Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Fine de novembro, kelkajn tagojn antaŭ la subskribo de asoci-interkonsento kun la Eŭropa Unio, Kievo subite rompis la intertraktadon, tiel obeante insistan peton de Moskvo. Premtenata inter du potencaj landoj, kiuj vidas ĝin ĉu kiel grandan merkaton, ĉu kiel geopolitikan peonon, Ukrainujo, sub gvidado de sia aŭtoritatema registaro, zigzagas sur mallarĝa vojo.
“NI VOLAS nian Eŭropan integradon! Ukrainujo estas Eŭropo!”: Tiun vesperon, la 21-an de novembro, la mensoj ekscitiĝas sur Maidan Nezalezhnosti, la placo de Sendependo de la ukraina ĉefurbo, Kievo. Pli ol mil manifestaciantoj decidis tranokti tie, en ŝajne spontana elano, kiun iuj jam kvalifikas “nova Maidan”. Antaŭ naŭ jaroj, la 22-an de novembro 2004, ĉi tie stariĝis la unuaj tendoj de la civitana protestmovado, kiu estis fariĝonta la “oranĝa revolucio”. La persono plej malamata de la manifestaciantoj estas, nun kiel tiam, la prezidanto Viktor Janukoviĉ. Sed ĉi-foje, ne temas pri fraŭdaj elektoj. “La registaro decidis forlasi ĉiujn preparlaborojn celantajn la subskribon de asoci-interkonsento kun la Eŭropa Unio, kiu laŭplane devus okazi post kelkaj tagoj en Vilno”, klarigas Andriy, 21-jara, studento en la Universitato Taras-Chevtchenko de Kievo. “kaj anstataŭe, li petis siajn ministrojn intensigi la kunlaboradon kun la landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, heredanto de la USSR!”, li ekkoleras.
Ĉi tiun asoci-interkonsenton kun la Eŭropa Unio Ukrainujo intertraktis ja enkadre de la orienta partnereco. Lanĉita en 2009, la iniciato celas instigi alproksimigon de ses post-USSR-aj respublikoj al la Eŭropa Unio, interalie tra subskribo de ambiciaj asoci-interkonsentoj, kun efikoj tiom politikaj kiom instituciaj kaj ekonomiaj. Inter tiuj ses landoj, Azerbajĝano, Armenujo kaj Belorusujo ne multe progresis en la intertraktado. Kontraŭe, Kartvelujo kaj Moldavujo , kiuj delonge igis Eŭropan integradon prioritato, estas en pozicio subskribi siajn respektivajn interkonsentojn.
SUKCESINTE tiun unuan etapon en marto 2012, Ukrainujo pretiĝis subskribi definitivan dokumenton okaze de la pintkunveno de Vilno la 28-an kaj 29-an de novembro. Ĝi eĉ estis la ĉefa lando de la partnereco. Kun preskaŭ kvardek ses milionoj da loĝantoj, la eks-soveta respubliko estas en la rigardo de la investistoj kaj analizistoj de Bruselo, agrikultura kaj prienergia ekonomia eldorado ĉe la pordo de la Eŭropa Unio. Multaj studaĵoj antaŭanoncis, ke la starigo de libermerkata zono malfermos nekonatajn kresko-perspektivojn, tra modernigo de la produkto-strukturoj kaj normaligo de la negoc-medioj. Laŭ sinjorino Catherine Ashton, alta reprezentanto de la Unio por eksterlandaj aferoj, rezignante subskibi la interkonsenton, “Ukrainujo multon perdis”.
La restrukturigoj postulataj en industrio kaj en la servoj, kaj la pli granda konkurenco de la Eŭropaj produktoj estus tamen trudintaj grandajn adapto-klopodojn — komprenu: oferojn — de la ukrainoj, sen financa rekompenso de la Unio. La oficiala pravigo de la forlaso de la intertraktado estas cetere la “sekurigo” de la landa ekonomio. “Tiuj asoci-interkonsentoj iel spegulas koloniecan spiriton, en tiu senco ke oni traktas tiujn landojn, tre malsamajn, laŭ sama aliro”, koncedas, sub kondiĉo de anonimeco, okcidenta diplomato en posteno en Kievo. “La enkorpigo de la komunuma akiritaĵo kaj la postulata malfermo de la merkatoj estas laŭ iuj multe pli profitdonaj por la Eŭropaj investistoj ol por la ukrainaj entreprenistoj.” Do ankaŭ la Unio multon perdis...
