Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malstreĉiĝo de la rilatoj inter la kontinenta Ĉinujo kaj la insulo

En Tajvano, diplomatia batalĉeso kaj komerca febro

Sama malpezigo okazis en Tajpeo, Pekino kaj Vaŝingtono, tuj post la Tajvana prezidanta elekto, la 14-an de januaro. S-ro Ma Ying-jeou, fervora subtenanto de alproksimiĝo al la kontinenta Ĉinujo, estis reelektita kun komforta plimulto — garantio de regiona stabileco — dum lia kontraŭulo de la Demokrata Progresema Partio, s-ino Tsai Ing-wen, kiu ŝajnis kapabla anstataŭi lin, estis pli favora al sendependiĝo.

HSIAO HSIN-HUANG Michael estas urĝema homo. Kvankam proksima de la Demokrata Progresema Partio (PDP, sendependisma), ĉi tiu esploristo ne estas absorbita de la balot-kampanjo, kiu en ĉi tiu novembra monato 2011, kaŭzas ioman boligadon. Li strebas internacie rekonigi Tajvanon en la sciencaj, se ne diplomatiaj, rondoj. Inter du kolokvoj, li akceptas nin en tagmanĝa tempo en restoracio de la kampuso de Academia Sinica. Ĉi tiu akademia Centro, simila al la franca Nacia Centro por Scienca Esploro (CNRS), estas mirinde trankvila, for de la aŭtoj kaj multegaj bicikloj, kiuj invadas la stratojn de la ĉefurbo. Jen bonaj laborkondiĉoj, des pli, ke “ni estas sendependaj de la politikaj kaj ekonomiaj povoj”, asertas ĉi tiu sociologo fama pro siaj komparaj studaĵoj pri la mezaj klasoj en Azio*.

* Vd Hsiao Hsin-huang Michael, “East Asian middle class in comparative perspective”, Institute of Ethnology, Academia Sinica, Tajpeo, Tajvano (Ĉina Respubliko).

En Tajvano, malgranda insuleto tridek ses mil kvadratajn kilometrojn vasta, la meza klaso disvolviĝis same kiel ĉie. Tamen, Hsiao klarigas, “ankoraŭ hodiaŭ, oni distingas du generaciojn”. La malnova mezklaso, konsistanta el etaj entreprenistoj kaj metiistoj, disvolviĝis en la jaroj 1970-aj kaj 1980-aj; estas ja ĝi, kiu altigis la insulon ĝis la rango de “azia drako”*. La nova, kreskinta en la 1990-aj jaroj kaj konsistanta el kadruloj, inĝenieroj, administrantoj de la publika kaj privata sektoroj, kaj sendependaj profesiuloj, fariĝis trioble pli nombra ol la unua. Sed, “kontraŭe al tio, kion oni povus kredi, la nova klaso ne forpelis la antaŭan, el kiu ĝi parte devenas.” Ĉi tiuj filoj kaj filinoj de etaj kaj mezaj entreprenistoj kaj riĉaj metiistoj, kiuj studis, foje en Usono aŭ Eŭropo, akceptis la liberalisman turniĝon... kaj, iuj el ili, la ĉinan orientiĝon, investante ĉe la alia flanko de la markolo.

* Sudkoreujo, Hongkongo, Singapuro kaj Tajvano estis kromnomitaj la “kvar drakoj” pro sia intensa ekonomia kresko tiutempa.

Ĝenerale, “la meza klaso situas centre de la politika ŝaktabulo. Ĉi tie, ĝi formas sian opinion interkrucante du donitaĵojn: la tutmondajn demandojn kaj la lokajn demandojn, ĉar familio restas determina elemento. Hieraŭ, ĉi tiu mezklaso voĉdonis por la PDP ĉar ĝi bezonis reformojn. Sed, pro la krizo, ĝi nun preferas protekti siajn interesojn; ĝi estas multe pli konservema”. Eldirita du monatojn antaŭ la prezidanta kaj parlamentaj elektoj, ĉi tiu sociologia diagnozo estis konfirmita de la voĉdono.

