Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Post la enlanda milito, rekonstruenda politika sistemo

La longa parlamenta marŝo de la nepalaj maoistoj

Revenintaj ĉe la registaro en aŭgusto 2011, la nepalaj maoistoj relanĉis la pacprocezon, post kvin jaroj da prokrastado pri la integrado de iliaj batalantoj en la regula armeo. En nova federacia respubliko kun malprecizaj instituciaj konturoj, ili devas atingi interkonsenton kun la aliaj politikaj fortoj por adopti konstitucion antaŭ la fino de majo. Kaj montri, ke ili kapablas transformi socion forte ligitan al subevoluado per korupto kaj aliaj profit-situacioj.

RUPAK rapide veturas inter aŭtoj kaj kamionoj sur sia eta barata motorciklo. La densa trafiko ne lasas lin libere admiri la lunon fore leviĝantan super la altajn neĝkovritajn pintojn de Langtang, en ĉielo lavita de la muson-pluvegoj. Sur la mallarĝa ĉirkaŭŝoseo (Ring Road) de Katmanduo, necesas esti atentema por eviti la veturilojn veturantajn al la inversa direkto, la truojn, la piedirantojn, la biciklantojn... aŭ la bovinojn. Rupak renkontas sian amikon Ajay por trinki teon kaj fumi kelkajn cigaredojn. Inter du konversacioj per siaj poŝtelefonoj, ĉi tiuj du aktivuloj de la maoista junularo priskribas siajn revojn. Ili estas dudekjaraj, volas vivi en la 21-a jarcento kaj opinias, ke komunismo povas savi la mondon.

“En la kunteksto de nia lando, la enlanda milito estis necesa, klarigas Ajay. Ni ĝin gajnis. Sed ni ankoraŭ ne havas sendependon, konfidon. Ni opinias, ke komunismo ne fiaskis, sed estis pervertita. Ni volas nek la sovetan sistemon, nek la ĉinan. Ni vivas en nia jarcento, kun Facebook kaj Interreto. Ni bezonas iri tra la parlamenta sistemo por ŝanĝi la socion. Ni volas ŝanĝon iompostioman. Antaŭ ol atingi socialismon, necesas eliri el feŭdismo tra progresema kapitalismo kaj defendi ĉies rajtojn, aparte tiujn de la indiĝenoj, kiel ni, la Tamangoj.”

En tridek jaroj la loĝantaro de Nepalo duobliĝis kaj atingis preskaŭ dudek sep milionojn da loĝantoj. Tiu de la ĉefurbo kreskis je 60% dum la lasta jardeko. Malgraŭ la impostoj truditaj de la unua registaro gvidata de maoistoj, en 2008, la nombro de aŭtoj same kreskas. La plej bona maniero por limigi la akcidentojn verŝajne estas ne plu ripari la ŝoseojn... Eĉ sonigante la hupon, veturi je pli ol 30 km/h estas ja eksterordinara faro, inter la veturantaj vendistoj, la ciklotaksioj kaj la kolektivaj motortricikloj. Kun la paciĝo, la urba folkloro, kiu malaperas el la aziaj metropoloj, atingas ĉi tie sian kulminon. Iri al la urbocentro per publika buso kostas nur 15 centimojn. En tio, kio povus esti “naŭloka buseto” en Eŭropo, troviĝas seĝoj por dek kvin, kaj ofte enestas duoble pli da pasaĝeroj... La turistoj, sentante sin finfine riĉaj, preferas ĝenerale la etajn japanajn taksiojn, dudekoble pli multekostajn. La nepalanoj elstarantaj pri negoco aŭ turismo, ja veturas en luksaj potencaj veturiloj, kiuj kostas, inkluzive impostojn, tri-kaj-duon-oblon de la okcidenta prezo.

“Ni gajnis la elektojn... sed ne tute”

La stratoj estas unu el la maloftaj lokoj, kie ĉiuj nepalaj klasoj proksimas unu al la aliaj, kaj la plej rapidaj havas neniun respekton al la plej malrapidaj. Kutimulo de la lando, s-ro Sigayret, havas ŝlosilan formulon: “La nepalanoj stiras same kiel ili kondutas.” Sukcesinte en 1979 “la unuan okmil-metran skiadon”, sur Anapurno monto, ĉi tiu franco inĝeniero enamiĝis al tiuj montoj kaj popoloj vivantaj tie. Instalite de dudek jaroj en Nepalo, li iom post iom fariĝis maobadi, subtenanto de la maoistoj. Li ŝatas kompari ilin al la Senkulotuloj de la Franca Revolucio en 1789: “La plej mizera popolo en Azio ribelis kaj batalis kontraŭ monarĥio, aristokratio kun kastoj, feŭda burokratio*.” Jam 76-jara, li koleras vidante la tre multnombrajn grimpantojn, piedmigrantojn aŭ simplajn turistojn, kiuj pretendas ami Nepalon, sed ne interesiĝas pri ĝia socia kaj politika realo, krom tra kelkaj karitataj agadoj, dum ili ne hezitas mobiliziĝi por la tibeta afero.

