Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Manko de rimedoj, konkurenco de la G20

Kiu volas sufoki la UN?

La duan fojon en kvindek jaroj, la Unuiĝintaj Nacioj decidis, la 23-an decembron 2011, malkreskan buĝeton por 2012-2013. La financa krizo oficiale pravigas tiun malaltigon, sed la membroŝtatoj, kvankam ili ofte deklaras senmankan ŝaton al la UN, ne hezitas ĉirkaŭiri ĝin. La UN ŝajnas serĉi sian vojon en plene skuiĝanta geopolitiko.

LA KONTRASTO mirfrapas tuj ĉe alveno: kompare kun la novjorka “vitra domo”, al kiu la temoj paco kaj sekureco donas ian solenecon, la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Vieno memorigas pli pri malgranda laborema vilaĝo. Kvar mil oficistoj agas tie, trakuras la koridorojn ornamitaj per artverkaĵoj de malegala gusto (sed el la tuta mondo) kaj per gigantaj fotaĵoj de blukaskuloj en plena ago. “Ni laboras por la teĥnikaj agentejoj de la Unuiĝintaj Nacioj”, ripetas ili, iom defende, por bone montri la diferencon inter ili kaj la pli politika el la instancoj en Manhatano.

La aŭstra ĉefurbo estas, kun Novjorko, Ĝenevo kaj Najrobo, unu el la kvar ĉefstabejoj de la UN. Je kelkaj metrostacioj disde la riĉaspektaj konstruaĵoj de la iama imperiestra ĉefurbo, en stelforma konstruaĵo en la stilo de la 1960-aj kaj -70-aj jaroj, la Viena Internacia Centro (Vienna International Center — VIC) havas ne malpli ol naŭ organismojn (vidu la tekston ĉi-suban). Francio havas en Vieno tri konstantajn ambasadorojn — ĉe Aŭstrio, ĉe la Organizaĵo pri sekureco kaj kunlaborado en Eŭropo (OSKE) kaj ĉe la UN —, dum la plej multaj aliaj landoj kontentiĝas je du.

Ĉiujare traktiĝas dekoj da traktatoj, miloj da rezolucioj kaj da teĥnikaj raportoj en la VIC. Malproksime de la rigardoj, tie diplomatoj kaj juristoj okupiĝas ofte pri malintensaj konfliktoj pri malklaraj amendoj aŭ formuloj — ekz-e ĉu nomi certajn aferojn “blankigo de krimproduktoj” aŭ “blankigo de mono”. Sed la disputaĵoj montriĝas kelkfoje pli gravaj, ekz-e kiam temas pri la difino de terorisma ago. La 8-an de septembro 2006 la Ĝenerala Asembleo de la UN decidis mondan strategion de batalo kontraŭ la terorismo, kiu referencas la validajn traktatojn ekde 1937 pri tiu temo. La oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ fidrogoj kaj krimo (OUNDK), kun sidejo en Vieno, estas taskita favori ĝian realigon per disponoj de teĥnika helpo: juraj konsiloj, surlokaj misioj, instruado de juristoj, ktp.

Ia distribuo de taskoj montriĝas mondskale. La ŝtatoj petas la teĥnikajn agentejojn de la UN por klarigi aŭ reguligi disputaĵojn aŭ por surlokaj agadoj (disvolvado, scienca kunlaborado ...). Pluraj landoj de la sahela zono ekz-e petis la OUNDK pretigi praktikan manlibron de batalo kontraŭ la terorismo; aliaj petis teĥnikan helpon en la batalo kontraŭ korupto. Aliflanke, por la grandaj politikaj demandoj, la ŝtatoj ofte pli emas mobilizi la regionajn organizaĵojn (la Eŭropan Union, ekz-e) aŭ landaron, kiel la G8 aŭ la G20.*

* Dum la petrolkrizo, laŭ iniciato de Francio, renkontiĝis en la jaro 1975 Germanio, Usono, Japanio, Britio kaj Italio. Al tiu G6 aliĝis Kanado en 1976 (G7) kaj poste Ruslando en la jaro 1998 (G8). La prezidanto de la Eŭropa Komisiono membras en ĝi. La G20 kunvenis la unuan fojon en 1999 en Berlino, post la azia financkrizo de 1997-1998.

