Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Politika senpoveco en Francujo

Tempo de ribeletoj

UNUAVIDE la kontrasto estas absoluta. En Germanio, la du ĉefaj politikaj grupoj, la Kristandemokrata Unio (CDU) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD), ĵus dividis inter si la ministrejojn, post (ĝentilaj) alfrontiĝoj antaŭ la elektantaro. En Francio, dekstruloj kaj maldekstruloj ofendas sin tiom, ke ili kredigas ke ili kontraŭas sin preskaŭ ĉiurilate: pri la impostnivelo, la sociala protekto, la enmigrad-politiko.

Tamen, dum proksimiĝas por la prezidanteco la perspektivo de tiuj revanĉaj matĉoj, kies surscenigon jam preparas la komunikiloj, la s-roj Nicolas Sarkozy kaj François Hollande povus inspiriĝi el la sincereco de s-ino Angela Merkel kaj de s-ro Sigmar Gabriel kaj kune starigi registaron kiu, escepte de kelkaj detaloj, daŭrigus la ĝeneralajn orientiĝojn laŭ kiuj ili iras ekde antaŭ tridek jaroj.

En la jaro 2006, en verko taŭge titolita Devoj de vero*, s-ro Hollande agnoskis la konverĝajn poziciojn de socialistoj kaj liberala dekstrularo pri ekonomia, financa, mona, komerca, industria kaj eŭropa politikoj: “Estas François Mitterrand, skribis li, — kun Pierre Bérégovoy — kiu malreguligis la francan ekonomion kaj larĝe malfermis ĝin al ĉiaj formoj de konkurenco. Estas Jacques Delors kiu, en Parizo kiel en Bruselo, estis unu el la konstruantoj de la eŭropa monsistemo kun la politikaj evoluoj kiujn ĝi implicis sur makroekonomia politiko. Estas Lionel Jospin, kiu komencis la plej novigajn industriajn aligrupigojn, eĉ kun la malfermo de la kapitalo de publikaj entreprenoj. Tion oni riproĉis al li. Ni ĉesu do surmeti la ideologiajn vestaĉojn kiuj jam trompas neniun.”* Nun, ok jarojn poste, kio aldoneblus?

* Devoirs de vérité.
* François Hollande, Devoirs de vérité, Stock, Parizo, 2006, p. 192.

Ĝuste tiu manko de influo sur la plej gravaj orientiĝoj klarigas la malemon de la francoj aŭdi la bruon kaj vidi la furoron de siaj politikistoj, el kiuj du rivalaj kaj samtempe komplicaj tendencoj monopoligas la nacian reprezentiĝon. Ĉar kvankam la socialistoj kaj la dekstruloj disponas pri 92,2 elcentoj de la seĝoj en la Nacia Asembleo kaj pri 89 elcentoj en la Senato, la registaraj decidoj kaŭzas profundan rifuzadon, sen ke la parlamenta opozicio vekas ian esperon en tio. Ŝajnas, ke tio ne gravas, ĉar apogate sur institucioj, kiuj donas al la prezidanto de la respubliko ĉiujn povojn, inkluzive de tiu prokrasti sen tempolimo la aplikadon de ekologia imposto voĉdone decidita de preskaŭ ĉiuj parlamentanoj, la reĝimo sukcesas daŭri.

Sed la ribeletoj multiĝas. La fifamiĝo de la politika mondo kontribuas al tio, nutrata de ties nekapablo proponi al la lando ian ajn perspektivon. La malalta nivelo, kiun ili konfesas, de ilia persona ambicio, ne helpas, des pli ke la gazetaro raportas kaj pligrandigas klaĉojn kaj personajn kverelojn. La venenaj “maldiskretaĵoj” atribuataj al s-ro Sarkozy, kiam tiu elvokas siajn politikajn “amikojn”, fariĝis ĵurnalista fonto pli profitiga ol la socialista konkurso de klaĉoj kontraŭ la ĉefministro Jean-Marc Ayrault. Tia etoso nutras novpuĵadismon* kiu pli kaj pli disvastiĝas marĝene de la tradiciaj grupoj profite al intermitaj kolereksplodoj kaj al la senĉesa susurado de la sociaj retoj.* “Kolombaj” (do, ekspluatataj) mastroj, tradiciema simpla popolo de la “manifestacio por ĉiuj”, bretonaj ruĝĉapuloj — kaj ĉio ĉi en malpli ol dek ok monatoj!

