Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Multigo de la povocentroj

Kiu gajnis la militon en Libio?

La libia Nacia Konsilio de Transigo (NKT) donis al si registaron kiu estas ne vere rekonata de la loĝantaro, kvankam certaj ribelaj ĉefoj estis nomumitaj ministroj. La rekonstruado de jurŝtato stumblas super la militizo de la socio, super la retiriĝo al klanaj kaj religiaj identiĝoj kaj super la interveno de eksterlandaj agantoj.

DUM TIU ĈI 5-a de novembro, tago antaŭ la festo de la Aid Al-Adha (aŭ Aid Al-Kabir), la loĝantoj de Tripolo zorgas ĉefe pri serĉado de la ŝafo oferota konforme al la islama tradicio. Je la prezo de po 25 libiaj dinaroj (proksimume 15 eŭroj) por kilogramo, do la duoblo de la antaŭmilita prezo, multaj familioj povis akiri nur animalon el Turkio, malpli kosta, sed malpli aprezata. Kvankam la vivo ŝajnas esti normala dumtage, la noktoj estas multe pli malkvietaj, pro la regulaj incidentoj inter armitaj grupoj.

En la lastaj tagoj temas ĉefe pri disputoj inter armitaj loĝantoj de certaj kvartaloj kaj la thouwar* de la urbo Zintan, kies bataliono ludis decidan rolon en la preno de la ĉefurbo apud tiuj de Misrato, Tripolo kaj de aliaj urboj de okcidenta Libio (Jefren, Jadu, Rujbane). Kun iom pli ol mil ducent armitoj en Tripolo, la zintan-oj estas — post la foriro de la plej multaj elementoj de la bataliono de Misrato al la fronto de Bani Walid* kaj Sirto, kaj la reveno de la ceteraj batalionoj en siajn originajn urbojn — la plej grava militforto de la ĉefurbo. Konkerinte en aŭgusto, post tri tagoj da bataloj, la ĉirkaŭaĵojn de la internacia flughaveno de Tripolo, kiu inkludis la plej vastan rezidejon de Muamar Kadhafi kaj lian sekurec-batalionon, ili ricevis de la Nacia Konsilio de Transigo (NKT) la permeson regi la zonon de dudek kvin kilometroj da diametro ĉirkaŭ la flughaveno.

* Thouwar estas la pluralo de thair, kiu signifas “revoluciulo”. Ĝi signas membrojn de la batalionoj (katiba), kiuj batalis kontraŭ la reĝimo de Muamar Kadhafi.
* Bani Walid estas la bastiono de la tribo Ouarfalla, la plej granda de Tripolio [Tripolitanio], kiu plejparte subtenis Kadhafi-on.

Ilia ĉefo, s-ro Mukhtar Al-Akhdar, estas mita kaj karisma persono de la ribelo de la djebel Nefusa. Ili partoprenis ĉiujn batalojn ekde la fino de marto. Antaŭ la milito li estis direktoro de malgranda entrepreno kiu luis veturilojn kun ŝoforo kaj laboris por la petrolaj societoj, kaj li ne havis alian militsperton ol tiun de sia militservo, en la 1980-aj jaroj, dum kiu li servis, kiel multaj junaj libianoj de lia generacio, en la militfortoj senditaj en la nordon de Ĉadio. S-ro Al-Akhdar konsideras sian mision alte grava, kaj li fieras klarigi ke la prezidanto de la NKT Mustafa Abdeljalil, kiu ĵus instaliĝis en la lokaloj de la eksa Universitato de Islama Alvoko, situanta en la zono de lia respondeco, konfidis al li persone la eksteran sekurigon de tiu tereno.

Kvankam la 7-a de novembro estas granda tago por li, kun la malfermo de la unua komerca aerlinio, kies unua flugo estis tiu de la kompanio Turkish Airlines el Istanbulo, li estas tamen en zorgo ĉefe pro la incidentoj de la lasta nokto. Disputo inter thouwar de Zintano kaj junuloj de la kvartalo Hay Al-Andalus ekscesiĝis, kaj fortigo de la du flankoj, kun pick-up kaj pezaj armiloj, rapide venis surloken, kaj li devis persone interveni ĉe la respondeculoj de la militaj konsilioj de la kvartalo* por eviti pli gravan alfrontiĝon.

