Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Individuoj, klasoj, komunumoj

Krizoj de identecoj

Laŭ la vortaro Larousse, identeco signifas “la konstanta kaj fundamenta karaktero” de persono aŭ grupo. Sed hodiaŭ, ne estas eksterordinare konsideri, ke ni havas plurecajn identecojn, produktitajn de la historio, la renkontiĝoj, la multaj ligoj kiujn oni teksas. Tiam, kion signifas tiu paradoksa nocio, tiom por la individuo, kiom por la kolektivo en kiu li esprimiĝas?

LAŬDIRE, oni ne diskutu la vortojn, sed prefere parolu pri la aĵoj. Jes ja, sed okazas, ke ni ne bone scias kiujn aferojn esprimas la vortoj, kiujn ni uzas. Tiel estas pri la vorto “identeco”: ĝi aperas en ĉiaj diskutoj, ĉu temas pri la nacia identeco, la juda identeco, la komunista identeco, la seksaj identecoj, ktp. Kompreneble, en la adjektivoj kvalifikantaj la identecon ja ĉiufoje kaŝiĝas la temoj de tiuj debatoj.

Por kio utilas tiuj kvalifikoj? Por difini la grupon, al kiu individuo povas aparteni, grupo tiam identigebla kiel kolektiva identeco, unuvorte, por respondi al la demando:“Kiu ni estas, nacio, popolo, partio, ktp...?” Aŭ ĝi utilas por multobligi la vidpunktojn pri kiu mi estas, tiel donante al mi plurecan identecon, kiu povus respondi la demandon: “Kiu mi estas, mi persone?”

Dum longa tempo oni parolis pri identeco nur por signifi objekton de “identeco-juĝo”, tio estas la fakto certigi, ekzemple, ke iu homo estas ja tiu, kiun li pretendas esti, aŭ tiu, kiun ni serĉas sub tiu nomo, aŭ ke du nomoj signifas la saman objekton (“lago Lemano” = lago de Ĝenevo”). Hodiaŭ, tiu nocio ofte havas alian sencon. Veninta el la usonaj sociaj sciencoj, ĝi eniris la nuntempan komunan komprenon, sur fono de “identeca politiko” (angle: identity politics), francoj prefere dirus: communautarisme (komunumismo). Ĝi postulas la rajton de ĉiu al la rekono de ties aparteno al tiu aŭ tiu ĉi komunumo sine de la tuta socio, kaj al la esprimo de tiu aparteno. Identeco tiam resendas al la ideo de identeca politiko, kie la elektoj de la elektanto estas konsiderataj konsekvencoj de ties origina komunumo, pli ol de ties personaj opinioj de civitano. Kaj tio ja metas kelkajn demandojn.

Ĉar, kvankam oni volonte konsentas, ke gravas defendi la diversecon, la liberecon por ĉiu esti si mem, estas malpli facile scii kiu estas la vera defendanto. Ĉu tiu, kiu asertas la rajton de minoritato konservi siajn kutimajn praktikojn (ekzemple apartecon de kostumo, nutroreĝimo, kalendaro, ktp.)? Aŭ ĉu tiu, kiu opinias, ke atribui kolektivan identecon al loĝantaro estas forgesi, ke ĝi konsistas el individuoj, kiuj ne ĉiam konsentos esti konsiderataj reprezentantoj, ĉiuj similaj, de sama “identeco” — kvazaŭ la fakto, ke mi estas franca civitano devigus min konformiĝi al diversaj stereotipoj, difinantaj por iuj la veran francon, la esencon de la franceco.

Problemo de “troa akumulado de mandatoj”

ONI OFTE kredas, ke eblas eliri el tiu koncepta embaraso per prokrastiga solvo: la kolektivaj identecoj ekzistas, ni devas do rekoni ilin, kondiĉe ke oni precizigu, ke ili ne povas redukti la individuecon de ĉiu, lian respondon al “Kiu mi estas?”. Ĉar la persona identeco estas ĉiam plureca, jes ja. Unue, ĉar je ĉiuj momentoj de mia vivo mi rekonas miajn diversajn ligojn kun aliaj individuoj kaj tiras el tiuj ligoj signifon de mi mem tiel plurecan kiel estas miaj apartenoj. Due, ĉar laŭlonge de mia vivo, mi ne ĉesas transformiĝi, sekve mia persona identeco ne povas esti senmova en porĉiama difino. Laŭ tio do ne estas konflikto inter la aserto de kolektiva identeco kaj tiu de la persona identeco.

