Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ne estas nur la “kostoj de laboro” ...

Kosto de kapitalo, la demando kiu ŝanĝas ĉion

Por pravigi ĉiajn reformojn, informiloj kaj registoj mencias sian pretecon fine forigi certajn “tabuojn” kaj pruvi kuraĝon. Sed ĉiam fine temas pri reduktado de salajroj kaj socialaj servoj. Tamen ja ekzistas tabuo, kiu punas ĉiujn kiuj deziras krei laborlokojn: la tro alta kosto de la kapitalo.

ESTUS CERTE tre interese sekvi la zigzagan, kvazaŭ ebriulan vojon, kiu trairas la tutan Eŭropon kaj fine alvenas al la pozicio, laŭ kiu ĉiuj niaj malbonaĵoj devenas el demandoj de konkurenckapablo kaj, finfine, al problemoj de laborkosto. Forgesitaj la krizoj de la subprime, la krizo de banka pagkapablo, la gigantaj malplivalorigoj de la bonhavoj, la kolapso de la kredito, la paralizo de la postulo, la transformado de privataj ŝuldoj en publikajn ŝuldojn, la politikoj de malabundo. Kiel bone klarigis al ni en la jaro 2010 s-ro Ulrich Wilhelm, tiam porparolanto de la germana registaro, “la solvo por korekti la [komercajn] malekvilibrojn en la eŭrozono kaj stabiligi la publikajn financojn troviĝas en la konkurenckapablo de la tuta Eŭropo”.*

* Financial Times, Londono, 22-a de marto 2010.

Kiam oni havas klarigon, oni devas scii defendi ĝin kontraŭ ĉio, eĉ kontraŭ la aritmetika rigoro. Ĉar oni certe tre bone komprenas, ke niaj internaj malekvilibroj ne solveblas per fratomurda kaj senfina konkurso inter la eŭropaj landoj por venki pri konkurenckapablo unu kontraŭ la alia — kio nomiĝas, minimume, nulsuma ludo ... —, la projekto, kiun oni prezentas al ni nun, konsistas en la provo venki en konkurenckapablo kontraŭ la tuta cetera mondo. “La tuta Eŭropo”, ĉe la fino de siaj klopodoj, sukcesos altigi la komercajn bilancojn de siaj membrolandoj kontraŭ tiuj de siaj eksteraj partneroj. Ni senpacience atendas la ordonon de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD) aŭ de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), altigi la konkurenckapablon de “la tuta mondo”, por ke ĝi altigu sian komercan bilancon kontraŭ la marsanoj.

Oni povintus pensi, ke, alveninte ĉe la fino de tiu sakstrato, la eŭropaj respondeculoj, la gvidantoj de la grandaj ekonomiaj institucioj, la seriozaj fakuloj, la gravaj komentistoj forlasas sian obsedon de la laborkosto por esplori alian, kiun simpla sento pri simetrio jam delonge devintus suflori al ili. Sen forlasi la registron de la kostoj, kiu plenigas la imagan spacon de la ekonomikistoj, ili tiel povintus informiĝi, ĝuste por vidi, kiel statas pri la kapitalkosto, pri ĝia altiĝo. Ne ĉar tio entenus ion por fortigi, kun novaj elspezoj, la doktrinon de konkurenckapablo*, sed ĉar, post satigi sian apetiton pri solvoj sen problemoj, iometa frandemo pri la diverseco povintus igi ilin esplori problemojn sen solvo (ĝisnuna). Tiu vidpunkto ebligas aprezi studaĵon faritan de la ekonomikistoj de la Centre lillois d’études et de recherches sociologiques et économiques (Cleresé), laŭ peto de la sindikato Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (CGT) kaj de la Instituto pri Ekonomiaj kaj Sociaj Esploradoj (IRES).

