Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Socialismo serĉanta novan liturgion

Kubo, la partio kaj la kredo

Destinita “aktualigi la socialismon”, la reformprocezo lanĉita de la kuba prezidanto Raúl Castro instigis lin elekti neatenditan interparolanton: la katolikan eklezion.

UNU SAMA mesaĝo, sur centoj de ŝildoj svingataj de la amaso: “Bonvenon al Lia Sankta Moŝto Benedikto la 16-a”. Ni estas en Santjago de Kubo, bastiono de la sendependigaj militoj, kie la papo celebras meson antaŭ ducent mil homoj. De la 26-a ĝis la 28-a de marto, la plej alta reprezentanto de la eklezio efektive vizitis, dek kvar jarojn post la vizito de sia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a, landon, kies historia gvidanto estis iam forkomunumigita.

En Kubo, la klerikaro, sola nacia institucio sendependa de la registaro, ne estas interparolanto kiel la aliaj. Tio, kion la diplomato Philippe Létrillard kvalifikis “konkurso de la universalismoj”* — katolikismo kaj kastro-komunismo — iom post iom cedis la lokon al paca kunekzistado. La politika kaj la religia spacoj bezonas nun akordiĝi. Sidanta en la unua vico dum la ceremonio celebrata de Benedikto la 16-a en Santjago de Kubo, s-ro Raúl Castro — kiu lanĉis delikatan procezon de reformoj kaj de ekonomia liberaligo — faris la proksimiĝon kun la eklezio akso de sia prezidanta mandato. Temas pri politiko, kiu grincigas la dentojn en la vicoj de la Komunista Partio de Kubo (PCC), sed ankaŭ ĉe la kristanoj kaj inter la disidentoj.

* Philippe Létrillard, Cuba, l’Eglise et la révolution [Kubo, la eklezio kaj la revolucio], L’Harmattan, Parizo, 2005.

“Post la enposteniĝo de la nova prezidanto antaŭ kvar jaroj*, observas la kardinalo Jaime Ortega, kiu gvidas la kuban eklezion, estas novaj ministroj kaj funkciuloj. Okazas tre grava ekonomia reformo. Ĝi koncernas la kampkulturon, la konstruadon de loĝejoj, la laŭleĝigon de sendependa laboro, la krediton, la aĉeton kaj vendon de domoj kaj de aŭtomobiloj, la kreadon de privataj etentreprenoj.”* Evoluo, kiun la eklezio ĝuste deziris. “Ni diris jam delonge, ke necesas ŝanĝi la socialan, ekonomian, juran kaj politikan sistemon”, emfazis ĉefartikolo de la katolika revuo Espacio Laical (oktobro 2010), en la centro de ideologiaj kaj politikaj debatoj, eĉ la plej tiklaj. Fronte al la malegalecoj, kiujn la reformoj akrigas kaj al la pligraviĝo de la malriĉeco, la eklezio disponigas utilan remparon. Ĉar ĝi disponas pri homhelpa asocia reto en la malriĉaj kvartaloj, ĝi jam zorgas pri la disdonado de medikamentoj kaj pri la organizado de popolaj manĝejoj. Kaj, favora al la ekonomia malfermo, ĝi nun proponas kursojn pri librotenado kaj pri informadiko al la etentreprenistoj kiujn la ŝtato deziras estiĝi.

* S-ro Castro fariĝis oficiale prezidanto la 24-an de februaro 2008, post esti nomumita provizora prezidanto la 31-an de julio 2006, pro sanproblemoj de sia frato Fidel.
* L’Osservatore Romano, Vatikano, 25-a de marto 2012.

La proksimiĝo inter la partio kaj la eklezio estas ankaŭ rezulto de ĝisdatigo de la katolika hierarĥio, komencita en 1986 dum la Kuba Nacia Eklezia Renkontiĝo. Por s-ro Enrique López Oliva, katoliko kaj profesoro pri la historio de la religioj, “la kuba episkoparo estas nun dominata de favoruloj al intertraktado: nova generacio, kiu ne partoprenis en la konfliktoj de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj”, kaj kiu distanciĝis disde la disidentoj kaj disde tiuj kristanoj engaĝitaj en la alfrontiĝo kontraŭ la reĝimo. Por la kardinalo Ortega, “la eklezio ne havas la alvokitecon esti la partio de opozicio, kiu mankas en Kubo”. Lenier González, la juna vicĉefredaktisto de Espacio Laical, konfirmas tion al ni: la kredindo de la eklezio “venas el la fakto, ke ĝi sciis teni sin en distanco de la kuba registaro, de la interna opozicio, de la ekzilkubanoj kaj de la usona registaro”.

