Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ruĝaj lumoj

Pri Roza Luksemburgo (1871-1919), kiu ludis centran rolon en la starigo de la Komunista Partio de Germanio (KPD), la memoro de la komunistoj ŝajnas konservi la bildon de pasia kaj malcedema virino, adepto de la “revolucia spontismo”, aganta kontraŭ la politikaj aparatoj. Ĉirkaŭ ŝiaj interven-tekstoj, regule reeldonataj — Ĉu socia reformo aŭ revolucio?*, Amasstriko, partio kaj sindikatoj*, La rusa revolucio* plej ofte elvokas ŝiajn batalojn interne de la germana socialismo, ŝian kontraŭstaron al la reformismaj tezoj de Eduardo Bernŝtejno, ŝian rifuzon de la milito, ŝian kritikon de la aŭtoritatecaj tendencoj de la bolŝevismo.

* La germana originalo, “Sozialreform oder Revolution” konsulteblas interrete sub jena adreso www.mlwerke.de/lu/lue.htm.
* La germana originalo “Der politische Massenstreik und die Gewerkschaften” konsulteblas interrete sub la adreso www.mlwerke.de/lu/luc.htm.
* La germana originalo “Die russische Revolution” estis unue publikigita de Paul Löwy laŭ la manskriba postlasaĵo kaj laste aperis en Rosa Luxemburg: Politische Schriften, volumo 3, Europäische Verlagsanstalt, Frankfurto ĉe Majno, 1968, paĝoj 106-141 kaj rete konsultebla ĉe www.mlwerke.de/lu/lu3﹍106.htm.

Sed la vivo kaj verkaro de tiu, kiu estis murdita de la korpusoj de volontuloj* post la malsukceso de la spartaka ribelo, ne resumeblas per kelkaj trajtoj: en dudek kvin jaroj da politika engaĝiĝo, Roza Luksemburgo iris itineron pli kompleksan ol tiu, al kiu la legendo reduktas ĝin*, kaj produktis konsiderindan amason da skribaĵoj. La nun okazanta publikigo de ŝia Kompleta Verkaro (Œuvres complètes) [en la franca] verŝajne ebligos fari al si pli precizan bildon pri ŝi kaj pri ŝiaj bataloj,

* Kelkajn tagojn post la sanga subpremo de la januarribelo, la 15-an de januaro 1919, taĉmento de la volontula korpuso “Garde-Kavallerie-Schützen-Division” arestis la gvidantojn de la Spartako-Ligo Roza Luksemburgo kaj Karlo Libkneĥto. En la ĉefstabo de tiu korpuso ili torture pridemandis ilin kaj tuj poste murdis ilin. La kadavron de Roza Luksemburgo ili ĵetis en kanalon, kie oni trovis ĝin nur kvar monatojn poste. Milittribunalo decidis liberigon de la murdintoj. -vl
* Kp John Peter Nettl, Rosa Luxemburg, Spartacus, Parizo, 2013 (mallongigita versio de pli malnova verko).

La unua volumo* entenas la Enkondukon al la politika ekonomio, verko aperinta post ŝia morto kaj konsistanta el la kursoj, kiujn ŝi donis, ekde oktobro 1907, ĉe la Centra Lernejo de la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). Kvankam akompanata de antaŭparolo al kiu mankas kohero, kaj kun manko de pluraj ĉapitroj, kies manuskriptoj estis neniam trovitaj, la teksto tamen estas revigliga tutaĵo kaj inda je intereso.

* Rosa Luxemburg, Introduction à l’économie politique [Enkonduko en la politikan ekonomion], Agone-Smolny, 2009, Marsejlo-Tuluzo, 476 paĝoj, 20 eŭroj. — La germana originalo “Einführung in die Nationalökonomie” konsulteblas rete en www.mlwerke.de/lu/lu05/lu05﹍en.htm. -vl

Luksemburgo tradukas kaj sintezas kelkajn el la grandaj tezoj formulitaj de Karlo Markso. Kiel bona vulgarigisto ŝi scias ankaŭ polemiki, pri postulemaj temoj de historio aŭ de antropologio, kun la universitataj eminentuloj de sia tempo. Ĉar ŝi estis mem ekonomikisto, ŝi ne kontentiĝis citi Markson, sed proponas analizon de “nuntempaj” tendencoj de la kapitalismo, kiun anoncas ŝia granda libro La akumulado de la kapitalo de la jaro 1913.* Dua volumo*, kiu kunigas ŝiajn tekstojn pri la lernejo de la SPD, daŭrigis tiun unuan verkon kaj kompletigis la portreton de Roza Luksemburgo kiel pedagogo.

* En la germana originalo, Rosa Luxemburg: Die Akkumulation des Kapitals. Ein Beitrag zur ökonomischen Erklärung des Imperialismus, Berlino, 1913, eldonejo: Buchhandlung Vorwärts Paul Singer GmbH,. Represo en: Rosa Luxemburg — Gesammelte Werke. Herausgegeben vom Institut für Marxismus-Leninismus beim ZK der SED. Band 5, Berlino/GDR. 1975, ”Die Akkumulation des Kapitals“, p. 5-411, kaj konsultebla rete sub la adreso www.mlwerke.de/lu/lu05/lu05﹍005.htm. -vl
* Rosa Luxemburg, A l’école du socialisme, Agone-Smolny, 2012, 268 paĝoj, 22 eŭroj.

La laste aperinta tria volumo* kunigas la artikolojn kiujn ŝi dediĉis al la franca politika vivo. Kvankam Francio neniam estis en la centro de ŝiaj okupiĝoj, ŝi tamen plurfoje komentis la progresojn kaj malprogresojn de la socialisma batalo en Francio. Kelkaj eventoj aparte atentigas ŝin. La afero Dreyfus unue, kiu disŝiris la socialistan familion. Kaj, sekve de tio, la eniro de Alexandre Millerand, tiam socialisto, en registaron de “respublika defendo”. Luksemburgo avertas kontraŭ siaj francaj kamaradoj: tom favora, kiom ŝi estis al Dreyfus, tiom ŝi estis malamika al la “ministrismo”. Kontraŭ Jean Jaurès ŝi ripetas, ke la partopreno de socialisto en burĝa registaro povas esti nur stultaĵo kaj sakstrato.

* Rosa Luxemburg, Le Socialisme en France (1898-1912), Agone-Smolny, 2013, 297 paĝoj, 22 eŭroj.

Dum ŝi kondamnas la erarojn, Luksemburgo observas la progreson de la franca socialismo al unueco kaj en la jaro 1905 salutas la kuniĝon de la precipaj tendencoj en la sino de la Franca Sekcio de la Laborista Internacio (SFIO) — sen tamen konsenti la agnoskon de la meritoj de ekz-e Jaurès, kiun ŝi daŭre suspektas je moderismo.

Kio surprizas en tiuj tri volumoj da diversspecaj tekstoj, estas konstanta zorgo pri klarigo. Precizigi la faktojn, citi la nombrojn, informi la leganton pri eksterlandaj eventoj, forigi la iluziojn kiuj igas la politikan spacon nekomprenebla, diskuti paŝon post paŝo pri detalo por poste desegni kompreneblan bildon pri la tuto: jen pri kio ŝi okupiĝas senĉese. Malproksima de la ruĝa pasionaria de la kliŝoj, Roza Luksemburgo aperas ĉi tie kiel altnivela intelektulo kiu, en epoko de granda konfuzo, senlace provas kompreni kaj komprenigi.

Antony BURLAUD.