Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Modelo ĉiel skuata — Ĉu la franca informagentejo Agence France-Presse transvivos la pereon de la gazetaro?

Membro de la pinta triopo de la mondaj informagentejoj, la franca Agence France-Presse (AFP) plenfrape suferas la krizon de la franca presita gazetaro kaj de la konkurenco de la sociaj retoj aŭ de la filmetoj de privatuloj.[1] En la momento, en kiu la plej multaj komunikiloj oferas la aktualaĵon favore al klaĉoj kaj al diversaĵoj, ĝia tutmonda reto tamen faras ĝin neanstataŭigebla. Sed ĝia ekonomia ekvilibro ne certas.

“AFP”. Familiara siglo, kiu signas ĉiujn mesaĝojn de la tria plej granda tutmonda gazetara agentejo, kiu regule aperas en multaj komunikiloj — aŭdvidaj, presita gazetaro kaj nun en Interreto — tagnokte. Fondita en la jaro 1945, la Agence France-Presse [aĵáns fráns prés] estas grandulo de informo kiu havas du mil ducent sesdek kunlaborantojn de ĉiuj naciecoj en sesdek kvin landoj kaj kiuj laboras en ses lingvoj: la franca, la angla, la germana, la portugala, la araba kaj la hispana. Fine de la dua mondmilito ĉiuj grandpotencaj ŝtatoj devontigis sin disponi pri internacia gazetara agentejo, same kiel pri sidejo en la Konsilantaro pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) aŭ, post mallonge, pri la atombombo.

Preskaŭ sepdek jarojn poste, la AFP produktas ĉiutage kvin mil mesaĝojn, du mil fotaĵojn kaj centojn da televidaj temoj. Ducent oficejoj tra la mondo, kvin “regionaj bazoj” en Parizo, Vaŝingtono, Montevideo, Nikozio kaj Hongkongo. Spezo de 289,6 milionoj da eŭroj en 2012. La valoro de la AFP venas el la fakto ke ĝi kovras grandan nombron da landoj kaj liveras diversajn informojn.

Ĝiaj historiaj konkurantoj nomiĝas Associated Press (AP), koopera agentejo estiĝinta el alianco inter pluraj grandaj usonaj gazetoj, pli centrita sur la regiono de usona influo, kaj Reuters, agentejo angla-kanada, ĉefe specialiĝinta pri financa informado kaj kies ĉefsideja unuo estas borse notata. Inter la plej famaj anoncoj de la AFP estis tiu pri la morto de Jozefo Stalino en la jaro 1953, pri la ostaĝigo de la israelaj atletoj en la Olimpiaj Ludoj de Munkeno de 1972, pri la kraŝo de la supersona aviadilo Concorde en Parizo en 2000, aŭ pri la fuĝo de s-ro Zine El-Abidin Ben Ali el Tunizio en 2011.*

* Kp Hamida Ben Salah, “La chance d’annoncer au monde la fin d’un dictateur”, Making-of, 18-a de decembro 2013, http://blogs.afp.com/makingof.

Historie la gazetaraj agentejoj koncentris sin al kolektado kaj transdonado de krudaj informoj en larĝaj teritorioj, naciaj kaj internaciaj, dum iliaj klientoj (la gazetoj, radioj kaj televidoj) dediĉis siajn rimedojn al produktado de distingaj enhavoj, al ties formigo kaj ilia dissendado al la publiko.

Dek du oficejoj en la Proksim-Oriento

TIU LABORDIVIDO eksplodis kun Interreto kaj la ciferecaj instrumentoj. Nun, ĉiu individuo povas dissendi informon, kiu fariĝas alirebla por ĉiuj kaj ĉie: “Antaŭe la AFP havis la absolutan monopolon de rapido. Ĝi ne havis konkurencon pri la grandaj anoncoj. Ĉio ŝanĝiĝas kun Twitter”, bedaŭras AFP-ano. Kreskanta nombro da gravaj informoj estas efektive unue metita en sociaj retoj. Kiel en la 8-a de februaro 2013, kiam la prezidanto de la Eŭropa Konsilantaro, s-ro Herman Van Rompuy, anoncis sur Tvito [Twitter], ke la eŭropaj gvidantoj atingis interkonsenton pri la buĝeto de la Eŭropa Unio por 2014-2020. Aŭ la 6-an de novembro 2012, kiam s-ro Barack Obama konfirmis sian reelekton tvitante “Kvar jarojn pli”. Kvar horojn poste, tiu mesaĝo, akompanate de foto, sur kiu li brakumis sian edzinon Michelle, estis retvitita pli ol kvincent mil fojojn ...

