Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“Imagita komunumo”, laŭ la historiisto Benedict Anderson, la nacio estas ofte analizita en terminoj de subjektiveco, kaj la nacia aparteno perceptata kiel sento: oni sin “sentas” — pli ol oni estas — franco, meksikano, alĝeriano aŭ japano. Tiu ĉi aliro tamen neglektas gravan faktoron: la civitaneco estas ankrita en la leĝo, jure kodigita de la politika povo. Grundo-juro (simpla, duobla aŭ prokrastita), sango-juro (senkondiĉa aŭ limigita je difinita nombro da generacioj), civitanigo, ricevo tra geedziĝo, ktp.: ĉiu ŝtato estas libera difini kiel ĝi transdonas la civitanecon, kun kelkfoje evidentaj maljustaĵoj.
“MI RENKONTIS Guillaume, kiu estas franco, en 1996. Li estis civil-servanto kaj studis en Libano. De tiam, ni ne plu disiĝis”, rakontas Lina*, 40-jara libana arkitektino. Kaj tamen tiu rilato ne estis simpla. “Mi estis islamano kaj li kristano. Ni ne povis geedziĝi ĉi tie, ĉar civila geedziĝo ne ekzistas. Mi do edzigis lin en Kipro en 2000.” La paro poste deklaras sian edzecon al la libanaj kaj francaj aŭtoritatuloj en Bejruto. Lina ricevas la francan civitanecon post unu jaro, sed ili restas en “lando de la cedro”. Guillaume ĝin ŝatas, eĉ se la administraj trudoj estas pezaj: li devas renovigi sian restadpermeson ĉiun jaron. “Ĉiuj klopodoj estas pezaj, tio tre streĉigas min”, konfidas ĉi tiu 45-jara konsilisto pri nemoveblaĵoj.
En 2004, kiam ilia unua filo naskiĝas, Lina malkovras, ke tio estis nenio, kompare kun tio, kio ilin atendis: “Mia infano, naskita en Libano de libana patrino, bezonas restad-permeson, kvazaŭ li estus eksterlandano!” Ĉar Libano, same kiel, en la araba mondo, Kuvejto, Kataro, Sirio, Omano, Sudano kaj Somalio, ne permesas al la patrinoj transdoni sian civitanecon al siaj infanoj. Krom se la patro estas nekonata.
De nun, la paro, kiu havas du filojn, devas alfronti la demandojn de la plej aĝa: “Kio mi estas? Kial mi ne havas libanan pasporton?” Por Lina, “estas maljuste respondi: “Vi estas libanano, sed ne tiom, kiom la aliaj””. La patro estas frustrita por siaj filoj, kiuj aliros nek al la publika lernejo, nek al la sansistemo, nek al posedo aŭ kreado de entreprenoj, nek al kelkaj profesioj rezervitaj. Kaj tiu ne-statuso estas hereda.
Zeynab, kies vivo estas rakontita en la dokumenta filmo All for the Nation realigita en 2011 de Carol Mansour, eĉ ne havas identigilon. Ŝi naskiĝis kaj kreskis en Libano, sed ŝia egipta patro forpasis antaŭ ol povi registri ŝin en Egiptujo. Ŝi do ne ekzistas en la registroj de la libana ŝtato. Eĉ pli malbone, ŝia patrino estis devigita meti siajn infanojn en orfejon: sen civitaneco, neniu rajto, nek senpaga lernejo, nenio.
En la sama dokumenta filmo, Adel, egipta advokato, edzo de libananino kun kiu li havis du filojn, rakontas sian forpelon el Libano. Li ankaŭ elvokas la financan renton de la restad-permesoj por Libano: senpaga por la franco Guillaume, sed ne por li. Precipe, tiu permeso povas esti rifuzita. Tiam, tiuj edzoj kaj patroj havas kelkajn tagojn por forlasi la teritorion kaj sian familion.
En la dudek du membro-ŝtatoj de la Araba Ligo* la demando pri civitaneco ampleksas ĝian transdonon pro naskiĝo aŭ edziĝo, la civitanigon, duoblan civitanecon, la forlason de civitaneco por akiri alian, la grundo-juron kaj la sango-juron. Virinoj estas tie la plej tuŝitaj de tiuj civitanec-kodoj. Cetere, kvankam preskaŭ ĉiuj tiuj landoj ratifis, en 1981, la Konvencion pri forigo de ĉiaj diskriminacioj kontraŭ virinoj (Cedaw), preskaŭ ĉiuj tiuj landoj esprimis rezervojn pri la 2-a artikolo, kiu koncernas la starigendajn rimedojn, kaj pri la 9 -a artikolo, kiu elvokas la transdonon de civitaneco al infanoj.
