Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĝia poŝtelefono Galaxy propulsis ĝin al la centro de atento tiom, ke ĝiaj vendoj preterpasis tiujn de ĝia rivalo Apple. Rezulte, Samsung kaj Apple kondukas senkompatan militon ĉe la tribunaloj kaj la internaciaj aŭtoritatuloj. Sed la sudkorea kompanio okupiĝas pri multe pli ol elektronikaĵoj, kaj ĝiaj plurfacetaj agadoj konsistigas potencan konzernon kiu influas la politikon, la justicon kaj la gazetaron de sia lando.
Oni tute ne povas pretervidi ĝin, eĉ meze de ĉi tiu arbaro da vitraj konstruaĵoj, ĉiu kun formo pli bizara ol la aliaj, ĉar ĉi tie originaleco estas signo de eminenteco. La Turo de Samsung elstaras en la koro de Gangnam, unu el la plej pompaĉaj kvartaloj de Seulo, kun siaj gigantaj avenuoj, luksaj aŭtoj kaj laŭmodaj gejunuloj, distrikto tutmonde famigita de la kantisto Psy en lia video Gangnam Style.
Ĉi tie, Samsung Electronics prezentas siajn plej spektakloriĉajn inventaĵojn sur tri etaĝoj de la Turo: gigantaj ekranoj kiuj transformas vin en golfiston aŭ basbalan ĉampionon; 3D-aj televidiloj; fridujoj kun travideblaj paneloj kiuj sugestas receptojn surbaze de la enhavo de la fridujo; speguloj kun sentiloj por montri vian korritmon kaj temperaturon ... Kaj, en la honorloko, la plej nova juvelo de la kompanio: la inteligenta poŝtelefono Galaxy S4 lastatempe lanĉita tutmonden.
Jen la helbrila vizaĝo de Samsung. Je malfrua horo posttagmeza en majo, dekoj da adoleskantoj kolektiĝas ĉi tie, kelkcent metrojn de la Universitato de Seulo. Ili iras de unu stando al alia, mirante pri la teknologio. Ĉiu, al kiu oni parolas, asertas ke laborposteno ĉe Samsung estus la plenumo de revo.
Tiu estas opinio tre ofte aŭdata. Samsung jam preterpasis kaj la usonan koloson Apple kaj la japanan Sony en la merkatoj de poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj, kaj “ĝi estas la giganto de la alta teknologio” deklaris juna esploristo lastatempe dungita de la templo de novigado, Samsung Design. Ĝiaj kompanioj partoprenis la konstruon de la plej alta konstruaĵo en la mondo en Dubajo kaj de termonuklea elektrocentralo en Abu-Dabio. Samsung, Samsung denove, ĉiam Samsung.
La kompanio okupiĝas pri ĉio, de ŝipkonstruado ĝis atoma energio, de peza industrio ĝis domkonstruado, amuzparkoj ĝis armiloj, elektronikaĵoj ĝis podetala komerco kaj eĉ kvartalaj bakejoj, asekuro kaj esplorinstitutoj. Samsung estas tio, kion koreoj nomas “ĉaebolo” (재벌, chaebol), el chae, signifanta “riĉeco”, kaj bol, signifanta “familio” aŭ “klano”, institucio sen ekvivalento aliloke en la mondo*.
Park Je-song estas esploristo ĉe la Korea Labor-Instituto (KLI). “En Sud-Koreio”, li diras, “oni naskiĝas en akuŝejo kiu apartenas al ĉaebolo, oni ĉeestas ĉaebolan lernejon, oni ricevas salajron de ĉaebolo — ĉar la plimulto de malgrandaj kaj mezgrandaj komercaj entreprenoj dependas de ili-, oni loĝas en ĉaebola apartamento, oni havas ĉaebolan kreditkarton, kaj eĉ estas provizata per libertempo kaj butikumado fare de ĉaebolo”. Li estus povinta aldoni: “Oni povas elektiĝi kiel deputito, danke al ĉaebolo”, ĉar ĉi tiuj konzernoj financas partiojn kaj dekstrajn kaj maldekstrajn.
