Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Senfina transira periodo

La fantomoj de Madagaskaro

Tri jarojn post la renverso de la prezidanto Marc Ravalomanana, Madagaskaro estas en sakstrato. Malgraŭ la subskribo en septembro 2011 de plano celanta eligi la landon el tiu transira fazo, la insulo enprofundiĝas en la krizon. Malkaŝiĝas la misfunkcioj de lando, viktimo de siaj rabemaj elitoj kaj de la evoluig-politikoj truditaj de ĝiaj alilandaj partneroj.

LAŬPLANE devis esti nur kvar aŭ kvin. Finfine ja pli ol tridek laboristoj nin atendas sur la lignaj benkoj, kiuj kutime uzatas por la sindikataj kunvenoj. Ne ĉiuj membras en la Ĝenerala Konfederacio de laboristaj sindikatoj de Madagaskaro (Fisema), la ĉefa organizaĵo de salajruloj en la lando. Sed preskaŭ ĉiuj estas dungitoj en la teksaĵ-entreprenoj de la senimposta zono de Antsirabe, tria urbo de Madagaskaro, cent sepdek kilometrojn sude de la ĉefurbo Antananarivo.

En ĉi tiuj tutmondigitaj “insuletoj”, kiuj multiĝis ĉi tiujn dudek lastajn jarojn, kudristinoj kudras, kontraŭ monata salajro 90.000 ĝis 110.000 ariaroj (30 ĝis 40 eŭroj) la pantalonetojn, ĝinzojn kaj sveterojn, kiuj vendiĝas en Eŭropo sub grandaj markoj. Grupigitaj sub la nigra tabulo de la sendika, en la korteto ĉe la domo de la loka delegito de la Fisema, ili konsentas rakonti por ni la “krizon”. Sed je la nepra kondiĉo, ke ni ne citos iliajn nomojn.

La “krizo”, estas unue la politika paraliziĝo de la lando de marto 2009, kiam la urbestro de Antananarivo, s-ro Andry Rajoelina, forpelis el la regado la prezidanton Marc Ravalomanana, kontestata de la strato kaj forlasita de la armeo. De tiam la provizoreco pludaŭradas en formo de “Alta Aŭtoritato por Transiro” (HAT) prezidata de s-ro Rajoelina. Kvankam li oficiale demisiis, s-ro Ravalomanana ne intencas lasi sian konkuranton regi. Ekzilita en Sudafriko, li provis en januaro 2012 reeniri la landon, sensukcese. La “Internacia Komunumo”, kiu akuzas s-ron Rajoelina pri puĉo, suspendis sian helpon al la lando, antaŭ ol malsuspendi ĝin fine de februaro. Sed ĉi tiu alfrontiĝo rivelas pli profundajn misfunkciadojn, strukturajn, kiuj malkaŝas la senkapablon de la madagaskaraj elitoj kaj la malsukceson de la disvolvo-modelo trudata al la lando de jardekoj.

“Estas la politikistoj, kiuj respondecas, sed ni suferas la konsekvencojn”, diras laboristino de Antsirabe. La internaciaj sankcioj severe frapas ekonomion jam trafitan de la ekonomia krizo de 2008, memorigas alia, kiu insistas pri la rompo de la African Growth and Opportunity Act (AGOA), tiu usona leĝo, kiu dum naŭ jaroj stimulis la madagaskaran teksindustrion. De la forigo de ĉi tiu aranĝaĵo en decembro 2009, pli ol dudek kvin mil laboristoj, el la cent mil en tiu sektoro, estis maldungitaj. Kaj multaj travivis longajn periodojn de teknika senlaboreco.

“Ili reduktas niajn salajrojn sub iu ajn preteksto”

LA FABRIKO MKLEN, kiu eksportis sian tutan produkton al Usono, fermiĝis kaj maldungis mil ducent laboristojn. Strange, tiuj, kiuj laboras en la savitaj fabrikoj — Cottonline, Cotona, Aquarelle — ne scias kio fariĝis el siaj sammetiuloj de Mklen. Ŝajne ili transformiĝis al senspuraj fantomoj: kelkaj eble fandiĝis en la amason de kondukantoj de rikiŝo, kiuj multas en la stratoj de Antsirabe; aliaj reiris al siaj vilaĝoj; kaj kelkaj estis laŭdire senditaj al Maŭricio aŭ en Jordanio, kie la ĉefentrepreno havas aliajn fabrikojn...

