Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Longtempe, Vaŝingtono trudis sian solvon por la plago de la drogoj: milito, kondukata prefere sur aliaj teritorioj ol sia. De kelkaj jaroj, tamen, la interkonsento fendiĝas.
“La milito kontraŭ drogoj estas fiasko*.” La raporto publikigita la 30-an de septembro 2013 sur la retejo de la British Medical Journal lasas neniun dubon: la prohibiciaj politikoj — ligitaj al la nomo de la usona prezidanto Richard Nixon, kiu, la 17-an de julio 1971, levis la drogojn al la rango de “publika malamiko n-ro unu”, ne plenumis siajn promesojn. Inter 1990 kaj 2010, la meza prezo de opiaĵoj (heroino kaj opio) kaj de kokaino eĉ falis respektive de 74% kaj 51%, se oni prenas en konsideron la inflacion kaj plibonigon de la pureco de la produktoj. Ĉu venis tempo konsideri alian metodon por lukti kontraŭ tiu plago, simile al kelkaj usonaj ŝtatoj kaj ankaŭ Urugvajo*?
Respondi pozitive ne signifas malgravigi la fenomenon. Kun preskaŭ ducent milionoj da klientoj, la drog-merkato eligas vendosumon taksitan je 300 miliardoj da dolaroj jare, tio estas preskaŭ la malneta enlanda produkto (MEP) de Danlando. Sed la porĉiameco de la problemo ne masku ties profundan evoluon.
Nun kiel hieraŭ, tri andaj landoj, Bolivio, Kolombio kaj Peruo, provizas kvazaŭ la tutmondan oferton de kokaino. Afganujo daŭre produktas pli ol 80% de la opiaĵoj vendataj en la mondo. Sed kreskanta parto de tiuj produktoj destinitaj por Eŭropo transiras nun tra la afrika kontinento, kun gravaj malstabiligaj efikoj al la lokaj ekonomioj kaj institucioj.
Same kiel en aliaj sektoroj, la tutmonda mendado estas ŝveligata de tiu de la sojlolandoj. Dum la usona konsumado regule falas de 2006, tiu de la brazilanoj kreskas kaj levis ilian landon je la rango de dua merkato en la mondo por kokaino. En aliaj kontinentoj, aliaj produktoj sed samaj evoluoj: la kresko de la heroin-mendado en Ĉinujo kaj en sud-orienta Azio kompensas ĝian malkreskon en Okcidenta Eŭropo. Kvankam la ĉefaj merkatoj ankoraŭ estas en la Nordo (inkluzive Rusujon), oni konstatas iom-post-ioman moviĝon de la gravitocentro, kio, en ne tre fora estonto, povus rezultigi, ke la sud-sudaj interŝanĝoj fariĝos la plejmulto.
Malmultaj ekonomiaj agantoj pli rigore aplikis la instruojn de la Monda Banko invitanta uzi la vastajn oportunecojn de la ekonomia tutmondiĝo, ol la internaciaj fikomercistoj. Profitante el la rapida kresko de la mara kaj aera transkontinenta transporto, kaj ankaŭ el la hegemonio de la “liberigu la merkaton”, kiu limigas la doganajn kontrolojn, ili ankaŭ kapablas, laŭ la Internacia Organo por la Kontrolo de drogoj (IOKD, en la franca OICS), “pagi la servojn de altnivelaj informadikistoj por eskapi el la polico, kunordigi la sendojn kaj blankigi la monon*”. La malregulado kaj la apero de financaj “ŝoseoj”, pli malpli laŭleĝaj, transitante tra impostparadizoj, krome ofertis al ili multegajn eblecojn por recikligo de iliaj profitoj.
La mafiecaj retoj profitis el la amasa malriĉiĝo de la malgajnintoj de la tutmondiĝo. Kamparanoj aŭ urbanoj, tiuj ĉi konsistigas neelĉerpeblan “rezerv-armeon” por la produktado kaj la transporto de la drogoj. Sed la politika ekonomio de tiu merkato karikature imitas la maljustecon de la internaciaj valorĉenoj, ĉu temas pri agro-negoco aŭ teks-industrio: en 2008, nur 1,5% el la profitoj pro kokain-vendo en Usono revenis al la etaj produktistoj de kokao, dum la retoj, kiuj organizas la distribuon interne de la usona teritorio kaptis 70%*, antaŭ ol verŝi ilin en la luksaĵ-industrio aŭ en la diversaj sektoroj ebligantaj “blankigon” de la malpura mono (senmoveblaĵoj, kazinoj, turismo).
