Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Serge Halimi reelektita kiel direktoro de “Le Monde diplomatique

La kontrolkonsilantaro de Le Monde diplomatique S.A. reelektis, la 13-an de januaro 2014, por dua sesjara mandato, Serge Halimi kiel prezidanton de la direktejo de tiu eldonsocieto de Le Monde diplomatique kaj de Manière de voir [regulaj laŭtemaj kolektaĵoj de artikoloj aperintaj en la “Diplo”]*. La statuto de la societo dispozicias, ke la kontrolkonsilantaro povas decidi nur pri kandidato proponita de la Asocio Gunter Holzmann, kiu kune kun La Amikoj de Le Monde diplomatique estas la gardanto de la sendependeco de la gazeto, kaj en kiu membras la tuta personaro.

* Simile al nia eldono de “Kien Afriko en la 21-a jarcento?”, Le Monde diplomatique en Esperanto kaj Monda Asembleo Socia (MAS), 157 paĝoj, ISBN 978-2-918300-39-7. Cetere pliaj laŭtemaj broŝuroj estas intencataj, sed ni bezonas legantojn, kiuj indiku al ni siajn proponojn (kiujn temojn, kaj kiujn aperintajn — aperigindajn — artikolojn ĝi enhavu). -vl

Dum sekreta voĉdonado, la 12-an de novembro 2013, la Ĝenerala Asembleo de tiu asocio nomumis Serge Halimi kiel sian kandidaton en la funkcio de prezidanto de la direktejo de la societo kaj kiel direktoro de publikado. La kontrolkonsilantaro de la asocio Amikoj de Le Monde diplomatique faris la saman decidon la 29-an de novembro 2013.

Laŭ propono de Serge Halimi, la kontrolkonsilantaro, prezidata de Louis Dreyfus, elektis por ses jaroj Vincent Caron, Bruno Lombard, Pierre Rimbert kaj Anne-Cécile Robert kiel membrojn de la direktejo de Le Monde diplomatique S.A..

La redaktejo de Le Monde diplomatique.