Inter Interreto — sur komputilo, tabuleto aŭ smartphone — kaj la konstantaj informĉenoj, la gazetaraj agentejoj estas hodiaŭ alfrontitaj al multspecaj internaciaj konkurencantoj: Cable News Network (CNN), Al-Jazira, BBC World-wide, Google, Twitter ... “Mi memoras epokon, kiam la AFP donis la ritmon. Neniu gazetara konferenco komenciĝis, antaŭ ol certiĝi ke AFP ĉeestas. Ĝia ĵurnalisto estis iomete la reĝo”, amare memoras alia AFP-ano.

Por daŭrigi la influon de la entrepreno meze de komunikila universo en plena skuiĝo, la direktejo de la AFP instigas siajn ĵurnalistojn malfermi sian propran Tvito-konton. Jen eta revolucio: “Tiu instigo de la direktejo trafas la kulturon de ombro de la ĵurnalistoj de la agentejo”, klarigas unu el ili. Antaŭe, la solajn reagojn al niaj artikoloj ni ricevis de niaj kolegoj. La sociaj retoj eksplodigis niajn iamajn kutimojn. Al la plej eta eraro, Tvito reagas.” La fadeno Tvito de Reuters havas pli ol tri milionojn kaj duono da abonantoj; tiu de AP, pli ol du milionojn kaj duono. Kaj tiu de la AFP? Apenaŭ pli ol kvarcent mil (anglajn kaj francajn).

“La sociaj retoj estas realaj alarmsistemoj”, koncedas la prezidanto-ĝenerala direktoro (PDĜ) de la AFP, s-ro Emmanuel Hoog, kiam li akceptas nin en la sidejo de la agentejo en Parizo, Place de la Bourse, vid-al-vide de la kolonoj de la palaco Brogniart, preterpasita simbolo de la franca kapitalismo.* “Sed neniu granda komunikilo de la mondo vivas sen la agentejoj. Ni alportas al ili du aferojn: konstantan reagadon kaj tutsemajnan agadon. Kaj Tvito, tio estas reto, tio ne estas redaktejo. Fronte al la komunikila bruo, ni ofertas fidindon.” Sama aserto flanke de s-ro Philippe Massonnet, direktoro pri informado de la AFP: “Nia metio hodiaŭ estas kuntekstigi la informon, kun ĝia perspektivo kaj historia memoro.” Laŭdinda intenco, sed kelkfoje malfacilas rezisti al la premoj de tuja informo ... kaj eraro estas rapide farita (vidu “Sub premo”).

* En ĝi troviĝis la borso de Parizo ĝis 1998.

Montrante al mondmapo ĉe la vando, en kiu ĉiu oficejo de la AFP estas indikita per butono, s-ro Massonnet preferas ludoni tiun reton de la agentejo. Ĝia tutmonda reto estas efektive unu el la plej bonaj atutoj: “Niaj klientoj bezonas pli kaj pli da gazetaraj agentejoj kiuj daŭre faras sian laboron tra la tuta mondo, speciale en la regionoj, por kiuj ili ne havas la rimedojn necesajn por havi tie konstante ĵurnalistojn.” Male al multaj komunikiloj, kiuj timeme volas ĉiel ŝpari, la AFP konservas do reton, kiu certigas al ĝi ĉeeston en landoj forlasitaj de la granda plimulto de la internaciaj gazetoj. “Komence de 2013, en Sirio, ekzistis praktike jam nur la gazetaraj agentejoj, unu aŭ du specialaj senditoj, unu aŭ du free-lances”, memorigis al ni la direktoro pri informado.

