Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2011-2013

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nutra sekureco, socia juro, ekologio ...

La transatlantika traktato: ciklono minacanta la eŭropanojn

Komencitaj en la jaro 2008, la diskutoj pri la interkonsento pri liberkomerco inter Kanado kaj la Eŭropa Unio finiĝis la 18-an de oktobro. Jen bona signo por la usona registaro, kiu esperas starigi tian partnerecon kun Eŭropo. Tiu projekto, intertraktita sekrete kaj subtenata de la multnaciaj konzernoj, ebligus al tiuj jure ataki ĉian ŝtaton kiu ne plenumus la normojn de la liberalismo.

Ĉu oni imagas multnaciajn konzernojn tribunale akuzi la registarojn, kies politika orientiĝo havus la efikon malpliigi iliajn profitojn? Ĉu penseblas, ke ili povus postuli — kaj ricevi! — larĝaniman kompensaĵon pro la manko de profito ŝuldata al tro deviga laborleĝo aŭ al media leĝaro tro senproprietiga? Kvankam tio ŝajnas ege malverŝajna, tiu scenaro ne estas de hieraŭ. Ĝi estis entenata jam tute preta en la projekto de Multflanka Interkonsento pri Investo (MII), sekrete intertraktita inter 1995 kaj 1997 de la dudek naŭ membroŝtatoj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD).* Lastmomente disvastigita, interalie de Le Monde diplomatique, la teksto vekis en pluraj landoj ondon de senprecedencaj protestoj, kiu devigis ĝiajn instigantojn remeti ĝin en tirkeston. Dek kvin jarojn poste, jen kiu revenis en novaj vestoj.

* VdLe nouveau manifeste du capitalisme mondial [La nova manifesto de la monda kapitalismo], Le Monde diplomatique, februaro 1998.

La Interkonsento pri Transatlantika Partnereco (ITAP), intertraktita ekde julio 2013 de Usono kaj la Eŭropa Unio, estas modifita versio de la MII. Ĝi planas, ke la leĝaroj validaj ĉe la du flankoj de Atlantiko adaptiĝu al la normoj de la liberkomerco establita de kaj por la grandaj eŭropaj kaj usonaj societoj, kun komercaj sankcioj por la ne adaptiĝantaj landoj aŭ kompensaĵo de pluraj milionoj da eŭroj por la akuzantoj.

Laŭ la oficiala kalendaro, la intertraktadoj devus finiĝi post du jaroj. La ITAP kombinas, akrigante ilin, la plej pereigajn elementojn de la antaŭaj interkonsentoj. Se ĝi ekvalidos, la privilegioj de la multnaciaj konzernoj akiros forton de leĝo kaj definitive ligos la manojn de la regantoj. Netuŝebla de registar-ŝanĝoj kaj popolaj mobiliziĝoj, ĝi aplikiĝos, ĉu vole, ĉu perforte, ĉar ĝiaj dispozicioj amendeblas nur kun la unuanima konsento de la subskribintaj landoj. Ĝi kopius en Eŭropo la spiriton kaj la kondiĉojn de sia azia modelo, la Interkonsento pri Transpacifika Partnereco (TPP), aktuale adoptata en dek du landoj post esti arde reklamita de la usonaj aferrondoj. Ili du kune, la ITAP kaj la TPP, konsistigus ekonomian imperion kapablan dikti siajn kondiĉojn ekster siaj limoj: ĉiu lando, kiu volus komerce ekrilati kun Usono aŭ la Eŭropa Unio, estus devigata adopti la regulojn tiaj kiaj ili estas, kiuj validas ene de ilia komuna merkato.

