Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
REFOJE la Demokratia Popolrespubliko Koreio (DPRK) aperis titolpaĝe en la internacia gazetaro, kun ĉi-foje la aresto, en plena kunveno de la politikburoo, de la onklo de la gvidanto Kim Jong-un, poste lia proceso kaj ekzekutiĝo, ĉio ene de kvar tagoj. Naskita en 1946, kaj do relative juna laŭ la lokaj kriterioj, Jang Song-thaek estis ofte konsiderata kiel la numero du de la reĝimo. Li “faris ribelaĵojn”, legeblis en la loka gazetaro. La speco de krimo, pri kiu li estis akuzita, daŭre ne estis precizigita, kio donas krediton al la ideo de politika kondamno. Certaj okcidentaj komentistoj prezentis la viron kiel malfidelan edzon; aliaj vidis lin esti vive vorata de malsataj hundoj ... La specialisto pri Nord-Koreio Bruce Cumings pravas kiam li diras, ke la DPRK frenezigas tiujn, kiuj parolas pri ĝi.
Tiu justico aparte rapida kaj impresa — bildoj de lia aresto estis montrataj televide — povus pensigi ke nenio moviĝis en la nordkorea justicaparato. Tamen, kvankam la akuzatoj estas daŭre stigmatizataj de sia propra advokato, kiu ĝenerale dankas la kortumon pro la decidita verdikto, ŝajnas ke oni jam ne internigas sen proceso. En oktobro 2013 pluraj tribunaloj estis en laboro, do atendante reskribon de la juro. Certe ankoraŭ pli decida estas la fermo de du el la ses plej grandaj internulejoj, menciita de la sudkorea gazetara agentejo Yonhap.
Male al la kliŝoj, la reĝimo ne estas granita bloko. Prefere oni parolu pri “monolitika polikratio”, barbara termino por signi samtempe la fragmentiĝo de la ŝtato nekapabla nutri la loĝantaron dum la krizo de la 1990-aj jaroj, konservado de la armea fortreso, apero de ekonomiaj zonoj kaj zonoj de mem-entreprenistoj, kaj la konfliktoj inter publikaj organismoj.
La fragmentiĝo de la ŝtato ne estas ĝia pereo. Temas pli ĝuste pri degenero de la publikaj potencoj, ekzemple de la organismo taskita pri distribuado de nutraĵo al 60 elcentoj de la loĝantaro dum la jaroj de ekonomia krizo kaj de malsato. Tiu krizo, loke nomata “malfacila marŝo”, daŭris de 1995 ĝis 1997 kaj mortigis, laŭ la taksoj, inter 3 kaj 10 elcentojn de la loĝantaro. La potenco, se ĝi antaŭe estis vere populara, dum tiu krizo pruvis sian nekapablon kontentigi la plej bazajn bezonojn de la popolo. Certe, ĝi povas argumenti per la “usona agreso”, do la embargo, ankoraŭ fortigita post la lanĉo de raketoj en la lasta jaro. La efikoj estas realaj: eĉ Ĉinio, la sola aliancano de Pjongjango, publikigis en oktobro 2013 centpaĝan liston de produktoj malpermesataj eksporti al Nord-Koreio. Kelkajn tagojn poste, la internacia elsendo de dimanĉ-vespero en la nordkorea televido Mansudae, tre rigardata, sendis longan kanadan dokumentfilmon pri la falsaĵoj, speciale ĉinaj (vidu la artikolon Nordkorea televido, alia mondo) ...
Kiel ajn, tiuj klarigaj skemoj, gurdataj de la ŝtatmonopolaj informiloj, lasas la loĝantaron skeptika, kiu asimilas la “malfacilan marŝon” al milito: malsato, malapero de la publikaj servoj, ĝeneraliĝinta fikomercado. En ĉiuj lokoj frapitaj de la mizero, kaj ĉefe en la orienta parto de la lando, la sola obsedo estis transvivi. La disponeblaj resursoj estis rabitaj kaj venditaj en ĉiaj eblaj komercaj formoj, de kontrabando ĝis la libera merkato.* La fabrikoj, kiuj fermis unu post la alia pro manko de energio, estis malmuntataj; publikaj konstruaĵoj estis diserigitaj, iliaj metaloj interŝanĝataj kontraŭ nutraĵo el Ĉinio. La ĉeesto de la ŝtato malfortiĝis, eĉ en ĝia formo de polico. Multaj raportoj de fuĝintoj atestas, ke malgrandiĝis la nombro de kondamnoj al punoj de koncentrejo pro fikomerco aŭ pro la provo kontraŭleĝe transiri la landlimon. Iun tagon certe eblos montri tion, kio vere okazis, kaj aparte la manieron, kiel la tradiciaj organizaĵoj reformiĝis por anstataŭi la mankantan ŝtaton.