Sed tiu persistemo, kiu ebligas al la agentejo firmigi sian krediton kaj sian legantaron, bezonas konsiderindan financan kaj homan klopodon: la AFP disponas pri dek du oficejoj en la Proksim-Oriento; en Kabulo (Afganio), proksimume deko da homoj laboras por ĝi konstante. Dum la milito en Libio, en 2011, ĝi estis la sola kiu havis oficejon en Tripolo. La kovrado de tiu militoperacio volita de s-ro Nicolas Sarkozy — kaj de Bernard-Henri Lévy — estis certigita de trideko da AFP-anoj, kiuj alternis en la libia teritorio, dum entute du mil naŭcent tagoj da misio. Tiu mobilizo estis utila: la 20-an de oktobro 2011, la AFP aperigis la ekskluzivan fotaĵon de la sanga kadavro de Muamar Kadhafi.

Tamen tiu strategio ne estas ĉiam profitiga, kaj la financa ekvacio ŝajnas des pli delikata, ju pli la gazetara krizo profundiĝas. Kiel “pograndulo”, kiu vendas krudan informon al la komunikiloj, la agentejo suferas plenfrape la ekonomiajn malfacilaĵojn de siaj klientoj. Ĝia komerca direktejo devas do ĉion fari por reteni ilin, en momento kiam la plej multaj el ili volas rediskuti la tarifojn por malaltigi ilin kaj jam ne hezitas malaboni tiun servon. En 2004, la senpaga ĵurnalo Metro rezignis dum certa tempo pri la servoj de la agentejo. En 2009, pluraj regionaj ĵurnaloj de la grupo Hersant Média, inter ili La Provence, Nice-Matin, Var-Matin, Paris Normandie kaj L’Union, malabonis la AFP. En 2010 estis la vico de la senpaga ĵurnalo 20 minutes.

Por kontraŭstari tiun neaprezon, la AFP kreis sian propran malmultekostan servon, nomatan “L’Essentiel”. Por la duono de la prezo de klasika abono, ĝi ebligas akiri 30 elcentojn de la mesaĝoj en la franca kaj 50 elcentojn de la eksterlandaj novaĵoj proponataj al la regiona gazetaro. Kelkaj ĵurnaloj kiel Paris Normandie20 minutes tiam decidis denove provi la aventuron. Malgraŭ ĉio, la spezoj de la mesaĝo-servo en la franca lingvo, iomete pli ol 55 milionoj da eŭroj en 2010, falis al proksimume 50 milionoj da eŭroj tri jarojn poste.

Tamen, por s-ro Hoog, “la klientaro de la AFP kreskas kiel ankaŭ ĝia totala spezo. Tio estas plej grava”. Li esperas la rezultojn de la “reaj intertraktadoj kun la regiona ĉiutaga gazetaro”, de la “eksperimentoj” kaj la “internaciigo de la klientaro”: “Antaŭe, la AFP estis io iom simila al “la francoj parolas al la francoj”. Hodiaŭ, ĝi estas okdek ŝtatanecoj kaj klientoj en cent kvindek landoj! Kaj mi certas, ke restas ankoraŭ rezervoj por plia progreso.” Signo de tiu internaciiĝo: en Azio, la ĵurnalistoj de la AFP estas anglalingvaj, kies mesaĝoj estas nur duavice tradukataj al la franca.

Ekde 2011, la internacia agado estis 54 elcentoj de la tutaj spezoj de la AFP (kontraŭ 47 elcentoj ses jarojn antaŭe). En la sama jaro, la kontribuado de la franca gazetaro al ĝia bilanco ne estis pli ol 9 elcentoj (kontraŭ 13 elcentoj en 2004). Ĝia unua mondmerkato restas Eŭropo, sekvata de Azio, de Nordameriko, de Proksim-Oriento, de Afriko kaj de Latinameriko.