SED LA perplekso, eĉ malkonsento, estas klara ĉe certaj kredantoj. S-ro Osvaldo Payá, unu el la iniciatintoj de la projekto Varela (kiu kunigis pli ol dek unu mil subskribojn por peti revizion de la konstitucio) kaj premiito de la Saĥarov-premio en 2002, opinias ke la voĉo de la eklezio estis konfiskita de la skipo de Espacio Laical, kiu, rekte aŭ malrekte, subtenas la registaron. Tiu pozicio ne estas unuanime dividita sine de la “popolo de Dio”: “Jaime [la kardinalo Ortega] estas mia pastro, mi respektas lin, sed li havas politikan orientiĝon, kiun mi ne dividas. Por li, necesas fidi Raúl-on kaj subteni la okazantajn ŝanĝojn. Temas ja pri politika pozicio.”* Fakte, la episkoparo multigis la signojn de moderiĝo. La “blankaj damoj”, kiuj protestas kontraŭ la reĝimo svingante gladiolojn en la stratoj de Havano kaj kriante “Liberecon, liberecon”, ne ricevis la rajton je “minuto de interparolado”, kiujn ili petis havi kun Benedikto la 16-a, dum tiu ja interparolis kun s-ro Fidel Castro, la damnita animo de la disidentoj. Kaj ĝuste la kardinalo petis la policon interveni por ĉesigi la okupadon de havana preĝejo fare de oponantoj kiuj volis premi la papon.

* Citita de Fernando Ravsberg en lia blogo Cartas Desde Cuba, 27-a de marto 2012, www.cartasdecuba.com.

La kuba klerikaro estas tamen alfrontita al pluraj malfacilaĵoj. La unua estas la malforta implikiĝo de la fideluloj: 1 elcento de la loĝantaro de la insulo regule ĉeestas la dimanĉan meson. La dua devenas el la progreso de la afrikkubaj kultoj. La monatojn longa eĥo de la procesio de la Virgulino de la Karitato de la Kupro, la mulata patronino de Kubo, malkaŝis sinkretisman religiecon. La katolikaj respondeculoj volus integri aŭ eĉ aneksi ĝin, sed sen akcepti ĝiajn ritojn. Tria malfacilaĵo: la kresko de la evangeliaj sektoj. En tiu kunteksto, la eklezio “ne aspiras rekonkeri siajn antaŭajn privilegiojn”, asertas al ni s-ro Jorge Cela, eksa superulo de la Kompanio de Jesuo en Kubo, nomumita prezidanto de la Konferenco de la Provincaj Jesuitoj en Latinameriko. Krom ke ĝi verŝajne deziras havi pli da adeptoj, “ĝi volas simple ke ĝiaj fideluloj trovu lokon en plureca socio”.

La eklezio jam atingis multon. La registaro redonis al ĝi nemoveblaĵojn konfiskitajn dum la revolucio de 1959. En novembro 2010, la kardinalo Ortega solene malfermis, kun la ĉeesto de la prezidanto Castro, la novajn instalaĵojn de la seminario San Carlos, kie formiĝas la estontaj pastroj, kies nombro kreskis. La seminario akceptas ankaŭ la Centro-n Felix Varela, lokon de debatoj, en kiuj kelkfoje partoprenas oponantoj. En lando, kie eĉ la kritikaj membroj de la PCC ne povas publikigi poziciojn en la gazeto de la partio, la eklezio disponas pri reto de publikigaĵoj ligita kun la episkopejoj kaj kun la paroĥoj (proksimume ducent kvindek mil legantoj) kaj pri dudeko da ciferecaj komunikiloj. Sed ĝi volus krome havi regulan aliron al la televido kaj al la radio. Kaj, por la kardinalo Tarcisio Bertone, ŝtatsekretario de Vatikano, “restas solvenda la tre grava problemo de la lernejo”.* La integrado de la katolika instruado en la publikan servon estas prioritata por la episkopejo, kiu deziras instrui teologion kaj humansciencojn en la universitatoj. “La ŝtato devas agnoski al la eklezio la rolon, kiun ĝi ludas en la socio”, opinias la pastro Yosvani Carvajal, rektoro de la Centro Felix Varela. S-ro Castro siavice anoncis: la sankta vendredo estos nun feria tago.