Nun la realaĵoj de tiu periodo aperas sur la televidekranoj, kun kelkaj bildoj de fermitaj fabrikoj, de senelektraj loĝejoj, de detruitaj kampoj kaj de neĝo. Kvazaŭ en filmo pri milito. Temis do ja pri milito, diras la televido. Kio permesas tiun konkludon: ekzistas malamiko; kaj, de tiu momento, la aferoj iras pli bone.
Sed tiam, kiel klarigi, ke la reĝimo bezonas aresti kaj elimini iun el siaj plej eminentaj membroj? Ĉu tio estas signo de forto aŭ de malforto? Por kompreni la batalon kiu furiozas en la pinto de la potenco, necesas tuj forĵeti la kliŝon de kontraŭeco inter konservativuloj kaj reformistoj, ĉar ĉiuj estas “reformistaj”. Efektive, eĉ la plej mensbarita burokrato scias, ke la oficiala retoriko havas jam eĉ ne la plej etan efikon. La “malfacila marŝo” faris la propagandon komplete neaŭdebla. Jam neniu kredas, ke morgaŭ ĉio estos senpaga. Certe, okaze daŭre funkcias restaĵoj de la naciisma retoriko, senĉese ripetataj, kiuj memorigas ke en la nordo ne ekzistas eksterlandaj trupoj — dum usonaj batalionoj estas en la sudo — aŭ kiuj mencias la multajn viktimojn (ĉiuj historioj de Koreio, en la nordo kiel en la sudo, prezentas la landon kiel viktimon de eksterlandaj agresoj). Sed ili ne sufiĉas, aŭ ne plu sufiĉas, por movi la landon. Por tio necesas magazenoj dece provizitaj.
Se gvidaj kadruloj alfrontiĝas inter si, tio okazas por mastri la evoluon de la lando, multe pli ol por regi la aparaton de la potenco. Kim Il-sung estis la “patro de la patrujo”; lia filo Kim Jong-il enkarnigis la reformon. La nepo, s-ro Kim Jong-un, ne povas alie ol daŭrigi la linion, ĉar li tiras el tio sian tutan legitimecon.* Sed, por ke liaj ekonomiaj sukcesoj estu daŭremaj, ili ne povas limiĝi al pli bona distribuado de la varoj.
Kiam oni revenas el la DPRK, nenio pli malfacilas ol komprenigi la ekonomian eksalton. Ĉiu havas en sia kapo la apokalipsajn bildojn de malsato, dum intertempe la situacio iom post iom pliboniĝis. Ĉio akceliĝis en la lastaj monatoj. La montrotabloj de la magazenoj estas denove plenaj kaj la elektro revenis. La altaj konstruaĵoj de la antaŭurbo, kiuj lastan jaron estis mallumaj, nun estas lumigataj la tutan nokton. La potenco antaŭenigis la aferojn ĉiunivele. Antaŭe ĝi lanĉis reorganizadon de la kampara mondo, do redukton de la grando de la produktad-unuoj ĉirkaŭ la familiaj vilaĝoj. Ĝia relanĉa operacio sukcesis. Samtempe ĝi faris la ekonomiajn kaj financajn interesojn de la armeo (unu miliono da homoj) netuŝeblaj, interŝanĝe kun la forlaso de la fama principo “unue la armeo” — la oficiala slogano por akceptigi la prioritaton al la gigantaj elspezoj por la armeo. La militistoj konservas siajn privilegiojn, sed ili promesas resti neŭtralaj al la nova politiko.
La konflikto okazas do inter la reformistoj laŭ la ĉina maniero (merkato plu unusola partio) unuflanke kaj la adeptoj de la malnova partiŝtato. La unuaj praktikas ian fuĝon antaŭen per konsumado: la magazenoj de Pjongjango estas plenaj, ĉiuj loĝantoj de la urboj komercas, la aferoj floras ĉe la ĉina landlimo, la tri specialaj ekonomiaj zonoj kreskegas. La tradiciaj membroj de la partiŝtato, totale malestimataj pro la malsatperiodo, siavice ne nepre kontraŭas la reformojn, sed aventuron kiu senigus ilin je sia povo. S-ro Kim havas la avantaĝon, sed la partio nur komenciĝis. Pri tio atestas la fakto, ke la praktikado de la komercaj aferoj povas apogi sin sur nenia jura-leĝa bazo. Ĝi estas riska ludo.