* Henri Sigayret, Népal, 10 ans de guerre civile, pourquoi?, Vajra Publications, Gainesville (Usono), 2011.

“Ni gajnis la militon... sed ne tute. Ni gajnis la elektojn... sed ankaŭ ne tute”, ĝustigas s-ro Hit Bahadur, eksministro kaj ano de la centra komitato de la Partio Komnista unuigita de la maoista Nepalo (PCUN-M). En la momento de la subskribo de la pacinterkonsenton, en novembro 2006, la maoistoj regis tri kvaronojn de la lando. Ili ŝajnis en fortec-pozicio por trudi la forigon de la reĝo, rezignon pri la hinduista karaktero de la ŝtato kaj la elekton de porkonstitucia Asembleo. Sed la ribelanta armeo ne sufiĉe fortis por ekregadi la grandajn urbojn kaj teni la pozicion fronte al armeo subtenata de Usono, Britujo, Barato kaj eĉ Ĉinujo. La 28-an de aprilo 2008, la maoistoj trompis la prognozojn gajnante la elektojn, kun 229 sidlokoj el 601 (30% de la voĉoj kaj 38% de la elektitoj, danke al duonproporcia baloto)*. Ili preterpasis la Partion de la Kongreso (119 sidlokoj), la nepalan komunistan Partion marksist-leninistan unuigitan (PCN-MLU) (109) kaj la Forumon de la rajtoj de la madhesi-popolo (83). Sed, post la starigo de Respubliko, la daŭrigo de la pac-procezo necesigas interkonsenton pli malfacile realigeblan. La konstitucion devas adopti du trionoj de la deputitoj. La parlamentaj ludoj rekomenciĝis, ritmataj de blokadoj, minacoj, strat-demonstracioj, sinsekvaj rompoj kaj kisadoj.

* Vd Marie Lecomte-Tilouine, “De la guérilla à la démocratie au Népal”, Le Monde diplomatique, majo 2008.

Okcidenta observanto apriore povas esti ema klasi maldekstren ĉiujn nepalajn gravajn partiojn, se li fidas ilian historion kaj ilian paroladon. Longtempe dominanta, la nepala Partio de la Kongreso daŭre prezentiĝas oficiale kiel socialisma. Nome de batalo por demokratio, ties aktivuloj fariĝis gerilanoj en la 1950-aj jaroj. Tamen kiam ĝi regadis, tiu partio montriĝis konservativa; ĝi servis la plej riĉajn kaj defendis la privatigojn. Reage al ĉi tiu devojiĝo, komunismo populariĝis. Pli ol dudeko da partioj referencis al ĝi. Unua partio, kiu ludis gravan rolon post la popola revolucio de 1990, la PCN-MLU praktike montriĝis tre “centrisma”. Spite al sia konkureco kun la Partio de la kongreso, ĝi restas proksima al ĝi koncerne la ŝlosilajn demandojn. La antaŭnelonga publikigado fare de WikiLeaks de la “kablogramoj” de la usona ambasadoro en Katmanduo montras, ke ties ĉefoj havis proksimajn rilatojn kun ĉi-lasta, kaj iuj, kiel ekzemple s-ro Khadga Prasad Sharma Oli, estis veraj informantoj de Usono*.

* Vd aparte la kablogramojn de la 3-a de februaro 2003, 19-a de majo 2008 kaj 20-a de novembro 2009.

La komunistoj, kiuj sin deklaras “maoistoj”, metas sur siajn ŝildojn kaj la nomkartojn de siaj elektitoj la portretojn de Karlo Markso, Friedrich Engels kaj Lenino, ĉiam kompletigitaj de tiuj de Jozefo Stalino kaj de Mao Zedong. Sed iliaj konkretaj politikaj opinioj ne estas malproksimaj de tiuj de la eŭropaj social-demokratoj. Ili parolas nek pri naciigoj, nek pri administrata ekonomio, nek pri vera regulado, sed prefere pri la “3P”, la “publika-privata partnereco”.

