Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
REDAKTANTE tiun ĉi artikolon mi havis kompatan ideon por la tradukonto kiu rekreos ĝin en la franca. “Spam” referencas diversdevenan kunmetaĵon de neologismoj kaj de pura ĵargono, kiu depruntas samtempe el la informadiko, la inĝenierarto de protektado, la punjuro, la krimo (amatoro aŭ organizita) kaj el la poezio de poliglota reto nutrata de anglosaksa ĵargono. Tie bunte kaj mikse apudas obskursencaj nocioj kiel “bajesa* venenado” (la arto ĉirkaŭiri aŭ detrui la kontraŭspamajn filtrilojn), “botnets” (retoj de “fantomaj maŝinoj” aŭ “linkbaits” ([“logligiloj”, ligiloj inside konceptitaj por stimuli la deziron de la interretuzanto alklaki ĝin). Ofte tiu altscia lingvaĵo elvokas pli onomatopeojn de bildstrioj ol timigan planedvastan plagon: “sping” (kunmetaĵo el spam kaj de ping, kiu signifas peton senditan de unu komputilo al alia), “splog” (kunmetaĵo el spam kaj blog), “Lulz” (kruela humura trajto) ... Provi priskribi la industrion de spamo fakte signifas importi la ĵargonon de mezepokaj rabistoj kaj falsaj pilgrimantoj en la teĥnikan sferon de la 21-a jarcento, konekti la mezepokan kvartalon de almozpetantoj kaj ŝtelistoj al la rapidega reto. Imagu François Villon kun muso en la mano, kaj vi komencos havi ideon pri tio, kio atendas vin.
Tiu lingva problemo komenciĝas per la vorto “spamo” mem, vorto kiu kovras ĉion, kiun eĉ la specialistoj penas difini precize. Ĝi aplikiĝas al la grandega plimulto — pli ol 85 elcentoj — de tiuj retmesaĝoj ĉiutage interŝanĝataj en la mondo, kiuj plejparte alteriĝas en la rubujon eĉ sen ke iliaj adresatoj vidis ilin. Ĝi kovras miliardojn da tweets (“tvitoj”, “tvitaĵoj”), da Facebook-publikigaĵoj, da SMS, da blogoj, da komentoj, da retejoj, da kontribuaĵoj en Vikipedio kaj aliaj formoj de retaj esprimoj. Ĉar ili nutris tiun kolosan fluon, individuoj estis malliberigitaj, entreprenoj kondamnitaj al fermo, retejoj forigitaj el serĉiloj, landoj (mallonge) fortenataj de la reto. La spamo profunde ŝanĝis Interreton, ĝiajn sistemojn kaj servojn, sed ankaŭ la konduton de ĝiaj uzantoj.
En antaŭaj tempoj, eĉ antaŭ la interveno de Interreto aŭ de la minitelo*, usonaj studentoj kuniĝis en keloj por manipuli terminalojn per aliaj komputiloj en la lando. Ili agadis nokte, ĉar tage la maŝinoj estis okupataj de multekostaj laboratoriaj projektoj. Ŝatantoj de sciencfikcio kaj de absurda humuro, ili pasigis horojn por koncepti programojn, krei ludojn aŭ interŝanĝi mesaĝojn spicitajn per referencoj al skeĉoj de la brita trupo Monty Python. Unu el iliaj favorataj scenoj, dissendita de la British Broadcasting Corporation (BBC) en 1970, prenis sian komikan efikon el interjekcio maŝe kaj ĉiatone ripetata de la kelnerino kaj la vikinga klientaro de tesalono: “Spam!”
La ŝerco disvastiĝis. La studentoj uzis ĝin kiel kodnomon destinitan saboti ĉian dialogon. Oni reprogramis sian komputilon tiel, ke, en taŭga momento de reta interŝanĝo, la vorto “spam” aperis sur la ekrano de la interparolanto kaj multobliĝas senfine, ĝis ĝi invadis la diskut-platformon kaj eliminis la eventualajn partoprenantojn. Ŝerco idiota, sed sen konsekvencoj, iel kiel blovi en vuvuzelon* meze de konversacio. Jen la informadika ĥaoso kiu naskis la verbon “spami”.
La vorto disvastiĝis dum la 1980-aj jaroj kaj celis pli larĝe ĉian mesaĝon senutilan, multvortan, sensignifan aŭ misuzan. Nur en la jaro 1994 ĝi ricevis novan signifon, kiam du advokatoj de Arizono uzis la diskutsistemon Usenet — la antaŭulo de Interreto — por proponi siajn servojn al kelkmiloj da uzantoj dise tra la mondo. Ili volis vendi al eksterlandanoj juran trukon por plibonigi iliajn ŝancojn de la lotumado de la verda karto (green card), kiu rajtigas restadon sur usona teritorio. En la komunumo de la Usenet-uzantoj la vorto “spam” fariĝis tiam sinonimo ke komerca mesaĝo, do kun senco proksima al tiu, kiun ni konas hodiaŭ.