Estas ĉirkaŭ tridek ĉaeboloj, inter ili Hyundai, LG (Lucky Goldstar) kaj SK Group (Sunkyung Group), ĉiu posedata de granda dinastia familio. La plej potenca estas Samsung kiu aktivas en la novaj teknologioj kaj flegas sian publikan reputacion — la kompanio elspezis 9 miliardojn da eŭroj por merkatumado en 2012* — malgraŭ tio, ke, kompare kun la dramoj de ĝia familio, kun sensaciaj juraj procesoj, internaj konfliktoj, korupto kaj ekstravaganca elspezado, la televida dramserio Dallas paliĝas.
La historio de Samsung reflektas tiun de la Respubliko de Koreio kiu leviĝis de la statuso de evolulando en la 1960aj jaroj — kun rango pli malsupera ol Nord-Koreio — ĝis tiu de la 15a plej granda ekonomio de la mondo hodiaŭ. La fondinto de la kompanio, Lee Byung-chul (1910-1987), komenciĝis ĉe la malsupro per etskala entrepreno kiu havis kiel ĝian logotipon tri stelojn — sam sung en la korea. La oficiala historio emfazas lian komercan sagacon kiu ebligis, ke li koncentriĝu pri hejmaj varoj (televidiloj, fridujoj), kaj poste pri elektronikaĵoj, gajnante aklamon kaj plenigante la kasejon de la kompanio en Koreio kaj ankaŭ en okcidentaj merkatoj. Li testamentis sian riĉaĵon al siaj infanoj, pagante pli-malpli neniom da impostoj, kaj nomumis unu el siaj filoj, Lee Kun-hee, kiel sian posteulon.
La kompanio leviĝis al la pinta pozicio en la mondo laŭ vendoj de semikonduktaĵoj (Apple estas kliento), inteligentaj poŝtelefonoj, plataj ekranoj kaj televidiloj, kaj ĝi estas unu el la plej grandaj inĝenieradaj kaj kemiaj firmaoj en la mondo. Samsung estas la dudeka plej granda komerca entrepreno de la mondo* kun spezo kiu ekvivalentas kvinonon de la malneta interna produkto de Sud-Koreio. Kun propra riĉaĵo de proksimume 13 miliardoj da dolaroj, Lee Kun-hee estas la plej riĉa viro en la lando kaj la 69a plej riĉa tutmonde. Mankas en la oficala legendo tio, ke Lee Byung-chul komencis sian entreprenon en 1938 kun la aprobo de la japanaj okupantoj de sia lando. Ĝi jam ne diras ke la kompanio kreskis per la helpo de la diktatoro Park Chung-hee kies reĝimo donis al ĝi teron, financon, pli malaltajn impostojn kaj protektismajn leĝojn. Produkto de la diktatorado, Samsung retenas kelkajn el ĝiaj karakterizaĵoj. La nuntempa kompaniestro, 71-jaraĝa, “regas kun absoluta povo super la direkto de la kompanio kaj la personaro” diras Park Je-song de KLI, “malgraŭ tio, ke li tenas nur malgrandan parton de ĝia kapitalo” (malpli ol 3%). Post kiam li parolas, ĉiuj obeas sendispute. En 1993, li ordonis al sia tuta personaro: “Ŝanĝu ĉion, krom viajn edzinojn.” Abrupte, produktoj, laborpraktikoj kaj administrado estis radikale transformitaj. Ĉi tiu fama “respondemeco pri la merkato” faris Samsung sukcesa kaj faris ĝian estron legendo.