Iuj entreprenoj, malpli dependaj de la AGOA, kiel ekzemple Cottonline, sukcesis denove funkcii kaj dungi de 2010. Sed, same kiel aliloke, la mastroj profitas el la situacio por minaci la laboristojn. “Ili reduktas niajn salajrojn sub iu ajn preteksto, atestas juna virino kolere. Kelkfoje ili maldungas senkaŭze, nur por montri, ke ili estas la mastroj ...” Virino sidanta apude kapjesas. Post ok jaroj ĉe Cottonline, ŝi estis maldungita sen antaŭaverto “ĉar ŝi estis malsana”. Ili donis al ŝi 200.000 ariarojn (70 eŭrojn), kaj ŝi restis hejme.

Ankaŭ la ŝtato estas severe trafita de la suspendo de la internacia helpo, kiu konsistigis la duonon de ĝiaj enspezoj en 2008. La buĝetoj de la administracioj ŝrumpis. En tia kunteksto, la labor-inspektoraro aŭ la Nacia Kaso por Socia Asekuro (Cnaps) ja tute ne havas rimedojn timigi la dungantojn. La direktoro de mastrumgvidad-procezo ĉe la Cnaps, s-ro Manan’lala Adriantsalama, rekonas cetere ĝian nekapablon kontroli la dudek mil aliĝantajn kompaniojn. “Kaj la laboristoj tiom timas perdi sian laboron, ke ili ne aŭdacas veni al ni kun plendoj.”

La ripetataj promesoj faritaj al la madagaskaranoj post la adopto de la leĝo de 1989 pri la senimpostaj zonoj ŝajnas tre foraj. Monvetante sur la “komparaj avantaĝoj” kaj la “kuntrenad-efikoj”, Madagaskaro estus devinta eniri “virtan cirklon de kresko”. En dudek du jaroj, nur la unua parto de tiu programo realiĝis: salajroj estis tenataj artefarite malaltaj, malgraŭ la alta grado de laborista kvalifiko, la impostoj kaj doganimpostoj fleksebligitaj por allogi la eksterlandajn investantojn. Sed la spiralo rezultinta el ĉi tiu severeco neniam estis “virta”. Eĉ la subtenantoj de tiu kontestebla “disvolvo-modelo” precizigis, ke ĝi povus esti fruktodona “nur je la kondiĉo, ke ekzistas klimato vere favora kaj trankviliga por la investantoj*.

* Mireille Razafindrakoto kaj François Roubaud, “Les entreprises franches à Madagascar: atouts et contraintes d’une insertion mondiale réussie”, Afrique contemporaine, n-ro 202-203, Parizo, aprilo/septembro 2002.

Sed la Granda Insulo ne estas trankviliga. Ejo de unua revolucio en 1972, Madagaskaro estis daŭre skuata de politikaj krizoj. En 1991, la loĝantaro surstrate demonstraciis por forpeli la diktatoron Didier Ratsiraka, regantan de dek ses jaroj. En 2002, la sama Ratsiraka, reveninta al la prezidanteco okaze de elektoj ses jarojn antaŭe, estis denove devigita ekziliĝi, fare de la subtenantoj de la negocisto Ravalomanana. Post enlanda kvazaŭmilito, la “reĝo de jogurto”, laŭ la kromnomo de la mastro de la agronutra grupo Tiko, finfine venkas. Sed, konfirmita per vera baloto en 2006, li siavice devis ekziliĝi en 2009, renversita de la juna Rajoelina, kies sperto kiel komercisto kaj politikisto tre similas al lia*...

* Vd Rémi Carayol, “Duel d’hommes d’affaires à Madagascar”, Le Monde diplomatique, marto 2009.