Sur la diplomatia tereno, Bruselo suferas severan malvenkon. Sen Ukrainujo, ĉefa elemento de la regiona geopolitiko, la orienta partnereco kaj la perspektivoj de Eŭropiĝo kaj stabiliĝo de tiu parto de orient-Eŭropo najbara al la Unio ŝajnas ja malbonstataj.“La politika premio devas esti atribuata al sinjoro Vladimir Putin”, sugestas al ni la eksa prezidanto [Viktor Juŝĉenko]. Konsiderante Kievon kiel historian kaj spiritan lulilon de Rusujo, la rusa prezidanto ja publike malaprobis ĉian alproksimiĝon kun Bruselo. Kaj forte instigis s-ron Janukoviĉ aliri la doganan union konsistantan el la federacio de Rusujo kun Belorusujo kaj Kazaĥujo, kiu estas embrio de vasta Eŭrazia unio naskiĝonta ĝis 2015. Tiuj projektoj tute ne kongruas kun la starigo de libermerkata zono inter Ukrainujo kaj la Eŭropunio, kiu nepre akompanus la aplikadon de la asoci-interkonsento.
Rusujo promesis al sia najbaro gravajn avantaĝojn se ĝi obeas Moskvon. Ĝi ankaŭ lanĉis multajn avertojn pri eblaj gasaj, financaj aŭ etnokulturaj streĉiĝoj. Fine de julio, la rusaj gvidantoj malpermesis vendi sur sia teritorio ukrainan ĉokoladon, antaŭ ol decidi, meze de aŭgusto, ĝeneralan komercan embargon pri ĉiuj ukrainaj produktoj. Je tiu okazo, konsilisto de la prezidanto Putin, s-ro Sergueï Glaziev, anoncis, ke konstantaj striktaj kontroloj estos trudataj se Ukrainujo decidas subskribi la asoci-interkonsenton. “Ĉiu scias, ke la rusa registaro konsideras Ukrainujon kiel ŝlosilon de sia projekto de Eŭrop-azia integriĝo”, diras s-ro Volodymyr Iliynyk, deputito de la Partio de la regionoj, plimulteca en la Verkhovna Rada, la nacia parlamento. “Sed tiel agi, tio ne estas civilize konduti kun partnero.”
TAMEN, kvankam li por longa daŭro malhelpas la Eŭropajn perspektivojn de sia lando, s-ro Janukoviĉ ne engaĝiĝis aliĝi al la dogana unio flegata de Moskvo. “La prezidanto kaj la oligarkoj de sia “klano de Donetsk” [urbo oriente de la lando] estas ekonomiaj naciistoj. Ili volas cedi sian suverenecon nek al la Eŭropa Unio, nek al Rusujo”, klarigas Taras Kuzio, esploristo ĉe la School of Advanced International Studies de Vaŝingtono.“Ili deziras vivi en lando “antaŭ-tutmondiga””, libera el enmiksiĝoj ĉu de Moskvo aŭ de Bruselo. “La familio” — tio estas la proksimuloj de la tre aŭtoritatema s-ro Janukoviĉ — firmigas de kelkaj monatoj sian aŭtoritaton al Ukrainujo. Ĉu ekonomie, politike aŭ juĝiste, ĝi provas eviti ke alia lando kapablu kontesti ties akiritajn privilegiojn.
La longaj prokrastoj ĉirkaŭ s-ino Julia Timoĉenko, eksa ĉefministro enprizonigita de 2011 pro misuzo de povo, kaj de kiu la Eŭropa Unio vane postulas la liberigon, ilustras formon de orwella “duobla pensado” laŭ Kuzio: duopa dancado, kiu ebligas al la ukrainaj regantoj zigzage navigi inter Bruselo kaj Moskvo, sed ankaŭ ne eksolvadi la fundajn problemojn, kiuj gangrenas la socion. En Kievo, la limo ne klaras inter nacia aŭtonomeco kaj izolismo.
Sébastien GOBERT