Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Muziko — La gitar-heroldo

En la jaro 1919, Usono en timo antaŭ la “ruĝo” celebris la centjariĝon de sia granda poeto Walt Whitman, kiu en siaj lastaj jaroj estis konvinkita, ke lia lando estus perdita, se la socialismo ne savos ĝin. Samjare, 7-jara knabo nomata Woodie Guthrie estas atestanto pri la frenezo kiu kaptas lian naskiĝlandon Oklahomo dum la malkovro de petrolo tie. La kampara mondo, ekzaltita de Whitman, komencas sian malrapidan agonion kaj, kiel la familio Guthrie, la kampuloj transformiĝas en migrulojn.

En 2012 estis la centjariĝo de la naskiĝo de tiu knabo fariĝinta folk-kantisto, kiun Usono celebris ne sen ĝeno vide al tiu mita figuro aŭtente usona, kiu ne kaŝis siajn simpatiojn por la komunismo nek sian senmankan subtenon al la celoj de la ekspluatatoj.* La milionoj da viktimoj de la granda recesio, kiu komenciĝis en 1929, kiel de la ekologia kaj politika katastrofo de la dust bowl*, trovis sian heroldon en tiu vaganta kantisto kun magra vizaĝo, cigaredo ĉe la lipoj kaj gitaro ĉeŝultre. Ne ekzistis io pli usona ol Guthrie, sed lia patriotismo havis la akordojn de la Internacio*

* Vd http://autodidactproject.org/my/gut.... -vl
* “Polv-baseno”. Fuĝantaj antaŭ la polvoŝtormoj kaj la sekeco, pli ol ducent kvindek mil ruiniĝintaj kampuloj serĉis rifuĝon en Kalifornio. Vd la dokumentfilmon de Ken Burns The Dust Bowl, PBS Videos, 2012.
* Temas pri la sesstrofa (sed plej ofte kantataj nur tri strofoj) internacia himno de la laboristoj (kaj ankaŭ de la diverslandaj komunistaj partioj), kies teksto estas de Pottier kaj la melodio de Degeyter, kun la refreno (traduko de Zilberfarb):

Artisto eksternorma, patro de engaĝiĝintaj kantistoj de sia lando, li parolis el la koro de Usono al la koro de Usono. Tiu regionano restas en la memoroj kiel la figuro de la hobo, migranto serĉanta dungon kiu, en la okcidento de la 1930-aj jaroj, vivis, de unu trajno al alia, sian eksterleĝan marĝenecon, sed ankaŭ sian subfosadon de la normoj de la burĝa socio. Ekde 1937, kaj dum kvin jaroj, Guthrie la hobo estis tiel membro de batalanta frataro, tiu de la ekskluditoj kaj subprematoj, blankuloj de la fabrikoj kaj nigruloj de la kampoj kiu, “de Dakoto de la nordo ĝis Arkanso” “suferis sur la vojo, esperante akiri almenaŭ unu dolaron tage”. Neniu sukcesis pli bone ol li harmoniigi la usonan individuismon kun la defendo de solidareco kaj de egaleco. Kvankam li ne naskiĝis en la mizero, li tre rapide spertis sian sorton de dramoj kaj de elradikiĝoj. El la sortobatoj de sia patro kaj el la spektaklo de la ĉifonaj rifuĝintoj de lia naskiĝŝtato erarvagantaj en Kalifornio post la dust bowl, li tiris koleregon kaj inspiron.

Jen la legenda historio de Woodie Guthrie, tia kian li redaktis ĝin en 1943 en la membiografio*, kiu decidigis la junan Bob Dylan, idon de la burĝaro, elekti la folk-muzikon kaj la popolan lingvon. La kritikantoj de Guthrie vane emfazis ke, fariĝinte adopta novjorkano, li estis influita de la intelekta maldekstro origina de centra Eŭropo, kaj la makartiistoj same vane asertis, ke li estis poste koruptita de la Komunista Partio kaj de la sindikatoj — Guthrie restas, laŭ la vortoj de John Steinbeck, “la bardo de la usona spirito”.

* Woodie Guthrie, En route pour la gloire [Survoje al gloro], Albin Michel, Parizo, 2012 (1a eld. en poŝformato: 1990), 416 paĝoj, 22, 90 eŭroj.

Sed lia restado en Novjorko estis determina. En kontakto kun mondo, kiu teoriigas la socian batalon kaj postulas la feliĉan estontecon, li transformis la milojn da rekantaĵoj kaj da melodioj kuŝantaj sur paperpecoj en kanzonojn samtempe tradiciajn kiel senprecedencajn, nostalgiajn kaj ribelajn. En la grupo de la Almanac Jubilee Singers li malkovris la batalojn de la sindikatoj, por kiuj li kantis kaj verkis siajn plej belajn tekstojn: Pretty Boy Floyd”, “Pastures of Plenty”, “Hard Travelin’, “Deportee”... La grupo volonte fariĝis pli populara ol estis ĝia socia origino, kaj Guthrie malŝatis aŭdi ke oni memorigis al li, ke li estas malpli membro de la laboranta klaso (working class) ol intelektulo.*

* Ed Cray, Ramblin’ Man: The Life and Times of Woody Guthrie, antaŭparolo de Studs Terkel, W. W. Norton & Company, Novjorko, 2006, 488 paĝoj, 17, 95 dolaroj.

Lia morto, en 1967, ne mutigis lin. De Bob Dylan, Joan BaezJohnny Cash en la 1960-aj jaroj ĝis Bruce SpringsteenLou Reed, oni ne ĉesas remalkovri lin. Liaj lirikaj malbenoj kontraŭ la bankoj, la polico, la landlimoj, la mortpuno aŭ la friponaj mastroj retroviĝas en la neeldonita romano (1947) House of Earth, en kiu, kiel faris Whitman, li donas popolan kaj humanisman voĉon al la usona literaturo. Sagaca novjorka eldonisto ĵus publikigis ĝin.*

* Woodie Guthrie, House of Earth, editorita kaj kun antaŭparolo de Douglas Brinkley kaj Johnny Depp, Harper, Novjorko, 2013, 234 paĝoj, 25, 99 dolaroj.

Sylvie LAURENT.