* Tamen ekzistas ligo, kion montris la Fondaĵo Copernic kaj Attac en sia raporto “Ĉesigi la konkurencon” (oktobro 2012). Kiam la francaj entreprenoj, perdante konkurenckapablon, devas redukti siajn profitojn, sed daŭre pagi altajn dividendojn al siaj akciuloj, oni komprenas, ke la sekvoj estas, almenaŭ parte, malfavoraj al la klopodoj de esplorado kaj disvolvado.

La aŭtoroj de tiu studaĵo klarigas, post alio, ke la altigo de la kapitalkosto — aŭ pli ĝuste de ĝia troa kosto —, en la sekvo de la financiĝo de la ekonomio, bone montras la mizerajn atingojn de la ekonomioj antaŭe evoluintaj, jam de tridek jaroj: la spirmankan kaj skumovan ritmon de la kapital-akumulado, kiun ili spertis, la profundiĝon de la malegalecoj, la eksplodan altiĝon de la financaj enspezoj, la persiston de amasa manko de dungo ... Ili montras ankaŭ la egan altiĝon de la trokosto de la kapitalo, per tio ke ili uzas malpli dolĉigan indikilon ol la faman “ekvilibrecan mezuman kapitalkoston”*, kiun la reganta financa doktrino popularigis.

* Kp “Rentabilité et risque dans le nouveau régime de croissance”, raporto de la grupo prezidita de Dominique Plihon por la ĝenerala komisarejo de la Plano. La Documentation française, Parizo, 2002. Aŭ la artikolon de la franca Vikipedio: “Coût moyen pondéré du capital” [Ekvilibreca mezuma kapitalkosto].
Kaj se la azeno komencas kalcitri?

POR KOMPRENI pri kio temas, necesas distingi du nociojn de kapitalkosto: la ekonomian koston kaj la financan koston. La ekonomia kosto estas la produktada klopodo necesa por fabriki la instrumentojn kaj, pli larĝe, la tutaĵon de la produktadrimedoj: maŝinojn, konstruaĵojn, fabrikojn, transportilojn, infrastrukturojn, patentojn, programojn ... Tiu produkta klopodo iel reprezentas la “veran” koston de la kapitalo, tiun, kiun oni nepre devas elspezi en formo de laboro por fabriki tiun kapitalon, komprenatan ĉi tie en la senco de “produktiva kapitalo”. La mezuro de tiu klopodo (dum jaro, ekzemple) reprezentas tion, kion oni pli kutime nomas la investajn elspezojn, kaj kiujn la naciaj librotenistoj nomas la malneta formiĝo de fiksa kapitalo (MFFK). Tiuj elspezoj estas proksimume 20 elcentoj de la jara produktado de la francaj entreprenoj.

Sed tiu kosto de produktado de la produktiva kapitalo, mezurata laŭ sia aĉetprezo, ne estas la sola, kiu pezas sur la entreprenoj. Kiam ili volas aĉeti kaj funkciigi tiujn produktadrimedojn, ili devas krome salajri la personojn aŭ la instituciojn, kiuj havigis al ili monon (monon nomatan ankaŭ “kapitalo”, sed ĉi-foje en la financa senco). Tiel, al la “vera” kapitalkosto, aldoniĝas la interezoj pagataj al la alpruntistoj kaj la dividendoj pagataj al la akciuloj (kiel pago por ties alporto de kontanta mono ĉe altigoj de kapitalo, aŭ kiam ili lasas parton de “siaj” profitoj en rezervo en la entrepreno).

Nu, granda parto de tiu financa kosto (la interezoj kaj dividendoj) respondas al nenia farita ekonomia servo, ĉu farita al la entreprenoj mem aŭ al la socio en ĝia tutaĵo. Tiam gravas scii, kiom reprezentas tiu parto de la financa kosto totale neproduktiva, kiel rezulto de fenomeno de rento, kaj kiun oni povus klare rezigni per alia organizado por financi la entreprenon: ekzemple per la koncepto de sistemo bazita ekskluzive sur banka kredito kun kiom eble plej malalta interezkvoto.