1972, 1991, 2002, 2009: de krizo al krizo, la vivo aspektas pli kaj pli malfacila. Komparita al la loĝantaro, pasinta de sep milionoj en 1975 al pli ol dudek milionoj hodiaŭ, la ekonomia kresko restis negativa. La Malneta Enlanda Produkto (MEP) por unu loĝanto malkreskis meze je 1,6% ĉiujare inter 1975 kaj 2003. Kaj dum la periodoj de ekonomia bonfarto, ekzemple inter 2003 kaj 2008, la sorto de la loĝantaro ne vere pliboniĝis. Tri kvaronoj de la madagaskaranoj (76,5%) daŭre vivas sub la malriĉo-sojlo: 468.000 ariaroj, tio estas 160 eŭroj jare. Madagaskaro estas “lando kun du rapidumoj, konstatas raporto de la Monda Banko publikigita en junio 2010, kie eta malplimulto decidas ekonomie kaj politike, dum la plimulto de la loĝantaro restas ekster la procezo*.

* Adolfo Brizzi, “Organisation sociale: une vue du bas... pour aider le haut”, en Madagascar: vers un agenda de relance économique, Monda Banko, Vaŝingtono, DC, junio 2010.
La internaciaj sankcioj trafas la loĝantaron, ne la gvidantojn

TIEL, DUM eta nombro da riĉuloj sin fermas en siaj kvartaloj protektataj de pikdratoj kaj de sekurec-gardistoj, la aliaj streĉas sian zonon sur ventroj jam malplenaj. Pretervivado fariĝis des pli malfacila ke, de 2009, la prezoj de la nepraj necesaĵoj daŭre altiĝis. En ĉi tiu klimato, kaj dum ducent mil postenoj malaperis de marto 2009*, la malmultaj laboristoj de la formala sektoro, kiuj ankoraŭ ricevas salajron, kiom ajn modestan, estas konsiderataj privilegiuloj.

* Grégoire Pourtier, “Madagascar: les PME en souffrance à cause de la crise politique”, Agence France-Presse (AFP), 23-a de novembro 2011.

“Ni dronas”, rekonas José, stirante sian malnovan 4L-aŭton en la stratoj de Antananarivo. Antaŭe konstruestro en konstru-entrepreno, sektoro plej trafita de la krizo kun teksado kaj turismo, li estis maldungita en la semajnoj, kiuj sekvis la ekregadon de s-ro Rajoelina. Li tiam ŝanĝis sian metion al taksiŝoforo. “Tiam mi gajnis unu milionon kaj duonon da madagaskaraj frankoj monate” (105 eŭroj)*, li amare konfidas. “Nun mia edzino vivtenigas min.” La atesto de tridekjara Ginah ilustras eĉ pli dramece ĉi tiun alinferan vojon. Fraŭlino sen infanoj, tiu lavistino devas prizorgi siajn kvar genevojn. Ŝiaj du fratinoj, ŝi klarigas trankvile, malaperis post sia maldungo el la entreprenoj de la senimposta zono de Antananarivo. Same kiel la fantomoj de Mklen en Antsirabe. Kaj ŝia frato, post longa laborserĉado, li preferis engaĝiĝi en la armeo — sen salajro, sed nutrata kaj loĝigata — ol perdiĝi en la infera “neformala sektoro”. Pro la kvar kromaj buŝoj, Ginah faras ŝuldojn ĉe sia loĝej-posedanto kaj enprofundiĝas en mizeron.

* En 2003, la madagaskaran frankon garantiitan (FMG) oni anstataŭis per la ariaro (5 FMG = 1 ariaro). Multaj madagaskaranoj plukalkulas en FMG.

Tiel funkcias la promesplena “spiralo” de la ekonomikistoj. “Oni konstatas kreskon de senlaboro kaj partatempa laboro, konfirmas raporto de la UN-Fonduso por Infanoj (Unicef), kiu apogas sin sur referaĵoj realigitaj en 2006 kaj 2010 en Antananarivo, kaj precipe eksplodon de la vivteniga neformala sektoro, disfalon de la laborista aĉetpovo kaj kreskon de malegalecoj. La sukcesoj koncerne la reduktadon de malriĉeco akiritaj dum la lastaj jaroj estis tiel forviŝitaj kaj eĉ inversigitaj*.”

