Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Vivi malproksime de Tehrano

En Gorgan, la irana ĉiutaga vivo

La intertraktado pri la atomindustrio inter Irano kaj la tiel nomata “kvinopa grupo” (la konstantaj membroj de la Sekurec-konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj Germanujo), kiu okazis en Moskvo la 18-an kaj 19-an de junio, ne donis rezulton. Novaj petrolaj kaj financaj sankcioj, deciditaj de la Eŭropa Unio kaj Usono, prepariĝas. Malproksime de ĉi tiu agitado, la loĝantoj de Gorgan havas aliajn zorgojn.

GORGAN, tridek jarojn poste; Gorgan, urbo de miaj infanaĝaj ferioj, kie, kun miaj gekuzoj, ni trapasis la someron en varma humida aero, kiu ĝenis nian spiradon. Situanta en la nordoriento de Irano, proksime de la Kaspia maro kaj je kvarcent kvindek kilometroj de Tehrano, la urbo fariĝis en 1997 la ĉefurbo de la nova provinco Golestan. Ĝi estas ĉirkaŭata de montoj kovritaj per sovaĝaj arbaroj. Nenie aliloke oni trovas tian paletron de flavaj kaj ruĝaj koloroj en aŭtuno.

Mi ne rekonas ĝin. Gorgan, same kiel ĉiuj iranaj urboj, spertis profundajn ŝanĝojn post la revolucio de 1979. Rapida urbkonstruado, pluraj novaj universitatoj kaj la demografia eksplodo, ĉi tie kiel aliloke, ŝanĝegis la pejzaĝon. La urbo nun etendiĝas ĝis la sovaĝaj arbaroj de Naharkoran je kvin kilometroj de la centro.

Unuavide, nenio distingas ĝiajn loĝantojn de tiuj de la ĉefurbo. La junuloj adoptis la vest-kodojn de sia generacio. Junulinoj promenas, elegante vestitaj per malpeza kaj strikta mantelo, delikate ŝminkitaj, kun nazo kelkfoje remodlita per estetika ĥirurgio, kaj eta kaptuko, sugeste kaŝanta ilian hararon. La knaboj povas kontentiĝi per nura eltirado de brovoj aŭ, kelkfoje, remodligi sian nazon — neimageblaj praktikoj antaŭ tridek jaroj.

Ĉio estas trankvila en ĉi tiu komenco de printempo. Neniu timo en la okuloj de preterpasantoj, la butikoj estas plenaj kaj neniu stokas manĝaĵojn. La perspektivo de israela atako ŝajnas malproksima; inflacio multe pli maltrankviligas. La ekflugo de la dolar-prezo sur la nigra merkato influas la ĉiutagan vivon. Ĉio estas importita kaj, kvankam oni trovas ĉie, en butikoj, plej ekzotajn produktojn, de svisa ĉokolado ĝis itala balsama vinagro, la prezoj ekflamiĝas — fenomeno pliampleksigita de la ĵusaj usonaj kaj eŭropaj sankcioj. La prezaltiĝo ankaŭ tuŝas la lokajn produktojn: ene de tri monatoj, la prezo de kokidaĵo altiĝis je 70%, kaj ŝafaĵo je 60%.

La unua kialo estas la ĉesigo de subvenciado al plejnecesaj produktoj (benzino, gaso, elektro, akvo kaj bazaj manĝaĝoj). La registaro enmetis en sian buĝetprojekton por 2010-2011 iompostioman malaperon, en kvinjara periodo, de ĉiuj tiuj subvencioj — ili estas 30% de la malneta enlanda produkto (MEP). La celo estas malpliigi la ŝtat-elspezojn, redukti la energi-konsumon kaj reorienti la socialan helpon al tiuj, kiuj plej bezonas ĝin. La tiel ŝparita mono devus esti redistribuata kiel monhelpoj al la plej malriĉaj (50%), subvencioj al entreprenoj (30%) kaj enspezoj por la registaro (20%). De kelkaj monatoj, ĉiuj irananoj — ne nur la plej malriĉaj — ricevis porfamilian monhelpon nomatan yaraneh (40.000 rialoj monate, tio estas inter 15 kaj 24 eŭroj laŭ la kurzo).

