Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Eŭropaj ekstrem-dekstroj

En Ukrainujo, la ekstremistoj de naciismo

La ekstremdekstroj kvante progresas en Eŭropo, kvankam multaj el ili provas nov-vestiĝi (Vd Jean-Yves Camus, “Mutaciaj ekstrem-dekstroj en Eŭropo”.). Evidente tiaj movadoj ludas rolon en Ukrainujo. Svoboda, aŭ la eĉ pli radikala Praviy Sektor, esperas profiti el la popolribelo kontraŭ la korupta sistemo de la prezidanto Viktor Janukoviĉ.

Barikadoj starigitaj en la centro de Kievo, garditaj de etaj grupoj de volontuloj provantaj sin varmigi ĉe improvizitaj braĝujoj. La dekoro miksas ukrainajn kaj eŭropajn flagojn, portretojn de la poeto Taras Ŝevĉenko (1814-1861), konsiderata unu el la patroj de la ukraina identeco, aŭ de Stepan Bandera (1909-1959), perceptata, laŭ la vidpunktoj, kiel granda patrioto aŭ kiel nazi-kunlaborinto. Aŭ ankoraŭ fotoj de tiuj kvin civitanoj fariĝintaj herooj, kiuj mortis dum la alfrontiĝoj de la strato Grouchevski.

Tio estis komence de februaro, du semajnojn antaŭ ol la Majdan-placo, epicentro de la kontestado, fariĝis sangomakulita, en la spiralo de la subpremo de la registaro kaj de la perforta respondo de parto de la manifestaciantoj. Majdan-placo estis okupata de simpatiantoj venintaj el la tuta Ukrainujo: Lvivo, Ternopilo, Ivano-Frankivsk, bastionoj de la naciismo, sed ankaŭ el Luhansko kaj Donecko, tiuj grandaj urboj el la industria oriento, kies koro ĉiam estis ĉe la flanko de Rusujo. Virinoj ĉiuaĝaj alportantaj nigran panon kaj lardon al la gardantaj viroj. Insista odoro de teo, brasiksupo kaj bruligita ligno. Dum la semajno, kelkmiloj da manifestaciantoj; dimanĉe, pluraj dekmiloj da homoj, kiuj venas aŭskulti la diskursojn de la opozicio-gvidantoj, preĝante kaj kantante la nacian himnon.

La movado aperis fine de novembro, reage al la suspendo fare de la prezidanto Viktor Janukoviĉ, de la intertraktado pri libermerkata interkonsento kun Bruselo*. Kaj Majdanplaco transformiĝis. Kunigante en la komenco kelkmilojn da poreŭropaj simpatiantoj, la placo fariĝis, laŭ la subpremo-ritmo, simbolo de la ribelo de la ukrainoj el ĉiuj horizontoj kontraŭ aferista kaj koruptita politika sistemo. Ribelo unue kontraŭ la Janukoviĉ-sistemo, sed ankaŭ rifuzo de la opozici-partioj, superigitaj de tiu krizo.

* Vd Sébastien Gobert, “Ukrainujo evitas la orbiton de la Eŭropa Unio”, Le Monde diplomatique, decembro 2013.

La enplektiĝo, minoritata sed tre videbla, de pluraj naciismaj grupoj, kaj la apero de ekstrem-radikalaj tendencoj, kiuj ne agnoskas la demokratiajn valorojn kaj ne montras eŭropan simpation, estigas kontrastajn reagojn. Unuflanke, ilia ĉeesto estas abunde uzata de la Kremlo, kaj kelkfoje de la ukraina reĝimo, por miskreditigi la movadon. Aliflanke, ĝi estigas maltrankvilon pri ebla kaptado de la ribelo fare de ekstremdekstro — eĉ se temas ĉefe pri popola movado, rezista al ĉiu provo de politika klasifikado.

La ukraina ekstremdekstro ĉerpas grandan parton de siaj referencoj en la naciisma movado, kiu kreskas ekde la 1920-aj jaroj, dum Pollando kaj soveta Rusujo dividas inter si plejparton de la aktuala Ukrainujo. Ekde la komenco, estas tie implikiĝo de influoj: la itala faŝismo, la parta kunlaboro — pragmata laŭ iuj, ideologia laŭ aliaj — de parto el ties reprezentantoj (kiel Bandera) kun nazia Germanujo, la partopreno de pluraj ukrainaj bataljonoj en la masakro de judaj kaj polaj civiluloj dum la dua mondmilito, ktp.

Kiel konstatas la politikologo Andreas Umland, profesoro ĉe la universitato Kievo-Mohyla, “neniu objektiva historia pristudo estis farita ĉi tie pri Bandera. Priskribita kiel faŝisto aliancita al nazioj fare de la sovetunia historiografio, li estas nun glorigita sen nuancoj fare de la ukrainaj historiistoj. Liaj admirantoj de Majdanplaco havas pri li naivan kaj partian aliron, kaj tio estas problema. Inverse, kvalifiki lin faŝisto, kiel faras Rusujo, ŝajnas same partia kaj nehonesta.”