Speciale kreitaj tribunaloj

Ĉar ili celas forvendi tutajn partojn de la nekomerca sektoro, la intertraktadoj pri la ITAP kaj la TPP okazas malantaŭ fermitaj pordoj. La usonaj delegacioj enhavas pli ol sescent konsilistojn mandatitajn de la multnaciaj konzernoj, kiuj disponas pri nelimigita aliro al la preparaj dokumentoj kaj al la reprezentantoj de la registaro. Nenio devas traliki. Ili donis la instrukcion teni ĵurnalistojn kaj civitanojn for de la diskutoj: ili estas informotaj en taŭga momento, ĉe la subskribo de la traktato, kiam estos tro malfrue por reagi.

En momento de naiveco, la usona eksa ministro pri komerco, Ron Kirk, substrekis la “praktikan” intereson “konservi certan gradon de diskreteco kaj de konfidenco”.* La lastan fojon, kiam labor-versio pri interkonsento en stato de formaligo estis publikigita, emfazis li, la intertraktadoj fiaskis — aludo al la Zono de Liberkomerco de Ameriko (ZLEA), larĝigita versio de la Interkonsento pri Nordamerika Libera Interŝanĝo (INALI); tiu projekto, akre defendita de s-ro George W. Bush, estis senvualigita en la interretejo de lia registaro en la jaro 2001. Al kio la senatorino Elisabeth Warren rebatas al Kirk, ke interkonsento decidita sen ajna demokratia ekzamenado estu neniam subskribota.*

* “Some secrecy needed in trade talks: Ron Kirk”, Reuters, 13-a de majo 2012.
* “Elizabeth Warren opposing Obama trade Nominee Michael Froman”, 19-a de junio 2013, Huffingtonpost.com.

La trudema volo ŝirmi la laborejon de la usona-eŭropa traktato kontraŭ la atento de la publiko facile kompreneblas. Estus ja pli bone, se oni donas al si la tempon por anonci al la lando la efikojn, kiujn ĝi havos sur ĉiuj niveloj: de la federacia ŝtato tra la lokaj asembleoj ĝis la urbaj konsilianoj, la elektitoj devos komplete redifini siajn publikajn politikojn por kontentigi la apetiton de la privata sektoro en la sektoroj kiuj estas ankoraŭ parte publikaj. Sekureco pri nutraĵoj, normoj de veneneco, san-asekuroj, prezoj de medikamentoj, libereco de Interreto, protekto de la privata vivo, energio, kulturo, aŭtoraj rajtoj, naturriĉaĵoj, profesia instruado, publikaj ekipaĵoj, enmigrado: nenia kampo de ĝenerala intereso evitas la jugon de la instituciigita liberkomerco. La politika agado de la elektitoj limiĝas al intertraktado kun la entreprenoj aŭ ties lokaj reprezentantoj pri la eretoj de suvereneco, kiujn tiuj pretas koncedi. Estas jam interkonsentite, ke la subskribintaj landoj certigos la “konformigon de siaj leĝoj, de siaj regularoj kaj de siaj proceduroj” kun la dispozicioj de la traktato. Sen ajna dubo ili skrupule atentos por plenumi tiun promeson. Alikaze ili povos esti persekutataj antaŭ la tribunaloj speciale kreitaj por la malkonsentoj inter investistoj kaj ŝtatoj, kaj dotitaj je la povo decidi komercajn sankciojn kontraŭ tiuj lastaj.

La ideo povas ŝajni malverŝajna, ĝi tamen troviĝas en la filozofio de la jam validaj komercaj traktatoj: la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) ekzemple kondamnis Usonon pro ties tinus-skatoloj kun la etikedo “sen danĝero por la delfenoj”, por indiki la devenlandon pri importitaj viandoj, aŭ pro la malpermeso de bombone parfumita tabako, ĉar tiuj protektaj disponoj estas konsiderataj kiel malhelpo por la liberkomerco. Ĝi ankaŭ trudis al la Eŭropa Unio punojn de pluraj centmilionoj da eŭroj pro ĝia rifuzo importi genetike modifitajn organismojn (GMO). La nova punkto, kiun la ITAP kaj la TPP enkondukas, estas ke ili permesas al la multnaciaj konzernoj sianome persekuti subskribintan landon, kies politiko havus limigan efikon por ilia komerca vendegado.