Du jarojn poste, Lee Kun-hee organizis gigantan ĝojfajron el cent kvindek mil misfabrikitaj tekokomputiloj antaŭ ŝokitaj dungitoj. Bildoj de la sceno estis montritaj en ĉiuj fabrikoj de la firmao kiel averto ke fuŝa laboro valoras neniom pli ol cindramaso. “Nulaj mankoj” fariĝis la regulo kaj la laboristoj estis devigitaj observi ĝin.
Kim Yong-cheol, eminenta advokato, iam laboris ĉe la Ĝenerala Sekretariejo de Samsung, la interna sanktejo ankaŭ nomata Reformation Headquarters Group (kerna grupo por reformo). Li diras, ke dum kunsidoj kun la granda ĉefo, kiuj foje daŭras pli ol ses horojn, eĉ ne unu kadrulo aŭdacas trinki glason da akvo por ke ili ne devu viziti la necesejon, kion s-ro Lee malpermesas. Neniu povus paroli sen lia permeso. Esprimi dubojn estas neimageble. “Li similas diktatoron. Li ordonas, ili obeas.”
Ankaŭ subkontraktistoj ne povas ne submetiĝi. Laŭ la franca direktoro de firmao kiu konstruas luksajn urbajn konstruaĵojn kaj kiu bone konas Koreion kaj petis resti anonima, “Por labori ĉi tie, oni devas esti rekomendita. Sistemo de konkurencaj ofertoj ne ekzistas. Ĉio estas bazita sur fido. Se oni estas akceptita, oni devas tute dediĉi sin al la kompanio kaj obei ĉiujn ordonojn. La avantaĝo estas tio, ke oni povas enkonduki novajn praktikojn, sed nur sub la gardema rigardo de Samsung.” Oni ne povas labori por alia ĉaebolo nek rifuzi ordonon. “Ĉi tiuj estas feŭdaj interrilatoj” li agnoskas. Ĉe aliaj subkontraktistoj malpli prestiĝaj, povas okazi ke la kompanio arbitre tranĉas iliajn profitmarĝenojn aŭ ilin subite forprenas de la listo de provizantoj.
La advokato Kim Yong-cheol vidis la sistemon de Samsung de interne. Dum “sep jaroj kaj unu monato” li submetis siajn talentojn al la servo de la granda ĉefo kaj ties pli-malpli legitimaj komercaj praktikoj: duobla kontado, sekretaj kasoj por subaĉeti ĵurnalistojn kaj politikistojn, kaj sekretaj kontoj por plenumi proprajn bezonojn kiel tiujn de s-ino Lee, fervora amanto de la nuntempa arto. “Mi restis ĝis kiam mi eltrovis, ke ili malfermis bankokonton mianome kun dekoj de milionoj da ŭonoj*.”
Li eksiĝis en 2005. Du jarojn poste, enketo komenciĝis. Lee Kun-hee estis kondamnita al enprizonigo de tri jaroj kun punprokrasto pro imposta fraŭdo kaj malversacio, sed lin amnestiis la tiama prezidanto de la respubliko, Lee Myung-bak*, siatempa estro de filio de Hyundai. F-ino Park Geun-hye, la nuna prezidanto kaj filino de la eksdiktatoro, invitis lin akompani ŝin dum vizito al Usono en majo 2013. Estis kvazaŭ la franca prezidanto kunportus Bernard Tapie* en sia bagaĝo.
Kolerigite de ĉi tiu maljustaĵo, en 2010 Kim Yong-cheol verkis Pensi Samsung-e, galoplena atako pri la kompanio*. En ĝi, li detalas la ekscesojn de la familio kaj korupton ĉe la plej altaj niveloj de la ŝtato: “Mi devis pruvi ke mi ne mensogas.” Ĉiuj tri ĉefaj ĵurnaloj — Chosun, Joongang kaj Donga, aŭ “Chojoodong”, kiel koreoj kolektive nomas ĉi tiujn senefikajn eldonaĵojn — rifuzis akcepti reklamojn pri la libro, kaj neniu el ili recenzis ĝin. Ĉiuj ligiĝas al Samsung pere de reklamoj, kovertoj regule transdonataj al ĵurnalistoj, kaj per proksimaj familiaj ligoj. Nur la ĵurnalo Hankyoreh rompis la muron de silento, kaj sekve estis senigita je reklamoj de la kompanio.
