Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Ugando, renkonto kun forĵetebla laborforto

Afrikaj dungitaj soldatoj por usonaj militoj

Engaĝiĝante en la “milito kontraŭ terorismo” kaj sendante kreskantan nombron da soldatoj tra la mondo, de Irako ĝis Afganujo, Usono tuj renkontis malfacilaĵon: trovi batalantojn. Morti por la patrujo ne entuziasmas Iliajn civitanojn. La armeo sekve rekrutigis neusonajn soldatojn, promesante al ili usonan pasporton. Ĝi ankaŭ petis la servojn de privataj sekurec-entreprenoj, kiuj mem varbas en Afriko helpantojn “forĵeteblajn” post uzo.

“Mi tuj komprenis, ke mi faris la plej grandan eraron de mia vivo. Sed estis tro malfrue. Mi estis subskribinta por unu jaro. Mi devis konduti kiel viro”, vespiras Bernard*, dungita de usona privata sekurec-entrepreno en Irako. Tiu ĉi juna ugandano apartenas al la “nevidebla armeo”* rekrutigita de Usono por subteni ties militojn. Reveninte hejmen fine de 2011, malsana, li konstatis, ke lia rajto pri socia protekto kaj sano, kvankam skribita en lia kontrakto, estas al li rifuzata.

* Pro sekureckialo, ĉiuj nomoj estis ŝanĝitaj.
* Sarah Stillman, “The invisible army”, The New Yorker, 6-a de junio 2011, www.newyorker.com.

Dum iliaj blankaj kolegoj — usonanoj, israelanoj, sud-afrikanoj, britoj, francoj aŭ serboj, dungitaj de entreprenoj kontraktintaj kun la Pentagono (transakcioj estis ĉirkaŭ 120 miliardoj da dolaroj de 2003) — ricevis taŭgajn salajrojn, ofte pli ol dek mil dolarojn monate, la fremduloj (third country national TCN) kiel Bernard, spertis nur arbitraĵojn, malrespekton al la labor-juro kaj malbonan traktadon. Vunditoj sendiskute resenditaj al siaj landoj, ili hodiaŭ ricevas nek helpon nek subtenon de siaj dungintoj.

En junio 2008, kiam Vaŝingtono komencas sian malengaĝiĝon el Irako, ili estas 70.167 TCN kontraŭ 153.300 regulaj soldatoj. Je la fino de 2010 ili estas 40.776; tio estas preskaŭ same multnombraj, kiel la usonanoj (47.305). Ĉi tiuj geviroj estis rekrutigitaj en la sudaj landoj. Miloj da ili estis taskitaj pri plej diversaj taskoj sur la 25 usonaj militbazoj en Irako, inter kiuj la fama Camps Liberty, usona urbeto konstruita apud Bagdado, kiu enhavis iam pli ol 100.000 loĝantojn. La TCN — kiuj estas 59% de la homoj en la sektoro tiel nomata “bazaj bezonoj” — okupiĝas pri kuirado, purigado, prizorgado de la konstruaĵoj, rapid-restoracioj, elektrosistemoj, kaj eĉ la estetika prizorgo de la soldatinoj.

Iuj povas esti kelkfoje taskitaj pri la sekureco de la konstruaĵoj, ofte duope kun regula soldato. Tiel estas por la afrikanoj, kiuj kontrolas la aliron kaj la protekto-murojn de la militbazoj. Ĉi tiuj subsaharanoj estis 15% de la statikaj gardistoj rekrutigitaj de la privataj entreprenoj por la Pentagono.

Inter tiuj malmultekostaj gardistoj, la ugandanoj estas plimulto. Verŝajne ĉirkaŭ 20.000. Kruela paradokso: ili foje estas uzataj por subpremi siajn samulojn, kiel en majo 2010, kiam ili estis vokataj por subpremi ribelon de mil TCN el la hinda subkontinento, en Camp Liberty.