Sub tia reĝimo la entreprenoj kapablus kontraŭagi la politikon pri sano, pri mediprotektado aŭ pri financa regulado, kiun iu aŭ alia lando decidas, per tio ke ili postulas damaĝkompenson ĉe eksterjuraj tribunaloj. Tiuj specialaj kortumoj, konsistantaj el tri afer-advokatoj kaj agantaj laŭ la leĝoj de la Monda Banko kaj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), havos la povon kondamni la impostpaganton je pezaj kompensaĵoj, kiam lia leĝaro ronĝas la “esperatajn estontajn profitojn” de societo.

Tiu sistemo “investisto kontraŭ ŝtato”, kiu ŝajnis esti forstrekita el la menuo post la forlaso de la AMI en 1998, estis kaŝe restarigita en la fluo de la jaroj. Pro pluraj komercaj interkonsentoj subskribitaj de Vaŝingtono, 400 milionoj da dolaroj pasis el la poŝo de la impostpaganto en tiun de la multnaciaj konzernoj pro malpermeso de venenaj produktoj, pro enkadrigo de ekspluatado de akvo, de grundo aŭ de ligno, ktp.* Sub la reĝimo de tiuj samaj traktatoj, la aktuale okazantaj proceduroj — en la aferoj de ĝenerala intereso, ekzemple medicinaj patentoj, batalo kontraŭ poluado aŭ klimato kaj fosiliaj energioj — altigas la postulojn je damaĝkompenso al 14 miliardoj da dolaroj.

* “Table of foreign investor-state cases and claims under NAFTA and other US “trade” deals, Public Citizen, Washington, DC, aŭgusto 2013.

La APT ankoraŭ plialtigus la fakturon de tiu laŭleĝa eltrudo, pro la graveco de la interesoj en la transatlantika komerco. Tri mil tricent eŭropaj entreprenoj agas en Usono pere de dudek kvar mil filioj, de kiu ĉiu povas iun tagon kredi sin rajta postuli kompensaĵon pro komerca damaĝo. Tia orpluva efiko ege superus la kostojn kaŭzitajn de la antaŭaj traktatoj. La membroŝtatoj de la Eŭropa Unio siavice vidus sin elmetitaj al eĉ pli granda financa risko, sciante ke dek kvar mil kvarcent usonaj kompanioj disponas en Eŭropo pri reto de kvindek mil okcent filioj. Sume temas pri sepdek kvin mil societoj kiuj povus impeti sur la publikan monon.

Oficiale, tiu reĝimo devis komence solidigi la pozicion de la investistoj en la evolulandoj sen fidinda jursistemo; ĝi ebligus al ili respektigi siajn rajtojn kaze de senproprietigo. Sed Eŭropunio kaj Usono estas ja ne vere konsiderataj senjuraj zonoj; ili male disponas pri funkcianta jursistemo, kiu plene respektas la rajton je proprieto. Per tio, ke la APT metas ilin malgraŭ ĉio sub la kuratorecon de specialaj tribunaloj, ĝi montras, ke ĝia celo ne estas protekti la investistojn, sed kreskigi la povon de la multnaciaj konzernoj.

Proceso pro altigo de la minimuma salajro

Evidentas, ke la advokatoj, kiuj konsistigas tiujn tribunalojn, estas neniel devigataj raporti al la elektantaro. Ili povas, gaje inversigante la rolojn, same servi kiel juĝistoj kaj pledi favore al la akuzo de siaj potencaj klientoj.* Tiuj juristoj pri internacia investo estas ege malmultaj: nur dek kvin dividas inter si 55 elcentojn de la aferoj traktitaj ĝis nun. Evidente iliaj decidoj estas senapelaciaj.

* “Treaty disputes roiled by bias charges”, Bloomberg, 10-a de julio 2013.

