Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ambivalenco de la Internacia Agentejo pri Atomenergio (IAAE)

ĜIA SIDEJO estas en Vieno, la aŭstra ĉefurbo, en pejzaĝo de nova urbo, inter la rivero Danubo, alirejo al la aŭtovojo kaj la alta metrolinio. En la centro de tiu grandega tutaĵo de 4.500 oficejoj ĉirkaŭataj de pikdratoj, sur la dezerta planko de la komplekso de la Unuiĝintaj Nacioj okazas konferenco pri atoma sekureco post la katastrofo de Fukuŝimo (en marto 2011).* Veturiloj de diplomatoj staras antaŭ la enirejo, kie grupoj de altranguloj eniras kaj diskrete malaperas en la liftoj.

* Pri persona sperto de tiu katastrofo de japana Esperantisto vd la ilustritan taglibron de Jasuo Hori: Tertrema Katastrofo de Japanio 2011. Taglibro. Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), 2011, ISBN 978-2-918300-56-4.

Sur la tribuno, la japana diplomato Yukiya Amano, ĝenerala direktoro de la IAAE ekde la jaro 2009, alparolas la delegitojn el 153 membrolandoj. Ministroj, reprezentantoj de ŝtataj atomagentejoj, industriistoj pri atomenergio kaj fakuloj pri protektado kontraŭ radiado maltrankviliĝas, ĉar la japana akcidento endanĝerigas la renaskiĝon, en la jardeko de 2000, de la atomenergio. S-ro Amano tamen esperas “novan epokon”, en kiu la kriterioj de sekureco de la atomcentraloj estos fortigitaj kaj tutmondigitaj. Ekde junio 2011 la Agentejo cetere dissendas mildigajn komunikaĵojn pri la evoluo de la ses reaktoroj de la fukuŝima centralo, kompilitaj el informoj disponigitaj de la atomelektra grupo Tokyo Electric Power Company (TEPCO) kaj de la japana instanco pri atomsekureco, la Nuclear and Industrial Safety Agency (NISA). Kontrolado kaj apogado de la atomenergio: jen la paradoksa koktelo, kiu difinas tiun tre specialan agentejon.

La artikolo 2 de la statuto de la IAAE prezentas ĝiajn celojn: “La Agentejo klopodas por urĝi kaj kreskigi la kontribuadon de la atomenergio al la paco, al la sano kaj al la prospero en la tuta mondo. Ĝi certiĝas, en la mezuro de siaj rimedoj, ke la helpo donita de ĝi mem, aŭ laŭ ĝia peto, aŭ sub ĝia gvidado aŭ sub ĝia kontrolado, ne estu uzata por militaj celoj.” La departementoj estas organizitaj laŭ la atoma “pezo” de la landoj kaj laŭ diplomatia vicordo. Ĉe la origino de la agentejo estis la parolado de la usona prezidanto Dwight Eisenhower “Atomoj por la paco” antaŭ la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 1953: “La plej detruaj fortoj transformeblas en benon por la homaro”.

La koncepto “atomoj por la paco” fariĝis la slogano de la agentejo, kiu provas maski la hororon de la atombomboj de Hiroŝimo kaj Nagasako, kaj premisas ke milita kaj civila uzadoj de la atomenergio estas malsamaj. La sola fizikisto, kiu retiriĝis el la “[projekto Manhatano]” (kodnomo de la esplorprogramo, kiu kondukis al la unua atombombo) antaŭ la detruo de Hiroŝimo en aŭgusto 1945, la profesoro Joseph Rotblat, tamen avertis: “La esence propra ligo inter la paca kaj la milita aspektoj de la atomenergio, la fakto ke maleblas produkti elektron per reaktoro, kiu funkcias per uranio, sen samtempe produkti plutonion, do materialon por atomarmiloj, signifas ke lastinstance aŭ la civilizacio estos detruita, aŭ la atomenergio, sur la bazo de fendo, estos forlasita.”*

* Joseph Rotblat, “Nuclear Proliferation: arrangements for international control”, en Nuclear Energy and Nuclear Weapon Proliferation, Stockholm International Peace Research Institute, Stokholmo, 1979.