La granda proporcio de ugandanoj en Irako klariĝas pro la politika kunteksto en centra Afriko, komence de la 2000-aj jaroj. Tiam, oriente de Ugando la milito de la Grandaj Lagoj oficiale finiĝis. La ribelintoj de la Rezisto-Armeo de la Sinjoro estis venkitaj, en la nordo de la lando. En najbara Sudano, la interna milito finiĝis, malfermante vojon al la sendependiĝo de la Sudo*. Pli ol 60.000 ugandaj soldatoj troviĝas malmobilizitaj. Irako aperas tiam kiel oportuneco por ili. Krome, Kampalo, unu el la ĉefaj aliancanoj de Usono en la regiono, estas unu el la malmultaj afrikaj ĉefurboj, kiuj subtenis la Bush-administracion kiam ĝi ekigis la militon en 2003. De la mezo de la 1980-aj jaroj la armeanoj de ambaŭ landoj kunlaboras. “En 2005, la usona postulo de dungatoj por la militista kaj sekureca sektoroj rapide kreskegas, rakontas la uganda ĵurnalisto kaj blogisto Angelo Izama.Ĉar la Pentagono serĉas angloparolantojn, efikajn kaj militon spertintajn, tute nature ĝi turnas sin al Ugando*.”

* Post la morto de Joseph Mobutu en 1997, Zairo (hodiaŭ Demokrata Respubliko Kongo) estas ejo de milito, en kiu engaĝiĝas ĉiuj najbaraj landoj, inkluzive Ugandon. Samtempe, Kampalo alfrontas la ribelon de la rezist-armeo de la Sinjoro, sekto gvidata de guruo Joseph Koni.
* http://angeloizama.com.

Laŭ s-ro Norbert Mao, kandidato (neelektita) al la prezidanta baloto en 2011, la sendado de ugandanoj al Irako havas ankaŭ alian motivon: “Eksbatalintoj fariĝantaj senlaboruloj povas krei problemojn. Irako estis tiel konsiderata de la registaro kiel bona maniero senzorgiĝi pri la malmobilizitoj.”* Por nutri ĉi tiun novan eblecon, li precizigas, “entreprenoj fonditaj de usonaj eksmilitistoj ekrilatis kun aliaj, fonditaj de eksrespondeculoj de la uganda armeo”.

* www.norbertmao.org.

Bofratino de unu el la plej famaj entreprenestroj de la sekureca sektoro en Ugando — la generalo Salim Saleh, kiu cetere estas frato de la prezidanto Yoweri Museveni-, s-ino Kellen Kayonga fondis la kompanion Askar. Jam fine de 2005, ĝi varbas por la kompanio Special Operating Consulting (SOC), fondita en Nevado de du usonaj eksoficiroj. Ĝia ĉefa konkuranto sur la loka merkato, la pakistana kompanio Dreshak International, samjare malfermas filion en Kampalo kaj komencas kunlabori kun la usona privata sekurec-kompanio EODT, laboranta en Irako.

Ekde 2006, deko da tiuj, kiujn s-ro Mao nomas “konflikto-entreprenistoj” estas instalitaj en la lando. En la malriĉaj kvartaloj de Kampalo Irako fariĝas la “rando” de la kyeyos (laboruloj kandidatoj al elmigrado). Ekssoldato, kiu engaĝiĝas, povas gajni ĝis 1.300 dolarojn (1.000 eŭrojn) monate, tio estas multe pli ol la salajroj proponataj en Kampalo de la disvolviĝanta sektoro de gardado kaj civila sekureco.

En 2007 pli ol 3.000 ugandanoj estas en Irako. En 2008, 10.000. Iliaj ĉefaj dungantoj estas la usonaj entreprenoj Torres, DynCorp, Triple Canopy, Sabre kaj SOC. “En tiu tempo la afero komencis degeneri en prezomilito, daŭrigas Izama. Pretekste de la saturiĝo de la kyeyos-merkato, la salajroj malaltiĝas. Ili malaltiĝas des pli facile, ke la eksterlanda dungado ne estas regulata en Ugando. Aliflanke, oni tiam serĉas ne nur batalintojn. Kiu ajn povas nun dungiĝi por Irako.” Tiu ĉi dumpado* okazas pro konkurenco de novaj laboristoj varbitaj en Kenjo kaj en Siera-Leono, kaj ĝia disvolvado ne estigas kritikojn de la uganda ministrejo pri laboro. Fine de 2009, la salajroj estas sub 700 dolaroj. Dume, por ĉiu varbita gardisto, la usona kompanio Sabre enspezas 1.700 dolarojn (1.300 eŭrojn) el la usona registaro. Askar, siaflanke, enspezas 420.000 dolarojn (320.000 eŭrojn) por 264 gardistoj laborantaj en Irako ĉe la usona kompanio Beowulf.