La “rajtoj” kiujn ili devas protekti estas formulitaj intence malprecize, kaj ilia interpreto servas tre malofte la interesojn de la plej multaj homoj. Ekzemple tiu atribuita al la investisto ĝui regularan kadron konforman al siaj “antaŭkalkuloj”* — kio signifas, ke la registaro ne rajtas modifi sian politikon post kiam la investo okazis. La rajto ricevi kompensaĵon kaze de “malrekta senproprietigo” signifas, ke la publika povo devas pagi, se ĝia leĝo efikas tiel, ke la valoro de la investo malpliiĝas, eĉ kiam la sama leĝo aplikiĝas ankaŭ al la lokaj entreprenoj. La tribunaloj ankaŭ agnoskas la rajton de la kapitalo akiri ĉiam pli da grundo, da naturresursoj, da ekipaĵoj, da fabrikoj ktp. Nenia kompensaĵo ekzistas ĉe la flanko de la multnaciaj konzernoj: tiuj havas nenian devon al la ŝtatoj kaj povas okazigi jurajn persekutojn kie kaj kiam tio plaĉas al ili.

* En la franca: prévisions, kio signifas “antaŭvido, konjektado, antaŭkalkulo, antaŭzorgo”. -vl

Certaj investistoj havas tre ampleksan koncepton de siaj necedeblaj rajtoj. Lastatempe eŭropaj societoj faris jurajn persekutojn kontraŭ la altigo de la minimuma salajro en Egiptio, aŭ kontraŭ la limigo de venenaj ellasaĵoj en Peruo. En tiu lasta kazo la ALENA servis por protekti la rajton polui de la usona grupo Renco.* Alia ekzemplo: la giganto de cigaredoj Philipp Morris, ĝenata de la kontraŭtabaka leĝo de Urugvajo kaj de Aŭstralio, tiris ambaŭ ŝtatojn antaŭ specialan tribunalon. La usona medikamenta grupo Eli Lilly volas akiri sian rajton kontraŭ Kanado, kiu kulpas pro starigo de patent-sistemo, kiu igas certajn medikamentojn pli facile akireblaj. La sveda elektro-liveranto Vattenfall postulas plurajn miliardojn da eŭroj al Germanio pro ties “energiŝanĝo”, kiu pli severe traktas la karbocentralojn kaj promesas ĉesigon de la atomcentraloj.

* “Renco uses US-Peru FTA to evade justice for La Oroya pollution”, Public Citizen.

Ne estas limo de punoj, kiujn tribunalo povas trudi al ŝtato favore al multnacia konzerno. Antaŭ jaro, Ekvadoro estis kondamnita pagi la rekordan sumon de du miliardoj da eŭroj al petrolkompanio.* Eĉ kiam registaroj gajnas proceson, ili devas pagi diversajn tribunalajn kaj komisionajn kostojn, kiuj atingas mezume 8 milionojn da dolaroj por ĉiu dosiero, malŝparitaj malfavore al la impostpaganto. Pro tio la publikaj potencoj ofte preferas intertrakti kun la akuzanto ol defendi sian rajton tribunale. Ekzemple la kanada ŝtato ŝparis al si proceson per tio ke ĝi haste nuligis malpermeson de venena aldonaĵo uzata de la petrolindustrio.

* “Ecuador to fight oil dispute fine”, AFP, 13-a de oktobro 2012.

Tamen la postuloj ne ĉesas kreski. Laŭ la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD), la nombro de aferoj submetitaj al la specialaj tribunaloj dekobliĝis post 2000. Dum la sistemo de komerca arbitracio estis konceptita jam en la 1950-aj jaroj, ĝi neniam servis tiom al la privataj interesoj kiom en la jaro 2012, rekorda jaro de deponado de dosieroj. Tiu kresko kreis florantan forcejon de financaj konsilistoj kaj de afer-advokatoj.

