Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ekonomia sadismo

Sadismo? Jes, sadismo. Kiel alie nomi tiun plezuron suferigi kaj humiligi homojn? En ĉi tiuj krizojaroj ni vidis, kiel — en Grekio, en Irlando, en Portugalio, en Hispanio kaj en aliaj EU-landoj — la senkompata apliko de la punritualo postulata de Germanio (frostigo de pensioj; plialtigo de pensiaĝo; redukto de publikaj elspezoj; tranĉoj ĉe la sociala ŝtato; malkresko de la mono por preventi malriĉon kaj socian marĝeniĝon; laborreformo, ktp.) kaŭzis vertiĝodonan kreskon de senlaboreco kaj eldomigoj. Almozado ŝvelegis, same kiel sinmortigoj.

Kvankam la socia suferado atingas neelteneblan nivelon, Angela Merkel kaj ŝiaj sekvantoj (inter kiuj la hispana prezidanto Mariano Rajoy) plu asertas, ke suferado estas bona kaj ke ĝin oni devas konsideri ne kiel torturon sed kiel veran ĝojkaŭzon. Laŭ ili ĉiu nova puno-tago nin purigas kaj regeneras kaj nin proksimigas al la fina horo de turmentado. Tiaspeca dolor-filozofio inspiriĝas ne el Markizo de Sade sed el la teorioj de Joseph Schumpeter, unu el la patroj de novliberalismo, kiu kredis, ke ĉia socia sufero iel plenumas necesan ekonomian celon kaj ke estus eraro mildigi tiun suferon eĉ nur iomete.

En tia situacio ni troviĝas, kun certa Angela Merkel en la rolo de “Wanda, la dominantino”, kuraĝigata de aro da fanatikaj financaj institucioj (Bundesbank, Eŭropa Centra Banko, Internacia Monfonduso, Monda Organizaĵo pri Komerco, ktp.) kaj de la kutimaj lojalaj eŭrokratoj (Durao Barroso, Van Rompuy, Ollie Rehn, Joaquín Almunia, ktp.). Ĉiuj vetas por popol-masoĥismo kondukonta la civitanojn ne nur al pasiveco sed ankaŭ al mempostulo por pli da pent-oferoj kaj pli granda martiriĝo “ad maiorem gloria Europa” [por pli granda gloro de Eŭropo]. Ili eĉ revas pri tio, kion polico nomas “ĥemia submetiĝo”, t.e. medikamentoj kapablaj forigi tute aŭ parte la konscion de la viktimoj, senvole ŝanĝitaj en ludilojn de la atakanto. Sed ili devus zorgi, ĉar la “amaso” muĝas.

En Hispanio, kie la registaro de Mariano Rajoy aplikadas sovaĝe ŝparemajn politikojn ĉe la limo de sadismo*, elmontroj de socia malkontento multobliĝas. Kaj tio okazas en kunteksto de enorma konfuziĝo, en kiu subite la civitanoj konstatas, ke al la ekonomia kaj financa krizoj aldoniĝas grava regado-krizo. Samtempe pluraj fundamentaj kolonoj de la konstruaĵo ŝtato disfendiĝas: la hispana reĝa familio (kun la sombra afero pri elefantĉaso [fare de la hispana reĝo] en Bocvano), la justico (kun la malpura Dívar-afero [misuzo de ŝtatmono por privataj celoj fare de la prezidanto de la supera tribunalo]), la eklezio (kiu ne pagas la imposton por nemoveblaĵoj), la banksistemo (pri kiu oni diris al ni, ke ĝi estas la “plej solida” en Eŭropo, dum ni atestas ĝian disfalon), la Banco de España (nekapabla averti pri Bankia kaj aliaj spektaklaj bankrotoj), la hispanaj regionoj (kelkaj el ili enprofundiĝintaj en abismajn korupto-skandalojn), la grandaj amaskomunikiloj (tro dependaj de reklamado kaj kaŝintaj la venontajn katastrofojn)...