Internacia kunlaborado pri lukto kontraŭ drogoj komenciĝas en 1909. Usono, kiu ĵus “aĉetis” Filipinojn al la hispanoj, kunvokas kelkajn ŝtatojn en la urbo Ŝanhajo por ilin konvinki elradikigi la plagon opio en la Fora Oriento. Ĉu pro morala devo? La operacio estas ĉefe maniero rompi la britan monopolon pri la opio-komerco, samtempe akirante al si favoron de la ĉinaj aŭtoritatuloj. Jam tiam montriĝas la ĉefaj karakterizoj de la internacia reĝimo, kiuj venkos en la dua duono de la 20-a jarcento: orientiĝo al absoluta malpermeso (prohibicio), emfazo al la forigo de la oferto, ĉefa influo de Usono...
Tri UN-strukturoj, kiuj ĉiuj havas sian sidejon en Vieno, konsistigas la institucian arkitekturon garantiantan la funkciadon de la sistemo. Konsistanta el kvindek tri landoj elektitaj por kvarjaraj mandatoj, la Komisiono pri drogoj estas la decidrajta instanco, en kiu estis formulitaj la tri ĉefaj kontraŭdrogaj konvencioj*. Prezentante sin mem kiel “kvazaŭ tribunala organo”, la IOKD zorge inspektas la naciajn politikojn de la pli ol cent okdek ŝtatoj, kiuj ratifis la tekstojn. Tiujn du organismojn asistas loĝistike kaj administre la UN-ofico kontraŭ drogo kaj krimo (UNODK). Ĉi-lasta cetere provizas teknikan asiston al la ŝtatoj por la lukto kontraŭ la fikomerco, interalie tra la programo pri kontrolado de konteneroj ekzistanta en dekduo da landoj.
La traktadon de la drogo-demando karakterizas Nord-Suda malekvilibro. Tiu merkato, male de tio, kion oni observas en tiu pri armiloj — valorigo de la produktado (kiu kreas dungojn en la Nordo) kaj kondamno de la aĉeto fare de la suda landoj-, karakteriziĝas ĝenerale per respondecigo de la produktantaj landoj (aŭ konsumantoj de “malriĉaj” produktoj, tiaj kiaj opio, kanabo aŭ kokao). La ŝarĝo de la kontrolo plej ofte pezas sur ili.
La reĝimo tamen ĝuas tian nivelon de politika aliĝo, kian malmultaj aliaj internaciaj sistemoj povas pretendi. La diplomatia aktivismo de Usono de pli ol unu jarcento estas grava faktoro, aparte tra unuflanka procezo de “aŭtentigo”, celanta ĉiujare klasifiki la landojn laŭ ilia respekto de siaj “devoj venantaj el la internaciaj kontraŭ-drogaj interkonsentoj”.
Sed la deziro de Usono pri ĝisfina batalo estas foje modifita aŭ eĉ renversita, de la geopolitikaj zorgoj de la prezidejo. De Birmo (Mjanmao) ĝis Nikaragvo, tra Sicilio, la imperativoj de la malvarma milito ofte kondukis la usonajn sekretajn servojn subteni la organizon de vendoretoj de drogoj por financi la lukton kontraŭ la komunisma “minaco”.
La renversiĝo, fare de la usona marista infanterio, de la Panamo-prezidanto Manuel Noriega, eks-aliancano kaj konata drognegocisto, en decembro 1989, komencas tamen novan periodon, dum kiu la “milito kontraŭ drogoj” ricevas geostrategian antaŭenpuŝon, ĉe la fino de la malvarma milito. Rebato de la Drug Enforcement Administration (DEA) super la Central Intelligence Agency (CIA): la lukto kontraŭ drog-komerco ne plu estas oferata al la geopolitikaj interesoj, ĝi fariĝas ties ĉefa levilo.
Post la atencoj de la 11-a de septembro 2001, tiu milito partoprenas en tiu, pli larĝa, kiu celas “elradikigi terorismon”. Por la strategiistoj de la Pentagono (usona ministrejo pri Defendo), la afgana situacio montras, ke terorismo kaj la fikomercistaj retoj nutras unu la aliajn, eĉ foje konfuziĝas, en la “senjuraj” zonoj forlasitaj de la “falintaj” [“malindaj”?] ŝtatoj. Sed la gravaj drog-retestroj iel ligitaj al la aliancitaj potenculoj estas malofte ĝenataj.
