Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
De pli ol dek kvin jaroj, en la oriento de la Demokratia Respubliko Kongo (DRK) okazas sangaj alfrontiĝoj, en kiu milicoj kaj armeoj partoprenas. Alia fonto de streĉiĝo: agantoj kaj observantoj dediĉas sin al reciproka altigo de la nombro de viktimoj kaj afiŝas nombrojn ofte fantaziajn.
ĈU FORGESITA “popolekstermo”? Ĉu kvin milionoj da mortintoj en la Demokratia Respubliko Kongo (DRK) ne rimarkitaj? La disputo, nutrata de kongaj* kaj internaciaj asocioj, pri la nombro de viktimoj de la konfliktoj en la regiono de la afrikaj Grandaj Lagoj ekde 1993, veneniĝas. Laŭ iniciato de rekonata neregistara organizaĵo, la International Rescue Committee (IRC), fondita de Alberto Ejnŝtejno en la jaro 1933, la polemiko temas ankaŭ pri la pritakso de la eventoj. La IRC jam en 1966 ne hezitis nomi la nombron de kvar milionoj da mortintoj kaj elvoki “popolekstermon”.* Asocioj kiel Caritas reuzas la terminon, kaj ankaŭ disputata raporto de la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri la homrajtoj, submetita la 25-an de aŭgusto 1910 al la ĝenerala sekretario Ban Ki-moon.
De tiam, reciproka altigo de la nombro de viktimoj havis la efikon, ke oni konsideras la nombron de kvin milionoj la plej verŝajnan, dum terura nombrado, ŝajne pli neŭtrala, donas taksadojn kiuj varias inter tri milionoj kaj duono kaj ... ses milionoj da mortintoj! Tiu lasta nombro donas evidente paralelon al la popolekstermo kontraŭ la judoj en la jaroj 1939-1940 en Eŭropo. Certaj retejoj parolas eĉ pri dek du milionoj da viktimoj, kio, laŭ la plej multaj specialistoj, estas delira.
Pro sia forta politika, jura kaj emocia ŝarĝo, la termino “popolekstermo”, koncerne la DRK, estas ĉio alia ol neŭtrala. Ĝi partoprenas en la fortrilatojn inter la landoj de la regiono, speciale la DRK kaj Ruando, kun la eksterordinaraj minejaj naturriĉaĵoj de la afrika giganto kiel disputobjekto. La persekutado de la popolekstermistoj donis al Kigalo* la pretekston sendi trupojn en la DRK, resti tie dum longaj jaroj kaj ekspluati la kongajn naturriĉaĵojn.* Temas pri relativigo de la popolekstermo de la tucioj en Ruando kaj malfortigi la prezidanton Paul Kagamé.
La internaciaj organizaĵoj rekonas nur unu popolestermon en la regiono de la Grandaj Lagoj: tiun de la tucioj en Ruando, en 1994, dum kiu, laŭ ili, inter okcent mil kaj unu miliono da homoj estis mortigitaj. La kontraŭantoj al la ruanda reĝimo siavice elvokas “duoblan popolekstermon”, por nomi la masakron kiu viktimigis la hutuojn fare de la trupoj de s-ro Kagamé dum la rekonkero de la lando ekde la printempo 1994. Tiun teorion, pli ol kontesteblan, reprenis en la DRK la hutuaj aktivuloj aŭ la kongaj ultranaciistoj. “Tiu maniero malgravigi la popolekstermon de la tucioj kaj la samtempan masakron de la demokratiaj hutuj malebligas kompreni tion, kio okazis antaŭe, dume kaj poste”, klarigas s-ro Aldo Ayello, eksa speciala reprezentanto de la Eŭropa Unio pri la Grandaj Lagoj.*
La limoj de la supozita popolekstermo en la tempo kaj en la spaco varias laŭ la interpretoj, sed koncernas precipe la DRK, dum la “granda afrika milito”* en kiu, inter 1993 kaj 2003, alfrontiĝis pluraj landoj* kaj ses politikaj-militaj movadoj. Precipe Kivuo estas koncernata, kaj la viktimoj estas laŭdire precipe la hutuoj en la DRK venintaj el Ruando (kiujn Kigalo prezentas bloke kiel “popolekstermistojn”), sed ankaŭ kongaj civitanoj. Laŭ la apogantoj de la tezo de “konga popolekstermo”, malmultaj de ili estis mortigitaj per kugloj aŭ en armitaj alfrontiĝoj: intence puŝitaj en arbarajn zonojn, en la okcidenton de la aktuala DRK, ili mortis pro malsato aŭ pro malsanoj. La monata mortokvoto en la DRK estas, laŭ ili, je 40 elcentoj super la mezumo de la subsahara Afriko kaj atingas 2,1 mortojn por mil loĝantoj.*
Ĉu oni nombris tiujn viktimojn, aŭ eĉ nekropsiis ilin? Kvankam mortigejoj aŭ tomboj ja estis identigitaj de homhelpaj agantoj aŭ de oficialaj observ-misioj, tiuj kazoj estas malmultaj. Du belgaj demografiistoj de la Asocio pri disvolvado de aplikata esplorado en sociaj sciencoj (Adaes) ne nur relativigas la tre altajn nombrojn donitajn de siaj kolegoj kaj de la IRC, sed ili malaltigas ilin. André Lambert kaj Louis Lohlé-Tart kvalifikas la nombron de kvar milionoj da mortintoj kiel “burleskan”. Laŭ ili, la vivekspekto kaj la identigo de la batallokoj ebligas starigi “science funditan” pritakson de la “mortoj super tiuj de tiuj atendendaj laŭ la tieaj vivekspektoj”, kaj per tio la totala nombro de viktimoj reduktiĝas al 183.000.*
La kvalifiko de “popolekstermo” celas malstabiligi la reĝimon de la prezidanto Kagamé: la teoriuloj de la “forgesita popolekstermo” estas ofte ligitaj kun ĝiaj kontraŭuloj, kaj la kongaj mortintoj estas konstante instrumentigataj de la malamikoj de la reĝimo de Kigalo.
La ĉefa argumento de la apogantoj de la tezo de popolekstermo estas statistika kaj demografia. Nu, laŭ la Ĝenevaj Konvencioj de 1948, “la popolekstermo estas komprenata [kiel ago] farita kun la intenco detrui, ĉu tute, ĉu parte, nacian, etnan, rasan aŭ religian grupon kiel tian”. Tiel, la nombro de viktimoj ne sufiĉas por deklari ion popolekstermo; la intenco de la agantoj estas decida. La hutuaj rifuĝantoj kaj la kongaj civiluloj mortintaj pro la sekvoj de la milito estas flankaj viktimoj de konflikto, kiu ne celis ilin kiel grupon. Ili apartenas al la historio de tiuj “amasmasakroj”, ies necerta memoro estas daŭre la objekto de multspecaj kaj senĉesaj ideologiaj manipuladoj.
Michel GALY.
Vidu pri la konflikto en la regiono ankaŭ la libron de Elisée Byelongo Isheloke: Eĥoj el Bembujo. Tradicio, rilatoj kun Banyamulenge, la genezo de la milito en Kongolando-Kinŝaso, kaj la diasporo rilate al Esperanto, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 91 paĝoj, ISBN 978-2-918300-11-3. -vl