* Legu Conn Hallinanm, “Spanish Austerity Savage to the Point of Sadism”, Foreign Policy in Focus, Vaŝingtono, 15a de junio 2012. http://www.fpif.org/ blog/the﹍pain﹍in﹍spain﹍falls﹍mainly﹍on﹍the﹍plain﹍folk

Se ne paroli pri la registaro, kies prezidanto ŝajnas antaŭeniri sen kompaso en periodo, kiam Hispanio (kune kun Grekio) fariĝis la kerno de la mondaj problemoj. Kaj antaŭ fundamentaj demandoj li respondas per silento aŭ per subrealismaj esprimoj (“Ni agos laŭdeve”) aŭ simple diras kontraŭverojn*. Mariano Rajoy kaj lia ekonomia teamo havas grandan respondecon pri la nuna katastrofo. Ili gvidis la bankan krizon kun evidenta mallerto; ili lasis Bankia diseriĝi; ili transformis klaran bankroton en spiton kun Bruselo, Eŭropa Centra Banko kaj IMF; ili praktikis plej stultan negemon volante ŝajnigi elaĉeton kun gravegaj konsekvencoj por la hispana ekonomio kiel krediton malmultekostan kaj senkondiĉan (“Temas pri financa apogo sen ajna rilato al elaĉeto”, deklaris ekonomiministro Luis de Guindos; “Tio estas kredito ne influanta la publikan deficiton”, asertis Rajoy).

* Legu Ignacio Escolar, “Las siete grandes mentiras sobre el rescate español”, Escolar.net, 11a de junio 2012. http://www.escolar.net/MT/archives/...

Ĉi ĉio donis la embarasan impreson de sinkanta lando, kies civitanoj subite malkovras, ke malantaŭ la ŝajno de “hispana ekonomia sukceso”, distrumpetata dum jaroj de la partioj PSOE kaj PP, kaŝiĝis modelo (tiu de la “krizo de nemoveblaĵoj”) ronĝata de nekompetento kaj avido.

En certa mezuro ni komprenas nun — tre je nia kosto — unu el la grandaj enigmoj de la historio de Hispanio: kiel eblis, ke, malgraŭ la amaso da oro kaj arĝento el Ameriko alportita de la kolonia kaj ekspluatema imperio, la lando iĝis ekde la 17a jarcento iaspeca almozulejo? Kio okazis pri tiomegaj riĉaĵoj? La respondo al ĉi tiuj demandoj staras nun antaŭ niaj okuloj: nekompetento kaj miopeco de la registoj, senfina avido de la bankistoj.

Kaj la nuna punado ne finiĝis. Post la junia malaltigo fare de la agentejo Moody’s de la hispana ŝtatŝuldo je tri ŝtupoj, de A3 ĝis Baa3 (unu ŝtupon super la ironie nomata “rubaĵeca obligacio”), la riskopremio [nome la diferenco de rendimento kun germanaj obligacioj] atingis neelteneblan nivelon. La hispana solventeco troviĝas sur deklivo kondukanta al elaĉeto. Kaj elaĉeto de la bankoj kaj elaĉeto de la ŝtatŝuldo havos teruran socialan koston. En sia jarinformo pri Hispanio la Internacia Monfonduso ekz. postulas, ke la registaro altigu la aldonvaloran imposton (AVI) kaj aprobu plejeble rapide plian malaltigon de la salajro de ŝtatoficistoj por redukti la deficiton. Krome, en labordokumento la fakuloj de la Fonduso rekomendas al Hispanio, ke ĝi plimalmultekostigu maldungojn, kaj postulas havi unusolan specon de laborkontrakto kaj eviti aŭtomatan aktualigon de salajroj*.

* El País, Madrido, 15a de junio 2012.

Eŭropa Komisiono same rekomendas altigon de AVI kaj alprenon de novaj rimedoj “ŝpar-aŭtoritatemaj”: altigo de pensi-aĝo, limigo de elspezoj de la regionoj, severigo de koncedo de senlaborula mono, forigo de impostavantaĝoj pro aĉeto de loĝejo kaj redukto de la nombro da ŝtatoficistoj. Ĉio tio antaŭ 2013. Ĉar ne eblas devaluti la eŭron, oni devas devaluti tutan landon malpliigante ties vivnivelon inter 20-25%...

Siaflanke la germana kancelierino postulas, ke Hispanio pluigu la profundajn ekonomiajn kaj fiskajn reformojn. Malgraŭ la hunda lojaleco de Rajoy, Merkel kontraŭas per ungoj kaj dentoj ajnan rimedon de la registaro signifantan por Hispanio malpliigon de ŝparemo kaj strukturreformoj.