Sed sciigo pri la libro disvastiĝis per sociaj retservoj kaj du cent mil ekzempleroj vendiĝis. Kvankam ĝi estis furorlibro, ĝia aŭtoro ankoraŭ estis senlabora. Li nomas sin konservativulo, sed li devis reveni al lia hejmurbo Gwangju, bastiono de la liberala Demokrata Partio, sed la sola loko kie li povus trovi laborpostenon. Li havas nur unu bedaŭron, nome ke “la publika debato ne okazis. Samsung nomis mian libron ”pura fikcio“”. Kaj ĉio daŭris kiel antaŭe.
Same okazis al la filmisto Im Sang-soo kiu elektis fikcion por sia filmo La Gusto de Mono* en 2012. En ĝi, li majstre portretas la konduton de la ĉaeboloj: la korupto, la aroganteco, la malestimo al la personaro, familiaj vendetoj, eĉ murdo. “La ĉaeboloj transformas homojn en sklavojn. Mi devis montri ilian internan funkciadon” li diris en la sidejo de la korea eldono de Le Monde Diplomatique*. Sed “la filmo ne estis sukceso ĉe la giĉetoj”: la amaskomunikiloj ignoris ĝin kaj la ĉefaj kinejoj rifuzis prezenti ĝin. Por Im, “la plej granda seniluziiĝo estis tio, ke la filmo vekis preskaŭ neniom da intereso ĉe la maldekstrularo ĉar ili ne aŭdacas ataki ĉi tiun fortikaĵon. Sur la korea duoninsulo estas du dinastioj: la Kim-oj en la Nordo kaj la Lee-oj en la Sudo.”
La komparo ne estas troigo kiam oni konsideras la sorton de Roh Hoe-chan, parlamenta deputito de la Nova Progresisma Partio, kiu estis devigita eksiĝi lastan februaron pro tio, ke li publikigis liston de personoj subaĉetitaj de Samsung. Kaj ne nur iun ajn liston: tiun, kompilita de la Sekreta Servo kiu, ial, registris konversaciojn inter la kompaniestroj de Samsung kaj la ĵurnalo Joongang. Oni multe parolis pri mono pagita al eminentuloj: la vicministro pri justico, unu-du prokuroroj, kelkaj ĵurnalistoj kaj iuj kandidatoj en elektadoj.
Kiam informo pri la listo komencis tralikiĝi, Roh Hoe-chan petis kaj ricevis parlamentan enketkomisionon kiu rapide kaŝis la skandalon. Nur la vicministro pri justico eksiĝis. Fidante al sia imuneco kiel elektita deputito, Roh rivelis la liston ĉe gazetara konferenco kaj, havante neniujn iluziojn pri la efiko, publikigis ĝin sur sia retejo. Sed la Supera Kortumo decidis ke parlamenta imuneco ne etendiĝas al Interreto. “Estis farse” diris Roh Hoe-chan. “Ili kondamnis min, sed neniu prokuroro estis akuzita. Mi devas atentigi ke la juĝisto, kiu respondecis pri la enketo, havas filon kiu estas dungito de Samsung. La Supera Kortumo volis instrui lecionon al mi kaj al ĉiuj. Estas freneze, ke mi ricevis nekredeblan nombron da telefonvokoj de ”amikoj“ kiuj volis persvadi min ke mi ne daŭrigu mian batalon.” Kaj sekve li demisiis.