Do asocioj aktivas por egaleco de la rajtoj. Viroj ja povas trandoni sian naciecon al siaj eksterlandaj edzinoj kaj al siaj infanoj, kie ajn ili naskiĝas. La eksterlandaninoj, kiuj edzigas arabojn havas pli da rajtoj ol la landaninoj edzinigitaj al nenacianoj, kaj malpli da trudaĵoj.
Tio estas la kazo de s-ino Susie Khalil, kiu renkontis s-ron Adnan Khalil en 1977, en la universitato de Arizono. Ŝi estas usonanino, 25-jara. Li naskiĝis kaj kreskis en Ĝido. Dek du jarojn poste ŝi edzigas lin. Ili havas filon, Adam, kiu aŭtomate ricevas la saudan civitanecon, kvankam li naskiĝis en Usono kaj neniam vivis en la reĝlando. Tridek jarojn post sia renkontiĝo, ili transloĝiĝas al Ĝido. Susie rajtas preni la civitanecon, sed ŝi ne petas ĝin: “Tio donas avantaĝojn, kiujn mi ne vere bezonas. Mia situacio ne estas tia, kia tiu de la saudaninoj edziniĝintaj kun ne-saudanoj”, ŝi diras, konscia pri sia privilegia statuso. Tamen ŝi demandas sin: “Kio mi fariĝus, se io malbona okazus al mia edzo?”
Post longaj intertraktadoj kaj transnaciaj sentivigaj kampanjoj, kelkaj leĝaroj evoluis. De la operacio “mia nacieco”, la libana restadpermeso ne plu devas esti refarita ĉiujare, sed ĉiun trian jaron; kaj, en marto 2012, la unuan fojon, la ministraro metis la demandon ĉe la tagordo. Krome, de respektive 2005 kaj 2006, la ne-nacianoj edziĝintaj kun alĝerianinoj aŭ irakaninoj povas akiri la civitanecon, same kiel iliaj infanoj. Akiri la naciecon de la patrino eblas de 2008 en Maroko kaj Egiptujo — rajto konfirmita de la Konstitucio redaktika post la eksigo de s-ro Mohamed Morsi, kiu ĉi-monate estis submetata al referendumo-, kaj de 2010 en Tunizio kaj Libio — kelkfoje sub kondiĉoj, kiel ekzemple ke la edzo estas islamano.
S-ino Amina Lotfi, nacia prezidanto de la Asocio Demokratia de la Virinoj de Maroko (ADVM) priskribas “longan procezon komencitan antaŭ dudeko da jaroj”. Ĉi tiu progreso estas ligita al pli larĝaj reformoj sur ĉiuj kampoj (justico, laboro, ktp.) kaj precipe al la revizio de la familia kodo, la moudawana*. Estas ja la virinoj, kiuj avertis la asociojn pri tiu institucia perforto.” Resuma noto estis prezentita al la komisiono nomumita de la reĝo por la revizio de la moudawana. Jam en 2001 konsultadoj kaj ampleksa kampanjo estis kondukataj. “Fronte al la mobiliziĝo de la konservativaj movadoj, la asocioj formis koalicion. Ni kreis la “printempon de egaleco” en 2002. Ni do havis“printempon” antaŭ la araba printempo”, rimarkas s-inon Lofti. En 2007, la kodo pri civitaneco datumante je 1958 estas fine reviziita de la registaro. La kampanjo daŭris pli ol sep jarojn.
Ĉi tiu reformo ŝanĝis la vivon de Amina, 51-jara marokanino, edziniĝinta de 2002 al tuniziano. Ekde ŝia naskiĝo, ilia filino estas tre malsana kaj devas ricevi gravajn operaciojn: “Ni devis pagi la hospitalon, ĉar ŝi havis nur la tunizian naciecon.” Amina elĉerpiĝas, laboranta kiel purigistino por pagi la kuraco-kostojn. Estis tre peza ŝarĝo por tiu malriĉa paro, proksima al rompiĝo. Nun la knabino estas dek-jara. Ŝia dosiero estis pristudita de la tribunalo en du monatoj, kaj la sezamo estis donita. “Ni ankoraŭ estas malriĉaj, mia filino restas malsana, sed ŝi estas maroka malriĉulino, nun, ŝi do havas rajtojn”, konkludas Amina. Ĝis nun tamen, virinoj publike akuzas tro malrapidan traktadon de iliaj petoj, kiel ekzemple Ilham, maroka patrino kies edzo estas maliano.
