Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Aritmetiko kaj certecoj

EN SIA numero de la 31-a de januaro 2009, la brita medicina revuo The Lancet demonstris, ke en Ruslando la programo de amasaj privatigoj komence de la 1990-aj jaroj kaŭzis subitan malaltiĝon de la vivekspekto: “Proksimume de kvin jaroj inter 1991 kaj 1994”*

* David Stuckler, Lawrence King kaj Martin KcKee, “Mass privatisation and the post-communist mortality crisis: A cross-national analysis”, The Lancet, vol. 373, n-ro 9661, Londono, 31-a de januaro 2009.

Ĉe la apero de la artikolo, la brita semajnulo The Economist, kiu estis subteninta la “ŝokterapion”, forbalais tiujn kritikojn. Kun apogo de grafikaĵoj, ĝi asertis ke The Lancet “trompiĝas pri la kalendaro kaj pri la efiko de la reformoj”: “La rusa tragedio estas, ke la reformoj estis tro malrapidaj, ne tro rapidaj”.*

* “Mass murder and the market”, The Economist, Londono, 22-a de januaro 2009.

Ĉu la fino de la dosiero? Ĵus aperinta libro* analizas la respondon de The Economist al The Lancet. Kaj la rezulto estas nerefutebla: “Uzante nombrojn glatigitajn je kvinjaraj periodoj — kaj eliminante certajn fontojn kaj preferante aliajn —, la eldonistoj de la magazino senkrestigis la kurbon de la rusa mortado de la 1990-aj jaroj. Grava kaj subita kresko tiam transformiĝas en pli kaj pli granda malkresko. [...] Se iu el niaj studentoj kulpiĝus pri tia malseriozaĵo, ni sendus lin rekte al la dekano de la fakultato.”

* David Stuckler kaj Sanjay Basu, The Body Economic: Why Austerity Kills, Allen Lane, Londono, 2013.

Perseverare diabolicum*. En januaro 2014, The Economist anoncis, ke ĝi trovis la solvon al la ŝuldokrizo en Eŭropo: privatigoj. “Moviĝu iomete!, ĝi instigis la politikajn gvidantojn. Kie estas la heredantoj de Thatcher kaj de Reagan?”*

* Dua parto de la latinaĵo “Erare humanum est, perseverare diabolicum” (Erari estas homa, persisti [en la eraro] diabla).-vl
* “The $9 trillion sale”, The Economist, 11-a de januaro 2004.

Renaud LAMBERT.