* Laŭ Poujade ...
* Kp Cécile Cornudet, “Ces politiques qui veulent faire oublier qu’ils le sont”, Les Echos, Parizo, 10-a de decembro 2013. Vd ankaŭ Ramzig Keucheyan kaj Pierre Rimbert, “Le carnaval de l’investigation”, Le Monde diplomatique, majo 2013.

La diseco inter elektitoj kaj elektantoj okazas parte pro la usoniĝo de la franca politika vivo: la plej multaj partioj estas jam nur elektomaŝinoj, karteloj de lokaj eminentuloj sen alia membraro ol maljuniĝantoj.* Estas bone komprenebla, ke la aliĝontoj ne vicostaras antaŭ ilia pordo, ĉar la instrumentoj por alia politiko ŝajnas esti formetitaj poreterne. Protesti kontraŭ la laŭseksa instruado en la lernejo aŭ kontraŭagi vojpagon ŝanĝas nenion, nek pri la rimedoj atribuataj al la eduksistemo nek al la sumo de impostevito, sed donas almenaŭ okazon troviĝi kune kaj la kontentiĝon cedigi ministron. Semajnon poste, la amara sento revenas, ĉar tiom evidentas, ke nenio esenca ŝanĝiĝis, ĉar nenio esenca plu dependas de ia ajn ministro. Cetere ankaŭ ne de la prezidanto. Pro tio, la prezidanto s-ro Hollande efektive decidis daŭrigi la direkton, kiun li promesis ŝanĝi. Resume: enŝlimiĝo anstataŭ aŭdaco.* La resto estas do teatro aŭ, por diri tion alie, politikaj aŭtomatismoj. Ekde kiam la maldekstro enpotenciĝas, la dekstro akuzas ĝin subfosi la nacian identecon, akcepti ĉiujn migrantojn kaj klabobati la landon per impostoj. Kaj poste, kiam la dekstro ree regas, ĝi ekkrias ke oni riproĉas ĝin komfortigi la privilegiojn. Kaj ĝi memorigas al siaj konkurantoj, kiuj refariĝis (preskaŭ) revoluciaj, ke ili kelkfoje mem impulsis pli liberalan politikon ol la dekstruloj: “Fakte, ofendiĝis s-ro François Fillon, tiam ĉefministro, dum debato en februaro 2012 kun kaj kontraŭ la socialista gvidantino Martine Aubry, mi estas ŝokita kiam mi aŭdas, ke ni favoris la riĉulojn. Kiam vi estis ministro [inter 1997 kaj 2000], la kapitalo estis impostata dek poentojn malpli ol hodiaŭ. Kiam vi estis ministro, la impostoj por enspezoj malaltiĝis. Ni impostas la kapitalon, ni faris decidojn, kiujn vi neniam faris pri la akcioj kun opcio, pri la profitoj de akcinegocistoj, pri la emeritaj pensioj de kompaniestroj. (...) En 2000, s-ro Fabius [tiam ministro pri ekonomio] malaltigis la impostojn por parto de la akcioj.”*

* Vd Rémy Lefebvre, “Faire de la politique ou vivre de la politique?”, Le Monde diplomatique, oktobro 2009.
* Vd “L’audace ou l’enlisement”, Le Monde diplomatique, aprilo 2012.
* “Des paroles et des actes”, France 2, 2-a de februaro 2012.
Delira dekstrula gazetaro

DEK JAROJN antaŭe, s-ro Laurent Fabius riproĉis al ministro pri sociaj aferoj, s-ro François Fillon, ke li ne sufiĉe altigas la minimuman salajron. Kaj tiu respondis jam: “En 1999, vi ne altigis ĝin. En 2000, vi ne altigis ĝin. Kaj, en 2001, vi altigis ĝin je 0,29 elcentoj.” Ankaŭ en januaro 2014 ne estos altigo de la minimuma salajro ... Samaj agantoj, samaj paroladoj, sama logiko: por antaŭvidi havu bonan memoron. En tri jaroj kaj duono [tempo de novaj elektoj], la “financa mondo” certe refariĝas la “vera malamiko” de la socialistoj. Sed hodiaŭ, kaj eĉ laŭ konfeso de ministro, Bercy [la franca ministrejo pri ekonomio, financoj kaj industrio] servas kiel rifuĝejo al la banka premgrupo.