La 14-an de januaro la meza klaso vetis je kontinueco, voĉdonante por la eliranta prezidanto, s-ro Ma Ying-jeou, prezentata de la Guomindang (GMD). Ĉiuj negocistoj, aferistoj de Tajvano faris saman elekton. Multaj eksplicite alvokis voĉdoni por s-ro Ma, ekzemple s-ro Hsu Douglas, ĉefo de la potenca grupo Far Eastern, aŭ s-ro Gou Terry, la fondinto de Foxconn, provizanto de Apple en Ĉinujo. Iuj eĉ pagis plenpaĝojn da reklamo en gazetoj. Oni ne povas diri, ke s-ino Tsai Ing-wen, kontraŭulino de s-ro Ma, ricevis tiajn apogojn. Estus vere troige aserti, ke ĉiuj kandidatoj ricevis saman traktadon en la amaskomunikiloj, ĉefe en la manoj de la grandaj industriaj kaj financaj grupoj — aŭ de la registaro.

Mia avo havas japanan nomon; mi havas ĉinan nomon

S-RO MA ricevis 51,6% de la voĉoj kaj pli ol duonon de la sidlokoj en la Parlamento. Kvankam li perdis pli ol ses poentojn kompare kun la elektoj de 2008, lia plimulto restas klara. Ankaŭ parto de la malriĉaj dungitoj kaj de agrokulturistoj voĉdonis por li. La tutmondaj demandoj (rilatoj kun la kontinenta Ĉinujo kaj kun la cetera mondo) kaj la lokaj demandoj (salajroj, dungoj kaj laborkondiĉoj) ja interkruciĝis, por la plej granda profito de la eliranta prezidanto. La argumento laŭ kiu s-ro Ma “vendis Tajvanon al Ĉinujo” ne funkciis. Ankaŭ ne funkciis la timo esti glutata de la kontinento. Pekino tamen ja estis en la kerno de la kampanjo.

Por kompreni la rilatojn inter ambaŭ randoj de la tajvana markolo, necesas penetri historion, kies serpentaj kurbaĵoj estas registritaj en la kolektiva memoro. “Mia avo havas japanan nomon; mi ja ĉinan nomon”, atestas s-ro Wu Qimao, ŝtat-funkciulo en Kaohsiung, la dua plej granda urbo de Tajvano, kies urboaranĝado ankoraŭ portas spurojn de la japana okupado. Nek la avo, nek la nepo elektis tion. Multaj tajvanaj familioj spertas tiun identecan strangaĵon.

Trudante sin en 1895, post milito kontraŭ Ĉinujo, Japanujo ja modernigis la insulon, tiam malbone prizorgata de la kontinento, sed ĝi ankaŭ trudis diktatoran ordon. La formozanoj, kiel oni tiam nomis la loĝantojn, “estis traktataj de la kolonia administrado kiel duarangaj civitanoj”, raportas Peng Mingmin*, fama tajvana intelektulo kaj aktivisto favore al demokratio. Tiel, en 1945, kiam ĉinoj alvenis, “transportataj per usonaj aviadiloj kaj ŝipoj por ekregi la insulon” anstataŭ la japanoj, kiuj perdis la militon, “la formozanoj akceptis ilin entuziasme, opiniante, ke nova kaj bonega erao malfermiĝas”.

* Peng Ming-min, Le Goût de la liberté, Editions René Viénet, Belaye, 2011. El ĝi venas ĉi tiu citaĵo kaj la du sekvaj.