* Dumpado estas vendo de komercaĵoj je prezo pli malalta ol la produkt- aŭ akir-kosto por ruinigi konkurantojn. NPIV kaj Vikipedio uzas la formon “dumpingo”, sed F. Munniksma, en Internacia komerca-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj, Kluwer-Deventer, 1974, uzas “dumpado”. -jmc

Rivelitaj de la uganda gazetaro, la unuaj kazoj de ekspluatado de kyeyos eksciiĝas en 2008. Sed Kampalo pluignoras la aferon, kaj nur fortigas, per kelkaj “purig-operacioj” en la medio de tiuj profesiuloj, la pozicion de la kompanioj la plej potencaj... kaj la plej proksimaj de la prezidanto Museveni. Laŭ s-ro Mao, “iri al Irako, tio estis kvazaŭ alkroĉi sin al krokodilo, kredante, ke ĝi savos onin el dronado.” En 2011 la salajroj de la kyeyos en Irako jam falis je 400 dolaroj monate (300 eŭroj), por 6 labortagoj semajne kaj dek du laborhoroj tage. Ĉiuj viroj kaj virinoj renkontitaj, kun aĝo inter 21 kaj 32 jaroj, estis tien senditaj ekde decembro 2009. Antaŭ ol iri al Irako, la plej multaj, devenantaj el la kamparo, jam laboris por gardo-kompanioj de la uganda ĉefurbo. Du el ili studis en la universitato Makerere. Ili malfacile povas rakonti tion, kion ili suferis, interrompante siajn konfidencojn per longaj ĝenecaj silentoj.

Rapide subskribita kontrakto

POR ILI ĉio komenciĝis ĉe Dreshak, kies uganda filio estas instalita centre de Kampala. Dum du monatoj la kyeyos sekvis armean trejnadon celantan testi iliajn kapablojn. Tiu periodo ne estis pagita, la kompanio nur nutris ilin. Post tiu periodo Dreshak petis ilin rehejmeniri kaj atendi esti vokitaj. La atendo por iuj estis trimonata. Kiam ili finfine estis alvokitaj, tio estis kvazaŭ senrevena tago: “Ne plu estis alia ebleco, memoras iu. Dum la atendo, ni elspezis monon sen enspezi. Iuj eĉ ĉion vendis, escepte la seĝojn. La sola farebla afero estis subskribi. Kaj, en tiuj cirkonstancoj, ili povis akceptigi kion ajn.” La kontrakto tiam prezentita havas dek unu paĝojn, subskribendajn en dek kvin minutoj.

Ĉi tiun tagon, la grupo malkovras la nomon de sia fina dungonto: la usona SOC. Bernard memoras, ke li hezitis antaŭ ol subskribi. “Mi laboris en la interreta servo de entrepreno, kaj kiam mi legis la proponatan salajron, mi vere demandis min, ĉu valoris la penon. Estis nur 300.000 ŝilingoj [ĉirkaŭ 90 eŭroj] da diferenco monate.” Pro insisto de siaj amikoj, kaj la persvadaj telefonvokoj de “usona respondeculo”, Bernard fine decidas iri. Du tagojn kaj sep horojn da aviado poste, li paŝas sur la grundo de la internacia flughaveno de Bagdado.