* La Stampa, Romo, 22-a de marto 2012.

Tiu orientiĝo ne estas unuanime akceptata sine de la PCC, kie iuj perceptas, ke la strategio de s-ro Castro malfortigas ilin. Per transformado de la eklezio en laŭleĝan peranton, la kuba prezidanto igas sian registaron akcepti “koncedojn eblajn, sed en rekta maniero malfacile, tre malfacile transpreneblajn”, resumas la sociologo Aurelio Alonso.* Jen ekzemplo: Alfrontita, en la jaro 2010, al internacia komunikila kampanjo cele al liberigo de sepdek kvin malliberuloj post la forpaso de la disidento Orlando Zapata fine de okdek-kvin-taga malsatstriko, la aparato de la PCC montriĝis des pli senkonsila, ĉar kroma oponanto ankaŭ komencis danĝeran malsatstrikon. La eklezio tiam ebligis al la registaro eliron el tiu malbona situacio per tio, ke ĝi organizis “inter kubanoj” la liberigon de tiuj malliberuloj kaj partoprenis mem en la intertraktadoj kun la hispana diplomatio.

* Espacio Laical, Havano, oktobro-decembro 2010.

LA KADRULOJ de la PCC bone komprenis — kaj kelkaj el ili timas: ke la rolo donita al la eklezio kondukas al la demando pri tiu de la partio (sola) en la politika pejzaĝo. La konferenco de la PCC, kiu okazis en januaro 2012, devis modernigi ĝian funkciadon kaj renovigi ĝian direkcion, altigi ĝian prestiĝon kaj pretigi ĝin al batalo por alfronti la defiojn de la ekonomiaj reformoj anoncitaj jaron antaŭe. Certe, la kunveno konfirmis la limigon de la politikaj mandatoj al dufoje kvin jaroj, kaj la konsisto de la Centra Komitato estas renovigota je 20 elcentoj ĝis la venonta kongreso (kies dato ne estis fiksita); sed tio estas malproksima de la anoncitaj ŝanĝegoj. Nu, la prezidanto estas 81-jara, kaj lia posteulo laŭ la konstitucio, la numero du de la registaro, s-ro José Ramón Machado Ventura, estos baldaŭ 82-jara ... “Renovigi la direkcion de la partio” estas tasko delikata “ĉe manko de anstataŭanta generacio”, komentis s-ro Castro dum la 6-a kongreso de la PCC en 2011, kaj ŝajnis forgesi, ke li mem forigis du el la precipaj kvindekjaraj gvidantoj kapablaj anstataŭi lin, s-rojn Carlos Lage kaj Felipe Pérez Roque, en 2009. Ĉu li intencis “ŝanĝon” jam ne plu ekskluzive tra la partio?

La fosaĵo profundiĝis inter la PCC kaj la loĝantaro, precipe por la junaj generacioj: la demandoj, kiujn ĝi starigas nome de la loĝantaro, kiun ĝi devus reprezenti kiel “partio de la nacio”, jam ne estas tiuj, kiuj zorgigas la plej multajn kubanojn. La partio parolas pri “aktualigi la socialismon”; la strato pri la mil kaj unu manieroj por transvivi.* La oficialaj komunikiloj praktikas la “oficialan stilon” — la teque teque, kiel diras la kubanoj —, dum la diskutoj svarmas en la revuoj kaj en la interretejoj, kies aliro estas tamen limigita (malgraŭ la instalo, lastan jaron, de submara kablo inter Venezuelo kaj la insulo). La aparato de la partio, nekapabla antaŭenigi demokratiigon de la sistemo, spertas malkreskon de sia aŭtoritato, eĉ se s-ro Castro evitas ĉiam memorigi ĝian “centran” lokon.