La IAAE stariĝis en 1957. La tiamaj inĝenieroj revis pri tiom abunda elektroenergio, ke ĝi estos “tro malmultekosta por esti nombrata” (“too cheap to meter”). La utopio de la atomepoko konfidis al la IAAE la respondecon garantii, ke ĉiuj nacioj dividu la profitojn de virtiĝinta energio, kaj samtempe zorgi pri la tutplaneda atoma senarmigo. Dotita en la jaro 2012 per 333 milionoj da eŭroj por ĉiuj departementoj, la agentejo disponas pri buĝeto ekvivalenta al tiu de la urba polico de la aŭstra ĉefurbo por zorgi pri tio, ke la fendeblaj materialoj ne estu deturnitaj. Ĝi dungas 2.200 homojn, interalie 250 inspektistojn, ĉar la kontrolado estas nur unu el la aspektoj de ĝia agado. Tio montras la malfortecon de ĝiaj rimedoj por ĝiaj misioj: informiĝi pri la stato de la 429 aktivaj atomreaktoroj en 31 landoj kaj de 145 haltigitaj reaktoroj*, kaj kontroli la proksimume 42,2 milionojn da kubaj metroj da radioaktivaj rubaĵoj, el kiuj 388.000 kubaj metroj estas rubaĵoj alte radiaktivaj*, stokitaj proksime de la centraloj kaj en la centroj de retraktado de la atomlandoj.*

* Mycle Schneider kaj Antony Froggatt, kunlabore kun Julie Hazemann, “The World Nuclear Industry Status Report 2012”, Parizo — Londono, julio 2012, www.enerwebwatch.eu.
* Temas pri cindroj de uranio 233 kaj 235 kaj pri reziduoj de plutonio, ekstreme radiaktivaj kaj longvivaj.
*Rapport d’ensemble sur la technologie nucléaire 2011 [Raporto pri la tutaĵo de la atomteĥnologio 2011]”, AIEA, Vieno, 29-a de julio 2011.

Teorie, la IAAE produktas la internaciajn normojn de atomsekureco: protekti la homojn kontraŭ radiadaj riskoj, antaŭmalhelpi akcidentojn, anticipi urĝajn intervenojn. Sed, laŭstatute dependa de la membroŝtatoj, ĝi devas tre ofte kontentiĝi pri la plej malgranda komuna denominatoro. Ĉu la propagandistoj de la atomenergio energie insistas pri garantio de travideblo, pri certigo de informado al la publiko? Nu, oni tamen petas la ĵurnalistojn forlasi la salonon dum la debatoj. Kvankam oni neniam preterlasas emfazi la sendependecon de la reguligistoj taskitaj kontroli la sekurecon de la centraloj, ŝajnas esti fenomeno normala, ke la implikeco inter kontrolanto kaj kontrolato restas esence propra al la konstruaĵo de sekureco: “La atomenergiaj kompanioj kaj la internacia atomindustrio ludos daŭre centran rolon en la antaŭmalhelpo kaj la traktado de akcidentoj”, opinias s-ro Daniel Poneman, usona vicministro pri energio.

Ĉar inter la organizaĵoj de la Unuiĝintaj Nacioj la IAAE estas escepto. Neniu alia subtenas la disvolvadon de industria branĉo, de kiu ĝi tiom dependas. Kaj, sufiĉe ofte, la zorgoj ligitaj kun la ekonomio de la atomenergio antaŭas ĉi tie la ellaboradon de la normoj, kiuj kadras ĝin kaj kiujn oni formas laŭ la perspektivoj de vendo. Cetere, nur “la ŝtatoj plej progresintaj en atomteĥnologio” havas la eblecon esti membroj de la buroo de guberniestroj de la agentejo. Inter ili, Francio disponas pri gravaj subtenoj: la departemento pri atomsekureco troviĝas en la manoj de s-ro Denis Flory, posteulo de s-ro Philippe Jamet kiu fariĝis komisaro de la ŝtata Instanco pri Atomsekureco (ASN); la monda asocio de atomekspluatantoj (WANO) estas gvidata de s-ro Laurent Stricker, kiu pasigis la esencan parton de sia kariero ĉe la franca ŝtata elektrokompanio Electricité de France (EDF); kaj s-ro André-Claude Lacoste gvidas la Asocion de la atom-reguligistoj de Okcidenta Eŭropo (Wenra), kaj tamen samtempe plenumas en Parizo sian funkcion kiel prezidanto de la ASN.