Malgraŭ tio, malavantaĝo de la koncepto “plureca identeco”, estas ke, post malmulta tempo, oni ne plu scias pri kio oni parolas... Oni imagas, ke facilas havi plurajn identecojn, ĉar oni kredas, ke tio estas kvazaŭ havi plurajn vizitkartojn. Tamen, malgraŭ ke ĉiuj tiuj kartoj estas miaj, ili prezentas nur unu saman personon.La teorioj tiel nomataj “konstruismaj” substrekas, ke oni ne devas senmovigi la identecon de iu, sub la preteksto, ke ĉiu estas estaĵo viva kaj historia, do ĉiam engaĝita en vivgrava kaj ekzisteca metabolismo kun sia medio. Ili invitas nin konsideri niajn identecojn ŝanĝeblaj. Sed restas la demando: kiel mia identeco povus ŝanĝiĝi, sen ke mi mem estu ŝanĝita en alian personon? Kaj se mi cedis mian lokon al iu alia, kie troviĝas mia identeco, tiu, kiu devas ebligi diri, ke estas ja mi, kiu senĉese ŝanĝiĝas, de la komenco ĝis la fino?

Jes ja, ni havas multajn okupojn kaj respondecojn, variajn apartenojn al distingeblaj defendendaj aferoj, plurajn komunumojn, kiujn ni povas identigi kiel niajn. Sed tiu plureco de apartenoj povas estigi konfliktojn inter la postuloj kiujn ni ricevas.

Al kiu doni prioritaton, aŭ eĉ ekskluzivecon, de niaj energioj? Tiuj kolektivaj ligiloj kaj tiuj aliĝoj postulas engaĝiĝon, kaj tio tiam metas problemon similan al tiu de la “akumulitaj mandatoj”: estas ja neebla por unu sola persono plenumi la respondecojn de pluraj. La individuo tiel tirata en diversajn direktojn tiam spertos “identeco-krizon” — por reuzi la terminon de la psikanalizisto Erik Erikson, inventinto de tiu nocio. Li fariĝos nedecid-kapabla kaj senigita je sia estonteco. Li povos eliri el tiu krizo, nur se li sukcesos redifini siajn aparteno-ligilojn en tia maniero, ke ili ne plu postulos de li neeblan plurecon de li mem.

Kie do estas la identeco en tiuj multecaj ligiloj? Ni ja scias kion signifas la vorto kiam temas pri certiĝi, ekzemple, ke ni parolas pri la sama persono — “Vi diras, ke Poincaré naskiĝis en Nancy, sed ĉu temas pri Henri (tiam estas ĝusta) aŭ pri Raymond (tiam estas neĝusta)?”-, sed ĉu ni povas klarigi kion ĝi signifas kiam ni renkontas ĝin en tiaj deklaroj: “Ili volas paroli sian lingvon, tio estas por ili parto de ilia identeco”, aŭ: “Nia korda kvaropo nun spertas identeco-krizon”?

Kiam, sur identeca slipo, oni devas signi unu el du faketoj “M” aŭ “F”, la respondo identigas la sekson, ne la personon: duono de la homaro faras la saman respondon. Same, la eventuala religia identeco estas tiu de la konfesio al kiu oni apartenas. Similas al la banka identeco. Via atesto pri banka identeco identigas la konton, kiun vi havas en tiu banko, ne vian personon. Konsekvence, la diverseco de la kvalifikitaj “identecoj”, kiujn oni mencias por fari memportreton neniel tuŝas nian propran individuecon. Ili ne faras el ni plurajn personojn en unu korpo, ĉar ili ja ne identigas “nin”. Ili ne konsistigas plurecan identecon, sed resendas al kolektivaj identecoj, kiujn oni devas distingi. Sed tio estas ofte rifuzata de la nuna socia filozofio, kiam ĝi reproduktas la dominantan individuisman politikan ideologion, kiam ĝi privilegias la trankviligan kaj dubindan diskurson de la plureca identeco, invitante internigi la diversecon de la mondo (ununura identeco, tio estas fanatismo aŭ integrismo) kaj konsideri ĉiujn ŝanĝojn (inkluzive ekonomiajn) kiel la signon de vivo, al kiu oni respondu per nova diversigo de niaj interesoj... La demando estas grava. Ĉar dissolvi la rilaton al kolektivaj identecoj en “plurecan identecon” havas konsiderindajn konsekvencojn, tiel sur la individua kampo, kiel sur la politika.