La diferenco estas, ke la mesaĝo de la du advokatoj temis pri reala servo (kvankam ĉe la limo de fraŭdo): iliaj adresatoj povis alvoki telefonnumeron kaj peti rendevuon. Tio veris ankaŭ por la spamoj sendataj en la unuaj jaroj de Interreto. Se ili deziris, la interret-uzantoj ja povis akiri la “maldikigan pilolon”, la false luksan horloĝon aŭ la aparaton por “grandigi la penison”, kiujn la bazaruloj laŭdis. Tiutempe la spamo estis jam malestimata, sed ĝi apartenis ankoraŭ al laŭleĝa servo en komerca vidpunkto. La reto estis tiam en plena ekspansio, kaj por la komerca sektoro necesis montri sin tia, se ĝi volis vere profiti el ĝi. Kun la escepto de patentitaj fraŭduloj, kiuj misuzis la uzanton per mesaĝoj de la tipo “Sinjoro, ni devas 1,2 milionojn da dolaroj revenigi el Niĝerio ...” — fascina avataro de la friponaĵoj praktikataj jam en la postrevolucia Francio de la polica detektivo Eugène-François Vidocq —, la spamistoj emis prezenti sin kiel skrupulaj entreprenistoj kun poŝtadreso, kun aŭtenta marko kaj kun senriproĉaj produktoj, en la pura tradicio de la komercaj pioniroj. Nu, iliaj vendaj argumentoj enhavis jam la ingrediencojn, al kiuj ni hodiaŭ estas familiariĝintaj: varbaĉaj sloganoj redaktitaj en erara gramatiko kaj akompanataj de malverŝajnaj ilustraĵoj. Sed kiu povintus diveni, ke tiuj metodoj havis ekstreme mallongan Oran Eraon kaj finfine relative decan, vide al la ondego, kiun ni spertas nuntempe?
Nuntempe, kiam spamo trafas vin en via elektronika poŝtkesto, en via konto ĉe Tvito (Twitter) aŭ en la komentoj de blogo, estas tre verŝajna ke vi estas la unua homa estulo kiu malĉifras ĝin. Ĝi estas konceptita kaj dissendita de komplete aŭtomatigitaj maŝinoj, kie la homa interveno estas reduktita al regulado de parametroj. Kien pasis la virtaj entreprenistoj, kiuj vendaĉis abonojn al pornografiaj retejoj?
Du gravaj ŝanĝoj intervenis komence de la 2000-aj jaroj: unuflanke, multaj landoj faris kontraŭspamajn leĝojn, kiuj elmetis la leĝrompulojn al punoj de mono aŭ de malliberejo, kaj aliflanke oni disvolvis efikajn filtrilojn por retmesaĝoj. Por obei la leĝojn, la spamisto devis enmeti diversajn leĝajn menciojn en siaj mesaĝoj: ligilon, kiu ebligas malabonon, poŝtadreson por sendi plendojn, ktp. Tiu devo faciligis la taskon al la filtrosistemoj, ĉar por ili sufiĉis trovi la karakterizajn formulojn por identigi la spamon, kapti kaj estingi ĝin. La spamistoj, kiuj respektis la leĝon, nun jam ne povis malutili, dum la aliaj prenis sur sin riskojn ne neglektindajn.
Por eviti la jurajn zorgojn kaj ĉirkaŭiri la filtrilojn, ekzistis nur unu solvo: mobilizi dekmilojn da komputiloj kapablaj sendi ĉiu centojn da mesaĝoj minute el interret-adresoj disaj en la tuta planedo, por produkti cunamon de spamoj kiuj dronas ĉiuj teĥnikajn kaj leĝajn digojn. La obstinaj spamistoj devis konstrui mondan spammaŝinon. Kaj ĝuste tion ili faris.
La interret-uzanto subite ekricevis mesaĝojn kun strangaj ligiloj aŭ kun aldonaĵoj, kiujn ili naive alklakis, sen antaŭsupozi ke per tio ili konfidis la kontrolon de sia komputilo al milojn da kilometroj fora bandito. Dum la viktimo plenigas formularon aŭ ludas soliteron, lia maŝino, fariĝinta “zombio”, nerimarkate elŝutas ordonojn, parametrojn kaj adreslistojn, antaŭ ol siavice sendi spamojn, plurdekojn sekunde, kaj daŭre sen ke ĝia uzanto scias tion. Kune kun la ceteraj “zombiaj maŝinoj” de la reto, la algoritma troja ĉevalo enmetita en la komputilon modifas la mesaĝojn, reskribas ilin, aranĝas ilin malsame, tiel ke ĝi trovas la breĉon en la kontraŭspamaj filtriloj.
La spamvomaj robotoj fariĝis tiom tiranaj ke ili tenas la mondon en sia mano, reduktas milionojn da komputiloj al helparmeo de freneza cerbo. Neniam la suno subiras en ilia imperio: atentaj al la tera rotacio, ili sendas siajn mesaĝojn laŭ la ritmo de alternado inter maldormo kaj dormo de la loĝantaroj en ilia celilo. La projekto de la spamisto estas tiu de organizita krimo, kiu ĉesis respondi al ĉia komerca logiko. Liaj aparatoj ne celas vendi varaĉon, sed rikolti numerojn de kreditkartoj kaj de pasvortoj, malfermi vojon en la bankaj kontoj de la interret-uzanto, paralizi la retajn servojn, troŝarĝi la servilojn, elfraŭdi monon kaj neŭtraligi la kontraŭulojn.
Hodiaŭ ni estas ĉiuj kaptitoj de tiu sistemo. Certe, niaj defendiloj solidiĝas, niaj manfaritaj retmesaĝoj helpas la filtrilsistemojn distingi inter bona grajno kaj lolo, la serĉiloj fortenas la spamajn retejojn kaj komentojn, sed la infekto tamen daŭre etendiĝas. Niaj abonantoj en Tvito estas kelkfoje falsaj kontaktoj kreitaj de programoj, kaj niaj komputiloj liveras la armilojn de rabado.
Pli fundamente, la spamo invitas nin cerbumi pri la demando, al kio Interreto devus servi. Por respondi al tiu demando necesas imagi, kio por ĉiu el ni estus prava, racia kaj honesta uzado de la teĥniko. La spamo estas iel la kaŝita flanko de la Teksaĵo; ĝi estas la oceano kiu ĉirkaŭas la insuleton sur kiu ni vivas.
Finn BRUNTON.