La projekto de granda usona-eŭropa merkato estis de longaj jaroj flegata de la Transatlantika Ekonomia Dialogo (TABD laŭ la angla), premgrupo hodiaŭ pli bone konata sub la nomo Transatlantic Business Council (TBC). Starigita en 1995 sub la patronado de la Eŭropa Unio kaj de la usona ministrejo pri komerco, tiu forumo de riĉaj entreprenistoj agas por “dialogo” alte konstruema inter la ekonomiaj elitoj de la du kontinentoj, la registaro de Vaŝingtono kaj la komisaroj de Bruselo. La TABD estas konstanta forumo kiu ebligas al la multnaciaj konzernoj kunordigi siajn atakojn kontraŭ la politikoj de ĝenerala intereso kiuj ankoraŭ rezistas ĉe la du flankoj de Atlantiko.

Ĝia celo, publike afiŝita, estas elimini tion, kion ĝi nomas la “komercaj malkonsentoj” (france: discordes commerciales, angle: trade irritants), tio signifas agi en la du kontinentoj laŭ la samaj reguloj kaj sen interfero kun la publikaj potencoj. “Reguliga konverĝo” kaj “reciproka agnosko” estas parto de la semantikaj ŝildoj kiujn ĝi svingas por instigi la registarojn permesi la produktojn kaj servojn kiuj malkongruas kun la lokaj leĝaroj.

Maljusta rifuzo de porko kun raktopamino

Sed anstataŭ proponi simplan mildigon de la ekzistantaj leĝoj, la aktivuloj de la transatlantika merkato volas tutsimple reskribi ilin mem. La usona komerca ĉambro kaj Business Europe, du el la plej grandaj mastraj organizaĵoj de la planedo, tiel alvokis la intertraktantoj de la APT venigi ĉirkaŭ labortablo grupon de plej grandaj akciuloj kaj de politikaj respondeculoj por ke ili “redaktu kune la tekstojn de regulado” kiuj poste havos forton de leĝo en Usono kaj en la Eŭropa Unio. Cetere ĉe tio oni rajtas demandi sin, ĉu la ĉeesto de politikistoj en la komerca skriboficejo estas vere nemalhavebla ...

Fakte, la multnaciaj konzernoj montras rimarkindan sinceron en la eldiro de siaj intencoj. Ekzemple pri la demando de la genetike modifitaj organismoj (GMO). Dum en Usono unu ŝtato el du konsideras devigi indikon pri la ĉeesto de genetike modifitaj organismoj en nutraĵo — dispono dezirata de 80 elcentoj de la konsumantoj de la lando —, la industriistoj de la kampkultura-nutraĵa industrio, tie same kiel en Eŭropo, premas por malpermesi tian etikedadon. La Nacia Asocio de Konfitaĵistoj diris tion sufiĉe rekte: “La usona industrio volas ke la APT antaŭeniru en tiu demando per forigo de la etikedado pri GMO kaj de la normoj de laŭspureblo.” La tre influhava Organizaĵo de la Bioteĥnologia Industrio (Biotechnology Industry Organization, BIO), en kiu troviĝas la giganto Monsanto, siavice indignas ke la produktoj kun GMO kaj vendataj en Usono povus esti rifuzataj en la eŭropa merkato. Ĝi do deziras, ke la “abismo, kiu larĝiĝas inter la malreguligo de novaj bioteĥnologiaj produktoj en Usono kaj ilia akcepto en Eŭropo” estu rapide forigita.* Monsanto kaj ĝiaj amikoj ne kaŝas sian esperon, ke la transatlantika liberkomerca zono ebligos fine trudi al la eŭropanoj ilian “katalogon plenan de GMO-produktoj kiuj atendas aprobon kaj uzadon”.*

* Commentaires sur l’Accord de partenariat transatlantique (Komentoj pri la Interkonsento de Transatlantika Partnereco), dokumento de la BIO, Vaŝingtono, DC, majo 2013.
* “EU-US high level working group on jobs and growth. Response to consultation by EuropaBio and BIO”, http://ec.europa.eu.