Krome, tiuj partioj estas trairataj de tendencoj, aŭ eĉ frakcioj, ofte ligitaj al fama personeco. La maoistoj estas tiel dividitaj inter, unuflanke, la tendenco de s-ro Baburam Bhattarai, eksa ideologo de la partio kaj nuna tre pragmata ĉefministro, aliancita al tiu de la historia ĉefo Pushpa Kamal Dahal, alinome “Prachanda”. Ili frontas, aliflanke, la ribelon de la amikoj de la vicprezidanto de la partio, s-ro Mohan Baidya, aŭ “Kiran”, kiuj kritikas ilian “oportunismon”, aŭ eĉ “perfidecon”, sed estas ĉiam asociataj al la diskutoj kaj voĉdonoj en la Asembleo.

Politika komisaro de la distrikto Nuwakoto dum la milito, s-ro Bahadur estis enkarcerigita dek tri monatojn en Barato en 2004 kaj 2005. Politike engaĝita de sia 14-a jaro, li scias, ke la vojo al la “nova demokratio” estos ankoraŭ longa. “La laika respubliko estis granda konkeraĵo, li klarigas. Sed por la civitanoj, malriĉeco estas sama hodiaŭ; malfacilaĵoj restas samaj. Por elradikigi la problemojn, necesas unue fini la pacprocezon per integrado de la batalintoj kaj adopti demokratian konstitucion. Malfacileco venas de tio, ke ne ekzistas deklaritaj kontraŭuloj. Ili agas inside.”

Malcentralizi por rompi la dominadon de la altaj kastoj

Neintensa enlanda milito, la konflikto kaŭzis pli ol dek tri mil mortojn en dek jaroj, el kiuj du trionoj fare de la registaraj armeoj*. En 2006, dek naŭ mil kvincent soldatoj de la Liberiga Popola Armeo estis kunigitaj, sub kontrolo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en tendaroj, dismetitaj tra la lando. De post tiam, la demando pri ilia integrado en la regulan armeon blokas la politikan vivon. En aŭgusto 2009 ĝi kaŭzis la laŭtan demision de la ĉefministro Dahal. La ĉefo de la maoistoj volis forigi la armean stabestron s-ro Rookmangud Katawal, malfavoran al integrado, kiun tamen defendis la UN. La prezidanto de la Respubliko malaprobis sian ĉefministron, malgraŭ ke li ne rajtas tion, sed kun subteno de la aliaj partioj. Reirintaj en la opozicion, la maoistoj poste provis fari premon per stratmanifestacioj. Sed la forta socia mobilizado de aŭtuno 2009 ne sufiĉis.

* Laŭ la nepala neregistara organizaĵo Informal Sector Service Center (Insec), ok mil kvarcent homoj estis mortigitaj de la registara armeo kaj preskaŭ kvin mil de la maoistoj inter 1996 kaj 2006.

“Ne ekzistas alia solvo ol sukcesi la pac-procezon. Graveda virino ja unue devas akuŝi antaŭ ol plani aliajn koncipojn”, filozofas s-ro Dhruba Raj Adhikari, eksa estro de ribela bataliono, tri-cent-soldata. Li loĝas sur la teretaĝo de suburba dometo, malantaŭ la Pepsi-cola-fabriko, unu el la malmultaj en Nepalo. Lia edzino, s-ino Sunita Regmi, estas ankaŭ eksa ribelanto. En la milito ŝi perdis sian maldekstran kruron, kaj sian unuan edzon, la komandanton Basanta. “Mi ne bedaŭras ke mi partoprenis la militon. Mi persone perdis multon. Sed nia ofero donis bonon al la lando.” Sed, avertas s-ro Adhikari, “se oni forgesas tiujn, kiuj batalis por la ŝanĝo, la ŝanĝo ne povos daŭri”.