En tiu ĉi momento, la dekstrularo tamen estus stulta se ĝi koncedus, ke la socialistoj nur reprenas la orientiĝojn de s-roj Sarkozy kaj Fillon, ĉar tiuj orientiĝoj estas mem fiksitaj de la traktatoj, kiujn ambaŭ partoj intertraktis kaj subskribis. Sekve, de dek ok monatoj, Francio timas, la malliberejoj malpleniĝas, la enmigrintoj abundegas, la riĉuloj fuĝas. Se vi legas Le Figaro, vi tiel ekscios, ke s-ro Hollande kaŭzis la “plej grandan eliron de vivaj fortoj post la nuligo de la Nanta Edikto fare de Ludoviko la 14-a” (27-a de novembro 2012). Vi malkovros ankaŭ, ke “la registaro Ayrault decidis larĝe malfermi la pordon de sociala subteno al knaboj”, por ilin “formati” tiel ke ili atendas ĉion de la ŝtato kaj ke ili estu por sia tuta vivo sociale helpataj” (9-a de oktobro 2013). Vi fine ekscios, ke “kiel bonaj lernantoj, kiuj estas ofte la celo de mokoj de siaj samklasanoj, la blankulo kaj malsamseksemulo povus baldaŭ esti devigata sin kaŝi” (13-a de decembro 2013). Estingu la fajron!

En tiu etoso, la plej erupcia frakcio de la dekstro riproĉas sin mem pro sia manko de kuraĝo kiam ĝi estis reganta. Kaj ĝi ĵuras korekti la kurson tuj kiam ĝi ree enpotenciĝos. Ankaŭ tie la scenaro estas konata, ĉar ĝi estas tiu de la jaroj 1983-1986, en kiuj leviĝis la [ekstremdekstra] Nacia Fronto. Tiam, la novliberala vojŝanĝo de la socialistoj forbatis parton de ilia popola voĉdonantaro; la dekstrularo, kiu interpretis tiun vojŝanĝon kiel konfeson ke maldekstra politiko ĵetis la landon en abismon, postulis turnon al merkatsocio; la socialistoj tiam vipis la radikaliĝon de siaj kontraŭuloj kaj, ĉar ili ne povis defendi sian (magran) ekonomian kaj socialan bilancon, ili popularigis la temon “Helpu, la dekstro revenas!”. La fremdulmalamaj eldiroj de kelkaj konservativaj gvidantoj, la tumultbruego kiun kaŭzis iliaj tentoj alianciĝi kun la ekstremdekstro, okupis la reston de la publika spaco. Dume — sed pli diskrete —, la entreprenoj delokadis kaj la malegalecoj kreskis.

Por morgaŭ: la ŝokterapio ... En interparolado kun la gazeto Les Echos, s-ro Jean-François Copé, prezidanto de la Unio por Popola Movado (UMP), senvualigis la programon de sia partio: “forigon de la tridek-kvin-hora laborsemajno, masiva malaltigo de la impostoj kun malaltigo de la publikaj elspezoj. (...) Neniu povas kompreni, ke la reĝimo de intermitaj laboristoj daŭre kostas 1 miliardon! Ĉu ni bezonas tiom da publikaj televid-ĉenoj? Kroma ekzemplo: ni estas, kun la medicina helpo de la ŝtato, la sola lando en Eŭropo kiu daŭre kovras centelcente la medicinajn kostojn de la eksterleĝaj enmigrintoj. (...) La publika elspezo estas hodiaŭ 57 elcentoj de la MEP [malneta enlanda produkto]. Necesas reveni al la mezumo de la eŭrozono, ĉirkaŭ 50 elcentoj de la MEP. (...) Per tio oni ŝparas 130 miliardojn, en la daŭro de pluraj jaroj.”* Ĉu s-ro Copé provas plenumi la heroan taskon sukcese ŝajnigi la politikon de la socialistoj kiel maldekstran?

* Les Echos, 10-a de decembro 2013.

