezonoj de la nove industriigitaj landoj.

Britujo tiam dominas la sistemon kaj regas la marojn, la produktadon kaj la fluojn. En la mezo de la 19-a jarcento, kun nur 2% de la monda loĝantaro, ĝi produktas 53% de la fero, 50% de la karbo kaj lignito, kaj akaparas preskaŭ 50% de la kotono produktita en la mondo por nutri sian teks-industrion. Ĝia tiama konsumo de energio estas kvinoblo de tiu de Usono aŭ Prusujo, sesoblo de tiu de Francujo kaj cent-kvindek-kvinoblo de tiu de Rusujo. Britujo pezas kvaronon de la tutmonda komerco kaj du trionojn de la interŝanĝoj de fabrikitaj produktoj.

Kvankam egaligita sur la industria kampo de Germanujo kaj preterpasita de Usono, la Brita Imperio, kiu etendiĝas de Pacifiko ĝis Atlantiko, tra Suda Azio, Afriko kaj Mezoriento, enhavas en 1913 kvaronon de la tutmonda loĝantaro. Ĝi formas la kernon de la monda financo kaj de la internaciaj investoj. Konstante kreskantaj, ĝiaj tutmondaj investoj — sed ĉefe koncentritaj en la dominaĵoj (dominions), en Latina Ameriko kaj Usono, provizas 10% de ĝiaj enspezoj en 1914. Antaŭ tiu dato, skribas la ekonomikisto John Maynard Keynes, “loĝanto de Londono povis, trinkante sian matenan teon, telefone mendi produktojn el la tuta tero, en laŭplaĉaj kvantoj (...), riski sian monon en la naturaj riĉofontoj aŭ la novaj entreprenoj de iu ajn mondopartoj (...), sendi sian serviston al la najbara banko por sin provizi per tiom da oro kiom li deziras [kaj] iri en forajn landojn sen ion ajn koni pri iliaj religio, lingvo kaj moroj, kunportante kun si mon-interŝanĝan riĉaĵon*.

* John Maynard Keynes, Les Conséquences économiques de la paix, Gallimard, Parizo, 1919.

Ĉi tiu “unua tutmondiĝo” abrupte finiĝas en 1914, kiam la kunagado de naciismo kaj militismo donas mortigan baton al la eŭrop-centrita internacia ordo de la 19-a jarcento. La milito klare aperigas la kontraŭdiron inter la naciaj logikoj de potenco kaj ekspansio kaj tiu, transnacia, de kapitalismo. La milito ŝancelas la eŭropajn imperiojn stimulante, kiel rekonis la konservativa brita gvidanto Lord Curzon, “nekredeblan disvolviĝon” de la kontraŭkoloniaj fortoj kaj aspiroj. Ĝi malfermas vojon al la bolŝevisma revolucio en Rusujo kaj kreas fekundan grundon por faŝismo. Fine kaj ĉefe, elĉerpante Eŭropon, ĝi abrupte akcelas la sisteman recentrigon de la Malnova Kontinento al Usono. Tiu lasta jam konsistigas gravan ĉeneron de la unua tutmondiĝo. Jam antaŭ la sendependiĝo de 1776, la britaj kolonioj de Nord-Ameriko aperas kiel esenca parto de la transatlantika ekonomia sistemo bazita sur la eltiro kaj komerco de koloniaj riĉofontoj. Post la sendependiĝo, la rolo de Usono en la transatlantikaj komerc-fluoj multe kreskis.

La internacia koton-industrio bone ilustras ĉi tiun potenciĝon. Ĉirkaŭ 1850 ĝi estas 20% de la netaj importaĵoj kaj preskaŭ la duono de la valoro de ĉiuj britaj eksportaĵoj*. Dum la sama periodo Usono fariĝas, danke al la plantejoj de la sudo, la ĉefa produktanto de kotono. Provizante kvinonon de la monda produkto en 1820, ĝi produktas la du trionojn en 1860, antaŭ ol la milito de Secesio ĉesigis la sklavsistemon.

* Eric J. Hobsbawm, Industry and Empire: From 1750 to Present Day, Penguin Books, Londono, 2000.
La mito de la usona izolismo

PER KOMERCO, transnaciaj fluoj de kapitaloj kaj loĝantaroj, Usono kaj Eŭropo estas implike ligitaj de la 19-a jarcento.Tiuj fluoj favorigis la enloĝadon kaj organizadon de teritorioj, akiritaj ofte perforte, dum la unua duono de la jarcento. Ĉi tiu ekspansia fazo, seninterrompa, devas esti komprenata kiel variaĵo de la eŭropa kolonia ekspansio; ĝi enradikiĝas en materiaj fortoj kaj kulturaj kaj rasaj bildigoj komunaj al ĉiuj koloniaj socioj, kaj estas integra parto de la tiama tutmonda ekspansia movado.

Malgraŭ la mito de usona izolismo, Usono klopodis kaj sukcesis akiri internaci-nivele grandiĝantan lokon. Ĝi ofte engaĝiĝis en entrudaj operacioj en la nove kreita kolonia periferio, kelkfoje kune kun la eŭropaj armeoj. Inter 1846 kaj 1898 ĝi kondukis dudek ok militajn intervenojn en Latina Ameriko kaj dek naŭ en la regiono Azio-Pacifiko, dum ĝi samtempe kondukis konstantajn “operaciojn” kontraŭ la amerikaj indianoj de sia kontinento.