La ofensivo ne estas malpli vigla ĉe la fronto de la privata vivo. La Koalicio de Cifereca Komerco (angle: Digital Trade Coalition — DTC), kiu grupigas industriistojn de Interreto kaj de altaj teĥnologioj, premas la intertraktantojn de la APT forigi la barojn kiuj malebligas ke la fluo de personaj datumoj libere disvastiĝu de Eŭropo al Usono (vd la artikolon de Marie Bénilde: “Metoda postkurado de retuzantoj revolucias reklamadon”). “La aktuala vidpunkto de la Unio, laŭ kiu Usono ne donas “adekvatan” protekton al la privata vivo, ne estas racia”, malpaciencas la premgrupistoj. En la lumo de la riveladoj de s-ro Edward Snowden pri la spionad-sistemo de la Nacia Agentejo pri Sekureco (National Security Agency, NSA), en tiu sennunanca opinio povas aspekti impertinenta. Ĉiukaze ĝi ne atingas la nivelon de la deklaro de la US Council for International Business, grupo de societoj kiu, same kiel Verizon, amase provizis la NSA per personaj donitaĵoj: “La traktato devus provi ĉirkaŭbari la esceptojn, kiel la sekurecon kaj la privatan vivon, por certigi ke ili ne servu kiel kaŝitaj malhelpoj al la komerco.”

Ankaŭ la normoj de kvalito en la nutraĵo estas celo de la atako. La usona viandindustrio volas atingi la forigon de la eŭropa regulo kiu malpermesas kokidaĵojn seninfektitajn per kloro. Avangardo de tiu batalo estas la grupo Yum, proprietulo de la ĉeno de rapidmanĝejoj Kentucky Fried Chicken. Ĝi povas kalkuli kun la batalforto de la mastraj organizaĵoj. “La EU permesas nur la uzadon de akvo kaj vaporo por la ostoj”, protestas la Usona Asocio pri Viando, dum alia premgrupo, la Usona Instituto pri Viando, bedaŭras la “ne pravigitan rifuzon [fare de Bruselo] de viandoj, al kiuj oni aldonis beta-agonistojn, ekzemple la Raktopaminan Klorhidraton*. Raktopamino estas medikamento uzata por pufigi la proporcion de magra viando ĉe porkoj kaj bovoj. Pro ĝiaj riskoj por la sano de la bestoj kaj de la konsumantoj, ĝi estas malpermesata en cent sesdek landoj, inter ili la membroŝtatoj de la EU, Rusio kaj Ĉinio. Por la usona porkaĵindustrio tiu protekta dispono estas distordo de la libera konkurenco, kiun la APT devas urĝe ĉesigi.

* France: Ractopamine chlorhydrate. -vl

“La usonaj produktistoj de porkaĵoj ne akceptos alian rezulton ol la forigon de la eŭropa malpermeso uzi Raktopaminon”, minacas la Nacia Konsilantaro de Porkaĵ-Produktistoj (National Pork Producers Council, NPPC). Dume, oriente de Atlantiko, la industriistoj grupiĝintaj en la Business Europe denuncas la “barojn kiuj malutilas al la eŭropaj eksportoj al Usono, ekzemple la usonan leĝon pri nutraĵa sekureco”. Ekde la jaro 2011 tiu leĝo efektive permesas al la kontrolservoj forigi el la merkato importitajn infektitajn produktojn. Ankaŭ tie, la intertraktantoj pri la APT estas petataj forigi ĉion.

Same okazas pri la forcejefikaj gasoj. La organizaĵo Airlines for America (A4A), la armita brako de la usonaj aertransportistoj, starigis liston de la “senutilaj reguloj kiuj konsiderinde damaĝas [ilian] industrion” kaj kiujn la APT kompreneble devas forstreki. Ĉepinte de tiu listo troviĝas la eŭropa sistemo de interŝanĝo de ellaskvotoj, kiu devigas la aerkompaniojn pagi pro sia poluado per karbongaso. Bruselo provizore suspendis tiun programon; A4A postulas ĝian definitivan forigon nome de la “progreso”.