Laŭ la eksa prefekto de la regiono de Fukuŝimo, s-ro Eisaku Sato, tia organismo signifas doni al la fajremuloj la respondecon zorgi kontraŭ incendioj: “Tiuj, kiuj propagandas la atomenergion kaj tiuj, kiuj kontrolas ĝin, apartenas al la sama ministrejo, pintigas li. Mi nomas tion la organismo, kie kune laboras la ŝtelistoj kaj la policistoj.” Ĉu pro tio s-ro Gregory Jaczko, en junio 2012, tiam direktoro de la Nuclear Regulatory Commission(NRC), la institucio pri sekureco de Usono, anoncis al la ministra konferenco de la IAAE, ke la kontrolo de la 104 usonaj reaktoroj rezultigis, ke neniu el ili estis haltigenda — la kalifornia centralo de Diablo Canyon, situanta sur grava sisma fendego, ricevis eĉ kontentigan rimarkon? Aŭ la testoj de fidindeco (stress tests) de la eŭropaj atomcentraloj estas konfidataj al la ŝtataj instancoj, reprezentataj de la Wenra, proksima de la atomindustrio, anstataŭ al panelo de sendependaj eŭropaj fakuloj? Fakte, la normoj de sekureco estas difinitaj laŭ la mezuro, danke al interna grupo de memvalidigo, al kiu la IAAE donas sian aprobon. De Ĉernobilo ĝis Fukuŝimo, la obsedo samas: ŝajnigi la katastrofojn ligitaj al la specifa situacio de la landoj, kie ili okazas, kaj silentigi la strukturajn mankojn kiujn ili montras. Per aliaj vortoj: Ĉernobilo povis okazi nur en la sovetia bloko, kaj Fukuŝimo havis la malbonŝancon troviĝi sur la vojo de cunamo.

La IAAE estas cetere ligita kun la Grupo de Atomliverantoj, ia klubo de atomamikoj, kiu kunigas la 46 precipajn landojn kiuj liveras fendeblan materialon. Tiu neoficiala strukturo, starigita en la jaro 1974, fiksas mem la kondiĉojn, laŭ kiuj tiuj landoj povas eksporti atomajn materialojn kaj ekipaĵojn kun la celo redukti la disvastiĝon. En 2008 la Grupo tamen permesis escepton de siaj propraj reguloj: ĝi permesis al Barato importi atomteĥnologion danke al interkonsento inter Usono kaj Nov-Delhio, kvankam ĝi ne subskribis la Traktaton pri Atoma Nedisvastigo (TAN, vd la informon ... art kaj do ne komplete submetiĝas al la garanti-sistemo de la IAAE. S-ro Mohamed El Baradei, tiam ĝenerala direktoro de la institucio kaj Nobel-premiito pri paco, tamen aprobis la iniciaton: “Mi konsideris tiun interkonsenton kiel gajnanto-gajnanto: bona por la disvolvado kaj bona por la kontrolo de la armiloj. Ĝi disponigos al Barato la aliron al la okcidenta atomteĥnologio kaj al ĝiaj atutoj pri sekureco — jen grava konsidero, vide al la ambicio de la programo, kiun ĝi volis realigi. Kaj, kvankam tiu interkonsento ne igas la landon eniri en la reĝimon de la TAN, ĝi proksimiĝos ĝin al la reĝimo de nedisvastigo per la akcepto de la garantioj difinitaj de la IAAE por ĝiaj civilaj instalaĵoj kaj per la promeso aliĝi al la Grupo de Atomliverantoj.”* Tiu interkonsento montriĝos antaŭ ĉio tre profitiga por la industriistoj de tiu sektoro: Areva kaj ĝia eŭropa premreaktoro (EPR), Toshiba kaj General Electric estas en la unua vico.