S-ro Ayrault ne faciligus al li la taskon, ĉar li ĵus anoncis, ke la tuta mandato de la prezidanto estos sub la signo de la konsumredukto: “Ni ŝparos 15 miliardojn en 2014, sed necesas daŭrigi samritme en 2015, en 2016, en 2017.”* La publikaj elspezoj altiĝis mezume je 1,6 elcentoj jare dum la kvinjara mandato de s-ro Sarkozy. La socialistoj metis al si la celon limigi ilian kreskon al ... 0,2 elcentoj dum la tri venontaj jaroj. Ĉu ili havas ian elekton, kiam la eŭropaj instancoj, kiuj tenas Francion en kuratoreco, memorigas ilin, ke “la stabiligo de la publikaj bilancoj ne povas plu apogi sin sur la altigo de impostoj”*?

* Interparolado en Les Echos, 19-a de novembro 2013.
* Interparolado de s-ro Mario Draghi, prezidanto de la Eŭropa Centra Banko (ECB), en la Journal du dimanche, Parizo, 15-a de decembro 2013.

La bildo estas ankaŭ ne pli brila ĉe la produktado kaj dungo. La franca registaro, kiel oni scias, volas restarigi la sansistemon kaj la eksteran konkurenckapablon de la ŝtataj entreprenoj en komplete libera merkato. Kiel? Unuflanke per salajra deflacio. Aliflanke per trudado al la tuta loĝantaro altigon de la aldonvalora imposto (AVI) por financi impostkrediton por konkurenckapablo kaj dungo (CICE) same altan (20 miliardoj da eŭroj) kiel larĝanime disdonatan al ĉiuj entreprenoj, sen kompense postuli dungojn. Resume, malpli bone pagataj salajruloj helpos siajn dungistojn. Ankaŭ la gigantojn de la distribuado, kiuj alfrontas nenian internacian konkurencon kaj naĝas en profitoj.*

* Vd Martine Bulard, “Social-défaitisme à la française”, Le Monde diplomatique, aprilo 2013.

Se fariĝas vere senutila riproĉi al tiu politiko ĝian ne tre socialisman karakteron, oni povas almenaŭ emfazi, ke ĝi ne trafas siajn celojn. Ĉar ĝi ne povas devaluti sian monon, Francio enŝlimiĝas en politiko de buĝeta malabundo kaj de reduktado de la “laborkosto” — do de la salajroj.* Sed la “plibonigo de la propono”, pene akirita per limigo de la aĉetpovo de la mastrumoj, estas tuj perdita pro la valorperdo de la eŭro kompare kun ĉiuj aliaj monoj (6,4 elcentoj en 2013). Ĉiukaze oni devas havi ĝisostan fidon por imagi, ke lando, kies kresko nulas, kun deprima enlanda postulo, dum pluraj el la plej gravaj eŭropaj klientoj paŭperiĝas, povas daŭrigeble malaltigi la senlaborecon, se ĝi samtempe malaltigas la publikajn elspezojn. Tio estis jam provita komence de la 1930-aj jaroj, de Herbert Hoover en Usono kaj de Pierre Laval en Francio — kun la konata efiko.

* Vd Christine Jaske, “Vous avez dit “baisser les charges”?”, Le Monde diplomatique, novembro 2012. La 17-an de decembro 2013, demandite de RMC-BFM pri la registara decido ne realtigi la minimuman salajron, s-ro Benoît Hamon, ministro taskita pri sociala kaj solidara ekonomio kaj pri konsumado, klarigis: “Por helpi la dungadon necesas fari tiel, ke la laborkosto ne pezu tro sur la konkurenckapablo de la entreprenoj.”

Kiam, komence de 1983, la maldekstro kapitulacis pri la ekonomiaj kaj financaj demandoj, kiam ĝi rompis sian ligon kun sia revolucia historio, ĝi provis anstataŭigi ĝin per utopio eŭropa, universalisma kaj kontraŭrasisma, ia miksaĵo de Erasmo kaj de “Ne tuŝu mian kolegon”, arde gurdata de kamarilo de artistoj kaj ĵurnalistoj. Nun, tiuj leviloj estas rompitaj; ili odoras je procedo. Sekve, kun s-ro Hollande estas nenia espero, nenio alia ol parolado de librotenisto taŭzata unuflanke de sia elektantaro, kiu kredis — ĉu lastfoje? — ke “la ŝanĝo estas nun” kaj la postuloj de siaj financaj cerberoj, kiujn li devas senĉese konvinki, ke li faras “kredindan politikon”, ĉar “ĉia signo de malfortiĝo estas punota”.* Kiam la sole pretendata progreso konsistas en elspezi malpli ol s-ro Sarkozy, tiam la progresemo mortas.