* Aktuale ekzistas oficiale kvindek tri kvartalaj milit-konsilioj en Tripolo.

Tiaj incidentoj, kiuj implikis ankaŭ la milicanojn de la memproklamita guberniestro de Tripolo kaj eksan ĝihadiston Abedelhakim Belhadj kaj kaŭzas viktimojn, multiĝis en la lastaj semajnoj. La thouwar de Zintano kristaligas nun la malkontenton de multaj tripolanoj, kiuj juĝas ilin sendisciplinaj kaj ŝtelistaj kaj opinias ke ili devus forlasi la urbon. S-ro Al-Akhdar rekonas izolitajn farojn: “Miaj thouwar ne estas sanktuloj. Certaj incidentoj okazas ankaŭ pro konsumo de kontrabandita alkoholo, kiu pliiĝas en la ĉefurbo.” Li asertas, ke liaj kompaniaj komandantoj ricevis la ordonon fari sankciojn, se necese ekskludi la kaŭzintojn de tumultoj.

Nenia indulgo por la venkitoj

KELKAJN HOROJN poste, li iras, en la grandega parko ĉirkaŭanta la rezidejojn — bombitajn de la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO) — kaj la tendojn de Kadhafi, al festo de la Organizaĵo por la Nacia Konkordo, kreita fine de aŭgusto de urba eminentulo.* Virinoj kaj infanoj devenaj de Taurgha, Machachija kaj Gualich, kiuj, ĉe la falo de la reĝimo, devis fuĝi el siaj urboj kaj vilaĝoj subtenintaj Khadafi-on, estis tien invititaj por kelkaj horoj da malstreĉiĝo. Ĉirkaŭ tradiciaj festpladoj la vidpunktoj de la membroj de la karitata organizaĵo, devenaj el la marbordaj urboj, kaj tiuj de la thouwar, malsamas. La unuaj asertas, ke la tempo venis por ke tiuj forlasu Tripolon kaj aliĝi al la nacia armeo. La duaj opinias, ke ili estas nemalhaveblaj por “sekurigi” la urbon, kaj ke la propagando kontraŭ ili estas farata de s-ro Belhaj.

* Tiu organizaĵo nombras jam pli ol kvin mil membrojn.

Ili opinias ke ili gajnis la militon kaj do ne vidas kial ili devus meti sin sub la ordonon de generaloj de la nacia armeo, kiuj estas antaŭaj subtenantoj de la Khadafi-reĝimo aŭ eksterlandaj kontraŭuloj. Laŭ s-ro Al-Akhdar, ĉio intertraktendas: gradoj, salajroj, pago por la ok monatoj da servo, dungo aŭ stipendio por studi por tiuj, kiuj ne deziras aliĝi al la armeo. Li ja intencas defendi la interesojn de siaj homoj kaj de sia tribo en la konkurso al potenco, influo kaj aliro al la resursoj (ĉefe petrolo), kiu aktuale okazas en la lando.

Ne penseblas forlasi Tripolon kaj lasi la vojon libera al s-ro Belhaj (kies trupoj ne nombras pli ol tricent homojn). Tiu lasta punkto estas interkonsenta ĉe ĉiuj venintoj, kiuj vidas en li ĝihadiston kiu aspiras al politika potenco, sen ajna loka subteno. Oni kromnomas lin la “viro kun stampilo”, ĉar li laŭdire venis al Tripolo sen partopreni en ia ajn batalo, kun skipo de Al-Ĵazira kaj sia stampilo de milita guberniestro de Tripolo. Neniu deziras lian sektecan interpreton de islamo, kiun oni konsideras fremda al la lokaj tradicioj, nek lian protektanton, la emiron de Kataro, kiun oni akuzas je enmiksiĝo en la aferojn de la lando. S-ro Abedeljalil estas, male, de ĉiuj aprezata pro sia honesteco de laŭleĝa homo, pro sia aŭskultemo kaj sia afiŝita volo defendi la tradician kaj islaman identecon.

