Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La kosmoscienco, scienco pri la universo, fako ribela

Tri hipotezoj por praeksplodo

Ĉe la Eŭropa Organizaĵo por Atom-Esplorado, la esploristoj persekutas la faman “Di-partiklon”, kiel la Nobel-premiito Leon Lederman nomas ĝin. La “bosono de Higgs”, laŭ la nomo de la fizikisto Peter Higgs, povus ebligi klarigi la ecojn de la universo. La esplorado de la senfine malgranda tiam transformus la fizikon por klarigi al ni la naskiĝon de la kosmo ...

LA KOSMOSCIENCO, en sia tutaĵo scienco pri la universo, kiu provas priskribi la kosmon ekde ĝia komenca stadio ĝis ĝia eventuala fina momento, estas unika fako. La eksperimento “kreado de la universo” estas evidente ne reproduktebla, kio igas nepraktikebla la kutiman procezon de deduktado kaj de verigado per ada observado de similaj procezoj. Krome, la observanto estas parto de la sistemo kiun li volas priskribi, kio malkongruas kun la necesa distanco por neŭtrala kaj objektiva observado. Fine, la “komencaj kondiĉoj”, t.e. la stato de la sistemo ekde kiu la evoluo estas kalkulata, estas tre misteraj, ĉar, laŭdifine ne ekzistas antaŭeco nek ekstereco de la “sistemo universo”. Krom tio, la energioj efikantaj en la unuaj momentoj de la historio de la kosmo estas sen ajna rilato kun ĉio, kio estas testita sur la Tero, kaj, inverse al la kutima metodo, konata estas la “fina” stato de la studobjekto — kaj ĝia komenca stato estas serĉata. Tamen, spite al tiuj malfacilaĵoj (kaj parte danke al ili), la kosmoscienco fariĝis scienco, kaj eĉ preciza scienco. La norma modelo de la praeksplodo, do universo ekspansianta de proksimume dek kvar miliardoj da jaroj, estas hodiaŭ konvinka, ĉar apogata de solidaj elementoj.

Laŭ la observado, la ideo de ekspansianta universo trudiĝis meze de la 20-a jarcento pro pluraj elstaraj kialoj. La galaksioj malproksimiĝas unu de la alia, la abundo de la ĥemiaj elementoj en la universo kongruas kun la antaŭdiroj de la atomfiziko en scenaro de la tipo de praeksplodo, kaj la enhavo de la kosmo evidente evoluas kun la tempo, kio estus malfacile klarigebla, se la kosmo estus stata kaj eterna. Fine, la fosilia radiado, vera unua lumo de la universo, kondutas precize kiel atendite. Tiu malkompakta fono de fotonoj, radiado devena el ĉiuj direktoj de la ĉielo, malkovrita en la jaro 1965 kaj aktuale registrata kun senegala precizeco de la eŭropa satelito Planck*, atestas pri la periodo de intensa varmego, kiun la universo spertis post la praeksplodo, kaj konfirmas tiel la koron de la modelo. Krome, ĝi konservas fajnajn spurojn de la fiziko de la tre praa universo: la tute unuaj momentoj, malrapide, liveras siajn sekretojn.

* Kp la retejon www.planck.fr en la franca.

Paralele al tiuj eksperimentaj bazoj, la modelo de la praeksplodo disvolviĝis per starigo de rimarkinda teoria kadro: la ĝenerala relativeco, kiu klarigas la profundan naturon de la spaco kaj de la tempo. Ĝi montras — kaj tio estas grandega revolucio — ke la spacotempo jam ne estas la loko, en kiu la fenomenoj okazas, sed ke ĝi estas mem fenomeno. Alie dirite, la spacotempo fariĝas dinamika: la ekspansio de la universo ne estas moviĝo de materio en spaco, sed etendiĝo de la spaco mem. Cetere ankaŭ en tiu ĉi kadro la nigraj truoj povas esti vere komprenataj. Kiam stelo kun tre granda maso eksplodas en supernovao, en la spaco kreiĝas zono de tia denseco, ke nenio povas eskapi el ĝi. La nigra truo prezentas tiom kompleksan strukturon, ke en ĝi la spaco ŝanĝiĝas en tempon, kaj la tempo en spacon.* Tio estas, iel, la spaco fluanta al la centra singulareco, kiu signifas la ... finon de la tempo! Per tio, ke la nigraj truoj puŝas la relativecon al ĝia paroksismo, ili kondukas al strangaj fenomenoj: la rapideco de korpo falanta sur la horizonton de nigra truo estus ekz-e mezurata de najbara observanto kiel la plej granda ebla (do tiu de la lumo), sed de malproksima observanto kiel la plej malgranda ebla (do, nula).