*Analyse de la pauvreté des enfants à Madagascar”, Unicef, Nov-jorko, oktobro 2011.
“Ĉu vi eble kredas, ke Ravalomanana ne pagis siajn subtenantojn?”

Malfacila en urbo, la situacio ne estas pli bona sur la kamparo, substrekas s-ro Olivier De Schutter, speciala raportanto de la UN por rajto je nutrado. “35% de la kampara loĝantaro malsatas, li skribas en alarma raporto publikigita en somero 2011, kaj ĉirkaŭ 50% estas submetataj al nutra sensekureco*.” Multaj observantoj substrekas la absurdecon de sankcioj, kiuj punas madagaskaranojn sen tuŝi iliajn gvidantojn — kaj paradokse devigas la eksterlandajn partnerojn pliintensigi sian homhelpan agadon.

* “Conclusions préliminaires”, Misio de la speciala raportanto pri la rajto nutri sin en Madagaskaro, Romo, 25-a de julio 2011.

Kiu respondecas pri tiu situacio? Laŭ José, la eksa konstruejestro, riproĉendas la “perturbintoj”, tiuj, kiuj renversis s-ron Ravalomanana en 2009, “Ne la popolo faris la revolucion, li asertas, sed la negocistoj, kiuj estis forigitaj de la eksa prezidanto.” Por apogi sian diron, li klarigas, ke la manifestaciantoj estis pagitaj, en diversaj kvartaloj, por krei agitadon kaj bruligi la Tiko-magazenojn, emblemojn de la industria imperio de s-ro Ravalomanana. Kaj, perfingre montrante al la ĉirkaŭanta mizero, li kvazaŭ-ridetas: “Mia edzino kaj miaj gefiloj subtenis Andry Rajoelina tiam. Nun ili seniluziiĝas.”

Multaj atestaĵoj konfirmas la diron de José. Ĵurnalisto, kiu postulis anonimecon, detale rakontis al ni kion li vidis en 2009, kiam lia mastro, negocisto kontraŭ-Ravalomanana-ulo, sendis lin kovri la “revolucion” en la stratoj de la ĉefurbo. “Homoj de Rajoelina donis monon al kvartalestro (fokontany) por instigi la junulojn manifestacii en la urbocentro. La fokontany mem diris al mi, ke li ricevas 75.000 ariarojn tage por ĉiu homo. Sed mi komprenis, ke li ne disdonis ĉion: ankaŭ por li tio estis negoco.” La ĵurnalisto konfesas, ke ankaŭ li ricevis ion: 20.000 ariarojn tage por kovri la eventojn. Kiam oni raportas la historion al subtenantoj de Rajoelina, ili levas la ŝultrojn: “Ĉu vi eble kredas, ke Ravalomanana ne pagis siajn subtenantojn?”

Mono ja verŝajne ludis neneglekteblan rolon en la manifestacioj de 2009, sed tamen multobliĝis la signoj de popola malkontento en la monatoj, kiuj antaŭis la forpelon de s-ro Ravalomanana. Aplikante liberalisman politikon, kiu priservas prioritate kelkajn fidelulojn, konfuzante la ŝtatajn interesojn kun tiuj de sia konglomerato, la eksprezidanto faris al si malamikojn el kreskanta parto de la loĝantaro*. La elekto en decembro 2007 de s-ro Rajoelina kiel urbestro de Antananarivo, kontraŭ la kandidato sendita de la prezidanto, estis la antaŭsigno de la malfavoro. Sed la mastro de Tiko rifuzis ion ajn cedi kaj faris multajn politikajn erarojn, tiel mem igante s-ron Rajoelina kredinda konkuranto. “Ravalomanana nenion aŭskultis, rakontas Jean-Eric Rakotoarizoa, profesoro pri konstitucia juro kaj vicprezidanto de la universitato de Antananarivo. Tial la homoj forlasis lin kaj lasis Rajoelina agadi.”