Je tri kvaronhoroj helikoptere de Bagdado, la aviad-bazo Al-Assad estas alia peceto de Usono en arabaj landoj. La SOC-grupo, al kiu aldoniĝos la kyeyos enhavas ĉirkaŭ ok cent iliajn samlandanojn, estratajn de kelkaj ugandaj ĉefoj, ricevantaj la ordonojn el usonaj superuloj. Post unu monato da trejnado — denove senpaga-, la novuloj malkovras la premajn sablo-tempestojn haboobs kaj la frostajn vintrajn noktojn.

Necesas atendi plurajn monatojn por ricevi la promesitan ekipaĵon. La gantoj por protekti sin de la nokta malvarmo alvenas nur fine de vintro. Kelkaj devas aĉeti sian polvoŝirmilon ĉe la PX (magazeno) de Al-Assad, oferante 25 dolarojn (19 eŭrojn) el sia magra salajro. Eĉ la armea materialo, kiun ili ricevas, ne estas norma: AK-47-fusiloj, kartoĉujo, kasko kaj kuglorezista veŝto jam uzitaj — “ĉinaj” ironie plendas la kyeyos. Pli peze ekipitaj ol la regulaj soldatoj kaj malpli protektataj “fronte al neregula soldato, kiu povas celi vin je pluraj centoj da metroj”, ili aparte devas kontroli la ĉirkaŭ kvin cent veturilojn, kiuj ĉiutage eniras en Al-Assad.

Semajnon post semajno, ili malkovras, ke minaco estas ankaŭ ene de ilia grupo: iliaj ĉefoj kolerigas ilin, tiom eluzante iliajn fortojn kaj paciencon, multe pli ol permesas ilia kontrakto kaj la fiziologiaj limoj. Iujn oni laborigas ĝis dek kvin horojn tage. La hejmferioj promesitaj post unujara servo, estas senĉese prokrastitaj. “Ni vivis sub premo, timigitaj, eĉ nokte, konfidencas pluraj malmobilizitoj. Vi povis nenion diri. Ili povis decidi pri via vivo, sendi vin tien, kien ili deziris, en la plej danĝerajn postenojn, se ili taksis vin ĝenulo.”

Por subpremi la malmolnukajn obstinulojn, SOC uzas efikan solvon: kontrakt-rompon sen kompenso. En la dudek unu pridisciplinaj klaŭzoj kovrantaj du paĝojn de la kontraktoj de la entrepreno, kiujn ni havigis al ni, la 4-a etapo, tiel nomata Termination of services, principe aplikiĝas nur post longa serio de mallaŭdoj. Surloke la realo estas pli brutala, kaj SOC donas al si la rajton preni aliajn rimedojn en kazo de ne antaŭviditaj misoj: “Vi ricevis mallaŭdan leteron, ekzemple ĉar vi ne surportis kaskon ekster la deĵoro, kaj dum du semajnoj vi ne ricevis salajron. Sed tamen vi devis labori!” Kaj jen la ironio: en sia kondut-kodo SOC petas de siaj TCN “digne reprezenti la idealojn de la Respubliko Ugando” kaj eviti “makuli ties bildon eksterlande”.

La kontrakto de SOC ankaŭ precizigas, ke kyeyo estos maldungita se li ne povas labori pro malsano, vundo aŭ akcidento, dum almenaŭ tridek tagoj ene de kvarmonata periodo. Privilegiita ĉar laboranta en la SOC-administracio, Bernard vidis dekojn de siaj samlandanoj abrupte maldungitaj. “Dum la longaj sablo-tempestoj, li memoras, la homoj ekhavis malsanojn de oreloj, sinusitojn. Ili havis problemojn ĉe okuloj, kaj eĉ pulmoj. Kiam ili venis al flegejo, oni donis al ili nur aspirinon. Kaj kiam ili revenis ĉar la flegado ne efikis, oni maldungis ilin. SOC ne volis pagi eĉ etan kurackoston. Kiel ili ja diris, ili estis tie por fari negocon.”