La interkonsento subskribita la 1-an de novembro 2011 inter la kvar ĉefaj partioj* planas la integradon de ses mil kvin cent soldatoj en specialan sekcion de la armeo enhavanta 35% de maoistoj, kaj taskita sekurigi la infrastrukturajn projektojn, la arbarojn kaj la sav-operaciojn. El la dek ses mil kvincent soldatoj nombritaj en la tendaroj, en decembro 2011, pli ol naŭ mil deziras sian integradon. Tre malmultaj akceptis metian lernadon, sed preskaŭ sep mil kvarcent elektis emeritiĝon, kun kompenso de 5.000 ĝis 8.000 eŭroj (la minimuma salajro estas 62 eŭroj monate). Estas planata kompensado por la viktimoj, kaj ankaŭ starigo de komisiono por la vero kaj repaciĝo, kaj komisiono por enketi pri la malaperintoj. Inter la delikataj punktoj, pri kiuj la pasintaj promesoj ne estis plenumitaj, estas la malkonstruo de la kvazaŭmilitistaj strukturoj de la maoista junularo (la Komunista Ligo de la maoista junularo) kaj la redono de la terenoj konfiskitaj dum la milito. Defendante la proprietulojn, la Partio de la Kongreso nombris ses mil koncernatajn familiojn. En januaro 2012, la registaro limigis la redonojn, proponante rekoni ĉiujn terenajn transakciojn jam konfirmitajn de la gerilo en la regionoj de ĝi regataj.

* Sep-punkta interkonsento subskribita la 1-an de novembro 2011 de la prezidantoj de la PCUN-M, de la PCN-MLU, de la Partio de la kongreso kaj de la Forumo de la rajtoj de la madhesi-popolo.

Akceptante “lastan” sesmonatan plilongigon de la mandato de la porkonstitucia Asembleo, la Plej Alta Kortumo ekis la dekalkulon por la adopto de la Konstitucio. La limdato fiksita je fino de majo 2012 jam ebligis la interkonsenton de la grandaj partioj pri plej granda parto de malpli gravaj punktoj. Sed restas debatataj la federaciaj limoj kaj la maniero elekti la registaron. Post televida diskutado, figuro de la Partio de la Kongreso, s-ro Arjun Narsingha, diskutas ĉi tiujn diverĝojn kun s-ro Dinanath Sharma, proparolanto de la maoistoj kaj nova ministro pri edukado. Kvankam ambaŭ movadoj en la lastaj jaroj ja sufiĉe akre batalis, la du viroj nun tre afable kondutas. Interrompata de elektropaneo (dum la seka sezono, la paneoj povas daŭri ĝis dek ses horojn tage), la konversacio estas miksita kun ŝercoj kaj reciprokaj amikaj esprimoj. “Ni ne volas prezidantecan sistemon, nek federaciajn limojn sur etnaj bazoj”, klarigas s-ro Narsingha. “Por ĉesigi la parlamentan nedecidemon kaj nestabilecon, ni volas, ke la prezidanton elektu la loĝantaro, respondas s-ro Sharma. Estas tempo rekoni la aspiron de la multaj popoloj konsistigantaj Nepalon administri siajn proprajn aferojn. Ni devas havi rimedojn por elimini malriĉecon, korupton, doni pli da rajtoj al la virinoj, al la malaltaj kastoj.”

Kompromiso povus esti trovata en miksita reĝimo, kun prezidanto aŭ ĉefministro elektita rekte de la popolo, sed kies povo estus limigita de fortaj parlamentaj rajtoj. La demando pri federalismo — postulata de la maoistoj kaj principe akceptita de ĉiuj — enhavas riskojn. “Ni volas nian propran ŝtaton Sherpa, kun respekto al la malplimultoj”, asertas s-ro Kripa Sur, eliranta prezidanto de la Sherpa-asocio de Nepalo. Ĉi tiu popolo de la altaj valoj, konata pro sia sindonemo je la servo de la okcidentaj alpinistoj, estas malpli ol 0,5% de la tuta loĝantaro. Se ĉiu popolo postulas aŭtonoman ŝtaton, en lando kie oni nombras 92 naciajn lingvojn kaj kie malpli ol duono de la loĝantoj havas la nepalan kiel gepatran lingvon, la lando diseriĝos. Aliflanke, la atribuo de iuj povoj al la vilaĝaj komunumoj povus favori pli bonan mastrumadon de la publikaj riĉofontoj. Malcentralizigo povus ankaŭ helpi rompi la dominadon de la altaj kastoj al la socio. Necesas ĉefe ekvilibron teni inter sufiĉe koheraj regionoj, dum la ĉefa parto de la riĉaĵoj devenas de la ĉefurbo kaj de la fekundaj ebenaĵoj de Terai, kie loĝas duono de la nepalanoj. La plimulto de la komisiono por restrukturado de la ŝtato prezentis fine de januaro projekton kun dek unu regionoj, agnoskante la dominadon de unu etno en ĉiu el ili. Sed tri komisionanoj proponis nur ses regionojn sur bazo strikte geografia. La Asembleo decidos.