Kvankam pionira, la alpaŝo de Urugvajo, unua lando, kiu laŭleĝigis la konsumon de kanabo por ne-medicina uzo, ne alvenis kvazaŭ tondrofulmo en blua ĉielo. Pluraj frontoj aperis ĉi lastajn jarojn, surbaze de sama konstato: la nuna sistemo ne nur ne estas efika, ĉar la nombro de konsumantoj ja ne malmultiĝas, sed ĝi estigas serion de flankefikoj malpli kaj malpli akcepteblaj.
Unua fronto, malfermita antaŭ pli ol dek jaroj, antaŭenpuŝas la principon de “redukto de la riskoj”, kiu metas la demandojn pri publika sano antaŭ la celo redukti la konsumon. Tiu principo manifestiĝas per programoj de interŝanĝo de injektiloj, malfermo de konsum-salonoj kaj testado de la produkto-kvalito, kiuj ekzistas hodiaŭ en pluraj eŭropaj landoj. Tamen, tiu esprimo restas malpermesita en la rezolucioj de la Komisiono pri drogoj, pro la fortega rezisto de la prohibiciemaj ŝtatoj, gvidataj de Usono kaj Rusujo.
TIU RIGIDECO, laŭ la esploristo David Bewley-Taylor, estigas procezon de “mola forlaso”: pluraj ŝtatoj (interalie Germanujo, Nederlando, Hispanujo, Britujo, Portugalujo kaj Brazilo) “sindeturnas de la prohibicia normo, ekspluatante la plastikecon de la traktatoj, tamen teknike restante interne de siaj juraj devigoj”*. Krome, pli kaj pli viglaj streĉoj aperas inter IOKD kaj la UN-Agentejo taskita pri lukto kontraŭ aidoso (Onusida).
Igi nepunebla la posedon de etaj kvantoj de kanabo estas maniero respekti la internaciajn tekstojn — kiuj malpermesas la laŭleĝigon-, deturnante sin de ilia spirito. La multaj eŭropaj kaj sudamerikaj landoj, kiuj elektis tiun ĉi kompromison, estas motivitaj de varia miksaĵo de zorgoj praktikaj (redukti la rimedojn investotajn por puni la konsumantojn) kaj filozofiaj: konsumo de molaj drogoj estas nur libera dispono pri si mem.
Hodiaŭ, la avangarda rolo longtempe ludata de Nederlando kun ĝia coffee shops-sistemo kiu baziĝas sur nepuneco de vendo, estas imitata de Urugvajo kaj la usonaj ŝtatoj Kolorado kaj Vaŝingtono. Tio tre malkontentigas la IOKD. S-ro Raymond Yans ne forgesis averti Montevideon kontraŭ la konsekvencoj de alpaŝo, kiu minacas “la integrecon de la sistemo de traktatoj” kaj ne hezitis postuli de la prezidanto Barack Obama, ke li, surbaze de la federacia leĝo — kiu malpermesas la laŭleĝigon — nuligu la rezultojn de la referendumoj estigintaj la laŭleĝigon en la cititaj ŝtatoj.
Tria rezisto-akso evoluas de 2012 en la kerno mem de la regiono, kie la lukto kontraŭ drogoj estis kondukata kun plej granda volo, helpe de Usono. Gvidataj de la prezidantoj Juan Manuel Santos (Kolombio) kaj Otto Perez Molina (Gvatemalo), kun la notinda subteno de la meksika prezidanto Enrique Pena Nieto, tiu movado intencas eliri el nevenkebla “milito”, kiu kreskigas krimecon kaj korupton, embarasante la tribunalajn sistemojn. Per aŭdaco antaŭe neimagebla, la centr-amerikaj prezidantoj kunvenintaj en marto 2012 en Tegucigalpo (Honduro) aliĝis — en ĉeesto de la usona vicprezidanto Joseph Biden! — al la propono de Gvatemalo konsideri alternativajn mekanismojn por lukti kontraŭ la drogkomerco, kiel la nepunebligon de la kokain-transito survoje al Usono.
Tiu iniciato estas des pli konsterna por Vaŝingtono, ke ĝi okazas ene de ĝia rekta influzono, kaj estas subtenata de konservativaj politikaj personecoj. Kvankam la malfortiĝo de la prohibicio-konceptoj ŝajnas nerenversebla, aparte ene de la usona publika opinio, la mezdaŭra estonteco de la internacia regoreĝimo estas malfacile antaŭvidebla. Ĉu fleksebligo de la konvencioj? Ĉu etendiĝo de la kondutoj “mola forlaso”? aŭ multobligo de la veraj forlasoj (kiel en Urugvajo), pri kiuj oni malfacile imagas, kiel ili povus esti sankciitaj de UN? La fortorilatoj sine de la diplomatio de drogoj decidos pri tio.
François POLET