Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kiam la japana ĉefministro Abe Shinzo anoncis tion, kion oni nomis la “abeaĵoj” abenomics”, nome funkciigi la presilon de monbiletoj por relanĉi fluktuantan ekonomion, oni ĉie aplaŭdis lin. Fine gvidanto aŭdacas defii la doktrinon de la malabundo! Sed la demando pri la ricevantoj de la verŝitaj sumoj, kiu estis neglektita, revenas al la surfaco. La elspezoj por la armeo, ekzemple, kreskos je kvin elcentoj en la venonta jaro. Kaj la kresko ...
JULIO 2013. Post la triumfa venko de la Liberaldemokrata Partio (LDP) en la senataj elektoj, la japana ĉefministro Abe Shinzo disponas pri la absoluta plimulto en la du ĉambroj de la parlamento. Dum la lando spertis jarojn de deflacio — ekde la krizo de 1997 —, poste la katastrofon de la tertremo kaj la historian akcidenton de la atomcentralo de Fukuŝimo, en marto 2011*, la registaro Abe, ekde sia enpotenciĝo la 28-an de decembro 2012, emfazis sian intencon de ekonomia normaligo. Tion la komunikiloj nomis la “abeaĵojn” (“abenomics”), kun referenco al la “reaganomics”, kiuj stampis la unuan periodon de la usona novliberalismo sub la prezidanteco de Ronald Reagan, en la 1980-aj jaroj.
La registaro pretendis eliri el la deflacio per tri specoj de disponoj: altigi la disponeblan monon, alivorte funkciigi la monpresilon, kun la celo atingi 2-elcentan kvoton de inflacio en du jaroj (malproksimaj estas la malraciaj timoj de Eŭropo vide al la plej eta tremeto de inflacio); relanĉi la publikajn investojn; realigi strategion de kresko, bazita sur eksportoj, privatigoj kaj malregulado de la labormerkato. Jaron poste, kiel nun statas la aferoj?
La ne tre ortodoksa elŝutado de disponebla mono ekde januaro 2013, trudita de la Banko de Japanio, unue stimulis la borsan ekonomion — tiom pli rapide ĉar la valoro de la akcioj komencis kreski dum la monatoj antaŭ la senatelektoj. Laŭ la ripeta postulo de la grandaj eksportistoj, la kurzo de la jeno malaltiĝis, ĉefe kompare kun la dolaro kaj la eŭro. La vendoj eksterlanden estis per tio stimulitaj (+ 16% de oktobro 2012 ĝis oktobro 2013), sed multe malpli ol atendite (nur + 4% en volumeno), precipe pro la malforta ekonomia kresko en la klientaj landoj kaj pro gravaj delokadoj dum la lastaj jardekoj. Nur la profito de la eksportistoj altiĝis per tio.
Aliflanke, la valormalaltiĝo de la japana mono kreskigis la prezon de la importaĵoj. Neniam, laŭ la datumoj de la ministrejo pri financoj*, la komerca deficito estis tiom alta ekde 1979: pli ol 9 miliardoj da eŭroj en novembro 2013 (1.293 miliardoj da jenoj), kontraŭ pluso pli ol 11 miliardoj da eŭroj en 2007.
Kio estis buĝeta tabuo en la antaŭaj jaroj, la ŝtato enŝuldiĝis — 224 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP) en 2013 —, la stimulado de la publikaj laboroj estis salutata de la lokaj entreprenoj, kiuj suferas pro la malrapidiĝo de sia aktiveco. La ideo normaligi la ekonomion per publikaj elspezoj — dum ĉie aliie, speciale en Eŭropo, la doktrino ordonas redukti ilin — estas tre loga por la adeptoj de politika volismo kaj por la ekonomikistoj malamikaj al malabundo, kiel Joseph Stiglitz: “La “abeaĵoj” estas la bona vojo por normaligi la japanan ekonomion. Eŭropo kaj Usono devas inspiriĝi de ili.”* Tamen, tiu parta reveno al la kejnzismo ne havis la esperitan efikon. La jara kreskokvoto de la MEP, kiu atingis 4,3 elcentojn inter januaro kaj marto 2013, falis al 1,9 elcento dum la tria jarkvarono (julio ĝis oktobro). La kvoto de produktiva investo de la entreprenoj, kiu akcelis la delokadojn en la lastaj jaroj, restas malalta.* La bilanco estas tiom malmulte konvinka, ke s-ro Abe, komence de oktobro, anoncis novan pakaĵon da financadoj de entute 40 miliardoj da eŭroj.