* ...

La artikolo 4 de la TAN proklamas la “necedeblan rajton” de la popoloj disvolvi la civilan atomenergion: “Neniu dispozicio de tiu ĉi traktato interpreteblas kiel atencanta la necedeblan rajton de ĉiuj membroŝtatoj de la traktato disvolvi la esploradon, la produktadon kaj la uzadon de la atomenergio kun pacaj celoj.” La IAAE, heroldo de la civila atomteĥniko, troviĝas do en malklara situacio, samtempe ĝendarmo kaj kontraŭvola komplico de la tutmonda disvastiĝo. Laŭ la redono de unuoj riĉigitaj de la Laboratorio Oak Ridge de la usona ministrejo pri energio, ajna lando kun civilaj atomreaktoroj povas kaŝe retrakti plutonion en sufiĉa kvanto por fabriki atomarmilon — ekster la kontrolo de la IAAE.

Irano malfermis la 18-an de septembro sian unuan civilan atominstalaĵon, kies konstruado en Buŝero, komencita en 1975, estis interrompita de la milito kun Irako (1980-1988). La rusa federacia agentejo Rosatom rekomencis la laborojn, kaj duflanka interkonsento estis subskribita inter la du ŝtatoj sub la kontrolo de la IAAE. Laŭ telegramo de la 9-a de julio 2009 de la usona ambasadejo en Vieno, diskonigita de Wikileaks kaj subskribita de s-ro Geoffrey Pyatt, la tiama usona reprezentanto ĉe la Agentejo, la japano Yukiya Amano poziciiĝas pli proksima de Usono kaj de Israelo ol lia antaŭulo, la egipto El Baradei, kiun li konsideras kiel “mezdistanca” inter Irano kaj la IAAE, dum li mem konsideras sin “nepartia”.

Kompense, s-ro Amano esperas por la agentejo pli altan financan subtenon de Usono. En la lastaj monatoj la IAAE fortigis sian komunikadon pri la operacioj, pri kiuj ĝis suspektas Iranon. En komunikaĵo de la 22-a de februaro 2012, s-ro Amano esprimas sian seniluziiĝon pri tio, ke Irano rifuzis al la inspektistoj de la IAAE aliron al la armea ejo de Parŝin. Tiu nova linio helpas nutri la kreskantan militincitadon de la usonaj komunikiloj kontraŭ la irana reĝimo.

Sub la superrigardo de la direktorino de la gazetara servo, kiu skrupule retajpas nian interparoladon, ni renkontas fakulon de la departemento de garantioj, kiu devas resti anonima. Li klarigas al ni, ke la agentejo evoluas “en mondo griza, kie elekti fidindan informon estas defio, vide al la multiĝo de la analizendaj donitaĵoj”. Dum la sola jaro 2010, la departemento de garantioj de la IAAE faris 17.000 raportojn kaj deklarojn, kontrolis proksimume 440.000 transakciojn de atommaterialo, analizis centojn da materialprovaĵoj, 377 satelitajn bildojn kaj dissendis 3.000 artikolojn kun libera aliro.*

* “Annual Report”, AIEA, 2010, p. 83.

La fakto, ke la pakistana fizikisto Abdul Q. Khan ŝtelis en la jaro 1974 la centrifugan teĥnologion por riĉigo de uranio, malkaŝis la ekzistadon de monda ĉeno de komplicecoj, kiu ebligis al landoj kiel Libio, Irano kaj Nord-Koreio kaŝe ekipiĝo per centrifugoj. En sia datumbanko de kontraŭleĝaj agadoj la IAAE nombris pli ol 650 incidentojn ligitajn kun kontrabando de nuklea materialo inter 1993 kaj 2004. La evoluo de la minaco ligita kun la tutmondiĝo de la fendebla materialo ne kondukis al etendo de ĝia mandato, kvankam la IAAE ja donis al si novajn kompetentojn kaj kromajn rimedojn, ekz-e dogankontrolistojn. Ĝi petas la starigon de nova financ-linio por akiri informojn pri la observado kaj laŭspurado de la internacia komerco pri fendebla materialo. Sed la demando de suvereneco de la ŝtatoj malhelpas la aliron de la inspektistoj surloke. Nur la Konsilantaro pri Sekureco povas larĝigi la mandaton de la IAAE — kion ĝi faras diligente por siaj inspektistoj en Irano.