Berlino volas profiti la “ŝokon” kreitan de la krizo kaj la dominantan pozicion de Germanio por atingi malnovan celon: la politikan integriĝon de Eŭropo laŭ germanaj kondiĉoj. “Nia tasko hodiaŭ — deklaris Merkel en parolado antaŭ la germana parlamento — estas kompensi, kion oni ne faris [ĉe kreo de la eŭro], kaj ĉesigi la diablan cirklon de eterna ŝuldo kaj malobeo de reguloj. Mi scias, ke tio estas dorna, ke tio estas dolora. Temas pri tasko herkula, sed neevitebla”. Kelkaj komentistoj jam parolas pri la 4a Reich...

Se okazos “federisma salto” kaj oni antaŭeniros en direkton al politika unio, tio signifos, ke ĉiu EU-ŝtato devos rezigni pri konsiderindaj partoj de sia nacia suvereneco. Kaj ke centra instanco povos rekte interveni en la buĝetojn kaj la impostojn de ĉiu ŝtato por altrudi obeon al la interkonsentoj. Kiom da landoj pretas fordoni tiom da nacia suvereneco? Se cedi parton de suvereneco estas neeviteble en projekto de politika integriĝo kiel EU, tamen ekzistas diferenco inter federismo kaj novkoloniismo...*

* Legu Niall Ferguson, Nouriel Roubini, El País, Madrido, 10a de junio 2012. Legu ankaŭ Ignacio Ramonet, “Novaj protektoratoj”, Le Monde diplomatique en Esperanto, marto 2012.

En tiuj landoj bezonantaj elaĉeton — i.a. Hispanio — ĉi tiuj gravaj perdoj de suvereneco estas jam realaj*. Dementante Rajoy, la germana financministro, Wolfgang Schäuble, asertis, ke la Triopo (ECB, Eŭropa Komisiono kaj IMF) superrigardos la restrukturigon de la hispana banksistemo*. Tiu Triopo superregos la fiskan kaj makroekonomian politikon por plu altrudi reformojn kaj tranĉojn kaj por certigi la repagon de la ŝuldo de la hispanaj bankoj al la eŭropaj, ĉefe germanaj, bankoj*. Hispanio disponas do, de post junio 2012, malpli da libero, malpli da suvereneco super sia financa sistemo kaj malpli da fiska suvereneco.

* Pruvo de pens-maniero kiel novkoloniitoj estas la groteska projekto Eŭrovegas, por kiu batalas la regionoj Madrido kaj Katalunio. La projekto baziĝas sur urba kaj financa spekulado kaj estas asociata kun “pliigo de mon-lavado, prostituado, ludomanio kaj mafioj”. Vidu Aturem Eurovegas: http://aturemeurovegas.wordpress.com
* El País, Madrido, 14a de junio 2012.
* Vicenç Navarro, Juan Torres, “La elaĉeto portos kun si pli da tranĉoj kaj ne taŭgas por eliri el la krizo”, Rebelión, 15a de junio 2012. http://www.rebelion.org/noticia.php...

Ĉio tio sen ajna garantio pri eliro el la krizo. Kontraŭe. Kiel memorigas ekonomikistoj Niall Ferguson kaj Nouriel Rubini: “La nuna strategio rekapitaligi la bankojn per tio, ke la ŝtatoj pruntas monon ĉe la naciaj merkatoj — aŭ ĉe Eŭropa Financa Stabiliga Fonduso aŭ ĉe ties posteŭlo, Eŭropa Meĥanismo de Stabileco —, estis katastrofa en Irlando kaj Grekio: ĝi eksplodigis la ŝtatŝuldon kaj igis la ŝtaton eĉ pli nesolventa, dum la bankoj iĝas pli granda risko pro tio, ke pli granda parto de la ŝtatŝuldo kuŝas en iliaj manoj”*.

* Vidu noton 4.

Sed do, se ili ne funkcias, kial oni tenadas tiujn sadismajn politikojn de “ŝparemo ĝismorte”? Ĉar kapitalismo denove ekruliĝis kaj ĵetis sin al atako kun klara celo: detrui la socialajn programojn de la sociala ŝtato kreitajn post la Dua Mondmilito, kiuj trovis en Eŭropo sian lastan sanktejon.

Sed, kiel ni diris antaŭe, ĝi devus agi kun zorgo. Ĉar la “amasoj” muĝas...

Ignacio RAMONET

Aperinta en la reta eldono de Le monde diplomatique en español, julio 2012.