En kiuj el tiuj regionoj la AFP volas disvolviĝi? Kvankam s-ro Hoog gratulas sin pro la “vigleco de la afrika merkato” — proporcia al la malengaĝiĝo de Reuters en tiu kontinento —, tiu alportas nur marĝenan parton de la enspezoj. Cetere, la AFP estus tie alfrontita al “malfacilaĵoj de raportado en la franclingva zono”. Ankaŭ Latinameriko alportas malmultajn enspezojn: Pro la ĉeesto de la hispana agentejo EFE, de Reuters, de AP, sed ankaŭ de la itala kaj germana agentejoj, la merkato estas tie ekstreme konkurenca. Nur Azio prezentas perspektivojn de kresko, sed la gazetara krizo tuŝas tie la grandan japanan grupon Jiji Press, la ekskluziva distribuanto de la AFP en Japanio. Ĝi do reintertraktis sian jaran kontrakton de 8 milionoj da eŭroj al 20 elcentoj malpli.*

* Interŝanĝe kun tiu 20-elcenta malaltigo, Jiji Press donis al la AFP la rajton vendi en Japanio eksterkomunikilajn informadproduktojn, nome en la cifereca branĉo.
Supreniro de la sporta informado

MALGRAŬ la magraj financaj rezultoj de la anglalingva mesaĝservo de la AFP (prokimume 19 milionoj da eŭroj en 2013), la agentejo koncentras siajn klopodojn al sojlolandoj kiel Barato, kie la presita gazetaro estas floranta.* Tie ĝi havas kvar oficejojn kaj tridekon da konstantaj ĵurnalistoj. Sed ĝi ĉeestas ankaŭ en Brazilo, kie baldaŭ okazos grandaj sportaĵoj: la Monda Pokalo de Piedpilko en junio-julio 2014, la Olimpiaj Ludoj de Rio de Ĵanejro du jarojn poste.

* Kp “Papering over the cracks”, The Economist, Londono, 8-an de novembro 2011.

La sporto havas efektive bonan lokon en ĝiaj strategiaj projektoj. Ĝi jam prezentas 25 elcentojn de ĝia teksta produktado kaj 35 elcentojn de ĝia fota produktado. Dum la Monda Pokalo de Piedpilko en Sud-Afriko, en 2010, ĝi sendis cent kvindek personojn tien por apogi sian oficejon de Johanesburgo. Aparte profitiga, la merkato de sporta informado troviĝas en plena kresko. La AP estas tamen klare antaŭ ĝi, ĉar, kun la grupo News Corporation de s-ro Rupert Murdoch, ĝi regas la agentejon Stats LLC, la mondan ĉampionon de informado en tiu sektoro. En 2011, la AFP vane provis fari kun ĝi partnerecon por Eŭropo.

Kroma pruvo de la logo de tiu merkato: antaŭ tri jaroj, la grupo de ekonomia informado Bloomberg siavice ankaŭ engaĝiĝis en la konkuron, per lanĉado de servo pri batpilko [base-ball] kaj pri usona piedpilko, antaŭ ol aliri Eŭropon kaj piedpilkon. “Kiel en financo, ni volas krei la mondgvidanton pri analizado de donitaĵoj en sporto, deklaras s-ro Bill Squadron, direktoro de Bloomberg Sports.* Ni disponas pri tridek jaroj da algoritmoj disvolvitaj por la financo.” La franca agentejo ankoraŭ ne disponas pri tia kompetento pli kaj pli aprezata.*

* Le Monde, 15-a de novembro 2012.
* Vd Simon Kuper, “La fée Statistique ensorcelle de football”, Le Monde diplomatique, marto 2013.

“Ekde la 1970-aj jaroj la AFP sukcesis sian internaciiĝon, sed ne sian teĥnologian reorientiĝon”, koncedas Eric Scherer, eksa AFP-ano kiu fariĝis fakulo pri ciferecaj komunikiloj kaj nun laboras por France Télévisions. Inter sia regado de la fluo kaj sia diverskultura identeco, la AFP havus ĉion por sukcesi, sed ĝi suferas ankoraŭ sian malĉeeston en financa informado skuata de la informadiko.

En 2013, la spezo per Interreto kaj multkomunikilo de la agentejo (proksimume 14 milionoj da eŭroj) malaltiĝis je 20 elcentoj, ĉefe pro la perdo de granda kontrakto kun la portalo Yahoo. Aliflanke, ĝia produktado de filmetoj — en diversaj lingvoj — dekobliĝis de du jaroj kaj atingas nun ducent filmetojn tage. “Se ni volas, ke la junuloj legu, ke ili informiĝu, taksas s-ro Massonnet, tiam necesas valorigi niajn informojn ankaŭ per bildoj.”