La “G”, kiujn la plej industriiĝintaj landoj neoficiale kreis , funkcias kiel faktaj direktorioj. Ili ebligas al siaj membroj liberiĝi el UN-proceduroj por dekreti regulojn sen ia ajn legitimeco. “Temas ĉefe pri efikoj de anonco, moderigas s-ro Jean-Pierre Bugada. Tiuj kunvenoj ne havas nepre konkretajn konsekvencojn, kaj la UN restas la precipa instrumento de la internacia komunumo.” Kvankam la direktoro de la oficejo pri regiona informado de la UN sur la Malnova Kontinento volas montriĝi trankviliga, li tamen koncedas, ke la organizaĵo “maltrafis la okazon de la financa krizo”: efektive la terenon okupas la Internacia Mon-Fonduso (IMF), la Monda Banko, en la periferio de la UN-sistemo, kaj la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), organizaĵoj komplete aŭtonomaj. Kion faras la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD) aŭ la [Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Industria Disvolvado] (UNID)? Malsame ol la institucioj de Bretton Woods, tiuj ĉi organizaĵoj restas centritaj sur la disvolvado, ĉefe de la Sudaj landoj; ili ne centrigas sian agadon al liberkomerco aŭ al la financo.

S-ro Renaud Corieul, sekciestro ĉe la Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Internacia Komerca Juro (KUNIKJ), bedaŭras la marĝenigon de instanco, kie la “mallaŭta muziko de la internacia kunlaborado, kaj ne nur la konkurenco, daŭre aŭdiĝas, malgraŭ la tre aktivaj mastraj premgrupoj. Estas signo de la tempo, ke la datoj por la monda konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri la daŭrigebla disvolvado (Rio + 20), planita por la komenco de junio 2012, estis prokrastita je dek tagoj, por adaptiĝi al la kalendaro de la G20.

Navigado laŭ vido

PRI LA INTERNACIA sekureco, kiel la UN — pere de sia Konsilio pri sekureco — okupas la scenejon, estas la kvin landoj kun vetorajto, kiuj donas la tonon, kaj la plenumado de la decidoj estas ofte konfidata al la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO), kiel pri Libio en la printempo de 2011. “Estas ĉarnira periodo por la mondaj organizaĵoj, opinias alta franca oficisto, kiu deziras resti anonima. La ŝtatoj ŝajnas navigi laŭ vido: ili deklaras sian ŝaton de multflankismo, sed ili revigligas duflankajn rilatojn kaj provas fari, kiel antaŭ 1914, laŭtemajn aliancojn, kiuj ebligas al ili regi la mastrumadon de punktaj problemoj, ekz-e de fidrogoj aŭ terorismo.” Fakte, la buĝeto de la UN-agentejoj en Vieno kovras apenaŭ 10 elcentojn de iliaj agadoj. Por la resto ili devas kolekti monon. “Ni difinas projektojn laŭ la peto de ŝtatoj aŭ de la Ĝenerala Asembleo, kaj poste ni serĉas la monon”, klarigas s-ro Mauro Miedico, de la OUNDK, antaŭ ol precizigi, ke “temas nur pri publika mono, por eviti konfuzon.”

Iaj agentejoj de la UN suferas same brutalajn kiel drakonajn pritranĉojn de siaj buĝetoj, kaj la kadruloj konfesas, ke ili financas mem siajn flugojn al Novjorko ... La laborkontraktoj kun limigita daŭro fariĝis la regulo por la internacia personaro, kiu estas ofte eksterordinare kvalifikita. La 23-an de decembro 2011, la organizaĵo voĉdonis buĝeton je 5 elcentoj malpli altan por 2012 kaj 2013 — malpli ol 260 milionoj da dolaroj (do 200 milionoj da eŭroj) por buĝeto de pli ol 5 miliardoj. “La prospera periodo de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ŝajnas esti tre malproksima, suspiras s-ro Bugada. Tiam la mono por disvolvado fluis abunde.” Kun la fluo de la tempo la UN fariĝis granda burokrata maŝino — la ĝenerala sekretario havas proksimume kvardek kvar mil dungitojn tra la mondo —, kiu faras ĉiutagan laboron, sed ne sukcesas atingi la grandajn sociajn debatojn. Krome, iaj iniciatoj, kiel Global Compact (Monda Kontrakto) fine de la 1990-aj jaroj malklarigis ĝian bildon en la asociaj rondoj. Tiu partnereco celas fortigi la ligojn inter la agentejoj kaj la grandaj entreprenoj por kreskigi la surlokan efikecon. Ĉu tie ne okazas risko de intereskonflikto?*

* Vd Christian G. Caubet: “Liaisons dangereuses avec le monde des affaires [Danĝeraj ligoj kun la afermondo], Le Monde diplomatique, septembro 2005.