* Vd Renaud Lambert: “Kiel la kubanoj vivas”, Le Monde diplomatique en Esperanto, aprilo 2011.

Kvankam la katoliko Roberto Veiga kritikas “tiun burokration kiu regas super la ŝtato kaj la socio”, la plej prudentaj klerikoj ne kritikas la ekziston de unu sola partio. Por s-ro Carlos Manuel de Céspedes, ĝenerala vikario de Havano kaj konsilisto de la redaktejo de Espacio Laical*, “la unu sola partio ne estas kontraŭa al demokratio, same kiel la plurpartiismo ne garantias ties bonan funkciadon. Sed por ke la unu sola partio ebligu realan demokration, ĝi devas funkcii travideble kaj akcepti la liberan diskutadon de ĉiuj pri la problemoj.” Plurismo, pri kiu la eklezio opinias, ke ĝi jam praktikas ĝin en siaj revuoj.

* Li estas ankaŭ pra-pranepo de sia samnoma antaŭulo, kiu proklamis la sendependecon de Kubo kaj liberigis la sklavojn por batali kontraŭ la hispana dominado.

REFORMI LA malnovan sistemon, “savi la revolucion” bezonas do ideologian kaj mensan refondiĝon: “Patrujo kaj kredo”, titolo de gazet-artikolo de la junaj komunistoj Juventud Rebelde de la 17-a de marto 2012, estus la nova kredo. Laŭ la gazeto, “la unueco inter la revolucia pensado, la kredo kaj la kredantoj radikas en la fundamentoj mem de la nacio. La amo al la patrujo, la batalo por pli justa socio ne kontraŭas koncepton pri la vivo kiu kredas je transcendo.” S-ro Alfredo Guevara, gvidinto de la Kuba Instituto pri Arto kaj Kino-industrio (ICAIC) kaj historia eminentulo de la revolucio, aldonas: “En tiu giganta katedralo, kiu estas la patrujo, necesas inventi novan liturgion por mobilizi la konsciojn.” Por li, “la eklezio estas centro de intelekta ellaborado, (...) mirinda partnero por semi la diversecon necesan por la disvolvado de la lando”.*

* Espacio Laical, oktobro-decembro 2011.

La kuba transiro okazas ankaŭ aliflanke de la Florida Markolo. Ĉio indikas, ke la registaro salutas la partoprenon de la elmigrintoj en la ŝanĝo. La kardinalo Ortega vojaĝis al Vaŝingtono por peti la mildigon de la sankcioj kontraŭ Kubo. Komento de la Washington Post, la 25-an de marto 2012: “La kuba kardinalo transformiĝis en faktan asocianon de Raúl Castro.” La kontraŭrevolucia radio en Miamo, Radio Martí, siavice traktis lin kiel “lakeon” (la 5-an de majo 2012). “La oligarĥio de la diasporo deziras la disfalon de la lando kaj ĝi laboras por tio”, analizas s-ro Veiga. Do, ĉio kio povus faciligi ŝanĝon stiratan de Havano kolerigas la ekzilkubanojn. La Vatikano siavice subtenas la kuban klerikaron, kiu, laŭ ĝi, povus enkorpigi religian renoviĝon, simbolon de repaciĝo, de frateco kaj de defendo de la nacia suvereneco. Romo vidas la kuban eklezion en pli bona pozicio ol aliaj por alfronti la konkurencon de la protestantaj kaj pentekostaj sektoj.

Eĉ se la vorto “transiro” ne estas elparolata, ĉu oni imagu eklezion, kiu laboras harmonie kun la armitaj fortoj — kiuj mastrumas la ŝlosilajn sektorojn de la ekonomio — por prepari ĝin, neperforte kaj kun perspektivo de normaligo, kun la diasporo? Kiel skribis Max Weber, “inter la politika potenco kaj la religia potenco, la taŭga rilato estas tiu de kompromiso kaj de alianco por komuna dominado, per dislimigo de iliaj respektivaj sferoj”.*

* Max Weber, Sociologie des religions, Gallimard, Parizo, 1996; citita de Philippe Létrillart, v.c.

Janette HABEL.