* Vd Fanny Pigeaud, “Madagascar entre le marché et le goupillon”, Le Monde diplomatique, marto 2006.

Kvankam li sciis ekspluati la mallertaĵojn de sia kontraŭulo, interalie la projekton, vaste diskonigitan, cedi pli ol unu milionon da hektaroj da kultiveblaj teroj al la korea grupo Daewoo, s-ro Rajoelina ne ŝajnas pli populara ol lia antaŭulo estis ĵus antaŭ sia falo. Eĉ ĉe liaj subtenantoj, la ĉefa merito, kiun oni atribuas al li — kaj ofte la sola-, estas la forigo de s-ro Ravalomanana...

Jes ja la juna 37-jara prezidanto de la HAT ne ŝajnas havi volon forlasi la malnovajn praktikojn. S-ro Rajoelina kaj liaj teamoj rekte profitas el la iniciatoj lanĉitaj de la antaŭa registaro. Tiel ekzemple pri kontrakto por 100 milionoj da dolaroj subskribita fine de 2009 inter la madagaskara ŝtato kaj la ĉina societo Wisco por serĉado de la feraj tavoloj de Soalala, sur la okcidenta marbordo. Plej granda malklareco kovras ĉi tiun aferon, rimarkas la International Crisis Group (ICG), kiu miras, ke tia monfonto estis disponigita al la transira prezidantejo: “Ĉi tiuj financaj enspezoj, prezentataj kiel vera bonŝanco por la lando, ankaŭ estas ja tia por la instalita politika personaro*.”

* “Madagascar, la crise à un tournant critique?”, International Crisis Group, rapport Afrique n-ro166, Bruselo, 18-a de novembro 2010.

Pli profundiĝante, la ICG substrekas la “incestajn rilatojn”, kiuj pluestas inter la publikaj kaj privataj interesoj, elvokante starigon de “ombro-povo” malantaŭ la HAT, kaj eĉ de “sistemo, kiun iuj kvalifikas mafieca”. Ĉi rilate, la afero, kiu plej skandaligis, estas certe tiu de la altvalora ligno. En la monatoj, kiuj sekvis la ekregadon de s-ro Rajoelina, la kontraŭleĝa komerco de rozodoraligno [dalbergia maritima], preskaŭ ĉiam al Ĉinujo, subite kreskegis. En la nura jaro 2009 pli ol cent mil arboj estis dehakitaj, el kiuj pli ol duono el protektataj zonoj, tio estas kvindek du mil tunoj. “Ŝajnas, ke la mono de la rozodoraligno ebligas parte kompensi la nesufiĉon de la ŝtataj enspezoj, eksterbuĝete, ĉar ĉi tiuj kromaj enspezoj ne estas oficiale planataj, skribas la ICG. Sed ĝi precipe estas uzata por la eksterordinara riĉiĝo de iuj membroj de la establita reĝimo kaj de iliaj subtenantoj.”

Soifante pri internacia agnosko, la transira registaro provas montri, ke ĝi rezolute luktas kontraŭ tiaj aktivaĵoj. Sed ĝi tamen ne konvinkis la asociojn, kiuj konstatas ke la sankcioj trafas la subulojn sed ne la ĉefojn. Tiel la krimeca elvojiĝo de la ŝtato daŭras. “Ne pasas unu semajno sen kontraŭleĝa komerco de oro, gemoj, ŝark-naĝiloj, konstatas la franca esploristo Mathieu Pellerin. La diseriĝo de la aŭtoritato kaj de la doganaj kontroloj malfermas la vojon al pli kaj pli konstantaj kontraŭleĝaĵoj. Iuj respondeculoj tre proksimaj de la prezidanto rekte profitas el tio.” La HAT facilanime povas respondi, ke tiuj kontraŭleĝaj negocoj ne hodiaŭ aperis, kaj ĉiuj reĝimoj profitis el ili.