* Jean-Pierre Luminet, Le Destin de l’Univers [La sorto de la universo], Gallimard, coll. “Folio essais”, Parizo, 2010.

Tamen la modelo estas ne perfekta kaj stumblas super tri gravaj demandoj.

Unue, la esenca parto de la maso de la universo estas nekonata. Pli malbone, oni povas montri, ke tiu “nigra materio” ne konsistas el partikloj identigitaj en altenergia fiziko. La enigmo estas do duobla: kosmoscienca, ĉar temas pri la dominanta parto de la universo; kaj korpuskla, ĉar oni devas malkovri novajn partiklojn ankoraŭ ne registritajn. Estas nur malmultaj eblaj solvoj. La plej konvinka konsistas en la supozo de nova fundamenta simetrio de la naturo (nomata “supersimetrio”): rilato inter la partikloj kiuj konsistigas la materion (kvarkoj, elektronoj ...) kaj tiuj, kiuj portas la interagojn (ekz-e elektromagnetaj aŭ kernaj). El tiu eleganta hipotezo devus deduktiĝi la ekzisto de pezaj kaj stabilaj korpuskloj, kiuj povus konsistigi la nigran materion de la universo, proksimume sesdekoble pli abunda ol la materio rekte videbla. Tiu serĉado, farata ĉefe danke al la partiklo-akceliloj — speciale la Large Hadron Collider (LHC) de la Eŭropa Centro pri Nuklea Esplorado (CERN laŭ la franca) en Ĝenevo —, estas hodiaŭ la centra okupiĝo de la fizikistoj kaj kosmociencistoj. En la momento oni malkovris ankoraŭ nenian spuron de supersimetrio ĉe la LHC. Tute male, la “minimuma” versio de tiu teorio estis eĉ esence ekskludita.

POSTE, antaŭ dek tri jaroj, fidindaj observoj montris, ke la ekspansiiĝo de la universo okazas pli kaj pli rapide.* Kiel la universo povas akceliĝi, se la sola forto, kiu efikas grandskale, la gravito, estas forto altira? Tiu demando kaŭzas teorian kaj observan aktivecon tiom pli intensan, ĉar la energio asociita kun tiu akceliĝo estas duoble pli granda ol tiu de la nigra materio.

* Tiu malkovro estis rekompencita per la Nobelpremio pri fiziko en 2011.

Fine, la praeksplodo mem, kiel origina momento, estas fundamente nekomprenebla. Kion povas signifi tiu komenco nekreita (“Kreado en la tempo, kaj pro tio Kreinto, kaj sekve Dio!”: la vortoj de la papo Pio la 12-a en 1951 memorigis pri kio ankaŭ temas) kaj matematike ambigua? Ĝi estas antaŭdiro de la ĝenerala relativeco, dum ĝuste tiu teorio ĉesas validi en tiu momento, pro simpla kialo: tiu teorio ne konas la lecionojn de la kvantuma meĥaniko, la fizikon de la kosmo, kiu montras, ke etskale ĉio fariĝas malkontinua, ke la elementaj partikloj posedas ĉieeston kaj ke la determinisma vidmaniero (kaŭzo sekvigas efikon certan) anstataŭigendas per probableca koncepto (kaŭzo sekvigas efikon probablan).

Harmoniigi la ĝeneralan relativecon kaj la kvantuman fizikon estas eksterordinare malfacila tasko, kiun atakis la plej grandaj spiritoj de antaŭ preskaŭ tuta jarcento. La plej sukcesa aliro, kiu ne necesas ian ajn revolucian hipotezon, estas certe la maŝa [aŭ bukla] kvantuma gravito.* Tiuj bukloj formas, laŭ tiu teorio, fajnan maŝaron, kiu ne troviĝas en la spaco, sed kiu konsistigas la spacon mem, formitan el etaj elementaj “atomoj”, en kiuj ni vivas.

* Martin Bojowald, L’Univers en rebond. Avant le big-bang, Albin Michel, coll. “Bibliothèque sciences”, Parizo, 2011.

Aplikata al la universo, tiu modelo transformas radikale nian kosmosciencan koncepton: la praeksplodo, la origina singulareco, malaperas kaj estas anstataŭata de “granda resalto”. Alie dirite, laŭ tio ekzistas “io antaŭ la praeksplodo”, kuntiriĝanta spaco kiu “resaltis”, kiam ĝia denseco fariĝis ega kaj tiel naskis la ekspansion, kiun ni aktuale observas. Tiu teorio, rigora kaj matematike bone difinita estas krome testebla, ĉar tiu titaneca resalto eble lasis fajnajn spurojn detekteblajn en la fosilia radiaĵo.