Ili tre rapide seniluziiĝis. Post la popolribelo de la 28-a de februaro 1947, la “blanka teroro” falas sur Kaohsiung, Tajpeo kaj sur la tuta teritorio: la armeo de la GMD, la naciisma partio tiam reganta en Ĉinujo, amasbuĉas milojn da homoj. “Mia patro, skribas Peng, eĉ proklamis, ke li hontas pri sia ĉina sango kaj deziras, ke liaj infanoj geedziĝu kun eksterlandaninoj, ĝis liaj idoj ne plu povos senti sin ĉinoj.” La naciiisto Ĉiang Kai-ŝek — rifuĝinta en Tajvano en 1949 post kiam la komunistoj kaj Mao Zedong atingis la regpovon en Pekino — kaj liaj posteuloj trudas la “militleĝon” ĝis 1986. La opoziciantoj estas malliberigitaj aŭ devigataj ekziliĝi. Militisman japanigon anstataŭas diktatura ĉinigo: la kulturaj radikoj de la insulo estas ignorataj, la lokaj lingvoj malpermesataj, la mandarena (klasika) lingvo trudata, la historio reviziata. Estas kompreneble, ke la loĝantoj delonge instalitaj tie sentas, ankoraŭ hodiaŭ, iom da amaraj postsentoj pro tio. Tio des pli, ke la lukto por demokratiigo ĉiam konfuziĝis kun tiu kondukata kontraŭ la ĉinaj naciistoj de la GMD.

Ekde ilia instaliĝo en Tajvano, ĉi tiuj vivis kun la espero rekonkeri la kontinenton. Ili estis firmigitaj en tiu espero fare de la usonanoj, kiuj en 1950, instalas sian 7-an ŝiparon en la markolo kaj militbazojn sur la insulo, malavare financante ĉi tiun diktatoran reĝimon. La GMD des pli opinias sin laŭrajta, ke dum dudek kvar jaroj, Tajvano reprezentis la “veran Ĉinujon” en la rigardo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), do de la mondo.

Kiam Pekino prenas ĝian lokon en la Sekurec-konsilio de UN, en oktobro 1971, la sorto de la insulo restas necerte flosanta. La plimulto de la landoj fine iom post iom agnoskas, ke “estas nur unu Ĉinujo”*. Tajvano malaperas el la internaciaj radaroj, escepte kiam ĝi agitas la ribelan standardon de sendependeco. Tiam la “ĉina drako” elmontras siajn ungegojn: en 1996, ĵus antaŭ la unua elekto de tajvana prezidanto per universala baloto, ĝi pafas misilojn (kun nearmitaj kapoj); inter 2000 kaj 2008, kiam la insulo estas regata de la sendependisto Chen Shui-bian*, ĝi plifortigas la misil-bateriojn celantajn al la insulo...

* Sendependeco de Tajvano (Ĉina respubliko) estas agnoskata de nur dudek tri landoj.
* Vd François Godement, “Défi taïwanais pour les dirigeants de Pékin”, Le Monde diplomatique, aprilo 2000.

Ĉi tiu tempo ŝajnas finita. Sur ambaŭ bordoj de la markolo nova generacio de gvidantoj naskiĝis. La komunistoj, kiuj revis perforte gluti ĉi tiun ribeleman ŝtonon, same kiel la naciistoj, kiuj imagis sin venkantaj la pekinajn uzurpulojn, scias, ke iliaj projektoj neniam realiĝos. Eĉ pli eksterordinare, la hieraŭaj kontraŭkomunistaj naciistoj fariĝis la plej bonaj aliancanoj de la ĉina komunista Partio, kiu agas por firmigi ilin. Stranga returniĝo de historio.

Jes ja, Pekino ne kompromisas pri la principoj de unueco kaj teritoria integreco de la Popola Respubliko Ĉinujo — nek la armeo, nek cetere la popolo, akceptus tion. “Ni ne celas al tuja reunuiĝo, konfidencas diplomato renkontita en la ĉina ĉefurbo, sed ni ne povas akcepti tujan sendependiĝon”*. Flanke de Tajpeo, la regantaj gvidantoj memorigas la bazan celon: “intertrakti paco-interkonsenton.” (ĉu inter ŝtatoj?). En la momento, ĉiu kontentiĝas per la plua antaŭstato. Pekino parolas, kiel ĉiam, pri “unu Ĉinujo, du sistemoj” kaj Tajpeo pri “unu Ĉinujo, diversaj interpretadoj” (laŭ kie oni situas, ĉi-flanke aŭ aliflanke de la markolo). Ĉiu konservas la honoron kaj ĉiuj interkisas.

* Vd Chine-Inde. La course du dragon et de l’éléphant, Fayard, Parizo, 2008.