Imitante sian patron, kiu zorgis por ne eksigi la malnovajn kadrulojn sed samtempe metis apud ili junajn sentitolajn kadrulojn, s-ro Kim instalas malgrandajn “kromministrejojn”, kiuj helpas la oficialajn kaj evidente senefikajn, ekzemple en la sektoro de kampkulturo, kaj nomumas verajn specialistojn. Ekzemplo estas la ministrejo taskita pri “konservado” de grundoj kaj arbaroj, nova nomo per kiu oni ŝajnas oficiale rekoni la neceson ... konservi.
En tiu kunteksto, kiu povas esti la senco de la eliminado de Jang Song-thaek? Ĉu li estis tro por-ĉina? Estas malnova kutimo de la reĝimo apogi sin sur iu tendenco por kontraŭstari alian kaj poste neniigi ĝin. La ekscesa dependeco vide al tria lando estas politika minaco, ĉar la nacia sendependeco restas pli aŭ malpli la sola ideologia fermento kiu ankoraŭ funkcias.
Ĉiukaze la ekonomiaj interŝanĝoj kun Ĉinio progresas per gigantaj paŝoj: en 2011 ili kreskis je 62,5 elcentoj kaj atingis 5,63 miliardojn da dolaroj.* En aŭgusto 2013 la ĉina vicministro pri komerco, s-ro Chen Jian, admonis la entreprenojn investi en Nord-Koreio, okaze de vizito de ... Jang Song-thaek. Tamen, la listo de gravaj ekonomiaj partneroj, de Barato ĝis Egiptio, de Indonezio ĝis Tajlando, ne ĉesas longiĝi. Sud-Koreio restas la dua liveranto kaj kliento, kun la speciala ekonomia zono de Kaesong — eĉ kvankam tiu estis fermita de aprilo ĝis septembro laŭ decido de s-ro Kim. La interŝanĝoj (falintaj je 10 elcentoj) kreskis al 1,71 miliardoj da dolaroj en 2013. La sudkorea mastraro deziras interkonsentojn kun la nordo.
Oni povas esti optimisma pri la hipotezo de malfermiĝo: ne nur ĉia retroiro efikus kontraŭ la interesoj de la ĉinoj, kiuj estas la precipaj investistoj, sed ĝi stumblus kontraŭ la rifuzo de la loĝantaro. La reĝimo elludis ĉiujn siajn kartojn; la sola restanta estas tiu de konsumado.
Kiuj estas ĝiaj armiloj? La releviĝo de la energisektoro. Dum la krizo la malmoderneco de la kampkultura politiko kaj la senarbarigo pligravigis inundojn, kiu detruis minejojn kaj vojojn, la bazo de la ekonomia riĉeco de la Nordo — kiu estis ĝis 1975 pli granda ol tiu de la sudo. La helpo de Pekino (kun tre propra intereso) ebligis grandparte solvi tiun problemon, kvankam ne sen malfacilaĵoj. Sekigi minejon bezonas tempon kaj multan monon, klarigis al ni surlokaj ĉinaj teĥnikistoj, des pli ke ili estis ekspluatataj kun kadukaj infrastrukturoj. Danke al diversaj operacioj de varinterŝanĝo aŭ de helpo inter ŝtatoj (Ĉinio, Sud-Koreio, Japanio), oni faris novajn boradojn, speciale por petrolo, en la sudokcidento de Uijongbu, proksime de Ĉinio, kaj oni konstruis sennombrajn baraĵojn: dum flugo inter Pjongjango kaj Ŝenjango, en Ĉinio, ebligas mezuri la amplekson de la laboroj. Nord-Koreio do restarigis sian energi-situacion, kio estis unua nepra paŝo; sed ĝi ankoraŭ ne relanĉis sian industrion. Tio bezonos kapitalon de tute alia grandeco.
Dua armilo de la potenco: la reformo de la kampkulturo. Laŭ la neregistaraj organizaĵoj (NRO), la plej malfacila parto estas farita. La asocioj cetere multe penas por komprenigi al la grandaj internaciaj organismoj ke ili ĉesu liveri nutraĵojn kiuj riskas malekvilibrigi la produktadon, kaj prefere starigi kunlaboradon, kiel kun evolulando. La unua reformo okazas nun, kiu donas la tutan spacon al la privataj merkatoj — kaj jam ne al la ŝtataj —, kaj la tentaklaj kolektivaj unuoj jam ne estas sur la tagordo.