Sed ekzistas alia aliro, la teorio de kordoj*, kiu instigas levi la kapturnan demandon pri la ekzisto de multaj universoj. Efektive, la inflacio — konsiderinda altiĝo de la “grandeco” de la universo en ĝiaj unuaj momentoj — kreis, laŭ tio, ne unu, sed senfine multajn “vezikajn” universojn, strukturitajn laŭ malsamaj fizikaj leĝoj (diktitaj de la kordoj), eventuale tre malproksimaj de tiuj, kiuj regas nian propran vezikon. Jen nova vundo por la narcisismo, post tiuj, kiujn batis Nikolao Koperniko, Karlo Darvino kaj Sigmundo Freŭdo al la ideo, kiun la homo faris al si pri sia statuso de “elektito”: do, nia universo mem falas el la piedestalo kaj estas reinterpretata kiel ridinda kaj kontingenca insuleto en tiu vasta “pluriverso”. Aliloke, mondoj senlumaj, mondoj senmateriaj, mondoj kun dek dimensioj ...

* StevenS. Gubser, The Little Book of String Theory, Princeton University Press, 2010.

ĈIU VEZIKA universo havas sian propran praeksplodon, eble sian propran dimensiecon. Sine de tiu strukturo de multecaj universoj, ni troviĝas en unu el tiuj, kiuj havas favorajn kondiĉojn por la ekzisto de komplekseco kaj do de la vivo — eta parceleto, en kiu la fiziko alprenis la strangan kaj bonfaran formon, en kiu ni konas ĝin. Same kiel nia planedo ne estas reprezenta por nia universo, tiu ne estas reprezenta por la tutaĵo de la multiverso. Tio ne estas teorio, sed antaŭdiro de certaj teorioj, kaj ĝuste en tio tiu modelo estas testebla en la kutima senco de la vorto, kvankam evidente tre spekulativa. La realo estas laŭ tio pluralo, kiun tradicio kun vertebraro el mitoj pri la Unuo kaj pri la Ordo. Tio cetere ankaŭ reeĥas paralelan pensadon, kiu iras de la grekaj atomistoj ĝis certaj analizaj filozofoj tra François Rabelais, Lejbnico, Ludwig Wittgenstein aŭ Jacques Derrida.

Tiuj hipotezoj neniel neas la rigorajn postulojn de la kutima fiziko. Sed ili malfermas eble novajn pordojn. Ili vivas sur la limoj por ilin dissolvi; ili enplanas la eblecon de malkonstruo. Tio levas evidente la demandon pri tio, kion ni atendas de la naturscienco. Tiu aliro invitas skrupule atenti la detalojn forgesitajn de la tradicio, la frotliniojn, la paradoksojn kaj la pensajn senelirojn. Ĝi devigas malĉifri la fizikon kiel konstruaĵon, kaj rekoni al ĝi la rajton esti ne la sola ĝusta versio de la realo. Eble necesas hodiaŭ dekobligi la eblajn reĝimojn de nia rilato al la realo(j). La eksterordinara diverseco de la mondo postulas sendube ke ni konceptu novan plurecon en niaj manieroj percepti ĝin. La manko de imago estis ĉiam pli malutila al la sciencoj ol eksceso de aŭdacaj ideoj.

“Rezisti estas krei”, skribis la filozofo Gilles Deleuze. Ĝuste kaj precize laŭ tiu modelo disvolviĝas (aŭ devus disvolviĝi) hodiaŭ la scienca kreado: rezisto kontraŭ la kliŝaj ideoj, kontraŭ la politika indiferenteco rilate al la fundamenta esplorado, kontraŭ la facileco de la konformismo, kontraŭ la pliigo de notadinstancoj same malutilaj kiel superfluaj, kontraŭ la absurda inflacio de la burokrateco, kontraŭ la sistema importado de liberalaj dogmoj eĉ tie, kie ilia fiasko estas neevitebla, kontraŭ la ĝeneraligita provizoreco de la laboro, kiu kontribuas al starigo de sistemo intelekte inhibiciiga. Kiel Carlo Rovelli* emfazis, “Nian mondon faris la ribelo de la antaŭaj generacioj fronte al la akiritaj mondperceptoj, iliaj klopodoj por pensi la novon. Nia mondpercepto, niaj realaĵoj, estas iliaj plenumitaj revoj. Ne estas kialo por timi la estontecon: ni povas daŭrigi ribeli, revi pri aliaj mondoj eblaj, kaj serĉi ilin”.

* Carlo Rovelli, Qu’est-ce que le temps? Qu’est-ce que l’espace? [Kio estas la tempo? Kio estas la spaco?, Bernard Gilson éditeur, coll. “Réflexions”, Bruselo, 2006.

Aurélien BARRAU.