Necesas kalkuli ankaŭ kun la tria protagonisto de ĉi tiu strategia ludo: Usono, kiu ja intencas nenion cedi al Ĉinujo. Dum la balot-kampanjo la komentistoj zorge serĉadis eventualajn ĉinajn premojn. Vane. Male, ili malmulte substrekis la emfazitan apogon de Vaŝingtono al la eliranta prezidanto: en septembro 2011, la Obama-administracio anoncis la decidon modernigi la F-16-ĉasaviadilojn, atenditan de jaroj; en decembro, la forigon de vizo-neceso por iri al Usono. Jen por trankviligi la altajn gvidantojn de la GMD, kaj memorigi al ĉiuj, ke Usono restas la unua aliancano. Ni estu certaj, ke s-ro Ma monvetos je ambaŭ flankoj, usona kaj ĉina.

Kun Pekino, en 2010, s-ro Ma subskribis ĝeneralan kadro-interkonsenton pri ekonomia kunlaborado (Economic Cooperation Framework Agreement, ECFA). Temas pri ia libermerkata traktato, kiu planas ambaŭflankajn forigojn de dogan-impostoj. Tajvano ja ne havas ŝtato-statuson laŭ Pekino, sed ĝi elprenas dogan-imposton same kiel iu ajn ŝtato. Ĝi ne estas agnoskata de UN, sed havas sian sidlokon en la Monda Organizo pri Komerco (MOK), kiel “aparta dogan-teritorio de Tajvano, Penghu, Kinmen kaj Matsu”. Politiko: ne; komerco: jes.

La teorio de la tri “ne” ĉiam validas

S-RO CHARNG KAO, vicministro de la konsilio pri Kontinentaj Aferoj (Mainland Affairs Council, MAC), la organismo taskita pri la rilatoj kun Pekino, teoriumas la principon. Ĉi tiu homo, respektema al ritoj (fotoj, interŝanĝo de donacoj), kiam li akceptas nin en unu el la salonoj de la MAC, estas reprezentiva pri la nova generacio. Li studis en Usono, lia parolmaniero estas perfekta, lia lingvaĵo senpere trafa: “Kia nia metodo? Flankenlasi politikon kaj meti ekonomion en la centron. Nia principo estas konata, estas la tri ”ne“ — ne al unuiĝo (bu tong), ne al sendependiĝo (bu du), ne al uzo de perforto (bu wu). La politikaj demandoj estas la plej malfacilaj. Ni do decidis diplomatian batalinterrompon.”

La ekonomiaj decidantoj cetere ne atendis la permeson de la registaro por kuri sur la kontinenton, jam en la 1980-aj jaroj. Iliajn rektajn investojn en Ĉinujo oni taksas je cent miliardoj da usonaj dolaroj, kaj eĉ je ducent miliardoj se oni enkalkulas tiujn, kiuj transitis tra Hongkongo. La delokigoj multiĝis, kaj hodiaŭ pli ol du milionoj da tajvananoj (el dek unu milionoj da aktivuloj) laboras sur la kontinento.

En la elektroniko-kompanioj aŭ servo-kompanioj por entreprenoj (librotenado, informadiko...), apenaŭ ekzistas kadrulo, kiu ne pasigas tempon, pli malpli longan — de kelkaj tagoj ĝis pluraj jaroj-, sur la ĉina teritorio. “Ni ne havas elekton, diras, anonime, unu el ili, laboranto en konata elektroniko-kompanio. Ni devas foriri, lasi edzinon kaj infanojn, eĉ por pluraj monatoj.”. Ne nur tion li malamas, sed ankaŭ la rilatojn kun siaj kontinentaj samranguloj. “Ni ekiras kun instrukcioj, ke ni ne fidu la ĉinajn inĝenierojn kaj kadrulojn. Ni traktas ilin malestime, kvankam multaj el ili estas kompetentaj. Ili ofte vivas en malfacilaj kondiĉoj. La gelaboristoj dormas amase en dormejoj. Ni devus honti traktante ilin tiel.”