Ankaŭ laborsindikatanoj estas buŝumitaj. Sed Kevin Cho, proparolanto por la kompanio, neas ke estas ia ajn persekutado. Li skribis retpoŝte (estas pli facile renkontiĝi kun ministro aŭ parlamenta deputito ol kun reprezentanto de Samsung): “Laborsindikatoj ekzistas en multaj filioj, kaj la kompanio observas la laborleĝojn kaj etikajn normojn.” Ja estas firmaaj sindikatoj, sed ne la Korea Konfederacio de Laborsindikatoj (KCTU), kies antaŭulo ludis decidan rolon en la ĉesigo de la diktatorado en la 1980aj jaroj. Laŭ esploro de profesoro Cho Don-moon, sociologo ĉe la Katolika Universitato de Koreio*, taktikoj de la administristaro kontraŭ laborsindikatoj inkluzivis forkaptojn, maldungojn, minacojn kaj ĉantaĝon. Ĝis 2011, nur unu sindikato estis sankciita ĉe la firmao, kaj dungito kiu volis krei tion devis registri sin ĉe la ŝtataj aŭtoritatuloj. Kiam peto por tia registriĝo estis ricevita, ŝtatoficisto informis la administristaron de Samsung kaj sekve povus okazi, ke ili suspendos la petanton dum la kelkaj tagoj bezonataj por ke la firmao starigu sian propran sindikaton en la fabriko. Ekde januaro 2011, tamen, laborsindikata plurismo estas agnoskata, sed la KCTU ankoraŭ estas rigardata kiel la malamiko.
La ses laboristoj havas inter 30 kaj 50 jarojn. Ĉiuj laboras por Samsung, apud Ulsan, du kaj duonon da horoj sudoriente de Seulo per altrapida trajno. Por ilin renkonti, estis necese vojaĝi laŭ ĉirkaŭira vojo al tradicia korea gastejo meze de floroj kaj arboj ĉe la rando de lago, for de iliaj hejmoj, kie oni ilin ne rekonos. La etoso estas pli rava ol la fabrikoj kie ili fabrikas tekokomputilajn bateriojn, LCD-ekranojn kaj sunenergiajn panelojn. Kiel membroj de la KCTU, ili travivas duonsekretan ekziston.
Ĉiu el ili estas klasifikita kiel “MJ”, tio estas moon jae, la korea vorto por “problemo”. “En ĉiu sekcio”, unu diris, “iuj estas komisiitaj identigi, ĝenadi kaj subaĉeti MJ-ojn, kaj malhelpi ke ili ”kontaminu“ aliulojn.” Alia diris: “Se iu hazarde prenas trinkon kun MJ-o ĉe vesperkunveno, li aŭ ŝi estos tuj alvokita de la administrantoj kaj pridemandita pri tio, kio estis aŭdita kaj dirita. Eĉ en la kantino, estas nekonsilinde sidi kun MJ-o.”
Sankcioj ŝutiĝas sur ilin: nur unu ankoraŭ havas sian postenon ĉe la ĉenstablo. Unu estis translokita al oficejo kie li sidas sola, pritraktante la bonfarajn aferojn de la fabriko. Alia estis lokita en zorgeme kontrolata provizfako. Demandite pri kion faras la kvara viro, ĉiuj ĉirkaŭ la tablo ekridegis. “Nenion”, li respondis. “Mi laŭvorte faras nenion. Antaŭe, mi estis laboristo, sed nun mi estas sola en oficejo kun nenio por fari.” Li ridas, sed li devis konsulti psikiatron. Al kolego kiu ĵus aliĝis al la laborsindikato, administrantoj proponis “devigan staĝon” de kelkaj monatoj en Malajzio. Li rifuzis, kaj verŝajne estas punota. La sesa viro estis maldungita antaŭ kvar jaroj sen rajto je apelacio.