“La nura prezaltiĝo de elektro deprenas de mi la duonon de tio, kion mi gajnas, plendas Narguesse, vidvino loĝanta sola en sia kvarĉambra domo, kies ĉefa enspezo konsistas el la luado de du ĉambroj al studentoj. Kaj la prezaltiĝo de la manĝaĵoj prenas la alian duonon. La situacio estas malpli bona ol antaŭe.” Ŝi tamen tuj aldonas: “Sed por homoj kiaj miaj najbaroj estas ja pli bone. Ili loĝas sepope en duĉambra loĝejo. La 280.000 rialoj pagitaj al la familiestro estas kvazaŭ eta kromsalajro. Por tiuj, kiuj manĝas nur panon, estas ja granda diferenco.”

Jes ja, post unua prezaltiĝo, la prezo de pano, ĉefa manĝaĵo de la popolaj klasoj, ne evoluis de monatoj. La barbari-pano, la plej kutima, kostas 2.300 rialojn (inter 10 kaj 17 centimoj de eŭro). Ankaŭ la prezo de benzino restis stabila, kun du bazaj tarifoj: la subvenciata, sahmiyeh — sesdek litroj monate por ĉiu veturilo je 4.000 rialoj (inter 15 kaj 25 centimoj)-, kaj tiu, tiel nomata “libera”, limigita je kvincent litroj por unu veturilo je 7.000 rialoj (inter 26 kaj 46 centimoj). La registaro antaŭnelonge anoncis altiĝon de la sensubvencia tarifo, ĝis maksimume 10.000 rialoj (inter 38 kaj 62 centimoj). Eĉ se ĝi ne estas aplikata, ĉi tiu anonco estigas multan angoron ĉe la loĝantaro, por kiu neniiĝis la espero altigi sian aĉetpovon.

Tamen, la yaraneh estas, kun la projekto pri socialaj loĝejoj nomata “Mehr”, unu el la decidoj de la prezidanto Mahmoud Ahmadinejad, kiujn iuj kvalifikas demagogecaj. La projekto Mehr planas konstrui du milionojn da loĝejoj, alireblaj al tiuj, kiuj ankoraŭ ne posedas. Prezoj estas malsamaj laŭ urbo kaj kvartalo. En Gorgan, kun unua pago de 70 milionoj da rialoj (inter 3.000 kaj 5.000 eŭroj) kaj monataj pagoj je 1,8 miliono da rialoj (inter 50 kaj 80 eŭroj) dum dudek jaroj, oni povas fariĝi posedanto de triĉambra loĝejo, okdek kvadratmetrojn vasta.

Tiel la du nevoj de Narguesse sukcesis akiri sian loĝejon. La unua estas teknika prizorganto en administracio; la dua ekspluatas taksi-entreprenon kun amiko. Ambaŭ ŝajnas ja tre kontentaj pri ĝi, sed la programo ne ĉie estas sukcesa. En Tehrano, ekzemple, pli ol la duono de la loĝejoj konstruitaj en ĉi tiu kadro ne trovis akiranton, verŝajne ĉar ili kostas pli tie ol aliloke. Por fariĝi posedanto, necesas plani unuan elpagon de 150 milionoj da rialoj (inter 6.500 kaj 11.000 eŭroj) kaj pagi monate 3 milionojn da rialoj dum dudek jaroj. Kaj tiuj loĝejoj situas tre malproksime de la urbocentro.

Ĉu la ekfunkciigo de ĉi tiuj socialaj projektoj kreskigis la popularecon de s-ro Ahmadinejad? Se konsideri la rezultojn de la lastaj parlamentaj elektoj (kies dua balotvico okazis en majo 2012), tio tute ne certas. La fratino de la prezidanto, kandidato en la distrikto Garmsar, ties naskiĝurbo, ne sukcesis resti ĉe la dua balotvico, kaj, en Gorgan, neniu kandidato kampanjis por la partio de la prezidanto.

“Star Academy” kaj tamburino

ĈI TIE, kiel ĉie en Irano (escepte de Tehrano), la lokaj temoj dominas. La identecaj demandoj gravas, ĉar Gorgan enhavas plurajn komunumojn, inter kiuj turkmenoj, kazaĥoj kaj zabolanoj — enmigrintoj devenantaj de la urbo Zabol, en la irana Baluĉistano. Neniu turkmen-devenaj aŭ kazaĥ-devenaj kandidatoj sukcesis en la parlamentaj elektoj, sed multnombraj estis la zabolaj kandidatoj, okaze de la tri lastaj balotoj. Ĉi-jare virino ilin reprezentis , sed ŝi estis eliminata je la unua balotvico, kio nutris onidirojn pri friponado.