La nacia konkordo tamen ne ĉeestas. Malmultaj homoj interesiĝas pri la sorto de la loĝantoj de la vilaĝoj kaj urboj viktimaj de reprezalioj pro sia subteno al la faligita reĝimo. Sur la vojoj, en la urboj, la ĉasado al veturiloj registritaj en Sirto aŭ en Bani Walid estas sistema, iliaj pasaĝeroj kontrolataj, traserĉataj kaj kelkfoje senigataj je siaj havaĵoj. Rifuĝinta ĉe proksimuloj en sud-orienta kvartalo de Tripolo plejmulte priloĝata de la Ouarfalla — kaj kie aperas sur la muroj, ĉiunokte, skribaĵoj omaĝe al Khadafi —, membro de la tribo Ouarfalla de Bani Walid atestas pri la prirabado de sia domo fare de la thouwar de Misrata en oktobro: “Neniam ni forgesos. Ni atendas nian horon por venĝo.” Sen konsideri la suferojn de la venkitoj, nek rimedojn por protekti ilin, malfacilas kredi je la venonta realigo de la “nacia repaciĝo”, kiun ĉiutage elvokas la politikaj respondeculoj de la NKT, kiu disponas pri nenia reala povo super la batalionoj de la thouwar.

Ni veturas al la sud-okcidento direkte al Zintano. La unua traveturata urbo, Al-Azizija, estas la bastiono de la granda tribo de la Ouarchafana, kiuj pli aŭ malpli aktive subtenis la reĝimon de Khadafi ĝis meze de aŭgusto kaj estas pro tio konsiderataj kiel ribeluloj lastmomentaj.* Ekde kiam ni estas en la djebel Nefoussa, la vojo pasas ne malproksime de la du vilaĝoj de Riyayna, emblemaj por la disigaj linioj profundigitaj de la interna milito: tiu de Al-Riyayna Al-Charqiyya (Riyayna-Orienta) subtenis Khadafi-on ĝis la fino. Tiu estas nun fantoma vilaĝo — domoj bruligitaj, pordoj detruitaj, vendejoj prirabitaj —, dum ĝia najbara vilaĝo rehavas normalan aktivecon. La sloganoj glorantaj la Zintan-ojn estas ĉie videblaj, urĝe pentritaj kaj ofte nur malbone kovrantaj tiujn kiuj gloras la tribojn hodiaŭ venkitajn.

* De la 10-a ĝis la 12-a de novembro okazis bataloj per pezaj armiloj de la Ouarchafana kontraŭ milicianoj de la marborda urbo Zaouia, kiuj kaŭzis almenaŭ dek sep mortintojn kaj plurajn dekojn da vunditoj.

Fine aperas la urbo Zintano, staranta super la regiono. Tie estas la sidejo de la milit-konsilio de la regiono Okcidento, kiu ludis gravan rolon de kunordigado de la operacioj en la djebel Nefoussa kaj preparis la ofensivon al la ĉefurbo. Inter proksimume tridek kvin mil loĝantoj la urbo nombras pli ol tri mil thouwar, do la plej altan kvoton de militiziĝo en Libio. Laŭ s-ro Al-Akhdar proksimume mil okcent zintanaj thowar estas dismetitaj en la sep plej gravaj petrolterenoj de la regiono, kaj en Ubari, kie ili aktuale intertraktas pri la senarmigo de la tuaregoj. En Bergen, ne malproksima de Oubari, la zintanoj kaptis, la 20-an de novembro, s-ron Saif-Al Islam Kadhafi, kiun ili kondukis en sian bastionon. Ili tenas lin sub sia protekto kaj rifuzas, por la momento, liveri lin al la NKT.

“Ni ne povas konkuri kun Misrato, kiu, por loĝantaro de tricent mil loĝantoj, disponas pri pli ol dek du mil thouwar, sed ni havas malsamajn zorgojn. Ekz-e ni ne deziris akompani ĝiajn homojn por sieĝi kaj ataki Bani Walid. Ni deziras konservi bonajn rilatojn kun la Ouarfalla, kun kiuj ligas nin longa tradicio de aliancoj kaj de bona najbareco. Por la loĝantoj de Misrato temis ĉefe pri venĝi sian urbon sieĝitan de la Ouarfalla, kun kiuj ilia rivaleco estas malnova. Koncerne la protekton de la petrolputoj, ni estis plej bone kapablaj certigi ĝin, ĉar nia tradicio estas beduena kaj ni bone konas la dezertajn regionojn ĝis Oubari. La aliaj loĝantoj de Tripolio ne kapricas iri tien.”

