Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
De trideko da jaroj, ĉie en Eŭropo la ekstrem-dekstroj kvante progresas. Kvankam kelkaj partioj enmetas en siajn deklarojn novnaziajn referencojn, la plej multaj serĉas respektindecon kaj invadas la socialan terenon. Sin prezentanta kiel la lasta rimedo kaj kiel remparo kontraŭ supozata islamigo de la socio, tiuj partioj instigas al reorganizo de la maldekstroj.
Se oni konsideras, ke la emerĝo de la ekstrem-dekstraj populismoj okazis komence de la 1980-aj jaroj, pli ol tridek jaroj pasis sen aperigi pli klare difinon samtempe precizan kaj operacian de tiu politika kategorio. Necesas do provi pli bone kompreni kio estas en tiu kategorio, kiun oni komune nomas “ekstrem-dekstro” aŭ “populismo”*.
En Eŭropo, de 1945, la termino “ekstremdekstro” estas uzata por tre malsamaj fenomenoj: ksenofobaj kaj “kontraŭ-sistema” populismo, naci-populismaj partioj, kelkfoje religiaj fundamentismoj. La konsisto de la koncepto estas kontestinda, ĉar, el vidpunkto pli aktivula ol objektiva, la movadoj kun tia etikedo estas interpretataj kiel daŭrigado, kelkfoje adaptita al la necesoj de la epoko, de la ideologioj naci-socialisma, faŝista, kaj aŭtoritateme naciisma laŭ siaj diversaj historiaj formoj. Kio ne spegulas la realon.
Jes ja, la germana novnaziismo — kaj iugrade la naci-demokrata partio de Germanujo (NPD) — same kiel la itala novfaŝismo (reduktita je CasaPound, Fiamma Tricolore kaj Forza Nuova , tio estas sume 0,53% de la voĉoj) estas la ideologia daŭrigo de siaj modeloj, same kiel la malfruaj avataroj de la movadoj de la 1930-aj jaroj en Centra kaj Orienta Eŭropo: Ligo de la Polaj Familioj, Slovaka Nacia Partio, Partio de Granda Rumanujo. Dume, sur la balota kampo, nur la mortinta Itala Socia Movado (ISM), kies historio interrompiĝas en 1996, kun la konservativa turniĝo impulsita de sia ĉefo Gianfranco Fini, sukcesis eligi tiun politikan familion el marĝeneco en Okcidenta Eŭropo*; kaj en Oriento, ĝi ĉesis kreski. Eĉ se la sukcesoj de Ora tagiĝo en Grekujo kaj de Jobbik en Hungarujo* pruvas, ke ĝi ne estas definitive morta, en 2014 ĝi estas tre malplimulta.
Ĉar nia epoko ne multe ŝatas la grandajn ideologiojn laŭdantajn la alvenon de nova homo kaj nova mondo, la valoroj de tiu tradicia ekstremdekstro montriĝas neadaptitaj. La kulto de ĉefo kaj de ununura partio ne konvenas al la atendoj de nehomogenaj kaj individuismaj socioj, en kiuj publika opinio formiĝas tra la televid-debatoj kaj uzado de la sociaj retoj. Tamen, la ideologia heredaĵo de tiu tradicia ekstremdekstro restas fundamenta. Estas unue etnisma kompreno de la popolo kaj de la nacia identeco, el kio devenas la duobla malŝatego de la ekstera malamiko — eksterlanda individuo aŭ ŝtato — kaj de la interna malamiko — la etnaj aŭ religiaj malplimultoj kaj la tuto de la politkaj kontraŭuloj. Estas ankaŭ modelo de organikisma socio, ofte korporaciisma, fondita sur ekonomia kaj politika kontraŭ-liberalismo, neante la superecon de la individuaj liberecoj kaj la ekziston de la sociaj antagonismoj, escepte de tiu oponanta la “popolon” kaj la“elitojn”.
En la jaroj 1980-1990, aperis la balota sukceso de alia familio, kiun la amasinformiloj kaj multaj komentistoj daŭre nomis “ekstremdekstro”, kvankam iuj el ili jam sentis, ke la komparo kun la faŝismoj de la 1930-aj jaroj ne plu kongruis, ke ĝi malhelpis la maldekstron ellabori efikan respondon al siaj kontraŭuloj. Kiel nomi la skandinavajn ksenofobajn populismojn, la Nacian Fronton (FN) en Francujo, la Vlaams Belang en Flandrujo, la Liberalan Partion de Aŭstrujo (FPÖ)? Tiam komenciĝis la granda terminologia disputo, kiu ankoraŭ ne finiĝis. “Nacia populismo” — uzata de Pierre-André Taguieff*, — “radikalaj dekstroj”, “ekstremdekstroj”: rakonti la semantikan diskuton, kiu dividas la politologojn, necesigus tutan libron. Ni do simple sugestu, ke la menciitaj partioj mutaciis de la ekstrem-dekstro al la kategorio de la radikalaj kaj populismaj dekstroj.
La diferenco venas de tio, ke, formale kaj plej ofte sincere, tiuj partioj akceptas la parlamentan demokration kaj la aliron al rega pozicio per la nura vojo de baloto. Se ilia institucia projekto restas neklara, ĝi tamen valorigas la rektan demokration, per rimedo de popoliniciata referendumo, malfavore al la reprezenta demokratio. La frapfrazo pri “forbalaado” por forpeli el la regado elitojn, kiujn oni taksas koruptitaj kaj malproksimaj de la popolo, estas komuna al ili ĉiuj. Ĝi celas samtempe la social-demokration, la liberalulojn kaj la konservativan dekstron.