En la etaĝoj de unu el la helicaj turoj de la viena komplekso troviĝas la Scienca Komitato de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Efikoj de Atomaj Radiadoj (United Nations Scientific Committee on the Effects of Atomic Radiation, UNSCEAR), starigita en 1955. Ĝia prezidanto, s-ro Wolfgang Weiss, klarigas al ni la metodon taksi la riskon de la radiadoj por la homa sano. La siverto (Sv), laŭ la nomo de la sveda fizikisto Rolf Sievert, mezuras la elmetiĝon al la ionigaj radiadoj. En Francio la laŭregula limo de elmetiĝo de laboristoj (atomindustrio, medicina radiado) estas fiksita ĉe 20 milonoj de siverto jare (mSV/jare), kaj en urĝa kazo povas etendiĝi al 100mSv/jare. Por la publiko tiu limo estas 1 milono de siverto jare. Nu, laŭ s-ro Weiss, ĉe malpli ol 200 milonoj de siverto jare ne estas signifa risko: “Ni kredas je linia rilato sen sojlo inter la risko kaj la dozo. 1.000 milonoj de sivertoj jare prezentas 10 elcentojn da risko de kancero. 100 mSv/jare sekvigas nur 1 elcenton da risko. Do, el 100 laboristoj en la centralo de Fukuŝimo elmetitaj al 100 mSv/jare, nur unu havos kanceron.” Jen aritmetiko de konsterna simpleco. La UNSCEAR bagatelumas la riskon je longa tempo de tiuj “malfortaj” dozoj. En sia raporto de 2008 pri la sekvoj de la Ĉernobila katastrofo, la komitato kalkulis, ke la katastrofo kaŭzis 6.000 kancerojn de la tiroido, el kiuj dek kvin mortigajn. S-ro Weiss taksas ke la mortiĝo po kancero estas apenaŭ pli alta en la regionoj proksimaj de Ĉernobiloj ol se nenia atomkatastrofo tie okazintus. Pri la sorto de la likvidistoj* de Ĉernobilo, la UNSCEAR asertas, ke nur 28 de ili, el 530.000, mortis pro akra radiado.

* Nomo donita al la soldatoj, fajrobrigadistoj kaj teĥnikistoj taskitaj estingi la incendion de la centralo kaj sekurigi la lokon.

Por longtempe sekvi la efikojn de la radiadoj kaj ellabori epidemiologiajn studaĵojn, la UNSCEAR dungas entute kaj por ĉio kvar homojn, kaj adjunktas eksterajn fakulojn. Tiu komitato, konfidenca, estis starigita komence por kontroli la evoluon de la sanstato de multegaj viktimoj de la bomboj de Hiroŝimo kaj de Nagasako. “El tiu ekstrema kaj akra radiado oni deduktis la malutilon de la milonsiverto, kiun oni transponas al situacio de kronika elmetiĝo. La kategorioj pri radiprotektado malbone aplikeblas al la situacioj de atomcentrala akcidento, kies efikoj daŭras”, rimarkigas s-ro Yves Marignac, direktoro de WISE-Parizo. Laŭ tiu sendependa fakulo pri energio kaj atomaj demandoj, la scienculoj pri radiprotektado de kvindek jaroj subtaksas la efikojn de kronika elmetiĝo al radiadoj: “La internacia komunumo devintus okupiĝi pri tiu demando, sed ĝi rifuzis fari tion, ĉar ĝiaj orientiĝoj estas jam antaŭe fiksitaj per plimulto. Ĝi faras ĉion por eviti paradigmo-ŝanĝon pri la risko de kronika elmetiĝo. Nu, la sansituacio malboniĝas sur ĉiuj infektitaj teritorioj. Kiu estas la parto de la radiadoj en tiu malboniĝo? La scienca komunumo portas la respondecon pri tio, ke ĝi ne donas al si la rimedojn por scii tion.” Estas la tasko de la UNSCEAR fari studaĵon, tre atendatan, pri la bilanco de la radiaktiveco kaj la estontaj efikoj de la radiadoj en la regiono de Fukuŝimo. Sed ĝiaj loĝantoj devos atendi ĝis la apero de la raporto, en majo 1913, por scii je kia dozo ili povas sin teni, kaj havi ĝeneralan komprenon pri la radiadoj en la nutraĵoj.