Kun enspezo por unu loĝanto pli malgranda ol en Bangladeŝo kaj Afganujo, Nepalo estas la plej malriĉa lando en Azio*. Rilate la “homan disvolvadon”, laŭ la klasifiko de la UN, ĝi estas kun la lastaj afrikaj ŝtatoj: 157-a el 193. Kvankam la mizero estas malpli ŝoka ol antaŭ dek jaroj, la malmultaj riĉaĵoj estas tre malbone distribuitaj kun, en 2010, kvarono de la loĝantaro vivanta sub la malriĉo-sojlo, fiksita je 180 eŭroj jare*. Manko de aliro al trinkebla akvo, de necesejoj, de kvalifikitaj instruistoj kaj de kuracistoj restas grandega.

* “Rapport sur le développement humain 2011”, Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por Evoluado (PUNE), Nov-Jorko, 2011.
* “Poverty in Nepal”, en “Nepal living standard survey 2010-11”, Central Bureau of Statistics, Katmanduo.

Ĉiujare ducent kvindek mil junuloj elmigras. Almenaŭ tri milionoj da ili laboras en Barato aŭ en Mez-Oriento. Ĉi tiuj senhelpaj laboristoj estas ofte mistraktataj, kiel ilustris antaŭnelonge en Israelo la afero de la servistino de la ĉefministro Benyamin Netanyahou*. En la lastaj jaroj, la mono sendita de la elmigrintaj nepalanoj estis, laŭ la oficialaj statistikoj, ĉirkaŭ 20% de la nacia produkto*, sed verŝajne multe pli. Estas la unua fonto de enspezo de la lando, tre antaŭ la turismo, kiu tamen venigas pli ol kvincent mil homojn jare. La montaroj kulminantaj je pli ol 8.000 metroj de alteco, estas la ĉefa natura riĉofonto. Sed la grandega hidroelektra potencialo estas preskaŭ ne ekspluatata.

*Former caregiver in Netanyahu’s home: “I was forced to work 24 hours a day””, Haaretz, Tel-Avivo, 1-a de septembro 2011.
* “Economic survey”, 2010-2011, Ministrejo pri financoj de la nepala registaro, julio 2011.

La manko de investoj en sektoro potenciale tiom profitdona substrekas endemian malforton: ellandigo de la ŝparaĵoj, deturno de riĉaĵoj kaj forta jura nesekureco por la investantoj aŭ donacantoj. La armitaj konfliktoj de ĉi-lastaj jaroj rezultigis alkutimiĝon al perforto, firmigitan de kvazaŭ plena senpuneco.. “Neniu ĝis nun estis persekutata ĉe tribunalo pro perfortoj kontraŭ homrajtoj okazintaj dum kaj post la milito” konstatis la UN*.

* “Peace-building strategy for Nepal 2011-12”, Unuiĝintaj Nacioj, junio 2011.

Sed la faktoro la plej danĝera estas la tradicia senpoveco de la publikaj institucioj, identigita de la International Crisis Group: “La ŝtato pretervivis la militon mirige senvunda kaj sen reformoj. Parte ĉar ĝia objekto estas malpli servi al la civitanoj, ol servi la influretojn kaj nutri la korupton.”* Ĉiu ero de povo ebligas antaŭ ĉio pliriĉiĝi, vivigi sian familion kaj siajn fidelulojn. Laŭ la raporto 2011 de la asocio Transparency international Nepalo estas la plej korupta lando en Azio post Afganujo.

* “Nepal’s political rites of passage”, Asia Report, n-ro 194, Katmanduo-Bruselo, 29-a de septembro 2010.

La foresto de juro-ŝtato klarigas la pludaŭron de la dominado de la altaj kastoj bahun (bramanoj) kaj chhetri (kshatriya), malgraŭ la starigitaj mekanismoj por emancipado. “Krom la problemoj de la karaktero monopoleca kaj relative fermita de tiu ĉi elito, la kulturo kaj la praktikoj de ĉi tiuj altaj kastoj ne estas vere akordigeblaj kun tiuj de demokratio, sed ili ankaŭ ne estas senefikaj al la nepala socio kaj ĝiaj disvolvo-kapabloj”, atestas la universitatulino Michelle Kergoat*.