Ĉar la samaj praktikoj pludaŭras de prezidanto al alia, estas ja la tuta gvidanta klaso, kiu estas riproĉata kaj malŝatata de la loĝantaro. Ĉi tiu jam malnova tendenco intensiĝis de la reenkonduko, pro la krizo, de ĉiuj eksaj prezidantoj en la politikan ludon: s-roj Ratsiraka (1975-1993 kaj 1997-2002), Albert Zafy (1993-1996), Ravalomanana (2002-2009) kaj Rajoelina (de 2009) ja ricevis ordonon el la “internacia komunumo” trovi interkonsenton por planado de “krizeliro”. Tiel, dum la respondeculoj de la marasmo “intertraktas” (kaj disdonas inter si la profitdonajn postenojn), la popolo, al kiu oni promesas elektojn de 2009, komprenas, ke ĝia opinio ne estas petata.

La antananarivanoj ja plulegas la surstrate afiŝatajn frontpaĝojn de ĵurnaloj, kaj strebas kompreni la intertraktadojn, kiuj senfine disvolviĝas sub egido de la Disvolvo-Komunumo de Sudregiona Afriko (SADC). De la lamaj “vojplanoj” al netroveblaj “interkonsentaj” registaroj, de nerespektitaj promesoj al nerespektataj subskriboj, ili finfine rigardis la politikan vivon kvazaŭ lukto-maĉon aŭ sudamerikan tv-serion. Pasio ne malaperis, sed ĝin plipezigis kreskanta naŭzo rilate la regantajn kastojn, ĉu la “grandaj familioj” de la tradicia aristokratio, la absolutaj ĉefoj, kiuj administris la landon post la sendependo en 1960, aŭ la negocistoj, kiuj konvertiĝis al politiko pro siaj interesoj, kiel s-roj Ravalomanana kaj Rajoelina.

La eksterlandaj observantoj ne estas la lastaj, kiuj kondamnas la madagaskarajn “elitojn”. En tre insrua sintezo fokusita al la forsta kaj mineja sektoroj, teamo de la Monda Banko liveras argumentitan kritikon de la gvidantaj medioj. “En Madagaskaro, ĝi klarigas, estas multe pli facile por personaj retoj kapti riĉofonton aŭ intertrakti rezulton, kiu profitas en mallongdaŭro, ol firmigi ”nepersonan“ publikan sistemon, kiu povu pretervivi diversajn registar-ŝanĝojn*.”

* “Revue de la gouvernance et de l’efficacité du développement”, Monda Banko, decembro 2010.
Francoj, usonanoj kaj sudafrikanoj luktas por sia influado

ĈI TIU EBLE utila admono, tamen kaŝas esencan aspekton: la senĉesan interagadon de la eksterlandaj “partneroj”, kaj ne nur la ĉinaj, en la administrado de la ŝtato. Oni ne povas kompreni la devojiĝon de la madagaskaraj elitoj se oni forgesas, ke la ŝtato en kiu ili aktivas estis starigita en 1960 de la eksa kolonia lando, Francujo, ankoraŭ hodiaŭ akuzata enmiksiĝi en la aferojn de la lando. Kion valoras la laŭdo de la “mastrumado” fare de la internaciaj financaj institucioj, kiam tiuj organizis, de la komenco de la 1980-aj jaroj, liberaligon de la ekonomio celantan precize, same kiel en la senimpostaj zonoj, igi la publikan povon nekapabla oponi la privatajn entreprenojn?

“La unuan respondecon de la politika blokado klare havas la madagaskaraj elitoj, analizas Rakotoarisoa, en sia oficejo de la universitato de Antananarivo. Sed ekzistas ankaŭ internacia respondeco: la francoj, la usonanoj kaj la sudafrikanoj inter si luktas por sia influo, kaj tio dum pluraj gigantaj minejoj komencas esti ekspluatataj, kaj dum oni suspektas ĉeeston de petrolo.” Fakte, neniu en Madagaskaro povas ne scii, ke Francujo firme subtenas s-ron Rajoelina, dum la angloj ĉiam montris entuziasmon por s-ro Ravalomanana. Sed restas, daŭrigas Rakotoarisoa, ke ili estos eble “devigitaj akordiĝi, fronte al ĉina konkuranto ĉiam pli atakema”.

Thomas DELTOMBE