La radiprotektado — vivnecesa por la viktimoj de atomaj akcidentoj kaj de atommilitoj — sekvas sciencon mildigitan de la komitatoj, kies disbranĉiĝoj montras ĝian proksimecon al la industria mondo kaj al la agentejoj de oficiala ekspertado. La Internacia Komisiono pri Radiprotektado (CIPR laŭ la franca), fondita en 1928 por eldoni normojn de protektado en radiologio, estas hodiaŭ aŭtoritata por difini la limojn de allaseblaj dozoj por la loĝantaro kaj por la atomlaboristoj. En ĝi troviĝas sciencaj institucioj, sed ankaŭ membrojn de la industrio, kiel s-rino Natalia Shandala, taskita pri publikaj rilatoj ĉe Rosatom (rusa atomelektra grupo), la Komisarejo pri Atomenergio (KAE) aŭ la franca grupo EDF. Inspiritaj de la CIPR, la normoj de radiprotektado adoptitaj de la japanaj instancoj, montriĝas pli malstriktaj ol tiuj determinitaj en la printempo de 1986 en Sovetio.

La instituto Belrad, kun sidejo en Minsko (Belorusio), denuncas tiun malsufiĉon. Ĝi rimarkigas, ke la belorusaj infanoj suferas kardiovazajn malsanojn, ĉar ili konsumis nutraĵojn infektitajn je 20 bekereloj po kilogramo.* Tiu unuo, laŭ la franca fizikisto Henri Becquerel, prezentas la nombron de spontaj transformiĝoj aŭ de disatomiĝoj po sekundo ene de radiaktiva materio, kiu montriĝas per elmetiĝo de radioj. En Japanio la akceptebla sojlo antaŭ la akcidento estis proksimume 1 bekerelo po kilogramo de nutraĵo, sed ĝi estis altigita al 500-oble pli tuj post la katastrofo, kaj poste reduktita al 100 bq/kg la 1-an de aprilo 1012. Rizo kaj legomoj estis tiel unue plejparte dekretitaj neinfektitaj: pro tiu altigita sojlo ili troviĝas ankoraŭ en la komerco, kaj ĉio ĉi kun la aprobo de la internaciaj instancoj kiel la IAAE kaj la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). La MOS kaj la IAAE estas fakte ligitaj per speciala interkonsento el la jaro 1959. Laŭ la retejo Independent WHO (“Sendependa MOS”), tiu interkonsento klarigas, kial la MOS bagatelumis la sekvojn de Ĉernobilo, poste de Fukuŝimo, kaj troviĝas strange senrimeda pri tiu grava temo de publika sano. En dudek kvin jaroj, “nenia socia kaj medicina programo digna de tiu nomo estis realigita en la infektitaj zonoj de Ĉernobilo”, kaj, “en la atomteĥnikaj landoj la epidemiologiaj studoj estas maloftaj, eĉ ne ekzistas”. Barita de la oficiala doktrino, la informado pri la riskoj ligitaj kun la atomteĥniko estas sisteme nebuligata kaj bagatelumata. Kaj la respondeculoj pri la atomkatastrofoj restas senpunaj.

* “Po” en tiu pozicio estas jam vaste uzata, kvankam ne Fundamenta. Ĝi estas ĉefe pli praktika ol la Fundamenta uzo, kiu estus “nutraĵojn infektitajn je po 20 bekereloj por ĉiu kilogramo”. Estus interese aŭdi la opinion de la legantoj pri tiu demando. -vl

Agnès SINAÏ.