La plej konata ekzemplo estas tiu de Foxconn, instalita en Shenzhen. Ĝiaj metodoj estas tiom malmolaj, ke sinmortigoj multiĝis, kaj ekestigis strikojn*. Tiu kazo, kiu estis diskonigata ĉirkaŭ la mondo, ja indignas la tajvananojn, sed tiuj plej ofte rigardas la kontinentulojn kun la degno de riĉuloj al malriĉuloj: la malneta enlanda produkto (MEP) por ĉiu loĝanto ja estas duobla en Tajvano (19.155 dolaroj, kontraŭ 7.628).

* Vd Isabelle Thireau, “La plendoj de la ĉina popolo”, Le Monde diplomatique, septembro 2010.

Ĉu malmola aŭ ne, la ekonomia integrado antaŭeniras. Ĉinujo sorbas 40% de la tajvanaj eksportaĵoj. “Sep el la dekkvin ĉefaj ”ĉinaj“ eksportantaj entreprenoj estas filioj de tajvanaj kompanioj”, precizigas la ekonomikistoj Stéphane Cieniewski kaj Pierre Moussy*. Sur la insulo, ĉi tiu allogo de la alia marbordo tradukiĝas per amasa malindustriigo, aparte en la Sudo.

* “Bulletin économique Chine”, n-ro 42, decembro 2011, ekonomia fako de la franca ambasadejo en Pekino.

Kaohsiung spegulas tion. Ĉi tie la forlasitaj industrioj restas videblaj, malgraŭ la konstru-febro kiu animas tiun havenurbon, kaj malgraŭ la granda decidemo de s-ino Chen Chu, aktivulino de la PDP, kiu estis enkarcerigita de la GMD, kaj kiu regas Kaohsiung de 1996. Ŝi klarigas la procezon: “Ni havis pezajn industriojn (ĥemio, siderurgio ...) kaj transform-industriojn (meĥaniko, teksaĵoj, ludiloj, ktp), kies profitdoneco estis bazita sur la malaltaj salajroj. Kiam la laboristoj postulis pli altajn salajrojn kaj pli bonajn laborkondiĉojn, la pagon de siaj kromhoroj, nu, kiam ili postulis pli da socia justeco, la entreprenoj komencis delokigi al la kontinenta Ĉinujo, sed ankaŭ al la Sudorienta Azio, aparte al Vjetnamo.” Ŝi kritikas ne tiom Pekinon kiom “la financistojn, kiuj decidis delokigi”: “Sed vanas lamentoj. Ĉiuokaze, ni ne plu volas ĉi tiajn treege poluantajn entreprenojn.” La urbo strebas diversigi siajn aktivaĵojn. Sed, malgraŭ sia modernigo, Kaohsiung, kiu estis la unua haveno en la mondo pri konteneroj ĝis la komenco de la 2000-aj jaroj, estas nun ĉe la naŭa rango.

En Tajpeo, s-ro Charng ne neas tiun realaĵon. Laŭ li, tamen, la ludo havas nulan sumon kaj la ekonomiaj rilatoj estas ekvilibraj. Tiel, li diras, prenante elektronikon kiel ekzemplon: “Nia produktado duobliĝis, ĉar ni fabrikas ŝlosilajn elementojn, kiuj estas poste muntitaj aliflanke de la markolo.” Li donas multajn ekzemplojn de laŭ li sukcesaj rezultoj, en agrokulturo, marproduktoj kaj turismo. Liaj citataj ciferoj estas verŝajnaj... kaj la senlaboruloj estas pli kaj pli multaj.

La ĉefa konsekvenco de ĉi tiu fuĝo al Ĉinujo estas firmigi la ekonomian modelon bazitan sur malaltaj salajroj, substrekas la opozicio. Sistemo tute orientita al eksportado — aparte por la informadikaj teknikoj-, sin apoganta sur impostaj allogaĵoj por altiri kapitalojn (la imposto por kompanioj falis je 17% en 2010), kaj tre dependaj de la eksterlandaj aĉetantoj (usonaj, japanaj...).