Estas aliaj MJ-oj en Suwon, la sidejo de Samsung, 30 kilometrojn sude de Seulo. Cho Jang-hee estas siatempa administranto de restoracio ĉe la amuzparko Everland. Kune kun tri kolegoj, li aŭdacis starigi laborsindikaton filiiĝintan al la KCTU. Ĉiuj antaŭaj provoj estis malhelpitaj: kelkaj potencialaj membroj estis promociitaj, kelkaj ricevis monon por pagi la koston de la edukado de siaj infanoj. Aliaj submetiĝis al premado. “Subite, kolegoj ne kuraĝas rigardi en viajn okulojn, ili jam ne volas paroli al vi” Cho diris. “Eĉ estis ”trejnseancoj“ dum kiuj administrantoj diris al la personaro ke ni estas huliganoj kiuj endanĝerigas la firmaon.” Ili estis gvatsekvataj dudek kvar horojn ĉiutage kaj estis filmataj. Iliaj telefonoj estis subaŭskultataj, iliaj familioj minacataj. Sed ili eltenis.
Ĉiun jaron, kadruloj de Samsung ekiras por ĉasi novajn rekrutojn. Ili invadas la provincajn superajn lernejojn kie instruistoj antaŭelektas kandidatojn por ili. Ĉiuj diras, ke estas pli da kandidatoj ol laborpostenoj. Samsung havas grandan reputacion kaj salajroj estas relative altaj je proksimume 2 000 eŭroj monate, grandega sumo por ĉi tiuj novuloj en lando kie la minimuma salajro estas nur 600 eŭroj. “Pro tio, ke mi laboras ĉe Samsung”, dungito klarigis, “mi povas helpi miajn gepatrojn kaj prepari por mia edziniĝo.”
Sed la revoj de junulinoj ofte velkas en la blankaj produktadejoj de la fabrikoj. Unuavide, ĉio ŝajnas esti sterilizita, kun la “operaciantoj” perfekte vestitaj kiel astronaŭtoj kun nur la okuloj videblaj kaj en medio de rigora sekureco. Sed ĉi tiu futureca dekoro kaŝas praktikojn el Mezepoko.
Dungitoj devas fari almenaŭ dek du horojn da laboro ĉiutage ses tagojn semajne, kaj poste partopreni bonfaran agadon (por nutri solidarecon, laŭ la administristaro). Post tio, povus esti, ke ili devos reveni al la laborejo antaŭ ol enlitiĝi. En sia libera tago, la laboristoj estas tiel lacaj, ke ili restas dormantaj en siaj dormejoj kaj malofte vizitas siajn familiojn. “Oni ellitiĝas Samsung-e, manĝas Samsung-e, laboras Samsung-e, parolas Samsung-e, kaj dormas Samsung-e” diras Kab-soo, kontenta pro tio ke ŝi povis ŝpari iometon da mono kaj trovi alian postenon iom malpli penigan.
Kompreneble, ĉi tiuj fraŭlinoj rajtas eliri vespere. “Ni ne estas en Ĉinio!” diras eksa kadrulo de la kompanio, iom ĉagrenita. Li agnoskas, tamen, ke tio ne estas aprobata. Kaj se okazas, ke ili revenas post la horo de malpermesata foresto (noktomezo), ili ricevas “ruĝan karton” kiu ne estos retirita ĝis post kiam ili faros bonfaran agadon por la firmao.
La laceco estas tiel granda, ke malbonkonduto maloftas. Kaj tamen, ene de siaj kapuĉaj kuniklokostumoj, laboristoj rezistas ĉi tiun robotigadon. Malpermesate ŝminki sin, ili surmetas artefaritajn okulharojn. Kovrataj ĝis la okuloj per la laŭregula ĉapo, ili trovas elegantajn manierojn por porti ĝin. Tiel diras Lee Kyung-hong, juna filmisto de dokumentfilmoj kiu filmis ilin dum tri jaroj*, sed nur post kiam ili eksdungiĝis de la firmao ĉar estas absolute malpermesate paroli al iu ajn dum ili laboras por Samsung.