Malaktivigita dum la sovetunia periodo, la naciisma tendenco reaperas post la sendependiĝo, en 1991, dato de la kreado de la ukraina soci-nacia partio (USNP). Ĝis la komenco de la 2000-aj jaroj, la USNP restas marĝena organizo, ksenofoba kaj ekstrem-naciista, kies malforta influo estas limigita je la okcidentaj regionoj. Ĝia nuna gvidanto, s-ro Oleg Tiagnibok, estas elektita deputito la unuan fojon en 1998.

En 2004, dum sia sesa kongreso, la partio liberiĝas el siaj faŝistaj vestaĵoj: ĝi alprenas novan nomon: Svoboda (“Libereco”) kaj forlasas sian novnazian emblemon, la Wolfsangel (lupo-hoko), por adopti pli neŭtralan simbolon. Komentante ĉi tiujn kosmetikajn evoluojn, la esploristo Oleksiy Leŝenko, de la Analizo-Instituto Gorŝenin, diras, ke “ili celis ĉefe trankviligi la elektantaron, sed ankaŭ doni pli bonan bildon de Svoboda eksterlande.”

Serĉante respektindecon, Svoboda tiam havas multajn kontaktojn kun aliaj eŭropaj ekstremdekstraj partioj, kiel montras la ĉeesto de s-ro Jean-Marie Le Pen, prezidanto de la franca Front National (Nacia Fronto), ĉe la kongreso de 2004, kiel honora gasto. Cetere, la partio iom post iom moderigas sian naciistan sintenon kaj siajn referencojn al Bandera — pri kiu ne estas interkonsento en Ukrainujo — por adopti pli ĝeneralan diskurson, sufiĉe komuna en la eŭropa ekstremdekstro, fokusita al radikala kaj impeta kritiko de la “sistemo”.

“Judo-moskva mafio”

Tiu ĉi fasad-purigado ne malhelpas s-ron Tiagnibok rememorigi, per siaj impetaj formuloj, la ksenofobian kaj kontraŭjudan uteron, el kiu li devenas. En 2004, li tiel deklaras, ke “judo-moskva mafio” regas Kievon, kio rezultigas lian eksigon el la parlamenta grupo “Nia Ukrainujo”. En 2005, li skribas malferman leteron al la prezidanto, en kiu li petas lin “ĉesigi la krimajn aktivaĵojn de la ukraina judaraĉo”.

Ĉe la parlamentaj elektoj de 2012, Svoboda surprizas ĉar ĝi ricevis preskaŭ 10,5% de la voĉoj kaj sendas tridek sep deputitojn al la Rada (parlamento). Kun pli ol du milionoj da elektintoj, ĝi tiam fariĝas naciskala partio, kun konsiderindaj balotrezultoj eĉ aliloke ol en la okcidentaj regionoj, tradicie pli naciismaj.

La kontraŭsistema diskurso de Svoboda multe kontribuis al ĝia balot-sukceso. Kiel indikas s-ro Ivan Stoiko, deputito, ano de la opozicia partio Batkivĉina (dekstra centro) kaj “komandanto” de la Domo de Ukrainujo, unu el la okupitaj konstruaĵoj de Majdan, “La elektantaro, seniluziigita de la tradicia politika klaso kaj atendanta radikalajn ŝanĝojn, estis logita de la Svoboda-retoriko, de ĝia polpolproksimeco kaj de ĝiaj multaj lokaj agadoj”. Siaflanke, s-ro Yuro Yakimenko, vicdirektoro de la pens-fabriko Razumikov-Centro, taksas, ke, el la 10% de voĉoj ricevitaj de Svoboda, “5% estas la malmola nukleo. La aliaj 5% voĉdonis ĉefe por esprimi sian kontraŭstaron al la aliaj politikaj fortoj”.

Svoboda, “verŝajne laŭ konsiloj de la Front National, laŭ Umland, cetere evoluigis ekonomian programon kun socia dimensio. Ĝi planas interalie reŝtatigon de kelkaj entreprenoj, enkondukon de pli ol proporcia impostado de la profitoj, kaj ankaŭ lukton kontraŭ la povo de la oligarkaro super la politika kaj ekonomia sistemo. Ĉi tiuj anoncitaj decidoj, aldone al la promeso de vigla lukto kontraŭ korupto, forte logis iujn kategoriojn de voĉdonantoj, etaj entreprenistoj kaj membroj de la mezaj klasoj, aparte suferantaj pro la krizo kaj pro la nepotismo, kiu ankoraŭ kreskis de la elekto de s-ro Janukoviĉ.

Svoboda ankaŭ rikoltis la fruktojn de sia naciista sinteno, kiu, kvankam mildigita, restas centra en la identeco de la partio. Ĝi tiel sukcesis kapti parton de la elektantaro, kiu antaŭe voĉdonis por s-ro Viktor Juŝĉenko, prezidanto de 2005 ĝis 2010. “La Juŝĉenko-periodo estis la plej fekunda koncerne la naskiĝon de naciismo”, observas Sophie Lambroschini, franca esploristino instalita en Kievo. “Tiu periodo liberigis la parolon en la publika kaj politika areo. Sed estas nun Svoboda, kiu ricevas la profiton, ĉar la naciista voĉdonantaro estis forte elrevigita de Juŝĉenko.”

Emmanuel DREYFUS