La junaj diplomitoj, ĉe kiuj Tanguy Le Pesant, franca esploristo en Tajvano, faris grandan enketon, estas la nunaj viktimoj de tiu sistemo. Elirante el universitato post kvarjara studado, ili sufiĉe facile trovas laboron — en unu semajno ĝis unu monato. Sed ili ricevas salajron inter 22.000 kaj 25.000 novaj tajvanaj dolaroj (NTD), tio estas inter 576 kaj 624 eŭroj monate. La oficiala minimuma salajro estas 455 eŭroj. Kio estas ilia perspektivo? Iri labori trans la markolon, kie ili estos kadruloj kaj perlaboros (iom) pli da mono. Tio modlas alian rigardon al Ĉinujo (vd suban artikolon).

En la laboro, japaneca piramida organizado

EN LA ETA SIDEJO de la Tajvana Konferenco de la Sindikatoj, sur strato Roosevelt en Tajpeo, s-roj Shih Chao-hsien kaj Hsieh Tsuan-chih, respektive prezidanto kaj ĝenerala sekretario, konfirmas la amplekson de la fenomeno “malaltaj salajroj”, aparte por la junaj diplomitoj: “Estas kvazaŭ dekjarojn antaŭe.” Sen kravato nek kostumo, sen pompaj frazoj, la du homoj priskribas la malfacilaĵojn spertatajn en lando, kie la sindikata libereco estas ĵus rekonita kaj kie 78% de la dungitoj laboras en malgranda aŭ meza entrepreno. “Laŭleĝe la labordaŭro estas kvardek horoj semajne; reale, estas inter kvardek kvin kaj kvardek ok horoj. Same kiel en la kontinenta Ĉinujo. La kromhoroj ne estas pagataj.” Kio pri ferioj? Sep tagojn post la unua jaro, dek tagojn post tri jaroj, dek kvar post kvin jaroj. Sed, ankaŭ pri tio, nenio estas kontrolebla.

Ni tamen ricevis konfirmon pri tio, renkontante kelkajn tagojn poste ĉe amikoj Ping-fan, junan teknik-desegnistinon, ĉarman tridek-jarulinon, dungiton en eta entrepreno, kie laboras du aliaj dungitoj. Pridemandata pri sia labordaŭro, ŝi tuj respondas: “ok horojn.” Eble ĉar ŝi estas efektive pagita ok horojn. Poste, priskribinte siajn ĉiutagajn aktivaĵojn, ŝi ĝustigas: ŝi laboras “almenaŭ dek aŭ dek unu horojn” tage, kaj la regulo estas, ke “konfidita tasko devas esti finita”. Ŝia ĉefo rajtas peti ŝin veni sabaton aŭ dimanĉon, kaj resti pli longe vespere. Ŝi devas respekti la ritaron de la entrepreno, submetiĝi al la ĉefaro kaj ne tiri atenton al si. Japaneca piramida organizado, kiun oni trovas ankaŭ en la grandaj entreprenoj, ja aperas, se kredi la atestaĵon de la kadrulo antaŭe citita. Por la informadikistoj, la servuteco venas pli de premo de la kolegoj ol de la ĉefaro mem.

La respondeculoj de la sindikata konfederacio montras fotojn de manifestacioj por salajro-altigoj aŭ kontraŭ forigo de postenoj, tamen ilia agado restas marĝena. Jes ja estis, dum kelkaj tagoj, “indignuloj” fronte al Tajpeo 101, la dua plej alta turo en la mondo, en la negoco-kvartalo, sed sen vera sekvo. Laŭ Le Pesant, kiu tre bone konas la situacion de la junuloj, “la premo de diktaturo ankoraŭ sentiĝas en la civila socio, kie maldekstra kritiko — antaŭe akre subpremata nome de la lukto kontraŭ komunismo — restas precipe enfermita en la akademiaj rondoj kaj eta grupo de aktivuloj. La eduk-sistemo kaj la konfuceanaj valoroj, kiujn ĝi ankoraŭ portas, ankaŭ ne instigas al kontestado de la establita ordo”.

La registaro kalkulas je tiu konformismo. Sed ĉu la socia agitado, kiu nuntempe skuas Ĉinujon, finfine ne kontaĝos la insulon? Tio estus plia returniĝo en la rilatoj de la du malamikaj fratoj — ja ĝojinda ĉi-foje.

Martine BULARD