Sed ne sufiĉas, por relanĉi la maŝinon, rompi kun la ĉirkaŭanta ortodokseco kaj verŝi la monon sur la entreprenojn. En sociala kampo la bilanco de la “abeaĵoj” estas klare negativa. La nombro de mastrumoj kiuj ricevas socialan helpon atingis historian rekordon, kun unu miliono sescent mil koncernataj mastrumejoj en aŭgusto 2013.*
Malantaŭ kvoto de senlaboreco inter la plej malaltaj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD), de 4 elcentoj, kaŝiĝas silenta, sed profunda malboniĝo de la dunga situacio, kun plialtigo de provizoraj laboroj kaj de la laborintenso. 35 elcentoj de la dungoj estas nun provizoraj (parttempa laboro, provizora anstataŭa laboro, ktp), kaj la reala enspezo de la salajruloj malprogresas: — 1,3 elcentoj inter oktobro 2012 kaj oktobro 2013, laŭ la ministrejo pri sano, laboro kaj sociala asekuro.
Oni devas diri, ke la kvoto de sindikateco falis (18 elcentoj, kontraŭ 24 elcentoj komence de la 1990-aj jaroj). Pri la postuloj de la provizoraj laboristoj okupiĝas ĉefe la asocioj kaj ne la sindikatoj. Ekde 2012, ili publikigas la nigran liston de entreprenoj kiuj trudas al siaj salajruloj malhumanajn laborkondiĉojn. La premio de la “nigra kompanio” (burakku kigyou), atribuata ĉiujare, estis en 2013 donita al la restoracia grupo Watami, kies fondinto kaj prezidinto, s-ro Watanabe Miki, estis ĵus elektita senatano en la listo de la plimulto. Lia fama ordono al la dungitoj, “Laboru tricent sesdek kvin tagojn jare kaj dudek kvar horojn tage, ĝis via morto”, riĉigis la liston de la diroj de la japana novliberalismo, kies plej malnova estas “Kalkulu kun viaj propraj fortoj” (“jijo doryoku”).
S-ro Abe, argumentante per sia decido redukti la impostojn por la societoj, publike admonis la mastraron altigi la salajrojn por helpi la kreskon de la konsumado. Sed fakte li montriĝas esti diligenta aplikanto de la monda strategio malaltigi la “laborkostojn”. Li ne nur daŭrigas la impostajn donacojn, sed li altigas la aldonvaloran imposton (AVI), kiu pezas sur la mastrumojn kaj pasos de 5 al 8 elcentoj ekde la 1-a de aprilo por malgrandigi la deficiton de la sociala asekuro. S-ro Abe povintus elekti altigi la kvoton de kotizoj de la entreprenoj, la plej malaltan de la mondo: iomete pli ol 5 elcentoj de la MEP, kontraŭ 11 elcentoj mezume por la Eŭropa Unio, ekzemple.*
Samtempe, la registaro faras komercan ofensivon, en Japanio tre subtenata de la komunikiloj, por eksporti atomcentralojn, luksajn nutraĵojn kaj altteĥnologiajn armilojn. La vendo de tiuj lastaj al eksterlando estis ĝis tiam strikte limigita de tri principoj pli aŭ malpli respektataj ekde 1967: ne vendi armilojn al landoj en konflikto; ne vendi ilin al tiuj, kiuj povas ekmiliti; ne subteni la eksportadon de armeaj ekipaĵoj.