Sed la merkata krucmilito estas plej vigla en la sektoro de financoj. Kvin jarojn post la apero de la subprime-krizo, la usonaj kaj eŭropaj intertraktantoj interkonsentis ke la tempo de la duonvoloj de regulado de la financindustrio jam pasis. La kadro, kiun ili volas starigi, planas rezigni ĉiujn protektilojn kontraŭ riskaj plasoj kaj malebligi la registarojn kontroli la volumenon, la econ aŭ devenon de surmerkatigitaj financproduktoj. Resume, tio signifas tutsimple forstreki la vorton regulado.

De kie venas tiu ekstravaganca reveno al la malnovaj receptoj de s-ino Thatcher? Ĝi respondas al la volo de la Asocio de Germanaj Bankoj, kiu ne preterlasas esprimi siajn “maltrankvilojn” pri la tamen timema reformeto de Wall Street decidita post la krizo de 2008. Unu el ĝiaj plej entreprenemaj membroj pri tiu dosiero estas la Deutsche Bank, kiu tamen ricevis en la jaro 2009 centojn da miliardoj da dolaroj de la usona Federacia Rezervo interŝanĝe de valorpaperoj apogataj de hipotekaj kreditoraĵoj.* La germana giganto volas ĉesigi la Volcker-reguladon, kiu estas la ŝlosilŝtono de la Wall Street-reformo kaj kiu estas, laŭ ĝi, “tro peza ŝarĝo por la neusonaj bankoj”. Insurance Europe, la lancopinto de la eŭropaj asekuraj societoj, deziras siaflanke ke la APT “forigu” la flankajn garantiojn, kiuj malinstigas la sektoron aventuri per alte riskaj plasoj.

*Fed opens books, revealing European megabanks were biggest beneficiaries”, 10-a de januaro 2012, HuffingtonPost.com.

La Forumo de Eŭropaj Servoj, mastra organizaĵo en kiu partoprenas la Deutsche Bank, agadas en la kulisoj de la transatlantikaj interparoladoj por ke la usonaj kontrolinstancoj ĉesu ŝovi sian nazon en la aferojn de la grandaj eksterlandaj bankoj kiuj agas en la sama teritorio. Ĉe la usona flanko oni esperas ĉefe ke la APT definitive enterigu la eŭropan projekton de imposto pri financaj transakcioj. Tiu afero ŝajnas jam nun decidita, ĉar la Eŭropa Komisiono mem opiniis, ke tiu imposto ne konformas kun la reguloj de la MOK.* Dum la transatlantika liberkomerca zono promesas ankoraŭ pli senbridan liberalismon ol tiu de la MOK, kaj dum la Internacia Mon-Fonduso (IMF) sisteme kontraŭstaras ĉian kontrolon pri la kapitalmoviĝoj, la kaduka “Tobin-imposto” jam ne maltrankviligas multajn en Usono.

*Europe admits speculation taxes a WTO Problem”, Public Citizen, 30-a de aprilo 2010.

Sed la sirenoj de malregulado ne aŭdiĝas nur en la financindustrio. La APT volas malfermi al la konkurenco ĉiujn sektorojn “nevideblajn” aŭ de ĝenerala intereso. La subskribintaj ŝtatoj estos devigataj ne nur submeti siajn publikajn servojn al la komerca logiko, sed ankaŭ rezigni pri ĉia interveno pri la eksterlandaj liverantoj de servoj kiuj avidas iliajn merkatojn. La politikaj agospacoj pri sano, energio, edukado, akvo aŭ transporto reduktiĝus al preskaŭ nenio. La komerca febro ankaŭ ne preterlasas la enmigradon, ĉar la instigantoj de la APT arogas al si la kompetenton starigi komunan politikon ĉe la landlimoj — sendube por faciligi la eniron de tiuj, kiuj ŝatus vendi havaĵon aŭ servon malfavore al la aliaj.