Dum la somero 2011, la genuo de Bernard ekdoloras lin. “Kuracisto” de SOC injektas kortikosteroidon: “Estis ankoraŭ pli malbone poste.” La haŭto de lia vizaĝo tiam komencas deskvamiĝi: “Mi do renkontis alian kuraciston, aŭ supozatan tia, kiu ekserĉis informojn en Google!” Kelkajn semajnojn poste li estas maldungita. Post dudek transitaj tagoj en tendaro de Bagdado, sen helpo, li enaviadiliĝas por Kampalo. Estis aŭtune 2011, dek tagojn antaŭ nia renkontiĝo. Bernard ankoraŭ ne iris viziti sian patrinon, por ke ŝi ne timu vidante lian vizaĝon. Sed li ja vizitis sian kuraciston: “Mi klarigis al li kion oni preskribis al mi. Li diris, ke tio estas plej granda eraro, kaj ke nun mi devos lukti por resaniĝi. Li preskribis liston de medikamentoj. Neniam mi pagis tiom por kuraciĝi: pli ol 300.000 ŝilingojn. Mi nepre devas trovi monon por daŭrigi kuraci min, sed Dreshak eĉ ne volas aŭdi pri tio, kaj pri SOC mi havas neniun novaĵon.”

Same kiel kiu ajn eksterlandano laboranta por usona privata sekurec-kompanio kontraktinta kun la Pentagono, la kyeyos revenintaj el Irako malsanaj aŭ vunditaj estas principe koncernataj kaj protektataj de la Defense Base Act. Tiu garantias, ke la asekur-kompanio de ilia dunginto repagos iliajn kurac-kostojn. Ĝi ankaŭ planas kriplul-pension por la plej malbonŝancaj. “Tamen, tre ofte la ugandanoj ne povas ricevi tion”, bedaŭras la usona advokatino Tara K. Coughlin.

Fine de la 2000-aj jaroj, s-ino Coughlin, engaĝita en kristana asocio por helpo al la usonaj soldatoj en Irako, malkovras ke ugandanoj laboras apud la usonaj boys. Uzante sian propran monon — ŝiaj klientoj ja ne povas pagi la medicinajn ekzamenojn necesajn por la dosieroj-, ŝi nun reprezentas ĉe la usona ministrejo pri laboro tridek kyeyos revenintajn kriplaj el Irako*. Inter ili estas pluraj virinoj suferantaj pri muskol-skeletaj malordoj kaŭzitaj de la tro pezaj ekipaĵoj. Celitaj de la advokatino estas kvar privataj sekurec-kompanioj — SOC, Triple Canopy, Sabre kaj EODT — sed ankaŭ iliaj asekur-kompanioj, kaj ĉefe la giganta American International Group (AIG). “Ĉar finfine, ŝi substrekas, estas la asekuristoj, kiuj rifuzas pagi la medikamentojn aŭ kriplopension al miaj handikapitaj klientoj.”

* www.injuredugandans.com.
Eskapemo de la asekur-kompanioj

EN UGANDO, s-ino Coughlin, helpata de eksa kyeyo plenumas delikatan kaj diskretan laboron. Unue, necesas retrovi la viktimojn: “Multaj vunditaj ugandanoj, ne havantaj monrimedojn por vivi en urbo, rekte reiras al sia vilaĝo, ne sciante, ke ili havas eblon peti la usonan justicon. Mi taksas, ke ili estas pluraj centoj. Kaj tio estas verŝajne malalta takso.”

Poste, necesas forigi la suspektojn, la malfidon kaj la honton konfidi sin al eksterlandanino, muzungu (blankulino). “Multaj el miaj klientoj estis minacataj de siaj dungintoj, post la vundiĝo. Oni eĉ diris al iuj, ke se ili parolos ili revenos en sian landon en body-bag (mortotuko). Krome, se ili estis kuracataj en Irako, ilia kurac-dosiero estis konfiskita antaŭ la hejmeniro. Necesas do ĉion rekomenci de nulo.” Necesas ankaŭ rapidi: reveninte el Irako, la kyeyos havas nur unu jaron por peti tribunalon.