Siaflanke, Sauda Arabujo, Jemeno, Jordanio, Maŭritanio kaj Komoroj fleksebligis sian leĝaron. De 2011, la virinoj de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj povas transdoni sian naciecon al siaj infanoj el tiel nomata “miksita” geedziĝo: jen premiero en lando de la Golfo. Fariĝinte 18-jaraj, la junuloj devas deponi pet-dosieron, same kiel en Sauda Arabujo, eĉ se la emirlanda sistemo estas pli fleksebla. Principe, ili de la naskiĝo havas la samajn rajtojn kiel la emirlandanoj, sed la leĝo ne estas ĉiam aplikata. Kaj la patrinoj ne nepre konas ĝin. Sekve, la mobiliziĝo daŭras. Parlamenta elekto estas planata en novembro 2014: “Nun aŭ neniam estas nia ŝanco modifi tiun leĝon”, deklaras Lina. Ŝi tamen komencas dubi: la kondukitaj kampanjoj ŝajne ne ĉesigis la unuopajn reguligojn, celantajn “aĉeti” venkon ĉe la baloto.
“La malfacilaĵoj ligitaj al akiro de civitaneco estigis plejmulte da mobilizado en la ĉi-lastaj jaroj, ĉar ili tuŝas familiajn ĉiutagaĵojn: la administraciaj statusoj igas diskriminacion tre videbla, klarigas Claire Beaugrand, asociita esploristino ĉe la Franca Instituo de Proksim-Oriento Institut Français du Proche-Orient (IFPO) kaj analizisto por la Golfo-landoj ĉe la International Crisis Group. La konsekvencoj de ŝanĝo de leĝaro varias. Revizii la transdon-regulojn malfermas la vojon al modifo de la loĝantaro-enhavo. En Libano, kie la demando estas aparte sentiva, ekzistas granda timo, ke la palestinanoj iom post iom integriĝos en la loĝantaron per geedziĝo. Krome, aparte en la Golfo, la celebrado de limiga nacieco, de kultura kaj etna “inter si”, estas risorto por legitimigi la aŭtoritaton. Tio esprimiĝas per instigo al geedziĝo inter samnacianoj, inkluzive por viroj. La minaco fine estas precipe politika.”
La Korano kaj aliaj religiaj tekstoj evidente diras nenion pri leĝoj koncerne civitanecon: “Citi, pri tio, religiajn ordonojn estas falsige, sed ĝi estas tre potenca faktoro de senmoveco. La demando ne tiom estas denunci la pretekston kiel falsan aŭ nekoheran, kiom kompreni kial ĝi renkontas eĥon”, daŭrigas Beaugrand. “En la araba mondo, la kodojn de la persona statuso inspiras religiaj principoj; kontesti la sistemon de vira dominado estas do ofte tre malfacile. Precipe kiam la leĝoj estas voĉdonitaj de viraj asembleoj.”.
La koloniado kaj modifo de la landlimoj dum tiu periodo, la militoj, la malkoloniigo kaj la delikata ekvilibro de la socio pro religiaj konfliktoj (Libano) aŭ etnaj (Sudano): tiom da elementoj, kiuj draste ŝanĝis tiujn regionojn kaj iliajn leĝarojn. Pluraj landoj pravigas la limigojn, asertante, ke donaci la naciecon al la palestinanoj detruus ilian identecon, kaj atencus la rajton al reveno kaj al kreado de ŝtato. La libana kampanjo rifuzas tiun argumenton: laŭ la statistikoj, nur 6% de la libananinoj edziniĝintaj al eksterlandanoj, havas palestinan edzon.
Ĉu la “araba printempo” havos konsekvencojn al la demando pri civitaneco? “Mia edzo oferis sian enfrancujan vivon por mi. Estus justa kompenso doni al li la civitanecon”, pledas Lina. Ŝi rakontas, kiel ŝi eksciis, ke ŝi devas pagi enir-rajton en Libanon por sia dua filo, kiam ŝi iris deponi peton por senpaga restad-permeso. “Mia infano naskiĝis ĉi tie, mia libana sango fluas en liajn vejnojn kaj li eliris el mia libana korpo. Ĉu estas ja libana teritorio ĉi tie?”, ŝi ĵetis al la administracia agento. Tiu respondis al ŝi: “Li estas eksterlandano, li devas pagi.”
Warda Mohamed