Por koni la altecon de tiu nemeritita rento, sufiĉas fortranĉi el la financaj enspezoj la parton pravigeblan ... per bonaj ekonomiaj kialoj. Certaj el tiuj interezoj kaj dividendoj efektive kovras la riskon de la alpruntantoj kaj la akciuloj neniam revidi sian monon, pro la ebleco de bankroto ennaskita en ĉia entrepren-projekto. Tion oni povus nomi la entreprenisman riskon. Alia parto de tiuj enspezoj ankaŭ pravigeblas per la administracia kosto de la financa aktiveco, kiu konsistas en transformi la ŝparaĵojn kaj direkti ilin al la entreprenoj.

Se oni forprenas de la tutaĵo de la financaj enspezoj tiujn du komponantojn, kiuj pravigeblas (entreprenisma risko kaj administraciaj kostoj), oni ricevas mezuron de la nemeritita rento. Oni povas nomi ĝin “trokosto de la kapitalo”, ĉar temas pri kosto pagata de la internaj partoprenantoj de la entrepreno, kiu senutile aldoniĝas al la “vera” kosto de la kapitalo.

La studaĵo de la Clersé montras, ke tiu trokosto estas konsiderinda. Por ilustri tion: en la jaro 2011 ĝi estis en Francio, por ĉiuj nefinancaj societoj, 94,7 miliardoj da eŭroj. Komparante ĝin kun la “vera” kapitalkosto, do kun la investo de produktiva kapitalo en la sama jaro (la MFFK), kiu estis 202,3 miliardoj da eŭroj, oni ricevas trokoston de la kapitalo de 50 elcentoj ... Se oni komparus tiun trokoston nur kun la parto de la investo kiu respondas al la amortizo de la kapitalo — kiu, laŭ multaj ekonomikistoj, montras pli bone la “veran” kapitalkoston —, oni ricevus ankoraŭ pli mirigan altecon: proksimume 70 elcentojn!

Tio signifas, ke kiam la francaj laboristoj kapablas produkti siajn maŝinojn, siajn fabrikojn, siajn konstruaĵojn, siajn infrastrukturojn ktp je totala prezo de 100 eŭroj jare (inklude de la profitkvoto), tio kostas praktike inter 150 kaj 170 eŭroj jare al la entreprenoj, kiuj uzas tiun produktivan kapitalon, pro la sola fakto ke ili devas pagi renton, sen ekonomia praveco, al la liverantoj de mono.

Tia trokosto de la kapitalo havas nenian neprecon nek fatalon. Dum la periodo de 1961 ĝis 1981, do antaŭ la monda financa “praeksplodo”, ĝi estis mezume 13,8 elcentoj. Ĝi fariĝis eĉ negativa fine de la “gloraj tridekoj” (1973-1974, pro la reapero de inflacio.

Estas la restriktaj politikoj devenaj el la monisma revolucio kiu, komence, altigis la financan renton, per tio ke ĝi puŝis la realajn interezkvotojn al pintoj. Kiam la malkresko de tiuj kvotoj komenciĝis en la 1990-aj jaroj, ili estis anstataŭitaj de pli altaj dividendoj. La akciula povo, restarigita per la granda graviĝo de la instituciaj investistoj (pensifondusoj, asekurkompanioj ktp), apogis sin sur la disciplino de la merkatoj, la akcia aktivismo kaj la nova regado de la entrepreno por ne lasi flui la renton en aliajn manojn.

Entute eblas diri, ke la eksploda kresko de la trokosto de la kapitalo dum la lastaj tridek jaroj estas la rekta sekvo de la altigo de la financa normo trudata al la entreprenoj kun la helpo de iliaj gvidantoj, kies interesoj estis precize samigitaj kun tiuj de la akciuloj. Por veni de la postuloj de gajnoj el propraj fondusoj en la alteco de 15 elcentoj jare al la trokosto de la kapitalo, sufiĉas iel korekti la mezuron. Tiaj postuloj respondas praktike al trokosto trudata al ĉia investprojekto de 50 ĝis 70 elcentoj.