Fine, la advokatino devas batali kontraŭ granda maŝino disvastigita ĝis Ugando de la asekur-kompanioj. AIG ne hezitas varbi enketistojn, kiel ekzemple tiujn de la malta kompanio Tangiers International, por detrui ĉiun kontestadon. “Tio estas unu el la plej malfacilaj partoj de mia laboro, rekonas la juna virino. Tiuj enketistoj senhonte malrespektas la moral-kodon de la profesio. Ekzemple, ili kontaktas miajn klientojn kaj kondukas ilin al sia propra kuracisto por fari kontraŭ-ekspertizon, sed ili absolute ne rajtas tion. Al iu, kiu ne plu povas fizike labori de post sia reveno el Irako, oni promesis laborpostenon... nur por vidi, ĉu li akceptos! Pro la fakto, ke medicinaj fakuloj malmultas en Ugando, mi kelkfoje demandas min, ĉu tiu, kiun mi elektas, ne estas aĉetita.”

Laŭ takso de la uganda ministrejo pri laboro, la diversaj ondoj de geviroj senditaj en Irakon de 2005 estus devintaj transŝovi pli ol 90 milionojn da dolaroj (68 milionojn da eŭroj) al siaj familioj enlande restintaj. Tio estas enspezoj superaj al tiiuj, kiuj venas el la kafo, ĉefa eksportaĵo de la lando. Restinte ofte pli ol jaro en Irako, la homoj, kiujn ni renkontis, tamen ŝparis nur kelkajn milionojn da ŝilingoj — malpli ol mil eŭroj — fine de sia misio. Blokitaj ĝis ilia reveno sur konto de la Crane Bank en Kampalo, iliaj magraj salajroj ja ne ĉesis malaltiĝi pro la valutokurzo kaj la inflacio — pli ol 40% en 2011-, kiu severe frapis Ugandon dum ilia foresto. “Dreshak nin varbis kaj vendis al SOC enspezante multan monon. Sed ni, finfine, enspezis senvalorigitan monon. Tio, kion ni travivis, nomiĝas tutsimple moderna sklaveco.”

En sia instrua raporto transdonita al la usona Kongreso en aŭgusto 2011, la sendependa komisiono pri la kontraktoj faritaj dum la milito opinias, ke “la krimoj kaj deliktoj plenumitaj de la kompanioj dungantaj kontraktulojn subfosas la bonfamon de Usono eksterlande”. Kaj ĝi precizigas, ke “kvankam la nombro de usonaj soldatoj malpliiĝas en Irako kaj en Afganujo, tiu de la dungitoj de privataj sekurec-kompanioj verŝajne pliiĝos, almenaŭ en la komenca periodo kaj eble dum pluraj jaroj, antaŭ ol definitive finiĝos la operacioj*. La merkato de perforto* ja ne pretas elĉerpiĝi. Por protekti la 16.000 dungitojn de sia ambasadejo en Irako, la usona ministrejo pri eksteraj aferoj ja uzis la servojn, por sume dek miliardoj da dolaroj, de ok usonaj privataj sekurec-kompanioj. 5.500 kontraktuloj estos laŭplane dungitaj. Apud Triple Canopy, kies tasko estas protekti la diplomatojn, SOC provizos la statikan sekurecon dum kvin jaroj kontraŭ 973 milionoj da dolaroj. Kyeyos estos verŝajne dungitaj, sciigas s-ino Kayonga, mastrino de la kompanio Askar, de nun ankaŭ establita sur la afgana merkato. De Bagdado ĝis Kabulo, kaj verŝajne morgaŭ ankaŭ en Mogadiŝo, ĉiam troviĝos ugandanoj por provizi tiun nigran forton opinias niaj kunparolantoj revenintaj el Irako. Kial? “pro la inflacio, la kreskantaj lernejaj kostoj, la prezoj de nutraĵoj kiuj ekflamiĝas... Ne estas tiel, ke ni ŝatas tion, sed ja necesas vivi!”

* www.wartimecontracting.gov.
* Vd Deborah D. Avant, The Market for Force: The Consequences of Privatizing Security, George Washington University Press, Vaŝingtono, DC, 2005.

Alain VICKY