Iuj, kiel Margaret Thatcher, pretis aserti, ke homaj socioj ne ekzistas. Oni konas ŝian faman “La “socio”, tio ne ekzistas. Estas individuoj, viroj kaj virinoj, kaj estas familioj.” (“There is no such thing as society. There are indivudual men and women, and there are families.”) Tamen, la sama s-ino Thatcher ne hezitis defendi la interesojn de sia lando dum la eŭropaj intertraktadoj de 1979 “Mi volas mian monon”; (“I want my money back”) aŭ sur la internacia scenejo. Facilas teorie deklari la plej striktan sociologian individuismon, sed venas momento, kiam oni ja devas reenkonduki la kolektivecon, kiun oni antaŭe deklaris neekzistanta kaj mistifikanta... Diri, ke la homaj socioj havas identecon, ne estas diri, ke ili konsistas el elementoj similaj, aŭ kiuj kredas sin similaj, sed nur ke ĉiu ekzistas aparte, ke oni povas sin referenci al ĝi distingante ĝin disde aliaj samspecaj. Oni eĉ povas doni al ili nomojn: la kvaropo Modigliani, la regimento Sambre-et-Meuse, la Unuiĝintaj ŝtatoj de Ameriko, ktp. Same, kiam homa grupo ricevas nomon, ĝi povas esti konsiderata en sia historio. Nomi ĝin estas konsideri ĝin kiel historian enton, la saman grupon, hieraŭ kaj hodiaŭ.

Sed kiel kompreni, ke socio sukcesas trairi la jarcentojn, senmova, sendifekta, ĉiam simila al si mem? Ni ĉi tie rekonas klasikan problemon de la malnova filozofio, kiun oni retrovas en la nuntempa analiza filozofio kun la ideo de la identeco-kriterioj. La realaĵoj de la mondo ne havas ĉiuj la samajn kriteriojn de identeco. Estas identeco-kriterioj propraj je diamanto aŭ granito. Sed, ĉu ĉar socio sukcesas trairi la jarcentojn sen ŝanĝi ion ajn, ĉu pro tio ĝi tenas sin ekzistanta? Tute male. Civito, klarigis jam Aristotelo, similas riveregon. Simile kiel rivero persistas en sia ekzisto ĉar ĝi ne ĉesas renovigi sian akvon, civito pludaŭras ĉar ĝi ne ĉesas renovigi sin, — en sia enhavo (kun la sinsekvaj generacioj), en sia interna funkciado kaj en sia alĝustigo al la medio. Ni havas (geografiajn) identec-kriteriojn por tio, kion ni nomas “la sama riverego”. Estas same por la diversaj tipoj de socioj. La identec-kriterio por “la sama civito”, tio estas politika komunumo, konsistas, ĉiam laŭ Aristotelo, en la transdono de la leĝoj kaj moroj.

Sed tiu identec-kriterio, kiam temas pri niaj socioj, kiu rajtas ĝin apliki kaj decidi? La ŝlosilo de la nuntempa diskurso pri la kolektivaj identecoj troviĝas en la transiro de “mi” al “ni”. Same kiel mi povas prezenti min, doni elementojn de mia biografio, kiuj ŝajnas al mi ne disigebla de mia personeco, tiel la homgrupoj prezentas sin unu al la aliaj. Estas la devo de ĉiu diri tion, kio, en la elementoj de sia memportreto, ŝajnas al li esenca parto de sia persono: tio, kion peti al li rezigni — kostumo, lingvo, ritaro — signifus postuli de li rezigni esti si mem, agi kvazaŭ li estus aliulo, kaj iel dividi sin, kun ekstera personeco por la aliaj, kaj intima personeco, kaŝita al la aliaj.