Gorgan similas al Irano: la virinoj gajnis al si gravan lokon en la socio. Ĵus antaŭ la revolucio, estis nur unu vendistino en la tuta urbo: devenanta el Armenujo, ŝi laboris kun sia edzo. Li posedis butikon de altkvalitaj vestaĵoj, kies klientaro estis riĉaj familioj. Ŝi dediĉis sin ekskluzive al la ina klientaro. Tiam, irananinoj ne praktikis tian aktivaĵon. Kiam edzino de komercisto iĝis vidvino, ŝi zorgis pri la butiko nur por trovi posteulon. Laboro de virinoj estis tiam malbone rigardata. Nun, la popolaj kaj historiaj kvartaloj de la urbo plenplenas je vendejoj prizorgataj de virinoj. Ili laboras ankaŭ en aliaj sferoj, kiel servoj, konstruado, transportoj, kaj ne provas kaŝi sin. Ili estas taksiistoj aŭ banko-oficistoj. Malgraŭ la tradicioj, reala estas ilia partopreno en la ekonomia vivo.

Aliflanke, la socio malfermiĝas al la mondo tra la grandaj amaskomunikiloj. La eksterlandaj televid-ĉenoj ritmas la vivon de loĝantoj. Tiel, kandidato devenanta de la regiono gajnis la unuan premion ĉe “Next Persian Star” (Venonta Persa Stelulo), kvazaŭ “Star Academy”* laŭ irana maniero, organizata en Turkujo kaj elsendata de TV Persia 1. Ĉi tiu ĉeno estas oficiale malpermesata, sed tio ne malhelpas, ke la partoprenantoj de la programo estas ofte subvenciataj de lokaj industriistoj! Reveninte hejmen en Irano, ĉi tiuj kantistoj povas prezenti sin okaze de geedziĝoj aŭ festoj, sen zorgoj. Veras, ke la registaro havas intereson toleri ĉi tiajn programojn, dum maltrankviligas ĝin la disaŭdigo de la British Broadcasting Corporation (BBC)Voice of America*.

* Star Academy estis franca elsendo de muzika “realeca televido” en la jaroj 2001 ĝis 2008. — jmc
* Vd “Le pouvoir iranien perd la main sur les médias”, Le Monde diplomatique, julio 2011.

Sassan posedas muzik-magazenon en la urbocentro. Gorgan enhavas dekon da tiaj butikoj, kie vendiĝas muzikiloj, KD-oj kaj koncert-biletoj. “Mi vendas ĉiumonate inter dek kvin kaj dudek muzikilojn: la plej ofte aĉetita estas gitaro. Antaŭe, nur la infanoj de riĉaj familioj ludis ĝin. Nun, estas junuloj el mezaj kaj popolaj klasoj, tiuj, kiuj spektas la ĉenon Farsi One. La riĉuloj turnis sin al tradiciaj instrumentoj, kiel ekzemple la setaro. La okcidentaj muzikiloj ne plu logas ilin.”

Dum ni babilas, du klientinoj unu post alia envenas la butikon. Unuavide, ili ŝajnas aparteni al religiaj familioj, ambaŭ portas ĉadoron. male al la plej multaj virinoj viditaj surstrate. Ĉiu el ili aĉetis muzikilon, la unua violonon kaj la dua specon de tamburino. Antaŭ tridek tri jaroj, ĵus antaŭ la revolucio, estis neimageble enkonduki muzikilon en la tradiciismajn kvartalojn.

Politike, la loĝantoj ŝajnas indiferentaj aŭ embarasitaj, aparte fronte al la internaj konfliktoj de la reĝimo. “Ĉu ili interbatalas aŭ repaciĝas, ne gravas al mi”, diras Narguesse senzorge. La klopodoj de la prezidanto Ahmadinejad por logi la mezajn klasojn malsukcesis: nek lia defendo de la privata spaco fronte al la enmiksiĝo de la religiaj milicoj, nek liaj naciismaj frapfrazoj efikis. Ankaŭ en Gorgan, la prezidanto fariĝis homo de la pasinteco.

Shervin AHMADI