La efikoj de tiu altigo de la financa normo, kvankam imageblaj, estas nekalkuleblaj. Ĉar en tio la plej grava estas eble ne la plej videbla. Tiuj transigoj de riĉaĵoj al la alpruntistoj kaj al la akciuloj estas certe grava orpluvo, kiu ne ĉesis fortiĝi (de 3 elcentoj da franca aldonvaloro en 1980 ĝis 9 elcentoj hodiaŭ) kaj kiu iras nek en la poŝon de la entreprenuloj (almenaŭ se ili ne estas samtempe proprietuloj de sia entrepreno) nek en la poŝon de la salajruloj.

Oni povus jam bedaŭri, ke la ekspluatado de la laboristoj estas klare fortigita. Sed estas io plia: kiu povas efektive diri la eksterordinaran malŝparadon de riĉaĵoj produkteblaj, de dungoj kreeblaj, de kolektivaj, sociaj, mediaj projektoj entrepreneblaj pro la sola fakto ke la elektosojlo por realigi ilin estas ke ili atingu jaran rentabilitaton de 15 elcentoj? Kiam la ŝarĝo kiu pezas sur ĉia entrepreno, publika kiel privata, altigas ĝiajn realan koston de 50 al 70 elcentoj, ĉu miri pri la malvigleco de niaj ekonomioj, submetitaj al la jugo de la financo? Nur azeno povas elteni ŝarĝon kiu ekvivalentas al 70 elcentoj de ĝia propra pezo.

La problemo ne estas unuavice ke tiu financa troŝarĝo elsuĉas la sumojn necesajn por la investo. Estas pli ĝuste inverse. La mono disdonita al la alpruntistoj kaj akciuloj estas la preciza kontraŭparto de la profitoj, kiujn la entreprenoj jam ne bezonas, pro la fakto ke ili mem limigas siajn investprojektojn al la mezuro kiu estu la plej profitiga. La ĝusta demando estas do la jena: en mondo, kie realiĝas nur tiuj agoj, individuaj aŭ kolektivaj, kiuj profitigas 15 kaj 30 elcentojn jare, kia estas la tombejo de ideoj (bonaj aŭ malbonaj, bedaŭrinde), kiuj neniam enmondiĝis, ĉar ili profitigus nur inter 0 kaj 15 elcentoj?

En momento, kiam necesas komenci la ekologian kaj socian transformadon de niaj ekonomioj, oni povus pensi, ke projekto aŭtente socialdemokrata devus almenaŭ meti al si tiun celon: liberigi la agopovon de la entreprenistoj, de la salajruloj, kaj de ĉiuj kiuj serĉas ekonomian kaj socian progreson, el la jugo de la proprieto kaj de la rento. Likvidi la renton prefere ol la laboron kaj la entreprenon.

Tia ambicio estas certe ekster la atingo de unu sola homo — eĉ se li estus “normala”. Sed ĝi estas certe atingebla de kolektiva ambicio. “Tio ne signifas, avertis nin jam John Maynard Keynes [en la sekvo Kejnzo], ke la uzado de kapital-havaĵoj kostus preskaŭ neniom, sed nur ke la enspezo, kiun oni povus tiri el ĝi, devus apenaŭ kovri nur la malplivaloriĝon pro eluzado kaj arĥaikiĝo, altigita per sumo por kompensi la riskojn kaj la uzadon de lerteco kaj de juĝo.”

Al tiuj, kiuj per tio vidus alproksimiĝi la finon de la mondo, Kejnzo proponis konsolon: “Tia stato de la aferoj estus perfekte akordigebla kun certe grado de individuismo. Sed ĝi ne malpli implicus la eŭtanazion de la rentulo kaj, sekve, la iom-post-ioman malaperon de la aldona subprempovo, kiun la kapitalisto havas por ekspluati la valoron donitan al la kapitalo pro ĝia malofteco.”* Brrr! ...

* J. M.Keynes: Théorie générale de l’emploi, de l’intérêt et de la monnaie, Petite Bibliothèque Payot, Parizo, 1971.

Laurent CORDONNIER.