* Michelle Kergoat, Histoire politique du Népal. Aux origines de l’insurrection maoïste, Karthala, Parizo, 2008.

La neagado de la tradiciaj partioj klarigas la popularecon de la maoistoj eĉ ekster ilia normala publiko de la malriĉaj kamparanoj. Ilia honesto-bildo firmigas la konfidon, kiun ili esperas transformi en klara elektita plimulto, kiam la konstitucio estos adoptita, eĉ se la konkretaj sociaj progresoj restas modestaj (minimuma salajro, subteno al la plej necesaj bazaj produktoj, ktp.) “Libereco ebligas disfloradon de multaj floroj. Mi estas plena je espero por la estonteco”, deklaras s-ro Jyoti Adhikari, estro de la hotelo Anapurno kaj de la agentejo Eco Trek. La fakto ke juna entreprenisto kiel li, prezidinto de la asocio de la piedmigrad-entreprenantoj, fidas je la “revoluciuloj” por malblokigi la socion, atestas pri la granda antaŭenpaŝo.

Ĝis nun, la maoistoj malpravigis la kliŝojn cirkulantajn pri ili. Oficiale ankoraŭ konsiderataj de Usono kiel terorista organizaĵo*, ili estas tre malsimilaj kun la “Ruĝaj kmeroj”, kiujn iuj ŝatas priskribi. Malfermaj al kompromisoj, ili nun devas pruvi, ke ili ne sekvos la kutimajn orientiĝojn de la nepala regantaro.

* La listo de la 1-a de februado 2012 daŭre enhavis la PCUN-M kaj la Liberigan Popolan Armeon, www.treasury.gov/ofac.

Philippe DESCAMPS

Sesdek jarojn da revolucio

Februaro 1959. Unua Konstitucio kreanta parlamentan monarĥion. La Partio de la Kongreso gajnas plimulton ĉe la parlamentaj elektoj.

Decembro 1961. Nuligo de la Parlamento kaj reveno al absoluta monarĥio.

8-an de aprilo 1990. Unua popola revolucio, jana andolan. La reĝo Birendra ekpermesas la politikajn partiojn.

13-an de februaro 1996. La Komunista Partio de Nepalo, maoisma (PCN-M) lanĉas “popolan militon” kontraŭ la centra registaro.

1-an de junio 2001. Murdo de la reĝo Birendra. Akuzata estas la hered-princo Dipendra. Gyanendra, frato de la reĝo, ricevas la kronon.

24-an de novembro 2001. Urĝo-stato.

1-an de februaro 2005. La reĝo Gyanendra forsendas la registaron kaj suspendas la Parlamenton.

21-an de novembro 2005. Interkonsento en 12 punktoj, en Nov-Delio, inter la sep ĉefaj partioj kaj la maoistoj kontraŭ la reĝa absolutismo.

2006. Dua popola revolucio, jana andolan 2, ekas la 6-an de aprilo. La 24-an de aprilo, la reĝo cedas kaj reinstalas la Parlamenton.

21-an de novembro 2006. Pacinterkonsento. Registaro de Nacia Unuiĝo estas instalita

Aprilo 2008. Elektoj de la Porkonstitucia Asembleo. La PCN-M estas la unua partio laŭ voĉdonoj.

28-an de majo 2008. Abolo de la monarĥio kaj kreado de la Federacia Demokratia Respubliko de Nepalo.

15-an de aŭgusto 2008. S-ro Pushpa Kamal Dahal, kromnomita “Prachanda”, ĉefo de la PCN-M, estas nomumita ĉefministro, gvidanta koalicion de ses partioj, sed sen la Partio de la Kongreso.

4-an de majo 2009. La maoistoj de la Unuiĝinta Komunista Partio de Nepalo maoisma (PCUN-M), frakcio devenanta el la PCN-M, forlasas la registaron.

7-an de januaro 2010. Interkonsento inter la maoistoj, la registaro kaj la Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri la infanaj soldatoj kaj fino de la parlamenta blokado.

28-an de aŭgusto 2011. La gvidanto de la PCUN-M, s-ro Baburam Bhattarai, fariĝas ĉefministro.

1-an de novembro 2011. La kvar ĉefaj partioj de Nepalo subskribas seppunktan interkonsenton pri la integrado de la maoistaj soldatoj en la regulan armeon.

25-an de novembro 2011. La Plej Alta Kortumo permesas novan plilongigon por ses monatoj de la mandato de la Porkonstitucia Asembleo.