Tiuj estas iliaj solaj kapricoj. “Ni laboris en timo” memoras Kab-soo. Timo fari erarojn. Timo ne sukcesi. Timo pri malsano. La fabrikado de semikonduktaĵoj efektive postulas grandajn kvantojn da kemiaĵoj, ekstreme danĝeraj gasoj kaj elektromagnetaj kampoj. Laboristoj devas trempi platojn el vitro en pluraj banoj kun granda rapideco, neniam farante eraron, rekontrolante ...
Sekurecaj normoj ekzistas, surpapere. Sed en la fabriko ĉe Hwasung, du likoj de fluorida acido okazis inter januaro kaj majo 2013. Ventoladaj sistemoj foje ne funkcias. Ofte, la operaciantoj mem malŝlosas la sekurigajn valvojn por labori pli rapide kaj plenumi siajn taskojn. Pro tio, ke ili ne estas pagataj laŭ sia propra produktado, ili sentas sin respondecaj pri la komuna rezulto.
Sub tiaj kondiĉoj, laboristoj ne eltenas pli ol kvar aŭ kvin jarojn. Post tio, ili aŭ trovas alian laborpostenon aŭ revenas hejmen al siaj gepatroj kaj edziniĝas (nur 53,1% de koreinoj laboras)*. Kelkaj mortas, kiel 22-jaraĝa Hwang Yumi kiu mortis en 2007 post kvar jaroj ĉe la fabriko en Giheung. Ŝia patro, Hwang Sang-gi, taksiisto en Dokcho, du kaj duonan horojn de Seulo, memoras ĉiun momenton de la kancero kiu formordetis ŝin monaton post monato. Li fariĝis simbolo de protesto eĉ se, siavorte, “mi ne parolas tiel ĝentile kiel la burokratoj de Samsung”. Spite minacojn kaj monofertojn por silentigi lin, li neniam rezignis. Li volas, ke la kancero de sia filino estu agnoskita kiel labormalsano ne nur de la ŝtato — kiu jam tion faris — sed ankaŭ de Samsung, kiu ankoraŭ neas tion. Li protestas por Yumi kaj por ĉiuj, kiuj ankoraŭ mortas.
La unua persono, kiu aŭskultis lian rakonton, estis la advokato Lee Jong-ran. Ŝi povus paroli senĉese pri la malutilo kaŭzita de ĉi tiuj koncentriĝoj de toksaj substancoj. “La fabrikistoj diras, ke estas neniu kialo maltrankviliĝi, sed neniu el ili volas doni precizan liston de la produktoj uzataj, pro kialoj de ”komerca konfidenceco“. Kaj gejunuloj mortas sekrete.” Kunlabore kun d-ro Kong Jeong-ok kaj la asocio Subtenantoj por la Sano kaj Rajtoj de Laboristoj en la Semikonduktaĵa Industrio, Lee Jeong-ran identigis cent okdek unu eksajn dungitojn de Samsung kiuj suferis diversajn malsanojn (leŭkemio, mamkancero, multloka sklerozo) inter 2007 kaj majo 2013. Por multaj specialistoj pri Samsung, ĉi tiuj malsanoj estis publika sekreto. Sed estis nur post kiam toksaj likvaĵoj likis en Hwasung, nur dek minutojn laŭ rekta linio de la luksaj apartamentoj de Suwon, ke iuj ekmaltrankviliĝis. La Ministerio de Laboro faris specialan inspekton kaj trovis pli ol du mil malobservojn de la leĝo pri laborejaj sekureco kaj sano. La administristaro promesis ilin rebonigi.
Sed kiam, post monatoj kaj monatoj da procesoj por igi ke aparta kazo estu konsiderita, la ŝtata agentejo pri publika kompenso fine engaĝis sin, ĝia komisiono inkluzivis kuraciston de Samsung*, kiu havis la decidan voĉdonon.