Same, grupo posedas kolektivan identecon se ĝiaj membroj havas la formojn de lingvaĵo, kiuj ebligas al ili diri al la mondo: ni ekzistas kiel grupo (ne gravas ĉu temas pri vilaĝo, entrepreno, teatro-trupo aŭ nacio). Oni serĉu ilian kolektivan identecon en la momentoj kiam la socianoj diras “kiuj ili estas”. Ili ne nepre diras tion per voĉa deklaro, en frazoj, sed per siaj monumentoj — montrantaj kion ili honoras-, per siaj ceremonioj kaj liturgioj — kie ili enscenigas la ideon, kiun ili havas pri si mem-, tra siaj pedagogiaj institucioj — kie ili decidas pri tio, kion ili volas transdoni.

La grupo ja esprimiĝas, sed por kion diri? Por decidi pri tio, kion ĝi opinias esti sia propra posedaĵo. Neniu kontestas, krom eble la ekstremistoj de la sociologia individuismo, ke grupo povas havi propran posedaĵon — ĉu oni nomas ĝin “komunaj havaĵoj” aŭ “ĝenerala intereso”. Ekzistas decidoj, kiuj profitos al iu grupo, sed suferigos aliajn. Kaj ni tiel alvenas al la politika demando: ĉu grupo povas mem okupiĝi pri sia propra havaĵo? Ĉu ĝi kapablas regi sin mem? Ĉu eblas al civitano de tiu grupo demandi:“Kion ni faru?” Sen kolektiva identeco, ne ekzistas “ni”, kio sigifas, laŭ politikaj terminoj, ke ne eblas demokratia praktiko de la suvereneco, ĉar tia formo de registaro implicas ke ĉiu civitano povas plilarĝigi sian “mi” en “ni”, subjekto de la ĝenerala volo.

Tiu difino de demokratio nun naskas ofte gravan obĵeton. La referenco al la “ni” de la politika komunumo, kiu ŝajnas postuli unuanimecon de la civitanoj, aspektas samtempe, praktike neebla kaj principe nedezirinda. Ĉar, se demokratio estas akceptado de la malkonsentoj, libereco por ĉiu esprimiĝi, respekto de la aliulaj opinioj, la alvoko al tiu “ni” tiam dependas de jakobena* obsedo pri la unueco de politika korpo, kiu ĉiam parolu unuvoĉe. Necesus do serĉi demokration sen tiu “ni”, sen la kolektiva esprimado de la demos (popolo en la greka).

* Jakobeno: Historie: membro de la “Klubo de la jakobenoj”, maldekstra agadgrupo dum la franca Revolucio. Nuna signifo: partiano de radikala demokratio (laŭ PIV)-jmc.
La demando pri la bono de la civito

EFEKTIVE, por ke estu demokratio, necesas ke ĉiu estu libera havi kaj esprimi opinion, eĉ se ĝi estas opozicia. Pli ĝenerale, demokratio tia, kia ni komprenas ĝin postulas plilarĝigon de la individuaj liberecoj, kaj devas akcepti malkonsenton kaj konflikton. Sed malakordo kaj konflikto pri kio? Pri la regado de la civito. Ĝis kiam oni prononcis tiujn vortojn, la difino de demokratio restas nepolitika. Por ke ĝi estu politika, necesas interveno de la demando pri la propra havaĵo de la civito. Pri tiu ĉi preciza punkto demokratio postulas debaton kaj permesas konflikton de opinioj: ekzisto de propra havaĵo por nia socio kaj tio, ke la sola pravigo de registaro estas prizorgi ĝin, tio ĝuste estas la principo de politika komunumo.

La nuntempa homo interpretas sian rajton pri emancipiĝo kiel rajton mem difini sian identecon tia, kia li ĝin komprenas, kaj tio kondukas lin enmeti en ĝin sociajn ligilojn, kiuj ne venas de socia kontrakto. Li uzas la identecan idiomon por fari paŝon direkte al repaciĝo kun sia propra homeco. Kaj koncerne la “ni” de la ĝenerala volo, ĝi esprimas la identecon de nia politika korpo, ĝian deziron ekzisti kaj daŭri. Havi kolektivan identecon, tio signifas havi historion kaj zorgi pri estonteco: tio ne estas troviĝi en iu aŭ tiu aparta stato, ekzemple stato de nedivideco kaj kohereco. Tial, la komenco de koncepta prudento ĉi-rilate estas ĉesi konfuzi la identecon (kiu permesas meti la demandon: “Kion ni faros?”) kun la unueco (kiu implicus, ke ĉiuj respondoj akordiĝas)...

Vincent DESCOMBES