De kelkaj monatoj, la ritmo de intertraktado intensiĝas. En Vaŝingtono oni havas bonajn kialojn por kredi, ke la eŭropaj gvidantoj pretas je io ajn por revigligi kadukan ekonomian kreskon, eĉ je la prezo de rezigno pri sia sociala pakto. La argumento de la instigantoj de la APT, laŭ kiuj la senreguligita liberkomerco faciligos la komercajn interŝanĝojn kaj do kreos dungojn, pezas ŝajne pli ol la timo de sociala tertremo. La doganaj baroj, kiuj ankoraŭ restas inter Eŭropo kaj Usono, estas tamen “jam sufiĉe malaltaj”, kiel koncedas la usona reprezentanto pri komerco.* La konstruistoj de la APT koncedas mem, ke ilia ĉefa celo ne estas malaltigi la doganaĵojn, kiuj estas ĉiukaze jam sensignifaj, sed trudi “la forigon, la reduktadon aŭ la antaŭmalhelpon de superfluaj naciaj politikoj”*, ĉe kio “superflua” estas konsiderata ĉio kio malrapidigas la varfluon, ekzemple la regulado de financo, la batalo kontraŭ la klimata varmigo aŭ la uzado de la demokratio.

* Letero de s-ro Demetrios Marantis, usona reprezentanto pri komerco, al s-ro John Boehner, respublikana porparolanto ĉe la Ĉambro de Reprezentantoj, Vaŝingtono, DC, 20-a de marto 2013.
* “Final report. High level working group on jobs and growth”, 11-a de februaro 2013.

Estas vere ke la ege malmultaj studaĵoj pri la konsekvencoj de la APT apenaŭ interesiĝas pri la socialaj kaj ekonomiaj sekvoj. Raporto ofte citata, kiu devenas el la Eŭropa Centro pri Internacia Politika Ekonomio (ECIPE), asertas kun la aŭtoritato de Nostradamus de komerca lernejo, ke la APT liveros al la loĝantaro de la transatlantika merkato kroman riĉaĵon de 3 centonoj po homo kaj po tago ... ekde la jaro 2029.*

* “TAFTA’s trade benefit: a candy bar”, Public Citizen, 11-a de julio 2013.

Spite al sia optimismo, la sama studaĵo taksas je nur 0,06 elcentoj la altiĝon de la malneta enlanda produkto (MEP) en Eŭropo kaj Usono pro la ekvalido de la APT. Eĉ tia “sukceso” estas tre malrealisma, ĉar ĝiaj aŭtoroj konsideras, ke liberkomerco nepre vigligas ekonomian kreskon; kio estas teorio regule refutata de la faktoj. Tia tre eta altiĝo estus cetere ne perceptebla. Por kompari, la kvina versio de la iPhone de Apple kaŭzis en Usono altiĝon de la MEP okoble pli grandan.

Preskaŭ ĉiuj studaĵoj pri la APT estis financitaj de institucioj favoraj al liberkomerco aŭ de mastraj organizaĵoj; pro tio la socialaj kostoj de la traktato ne aperas en ili, ankaŭ ne ĝiaj rektaj viktimoj, kiuj tamen povus esti centoj da milionoj. Sed ankoraŭ la ludo ne estas finita. Kiel montris la misaventuroj de la AMI, de la ZLEA kaj certaj cikloj de intertraktadoj ĉe la MOK, la uzado de la “komerco” kiel troja ĉevalo por malmunti la socialajn protektojn kaj por instali la regadon de aferŝarĝitoj en la pasinteco plurfoje malsukcesis. Povas esti, ke ankaŭ ĉi-foje tia provo fiaskos.

Lori WALLACH.