Voli eksporti atomcentralojn ŝajnas esti absurda. Kvankam la ĉefministro deklaris la 7-an de septembro 2013, antaŭ la komitato pri Olimpiaj Ludoj, ke la centralo de Fukuŝimo estas sub regado kaj ke ĉio estos reguligita antaŭ la Ludoj de Tokio en 2020, la evakuado de la poluita akvo estas daŭre ne regata, kio kolerigas la loĝantojn, kampulojn, legomkulturistojn kaj fiŝistojn de la regiono.
Koncerne la kampkulturajn eksportojn, la agresa politiko, kiun la registaro rekomendas, estas konsiderata kiel taktiko por deturni la atenton de la kritikantoj de la traktato pri transpacifika partnereco (Trans-Pacific Partnership, TPP, kiu estas nun traktata. Multaj timas, ke tiu traktato mortigos la familian kampkulturon kaj la normojn de nutraĵa sekureco, kiuj estas pli striktaj en Japanio ol en Usono.*
La turniĝo, kiun faras tiu nova ekonomia politiko, maltrankviligas tiom pli, ĉar en la historio de Japanio, la respondo al sociala krizo ĉiam konsistis en striktigo de la liberecoj. Dum la ekonomia krizo de la jaroj 1920 – 1930, fronte al la kresko de la demokratiaj postuloj de la kampuloj kaj urbaj laboristoj, oni fine decidis la armeigon kaj subpremadon, kiuj favoris la supreniron de ekspansia naciismo.
ERAO DE forta kaj distribuema kresko komenciĝis post la dua mondmilito, kio ebligis kontentigi la plimulton de la loĝantaro. La mito pri la supreniranta meza klaso definitive disfalis kun la du “perditaj jardekoj” (tiel oni nomas la periodo, kiu komenciĝis kun la krizo de 1997), dum la sfero de socialaj postuloj pli kaj pli ŝrumpas. En kriza tempo, la naciismo kaj identecaj politikoj estas efikaj instrumentoj por ĉirkaŭiri la socialajn postulojn: riĉiĝintoj kaj malriĉiĝintoj laboras kune por sia patrujo, ĉiuj unuece kontraŭ la najbaraj landoj.
La krudiĝo de la teritoriaj incidentoj kun Ĉinio pri la insuloj Senkaku (Dyaoyu en la ĉina) en la maro de Orienta Ĉinio (vd Olivier Zajec: Streĉiĝoj inter Tokio kaj Pekino. Nova batalo de Pacifiko pri insularo) kaj kun Sud-Koreio — la alia teritoria disputo, tre apogata de la komunikiloj — pri la insuletoj Takeshima (Dokdo en la korea) donas al la Abe-registaro revitan okazon de naciisma mobilizo. Ne estas hazardo, ke la projekto publikigita en 2012 de la LDP por revizii la konstitucion ĝenerale nomatan Konstitucio de la paco forigas la referencon al la universala principo de la homaro en la antaŭparto kaj se ĝi enmetas formulojn kiel “La ŝtato [estas] bazita sur la patrujo kaj la familio, la respekto de la harmonio”. La konstituciisto Higuchi Yoichi diras ke li maltrankvilas pri la estonteco de la japana demokratio: “Ŝtato, kiu privilegias pli kaj pli ekskluzive la rajto de la sango [hodiaŭ la sistemo estas miksita kun la rajto je teritorio sub certaj kondiĉoj], povas fariĝi ksenofobia.”
Por s-ro Abe, tiu revizio celas “eliri el la postmilita reĝimo” kaj pridubi la internacian ordon starigitan en la konferencoj de Jalto, kaj de Pocdamo en la jaro 1945, kiuj punis la faŝismemajn potencojn. Sed la ĉefministro ne volas distanciĝi de Usono nome de la nacia suvereneco: li male insistas pri fortigo de la armea alianco kaj pravigas la ĉeeston de gravaj usonaj militbazoj, kiel tiu de Okinavo.
Dum longa tempo, la denuncado de tiu milita, politika kaj ekonomia submetiĝo estis la monopolo de la Japana Komunista Partio (JPK), kiu nomis la landon “kolonio de Usono”. Nun la kritikoj venas ĉefe de la liberaluloj kaj de eksaj funkciuloj, kiuj neniam estis en la ĉirkaŭaĵo de la JPK. Kunaŭtoro de ĵus aperinta verko titolita Senĉesa “Okupado”*, Magosaki Ukeru, eksa diplomato kaj eksprofesoro ĉe la Lernejo de Nacia Defendo, rekomendas aŭtonomecon vide al Usono kaj revizion de la armea traktato kaj starigon de Orientazia Komunumo.