* Interparolado de s-ro Pierre Moscovici, ministro pri ekonomio kaj financoj, kun la Journal du dimanche, 19-a de aŭgusto 2012.

La Nacia Fronto profitas el tiu manko de espero. Neniu atendas, ke ĝi plibonigos la staton de la aferoj. Sed ke ĝi eksplodigas ĝin. Ĝia pretendata pozicio ekster la sistemo, la radikaleco de ĝiaj proponoj, faras ĝian politik-proponon pli alloga. Kaj ankaŭ pri la eŭropaj demandoj. Do, ne estas hazardo ke iama dekstra ministro kaj vicprezidanto de la Unio por Popola Movado (UMP), kies oportunismo kaj emo sursceniĝi estas konata de ĉiuj, siavice esprimas sin libere pri la brusela interkonsento. Li proponas redukti la utilan Eŭropon al okmembra “malmola kerno”, “kiu inkludu Francion, Germanion, Belgion, Luksemburgion, Nederlandon, Italion, sendube Hispanion kaj Portugalion, sed ne multe pli”. “Kun Britio unuflanke, la landoj de centra Eŭropo aliflanke, precizigas s-ro Laurent Wauquiez, oni jam ne sukcesas antaŭenigi Eŭropon. (...) Estas tro da malsamaj landoj kun malsamaj socialaj reguloj.”* Nu, la sama rimarko validus pri la eŭro, la unueca premjako de malegalaj ekonomioj.

* BFM-RMC, 3-a de decembro 2013.
Batali aŭ perfidi

Dum la demando pri la unueca mono dividas la kontraŭkapitalistan maldekstrularon*, ĝi ne tuŝas la socialistojn. Tamen, kaj eĉ inter ili, aperas la komuna deziro retrovi eliron, ian suverenecon, ian esperon. Mallonge antaŭ ol fariĝi ministro, s-ro Benoît Hamon resumis en ambicia maniero la “dilemon de la maldekstro: batali aŭ perfidi”.* Lia registaro ne batalas.

* Vd Frédéric Lordon: “Ĉu forlasi la eŭron?”, Le Monde diplomatique en Esperanto, aŭgusto 2013art.
* Benoît Hamon, Tourner la page. Reprenons la marche du progrès social, Flammarion, Parizo, 2011, p.23.

Kaj ĝuste tio estas kion oni povas riproĉi al ĝi, eĉ pli ol ĝian foreston de sukceso. Ĉar pli kuraĝa skipo alfrontus grandajn malfacilaĵojn: Eŭropon, en kiu la progresemaj fortoj estas malfortaj, senkuraĝigitaj, kaj la liberalaj kaj monismaj normoj estas ĉiam pli devigaj; sociala movado kiu ne sukcesas maturiĝi; ege malalta kvoto de sindikata aliĝo (7,6 elcentoj en Francio); socialistoj kiuj regas jen dekstre jen kun la dekstro en pli ol la duono de la landoj de la Eŭropa Unio. Tamen: nun esperi, ke la gvidaj rondoj de la aliaj landoj ŝanĝos sian opinion kaj mezuros la ekonomiajn kaj demokratiajn riskojn de la politiko de malabundo, kiun ili trudis, signifas atendi la Sanktan Neniamon. Kaj observi ĉiujn “flankenglitojn” de la konservativaj fortoj por povi akuzi ilin ke ili “agas favore al la ekstremdekstro” signifas allasi ke tiu iom post iom regos la ludon.

En momentoj, en kiuj la fatalismo kaj la atendo de inversiĝo de la historiaj tendencoj malfruigas samtempe la laboron de intelekta rekonkero* kaj tiun de politika mobilizado, ekzistas definitive nenia alia rimedo ol la konstruado de konfida kaj konkera socia forto. Malgraŭ ĉio kuraĝigita, ĉar, kiel diras Glenn Greenwald, kiu riskis publikigi la malkaŝojn de Edward Snowden pri la usona spionado, la historio instruas al ni ke “la kuraĝo kontaĝas”.

* Vd “Strategioj por rekonkero”, Le Monde diplomatique en Esperanto, septembro 2013art.

Serge HALIMI.