La AFP konstruas ankaŭ platformon de servoj, kiu ebligas al ĝiaj klientoj ĉerpi el la dokumentaj fontoj en ĝiaj arĥivoj danke al serĉilo: “Ni transiras de logiko de pura fluo al ekspluatado pli kaj pli profunda de niaj enhavoj”, klarigas s-ro Hoog. La servo “e-diplomacy” montras en reala tempo sur mondmapo la aktivecon de la Tvito-kontoj de pli ol kvar mil ŝtatestroj, ministroj, ambasadoroj aŭ grandaj mastroj de la tuta mondo, sed ankaŭ de influhavaj blogistoj, specialiĝintaj ĵurnalistoj kaj de premgrupoj.*

* http://ediplomacy.afp.com.

Necesas samtempe rezisti al la konkurenco de la ciferecaj komunikiloj kaj trovi novajn merkatojn, ĉar la presita gazetaro estas morte malsana — strategio jam uzata, per grandaj investoj, de Reuters kaj de AP. Nun la grandaj gazetaraj agentejoj ne povas malĉeesti en la Mobile World Congress, la plej granda ekspozicio de la industrio de poŝtelefonoj, kiu okazas ĉiujare en Barcelono. “Ekde la invento de la socia reto, malfacilas disigi la B2B [business to business] disde la B2C [business to consumer]. Fakte, ĉiu granda novigo venas nun el la granda publiko kaj influas inverse la produktojn por profesiuloj”, deklaris en la jaro 2010 la eksa prezidanto-ĝenerala direktoro de Thomson Reuters, s-ro Tom Glocer.* Pro tio, ekde sia alveno ĉe la pinto de la AFP, en 2010, s-ro Hoog deziris ke ĝi direktu sin al la granda publiko. De tiam, la agentejo lanĉis aplikaĵon de iPhone en la angla, hispana, portugala, germana kaj araba kaj aplikaĵon por iPad en la angla, hispana kaj portugala. Tiuj servoj ne disponeblas en la franca, ĉar en Francio tiu projekto estis rapide kontraŭata per la necedema opozicio de la presita gazetaro, kiu estas larĝe reprezentata en la kontrolkonsilantaro de la AFP kaj kiu prenas de ĝi grandan parton de siaj enhavoj.

* “Thomson Reuters: WikiLeaks n’est pas un concurrent”, Buzz Média Orange — Le Figaro, 9-a de decembro 2010, www.lefigaro.fr.

La kontrolkonsilantaro de la AFP ilustras ĝian tute apartan regadon ekde la decido pri ĝia statuto en 1957. Tiu statuto, kiun s-ro Massonnet nomas “jura ornitorinko”, faris ĝin “aŭtonoma organismo kun civila personeco” kun “funkciado laŭ komercaj reguloj”. Kio ebligas al ĝi konservi sian sendependecon kaj sian krediton, tio estas ankaŭ ĝia plej granda malforteco. Ĉar la AFP similas al societo kun privata juro, sen tamen disponi pri kapitalo. “Ĝi estas multnacia entrepreno kun la buĝeto de MME!”*, plendas s-ro Massonnet. Estas por ĝi des pli malfacila financi sian disvolvadon, ĉar ĝiaj francaj klientoj — presita gazetaro, plublikaj aŭdvidaj komunikiloj kaj la ŝtato — sidas ankaŭ en la kontrolkonsilantaro kaj tie regule postulas malaltigon de siaj abonkostoj ...

* MME: malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.

“Ili troviĝas en konstanta intereskonflikto. La internacia dimensio interesas ilin nur por malaltigi iliajn kostojn”, incitiĝas ĵurnalisto de la Nacia Sindikato de Ĵurnalistoj — Ĝenerala Konfederacio de Laboro (SNJ-CGT)*. Kadrulo resumas: “Ĝi estas entrepreno kun altaj fiksaj kostoj, ĉe kiu 80 elcentoj de ĝia spezo estas por personaj kostoj, alfrontita al eksterordinare konkurenca merkato kaj disponanta pri tre malaltaj financaj agospacoj. En tiaj kondiĉoj, kiel financi ĝian disvolvadon? La koopera modelo de la AP funkcias, ĉar Usono estas la monde plej granda merkato de komunikiloj. Ni ne estas en la sama situacio.”