Tiu poziciiĝo de parto de la liberaluloj kontrastas kun la politika linio de la registaro Abe, same pri la traktato pri defendo kiel pri la TPP, kiun la partio en la potenco kontraŭis, kiam ĝi estis en la opozicio sub la antaŭaj registaroj. Ili opinias, ke tiu liberkomerca traktato favorus nur la usonajn entreprenojn, kiuj povus atingi la juĝadon kaj kondamnon de la japana registaro en kazo de malkonsento, laŭ la usonaj juraj normoj. Jen dispono, kiu ne povus esti pli simbola por la rezigno pri la nacia suvereneco.
Sed la kritikantoj de la dependeco maltrankviliĝas ĉefe pro la defendpolitiko. Anstataŭ alporti pli da aŭtonomeco, la ambicia revizio de la konstitucio, difinita de s-ro Abe, permesus la partoprenon en operacioj de kolektiva defendo kune kun la usona armeo, kio estas ĝis nun malpermesata.
Tiu volo ŝanĝi la konstitucion kaj kreskigi la eksportadon de milita materialo aparte klarigas la “abeaĵojn”, kiuj, kiel skribis la Süddeutsche Zeitung (la 22-an de julio 2013), estas por s-ro Abe nur rimedo por altigi Japanion en la rangon de granda militpotenco.
Japanio kaj Ĉinio rivalas do pri naciismo, kun kreskanta militarizo ambaŭflanke. Tio estas akompanata, ĉe la japana dekstrularo, de provokoj pri la moderna historio de orienta Azio: ŝtatistoj vizitas la tre disputatan sanktejon Yasukuni, kie ili honoras la soldatojn mortintajn por la imperiisto, inkluzive de la plej grandaj militkrimuloj;* ili neas la devigan prostituadon de aziaj virinoj organizitan de la imperia armeo dum la dua mondmilito.
Por eviti, ke la regiona streĉiĝo kondukas al armita alfrontiĝo, necesus forte revizii la “abeaĵojn”. La prioritato devus esti malprajmi la socialan malkontenton kaj favori senteblan altigon de la salajroj kaj ankaŭ fortigon de la leĝoj pri rajtoj de la laboristoj, por korekti la gravajn malegalecojn. S-ro Abe devus krome definitive haltigi la atomenergian programon: ties evidenta malsukceso estas ĉiutage konfirmata de la senfina eliro de radiaktiva akvo en Fukuŝimo, poluado kiu povus veki gravan disputon kun la najbaraj landoj en la Pacifika Oceano.
Pli fundamente, anstataŭ kredigi je rea produktivisma kreskado per tio ke li apogas sin sur grandaj entreprenoj, kiuj amasigas ĉiajn privilegiojn, estus preferinda konsideri la strukturan ŝanĝiĝon de la socio, kiel emfazas Kosuke Motani. Tiu ekonomikisto insistas pri la konstanta malgrandiĝo de la aktiva loĝantaro, kiu en 2035 pasos al 44,2 milionojn da homoj, dum ĝi estis 81,2 milionoj en la jaro 1995, kaj pri la malalta konsumado de la bonstata klaso.* Tion siamaniere emfazas ankaŭ alia ekonomikisto, Tachibanaki Toshiaki, specialisto pri analizo de sociaj malegalecoj. La “abeaĵoj”, kiuj volas ĉiapreze krei riĉaĵojn, enradikigas la malegalecojn en sistema logiko, en kiu “la gajnantoj prenas ĉion”. Tio laŭ li eĉ ne povas funkcii, pro la maljuniĝo de la loĝantaro kaj la evoluo de la valoroj de la japanoj, kiuj pli kaj pli emas serĉi “feliĉon” ol konsumadon.*
Katsumata MAKOTO.