Kiam oni aŭdas tiujn paroladojn, malfacilas ne pensi pri la tradicia distingo farita de la historiisto Ibn Khaldun (1332 – 1406) inter la valoroj de la beduenoj (badu) kaj tiuj de la urbanoj (hadar). Ekz-e la zintanoj perceptas la tripolanojn kiel submetiĝemaj, hipokritaj kaj karierismaj (moutasalliq)* kaj difinas sin mem kiel liberaj, kuraĝaj kaj sinceraj. La tripolanoj siavice respektas la kuraĝon kaj la solidarecon de siaj najbaroj, sed opinias, ke iliaj valoroj kaj iliaj moroj ne estas adapteblaj al la urba vivo post reveno de la paco.

* La uzata araba vorto estus laŭvorte tradukebla per “tiu kiu grimpas”.

Almenaŭ same kiel la ĉeesto de la armiloj, do la militizado de la mensoj kaj la retiriĝo en la primarajn identecojn* estas kaŭzoj de la pli oftaj armitaj alfrontiĝoj. Kompreneble, la lokaj respondeculoj rifuzas nomi tiujn klanajn konfliktojn tiaj, kaj preferas paroli pri izolitaj incidencoj, kiujn ili atribuas al mistera “kvina kolono” aŭ al “dormantaj kadhafismaj ĉeloj” celantaj propagandi la dividon (fitna) sine de la “libia popolo”. La oficiala diskurso, resumita en la slogano “Ne al tribismo, ne al regionismo”, kiu antaŭ nelonge aperis sur multaj flagrubandoj kaj afiĉoj de la ĉefurbo, havas ĉiajn ecojn de pia deziro fora de la realo.*

* La gravaj urboj de la revolucio disponas nun ĉiu pri sia gazeto kaj pri sia televidstacio (dek kvar ĉenoj por la tuta lando). Same kiel la grandaj triboj, ili havas ankaŭ ĉiuj sian paĝon Facebook.
* Unu el la antaŭrangaj celoj de la junaj “liberaj oficiroj” gvidataj de Kadhafi post la revolucio de 1969 estis jam la oficiala forigo de la tribismo. Oni faris konkretajn disponojn en tiu senco. Ĉar ili estis malmulte efikaj, ili daŭris nur kelkajn jarojn, antaŭ ol Kadhafi faris denove la tribojn unu el la leviloj de sia potenco. Vd “Libye, les conditions de l’unité nationale [Libio, la kondiĉoj de la nacia unueco]”, Le Monde diplomatique, septembro 2011.
Protekti la civilulojn, diris ili

En la ĉefurbo, s-ro Belhaj scias, ke li disponas pri la apogo de Kataro kaj pri la informila subteno de Al-Ĵazira, kaj pri homoj ideologie formitaj kaj disciplinitaj. Ili povus esti tentata prezenti sin kiel rimedo kontraŭ la “nedisciplinitaj” beduenoj, tiel riskante sekvigi ties reagon kaj flamiĝon de perforto. Fine, la venĝemo de la triboj kaj regionoj venkitaj kaj humiligataj de la ribeluloj pro ilia subteno al la reĝimo de Kadhafi povus montriĝi per pli kaj pli brutalaj agadoj.

Post ok monatoj da konflikto, kiun la okcidentaj respondeculoj daŭre rifuzas kvalifiki interna milito, la protekto de la loĝantaroj, la motivo per kiu ili argumentis la ekmiliton de la NATO, estas do tute ne garantiata. La triumfismo de la ĉefoj de la koalicio, kiuj gratulas sin pro “sia” venko post la dispremado de Sirto kaj la morto de Kadhafi, rivelas ilian profundan indiferenton pri la “libia popolo”, kiun ili asertis protekti per siaj bomboj. La malboniĝo de la sekureca situacio kaj la plioftiĝo de armitaj alfrontiĝoj en Tripolio povas tamen rapide memorigi al ili, ke milita venko en interna milito signifas nenion per si mem kaj neniakaze signifas garantion “protekti la loĝantarojn”.

Patrick HAIMZADEH.