* Originale: Syndicat national des journalistes — Confédération générale du travail (SNJ-CGT). -vl

Tiu maleblo investi povas aperigi absurdajn situaciojn. En la jaro 1998 la AFP kunlaboris kun Worldwide Television News (WTN), agentejo pri bildoj kaj filmetoj, kiu serioze konkurencis la AP-on en la nordamerika merkato. Tiam WTN volis esti aĉetata, kaj oni komencis diskutojn. Sed, ĉar la AFP disponis pri nenia kapablo financi, kaj antaŭ la rifuzo de la ŝtato doni esceptokazan helpon, ĝi devis rezigni la aĉeton, kvankam la kosto estis relative malalta por tia operacio (10 milionoj da dolaroj). Kaj WTN aĉetiĝis de AP. “Kun la infrastrukturoj de WTN ni ne estus perdintaj dek kvin jarojn da nia disvolviĝo pri la multkomunikila kaj filmeta kampo”, bedaŭras ĵurnalisto.

La AFP tamen sukcesas fari grandskalajn partnerecojn. Pri fotaĵoj ĝi kunlaboras kun Getty, la prestiĝa agentejo de usonaj bildoj.* En Japanio ĝi disponas ekde 2006 pri interaktiva informservo en Interreto kunlabore kun Softbank, unu el la grandaj grupoj de komunikado kaj de telefonado de tiu lando. Kaj, de 2008, ĝi liveras la ĝeneralajn kaj politikajn informojn al la grupo de financa informado Dow Jones and Company (News Corporation) por ties filio Dow Jones Newswires. Ekster la komunikiloj, la eblaj diversigoj estas ankoraŭ marĝenaj: partnereco kun JC Decaux por nutri je informoj siajn Abribus, aŭ aplikaĵon “Mes actus” por BNP Paribas.

* En aŭgusto 2011 la agentejo Getty estis aĉetita de la grupo Carlyle per 3,3 miliardoj da dolaroj.

La ŝtato ne vere proponas strategian perspektivon por la AFP, dum ĝi kontribuas — kiel kliento — al malgranda parto de ĝia buĝeto, nome 120 milionojn da eŭroj. Nek publika entrepreno nek publika establo, la agentejo efektive dependas de la abonoj de la administracioj. En 2010, la Eŭropa Komisiono, ĉiam zorganta pri “libera kaj sendifekta konkurenco”, taksis — apogate de plendo —, ke temas pri maskitaj subvencioj. La nun okazantaj intertraktadoj de la ŝtato kun Bruselo celas ĉefe, ke tiu koncedu ke parto de tiu publika financado necesas “por plenumado de misioj de ĝenerala intereso”.

Dume, la financa situacio de la AFP malboniĝas. Unua sekvo: malaltigo de la buĝeto de pago laŭ teksto (- 10,3 elcentoj mezume) kaj de misikostoj (- 12,7 elcentoj) de certaj servoj. Eksmembro de la kontrolkonsilantaro ne kaŝas sian pesimismon: “El mia vidpunkto, la AFP estas besto pli kaj pli malprobabla. Ĝi estas atakata ĉe la du flankoj. En nia nova cifereca ekosistemo, la principo de validigo estas ankaŭ certigita ĉe Tvito. Kaj mi ne vidas novajn servojn sufiĉe novecajn por inversigi enspezo-kurbon. Estas la fino de la katedraloj. Kio funkcias, tio estas malgrandaj skipoj multe pli reagkapablaj.” La eksa vica ĝenerala direktoro de la AFP, Fabrice Bakhouche, hodiaŭ konsilisto de la ĉefministro Jean-Marc Ayrault, kontraŭdiras: La AFP estas “la plej granda inform-firmao de la mondo. Tio permesus ion grandan!”

Marc ENDEWELD.