“Oni parolas pri la UN nur kiam la aferoj iras malbone, neniam por montri, kion ĝi faras ĉiutage surloke”, rimarkigas oficisto de la OUNDI. Kaj li emfazas la centojn da programoj pri sano aŭ pri helpo al rifuĝintoj, sen kiuj milionoj de homoj en la mondo ne transvivus. En la VIC, ĉiu agentejo — ja ĉiu oficisto — havas specifan projekton: projekton preparatan, delikatajn intertraktadojn, ĝisdatigon de “kondut-kodo”, poluri kadroleĝon, animi laborgrupon ...

En sia eta oficejo s-ro Niklas Hedman, vicdirektoro de la Oficejo pri Spacaj Aferoj (OSA), klarigas kun skrupula detaleco la danĝerojn de poluado kaŭzitaj de la dekdu mil spacaj aparatoj lokitaj en la atmosfero ekde la 1950-aj jaroj. Kun nervoza mano sur la klavaro de sia komputilo, tiu svedo kun senartifika aspekto prezentas la tute novan interretan registron de la objektoj enspacigitaj. “Tio estas nur la komenco de laboro de informado kaj kontrolado”, klarigas li. Malantaŭ li, sur bretaro zorge ordigitaj, miniaturaj satelitaj najbaras modelon de la ruĝa kaj blanka raketo de la profesoro Tournesol. La OSA laboras ankaŭ pri ia polico pri spaca cirkulado: kiu respondecas en kazo de kolizio? Tio estas demando tiom pli tikla, ĉar sojlolandoj kiel Ĉinio, Barato aŭ Brazilo, sed ankaŭ privataj agantoj, kiel Space Imaging, komencas partopreni en la vetkuro al la spaco.

La UN-agentejoj ekkonsciis pri la neceso pli bone konigi sian laboron kaj faras komunikajn klopodojn: distribuado de dokumentoj, malfermo de kunvenoj al ĵurnalistoj, konsultado de diversaj agantoj, ktp. Ili ankaŭ deziras labori kun la neregistaraj organizaĵoj (NRO). Tio estas ofte tre densa kunlaborado, ĉar pluraj tekstoj — ekz-e la traktato pri malpermeso de kontraŭpersonaj minoj de 1997, nomata “ICBL” (Internacia kampanjo por malpermesi minojn)* — estas envere tutsimple la verko de la NRO.

* Vd pri tio en Esperanto la diversajn rezoluciojn de la Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.). -vl
Militetoj de tranĉeoj

SED NE certas, ke la interplektiĝo de publikaj kaj privataj agantoj, kiuj alelektiĝas, fine kontribuas al la klareco de la procezoj kaj al ilia demokratia kontrolado. Sen kalkuli la emon de la UN-oficistoj kaj de iliaj asociaj akcesoruloj uzi kelkfoje repuŝan ĵargonon, en kiu miksiĝas enigmaj akronimoj, koditaj referencoj kaj galimatio surbaze de flughavena angla. Ekz-e, de kelkaj monatoj, en la koridoroj de la UN, en la diskutejoj kaj aliaj retoj, oni parolas jam nur pri la ebla anstataŭigo de la “ODM” per la “ODD” dum la pintkunveno Rio + 20. Traduku: “celoj de la jarmilo por la disvolvado” kaj “celoj de la daŭrigebla disvolvado”* — la diferenco ne vere okulfrapas!

* En la franca: “objectifs du millénaire pour le développement” kaj “objectifs du développement durable” respektive. -vl