La starigo de privataj entreprenoj, kiuj dungas salajrulojn, povas montriĝi etapo iom pli peniga, ĉar la kampkulturo mobilizas ĉiam konsiderindan nombron da laboristoj. Kvankam malfacilas prezenti precizajn nombrojn, oni povas aserti, ke necesas ankoraŭ pluraj laboristoj tie, kie unu sufiĉas por meĥanizita kampkulturisto en Francio. En la momento de la “malfacila marŝo” kaj de la grandaj inundoj, la tuta loĝantaro, inkluzive de kadruloj, estis petita partopreni en la restarigon de la vojoj. Sen asfalto kompreneble: necesis, eĉ en Pjongjango, kolekti la rompitaĵojn, moligi ilin sur varmigaj platoj kaj poste fermi la truojn per batado de marteloj aŭ de kuleroj. Tio donas ideon pri la amplekso de la defio por (re)meĥanizado hodiaŭ.
La alia ludebla karto por la potenco? Financa, poste komerca malfermiĝo. La “liberaj merkatoj”, kiuj ekzistas de pluraj jaroj, estos nun parto de la pejzaĝo, eĉ se fotado estas daŭre agrese malpermesata por la plej instituciaj, kiel tiu de Tongil en Pjongjango. Ili estas hodiaŭ preterpasitaj de aliaj strukturoj, malfacile priskribeblaj pro la foresto de oficiala aŭ almenaŭ publika statuso.
Kvankam la malfortaĵo restas la nutraĵoj, precipe freŝaj, oni trovas ĉion en la grandaj magazenoj de Pjongjango: vestaĵojn, ŝminkaĵojn, elektronikajn aparatojn, poŝtelefonojn, bicikloj, ktp. Kaj la prezoj ne malhelpas la amasojn alflui tien. Tute ne temas pri magazenoj por la eminentuloj, des pli ke la nacia mono estas nun libere interŝanĝata kaj ke ĉiu, kiu havas alilandan monon, povas aĉeti ŭonojn. Ekzistas giĉeto en ĉiu granda magazeno kiel en ĉiu hotelo, kun fluktuanta kurzo. Tio malebligas ĉian evoluon de nigra merkato. Oni ja vidas kvinjarulinojn proponi monŝanĝon ĉirkaŭ liberaj merkatoj; sed temas pri akiro de alilanda mono por povi aĉeti certajn importaĵojn aŭ altkvalitajn varojn, kaj ne pri spekulado je kurzoj. Nun butikoj de tre granda lukso, koncentritaj en lastatempe konstruitaj domoj kun restoracio kaj saŭno estas en respektata situacio. Koncerne eksterlandan monon, ĉio cirkulas, ĉio estas havebla.
Tiuj kolektivaj magazenoj estas mondoj de publika-privata miksaĵo. Interne, kiel sur la montrotabloj sur la strato, estas sufiĉe facile orientiĝi: kiam la produktoj estas bonkvalitaj, temas plej ofte pri privata komerco. Plejparte la strukturoj apartenas teĥnike daŭre al la ŝtato, sed temas pri tio, kion la historiisto Andrej Lankov, specialisto pri Nord-Koreio*, nomas “leĝa fikcio.
La deziro konsumi, la avido marĉandi, la bezono elturniĝi faras la reston. La ĉelimaj urboj Dandong kaj Yanji, ĉe la ĉina flanko, situantaj proksimaj de la du specialaj ekonomiaj zonoj de Hwanggumpyong kaj Rason, akceptas multajn komercistojn el Nord-Koreio, kiuj praktikas komercon kiu ŝajnas ankoraŭ tre modesta, je homa mezuro — fakte, kion homo povas transporti. La ĉina urbo, kiel ĉiam, adaptiĝas tre rapide al tiu postulo instigata de la instancoj. En Dandong vojaĝagentejo asertas al ni, ke ĝi sole organizas ĉiujare kvar mil [translimajn] vojaĝojn de ĉinoj. Tio supozigas, kie Pjongjango trovas parton de la kapitalo necesa por sia releviĝo.