La milito kontraŭ Hispanujo en 1898 kaj la koloniado de Kubo kaj Filipinoj markas transiran periodon inter ĉi tiu unua ekspansi-fazo kaj tiu, pli neformala sed pli vasta, de la periodo post 1945. En la mezo de la 19-a jarcento, la usonaj ekspansiistoj interpretas sian teritorian plivastigon kiel esprimiĝon de sia “evidenta destiniĝo* por instali sian superecon sur la kontinento kaj, preter ĝi, sur la tuta Okcidento.

* Vd Reginald Horsman, Race and Manifest Destiny: The Origins of American Racial Anglo-saxonism, Harvard University Press, Cambridge, 1999.

Reinterpretante la tutmondan historion el sia nova pozicio de industria dominado (23,5% de la monda fabrika produktado kontraŭ 18,5% por Britujo en 1900) kaj pro la kreskinta graveco de siaj internaciaj engaĝiĝoj, la ekspansiistoj de la fino de la jarcento imagis la usonan potenciĝon kiel rezulton de historia procezo de selektado kaj imperia heredaĵo. Anticipante la venontan “tutmondan ekonomian superecon” de la lando, proksimulo de prezidanto Theodore Roosevelt, fervora ekspansiisto, skribas en 1900: “Estas neniu kialo, ke Usono ne fariĝu centro de riĉeco kaj potenco pli granda ol iam estis Britujo, Romio aŭ Konstantinopolo*.”

* Brooks Adams, America’s Economic Supremacy, The Macmillan Company, Nov-jorko, 1900.

La du mondmilitoj konfirmas ĉi tiun vizion de historia destino. Tuj post la unua milito, la britaj elitoj devas akcepti la ideon de la “anglosaksa paco” (pax anglo-saxonica), tio estas divido de la mondaj “respondecoj” kun Usono. Sed tiu jam antaŭvidas la estontan pax americana. En 1939 la influhava internaciisto Walter Lippmann skribas “Dum la daŭro de la generacio al kiu ni apartenas, okazis unu el la plej gravaj eventoj el la tuta historio. La potenclando, kiu regas la okcidentan civilizacion transiris Atlantikon*.” En 1946, ankaŭ prezidanto Harry Truman reprenas la ideon de imperia heredaĵo: “De la Persujo de Dario la 1-a, la Grekujo de Aleksandro, la Romio de Hadriano, la Britujo de reĝino Viktoria (...), neniu nacio, neniu naci-grupo ricevis tiom da respondecoj kiom ni*.”

* Walter Lippmann, “The American Destiny”, Life Magazine, Nov-jorko, 1939.
* Citita de Donald W. White, “History and American Internationalism: The formulation from the past after World War 2”, Pacific Historical Review, vol. 58, n-ro 2, University of California Press, Berkeley, majo 1989.

Post 1945, Usono ja troviĝis centre kaj ĉepinte: ĝi anstataŭis Eŭropon, restrukturis kaj modernigis la mondan kapitalisman ekonomion, kaj starigis sistemojn de sekurec-aliancoj, kiuj pludaŭras nun. Malgraŭ la “dupoluseco” de mondo dividita inter kapitalisma kaj komunisma blokoj, Usono plu dominas la internacian sistemon dum la postmilitaj jardekoj. Kontraŭe al la tro fruaj prognozoj pri “kadukiĝo” en la jaroj 1970-aj kaj 1980-aj, ĝi troviĝas, ĉe la fino de la malvarma milito, kerne de la dua ciklo de tutmondiĝo.

Dum Usono fariĝis la nura “tre potenca lando” en tutmondigita kapitalisma ekonomio, ties elitoj ekrevas pri nova “usona jarcento”. En 1998 s-ro Zbigniew Brzezinski asertas, ke “la etendiĝo kaj la ĉiama ĉeesto de la superpotenca Usono estas hodiaŭ unikaj*.” Tri jarojn poste, s-ro Henry Kissinger elvokas “La tutmondan aŭtoritaton de Usono (...) senkomparan kun tiu de la plej grandaj pasintaj imperioj*. Tiu triumfisma momento ne daŭris. Du militoj kaj la financa kaj ekonomia krizo okazis. Tamen, la imperiaj bildigoj pludaŭras: ĉu s-ro Barack Obama ja ne donis al si la celon “fari el tiu jarcento alian usonan jarcenton*?

* Zbigniew Brzezinski, The Grand Chessboard: American Privacy and its Geostrategic Imperatives, Basic Books, Nov-jorko, 1997.
* Henry Kissinger, Does America need a Foreign Policy?, Simon and Shuster, Nov-jorko, 2002.
* Rimarkoj de prezidanto Barack Obama antaŭ komuna sesio de ambaŭ ĉambroj de la usona parlamento, la 24-an de februaro 2009.

Sed la sistemo nun emas al plurcentrismo. La reapero de Azio kaj aliaj grandaj postkoloniaj regionoj dum la lastaj jardekoj kaj la nova rolo de kontinent-landoj rolantaj, kiel Ĉinujo, kiel duonaŭtonomaj centroj de la tutmonda kapitalismo, ŝanĝas la organizon. Usono sendube restos tre potenca lando, sed ĝi devos akcepti plurecon kaj pli modestan rolon en la tutmondaj aferoj.

Philip S. GOLUB