La internaciaj rilatoj similas al kalejdoskopo de organizaĵoj, de programoj kaj de agentejoj, kiun la buĝeta malabundo devigas al malsponta kunordigado. Ekz-e la ONUDI kunlaboras kun la Organizaĵo pri Agrokulturo kaj Nutraĵo (OAN, angle: FAO), kiu mastrumas programon kun la Internacia Fonduso pri Agrokultura Disvolvado (IFAD, france FIDA), kiu siavice ricevis mandaton de la Afrika Unio, kiu siavice havas partnerecon kun la Eŭropa Unio ... Sed la rilatoj ne estas ĉiam same fluaj. Ekz-e la Eŭropa Unio, kiu ŝatas prezentiĝi kiel multnacia organizaĵo pri komerca juro, snobe traktas la kunvenojn de la KUNIKJ. “La Komisiono de Bruselo ne sekvas niajn laborojn kaj intervenas nur poste, kiam ĝi rimarkas, ke la decidita teksto ne konvenas al ĝi”, konstatas s-ro Sorieul. La Dudek-Sep ŝajnas ofte trafitaj de duona paralizo, kaj kelkfoje ekstreme, kiam ili pensas pri la kohero de la intertraktadoj en la UN kun la eŭropa juro. Tiam la risko grandas, ke tiel kreiĝas tiuj kontraŭdiraj normoj, kiuj vivtenas la internaciajn tribunalojn kaj riĉigas la advokatojn. Necesas diri, ke la Eŭropa Unio ne havas klaran statuson ene de la UN: oficiale ĝi apartenas al la kategorio de la observantoj, sed tio donas al ĝi nenian voĉdonrajton. Krome, kelkaj ŝtatoj, kiel la Unuiĝinta Reĝlando, sentas honoron kontribuante al ĝia marĝenigo.

“La aferoj povus esti pli klaraj, ankaŭ kun la G20”, pensas s-ino Florence Mangin, ambasadoro kaj konstanta reprezentanto de Francio ĉe la UN. Ŝi emfazas, ke Parizo apogas per sia tuta pezo rezolucion de majo 2011, kiu fortigas la protokolan rangon de la Unio ene de la UN-institucioj. La militetoj de tranĉeoj povus, trans la simbolajn aspektojn, havi konkretajn sekvojn. La supereco de la UN sur la internacia ŝakbreto ŝajnas esti malfortiĝinta ankaŭ pro tio, ke la fondaj tekstoj restas trempitaj de humanisma filozofio, kiu estas ne tre disvastiĝinta en la tutmondiĝinta ekonomia ordo. Krom la Universala Deklaro de la Homrajtoj*, kiu difinas la valorojn de la UN, la Ĉarto de San-Francisko, subskribita la 26-an de junio 1945*, komenciĝas per la vortoj “Ni, popoloj de la Unuiĝintaj Nacioj, decidis (...) [kaj donas manadaton al] niaj respektivaj registaroj”, kiuj malbone kongruas kun la diktaĵoj de la IMF aŭ de la franca-germana direktorio de la eŭrozono.

* Vd en Esperanto: Unuiĝintaj Nacioj: Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, Universala Deklaro de Homrajtoj, Konsilantaro pri Homrajtoj, Internacia Traktato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, Internacia Traktato pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, Konvencio pri la Rajtoj de Handikapitoj, Protokolo pri abolo de mortpuno, Konvencio pri Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj — trad. de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 230 p., ISBN 978-2-9529537-9-5. -vl
* Saml. -vl

Anne-Cécile ROBERT.

Disbranĉiĝo de la UN

LA SIDEJO de la Unuiĝintaj Nacioj en Vieno havas naŭ organizaĵojn: La Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ Fidrogo kaj Krimo (OUNFK, france: ONUDC), la Internacia Reto de Informado pri Blankigo de Mono (IRIBM, france, ĉar angle: Imolin), la Internacia Organo de Kontrolado de Narkotaĵoj (IOKN, france: OICS), la Oficejo de Spacaj Aferoj (OSA, france: BAS), la Poŝta Administracio de la Unuiĝintaj Nacioj (PAUN, france: APNU), la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Servoj Apoge al Projektoj (OUNSAP, france: Unops), la Scienca Komitato de la Unuiĝintaj Nacioj por studado de la Efikoj de Jonigaj Radiadoj, la Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Internacia Komerca Juro (KUNIKJ, france: CNUDCI) kaj la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Industria Disvolvado (OUNID, france: Onudi). Aldoniĝas la regionaj oficejoj de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por la Medio (PUNaM, france: PNUE) kaj de la Alta Komisariejo por Rifuĝintoj (AKR, france: HCR). Sed Vieno gastigas ankaŭ la Organizaĵon pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (OSKE, france: OSCE), la Internacian Agentejon pri Atomenergio (IAAE, france: AIEA) kaj la Organizaĵon de la Traktato pri Kompleta Malpermeso de Atomaj Provoj (OTKMAP, france: Otice), kiu ne apartenas al la sistemo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Anne-Cécile ROBERT.