En Jian, ĉe la ĉina flanko de la limo, nordkoreoj klarigas ke ili venas por labori kelkajn semajnojn aŭ kelkajn monatojn, antaŭ ol reveni kun sia salajro. Aliaj, pli malfacile renkonteblaj, estas sendataj de la ŝtato en Ĉinion kadre de granda programo, kiu ebligas al ili labori kaj vivi sufiĉe libere, tamen la plej granda parto de ilia salajro estas pagata rekte al la nordkoreaj instancoj. Tio ŝajnas esti la sorto de arbohakistoj kaj de kudristinoj. Koreoj praktikis tiujn metiojn en Manĉurio kaj en Siberio jam multe antaŭ la starigo de la DPRK.
Sed, dum la lando montras klaran ekonomian viglecon, la nuna gvidantaro penas doni juran formon al sia politiko. La interŝanĝoj kun la eksterlandaj entreprenoj fariĝas unu post la alia, surloke, kaj neniu regularo por la nova ekonomia donitaĵo disponeblas. Ĉar nenia nova retoriko estis ellaborita, regas ia teoria ĝisnuna stato. Do, oni daŭre malpermesas foti la liberajn merkatojn ... Nur la specialaj ekonomiaj zonoj ricevas lavangon da reguladoj, kaj, se kredi la ĉinan gazetaron, la konfliktoj kun la entreprenoj de la imperio de la mezo estas nenombreblaj. Kaj mankas arbitracio.
Se la kompleta submetiĝo — aŭ sentata kiel tia de la loĝantaro — sub Pekino estus certe mortiga por la reĝimo, la senmoviĝo estus tute same tia. En 2009, responde al la krizo, Pjongjango provis financan kaj impostan reformon same aŭdacan kiel energian: akra devaluto kaj konfiskado de la plej granda parto de la ŝparaĵoj deponitaj en la ŝparkasoj — mono kiu cetere valoris objektive nenion, ĉar en tiu epoko ne transformebla en varojn. Nu, la potenco, kiu ne tremis dum la plej akraj krizoj, ĉi-foje ŝancelis fronte al granda rifuzo esprimata de la urbaj mezaj klasoj. En kelkaj tagoj la reformo estis nuligita, kaj kun ĝi ĝia iniciatinto (sed certe ne lia skipo).
S-ro Kim do perfekte scias, kion volas kaj kion ne volas la mezaj tavoloj, kiujn oni povas taksi je 20 ĝis 25 elcentoj de la loĝantaro: la kadruloj, la loĝantoj kiuj rajtas loĝi en la grandaj urboj kaj la laboristoj kun eksterlandaj kontaktoj. Kaj li decidis enkarnigi iliajn dezirojn. Vestita kiel lia patro, kun hararanĝo kiel lia avo, sed akompanata de belaspekta edzino (tradicio kaj moderneco ...), li ne ĉesas malfermi novajn instalaĵojn aŭ servojn.
Pura produkto de la sistemo, grandparte nekonata antaŭ sia enpotenciĝo, la juna gvidanto en la momento ĝuas certan popularecon. Por havi ideon pri tio, sufiĉas sidi en kafejo de Pjongjango, iun lundon. Dum sur la ekrano de unu el la multaj publikaj televidiloj montriĝas unu post la alia la grandaj momentoj de s-ro Kim, la etoso iom post iom kalmiĝas kaj la rigardoj turniĝas al la ekrano. La sendaĵo daŭras kvardek kvin minutojn, dum kiuj la gvidanto kun energio malfermas aŭ inspektas siajn grandajn laborojn.
En la ĉefurbo ĉiu povas konstati, ke la horizonto fariĝas plena de grandaj konstruaĵoj, de loĝejoj, de amuzparkoj, de naĝejoj, de hospitaloj. Dimanĉa promenado en iu el tiuj parkoj aŭ en naĝejo kun gigantaj toboganoj, estas tre instrua: oni vidas tie plenajn busojn de kamparanoj, venigitaj de sia laborunuo por tago, kiun ili finos per ĉeesto en la amasspektaklo Arirang.
Ĉu la DPRK estas la venonta “draketo”? Teĥnike tio estas verŝajna, se la politika linio daŭras kaj se restariĝas moderna ŝtato. Post la eksterlandaj intervenoj de la lasta jarcento, tio estas la kvina fojo kiam la nordkoreoj spertas ekonomian releviĝon. Ili havas la apogon de sia sperto. Sed la ideologia kaj jura defio — ne nur ekonomia — estas senprecedenca.
Patrick MAURUS.