La popolo estas por ili transhistoria ento, enhavanta la mortintojn, la vivantojn kaj la estontajn generaciojn, ligitajn per kultura kapitalo nevaria kaj homogena. Tio induktas la distingon inter la “originaj” nacianoj kaj la enmigrintoj, aparte la ekstereŭropaj, kies loĝ-rajton kaj ekonomi-sociajn rajtojn oni devus limigi. Dum la tradicia ekstremdekstro restas kaj kontraŭjuda kaj rasisma, la radikalaj dekstroj havas novan privilegian figuron de la malamiko, samtempe interna kaj ekstera: islamo, al kiu ili asocias ĉiujn individuojn venintajn de kulture islamaj landoj.
La radikalaj dekstroj defendas la merkatan ekonomion, ĉar tiu ĉi ebligas al individuo disvolvi sian entreprenemon, sed la kapitalismo, kiun ili deziras, estas ekskluzive nacia, kaj ili rifuzas la tutmondiĝon. Ili do estas finfine naci-liberalaj partioj, kiuj akceptas intervenon de la ŝtato ne nur en la “reĝaj” kampoj, sed ankaŭ por protekti la marĝenigitojn kaj ekskluditojn de la mondigita kaj financecigita ekonomio, kiel atestas la diskurso de s-ino Marine Le Pen, prezidantino de la FN*.
Laŭ kio la radikalaj dekstroj finfine distingiĝas de la ekstremdekstroj? Ĉefe laŭ ilia malpli alta grado de antagonismo kun demokratio. La politikologo Uwe Backes* montras, ke la jura normo valida en Germanujo konsideras legitima kaj laŭleĝa radikalan kritikon de la ekzistanta socia kaj ekonomia ordo, dum ĝi difinas kiel danĝeron por la ŝtato la ekstremismon, kiu estas bloka rifuzo de la valoroj entenataj en la fundamenta leĝo. Surbaze de tiu klasifiko, ŝajnas kongrue nomi “ekstremaj dekstroj” la movadojn, kiuj tute rifuzas la parlamentan demokration kaj la ideologion de la hom-rajtoj, kaj “radikalaj dekstroj” tiujn, kiuj akceptas ilin.
Tiuj du politikaj familioj okupas malsaman lokon en la politika sistemo. La ekstremdekstro ne nur troviĝas en la situacio de tio, kion la itala esploristo Piero Ignazi nomas la “ekskludito”*, sed ĝi ankaŭ gloras sin pro tiu pozicio kaj eltiras el ĝi avantaĝon. La radikalaj dekstroj, siaflanke, konsentas partopreni en la regado, ĉu kiel partnero de koalicio — la Norda Ligo en Italujo, la Unio Demokratia de la Centro (UDC) en Svislando, la Partio de la Progreso en Norvegujo, ĉu kiel aldona parlamenta apogo al registaro en kiu ili ne rekte partoprenas: Partio por la libereco (PVV) de s-ro Geert Wilders en Nederlando, la Partio de la popolo en Danlando. Ĉu ilia pluvivo estas certigita? Tiaj partioj vivas sur fadeno, inter marĝeneco, kiu, se ĝi daŭras, kondukas al balota glass ceiling(vitroplafono) kaj normaligo, kiu, se tro evidenta, povas konduki al kadukiĝo.
La greka ekzemplo estas modela kazo. Ekzistante dum preskaŭ trideko da jaroj kiel grupeteto, la novnazia movado Ora Tagiĝo rikoltas preskaŭ 7% de la voĉoj okaze de la du parlamentaj balotoj de 2012*. Ĉu oni deduktu, ke ĝia esotero-nazia rasismo subite konvinkis kvarcent dudek ses mil voĉdonantojn? Tute ne. Tiuj ĉi unue preferis la tradician ekstremdekstron, reprezentitan de la ortodoksa popola Alarmo (LAOS), kiu eniris la Parlamenton en 2007. Sed inter la du parlamentaj balotoj de 2012 okazis ŝlosila evento: la partopreno de la LAOS en la registaro de nacia unio gvidata de s-ro Lucas Papadémos, kies projekto estis aprobigi de la parlamento novan financan “sav-planon”, konsentitan de la “triopo”*, je kosto de drastaj ŝpardecidoj. Fariĝinte radikala dekstro*, la LAOS perdis sian logecon profite al Ora Tagiĝo, kiu rifuzis ĉiujn koncedojn. Inverse, en plejparto de la eŭropaj landoj, la radikalaj dekstroj ĉu tute anstataŭis siajn ekstremistajn konkurantojn (Svedujo, Norvegujo, Svislando kaj Nederlando), ĉu sukcesis, kiel la “Veraj Finnoj”, emerĝi en landoj kie tiuj estis malsukcesintaj.
Lasta kazo, kiu fariĝas nun ofta: tiu, kie la radikala dekstro suferas pro balota konkurenco de “suverenistaj” partioj. La volo eliri el la Eŭropa Unio konsistigas la kernon de la programo de tiuj partioj, sed ili ekspluatas ankaŭ la temojn de identeco, enmigrado kaj de la kultura kadukeco, sen tamen esti stampitaj per ekstremista origino, kaj sen la rasismo. Ni menciu la Alternativon por Germanujo, la Partion por sendependo en Britujo (UKIP), la Team Stronach en Aŭstrujo kaj Debout la République, de s-ro Nicolas Dupont-Aignan, en Francujo.
Estas tre bedaŭrinde ke la termino “populismo” estas tre ofte uzata kiel ajn, aparte por miskreditigi ĉiun kritikon de la liberala ideologia interkonsento, ĉiun reekzamenon de la dupolusiĝo de la politika debato en Eŭropo inter konservativ-liberaluloj kaj social-demokratoj, ĉiun balotan esprimiĝon de la popola sento de malfido al la misfunkciadoj de la reprezenta demokratio. La universitatano Paul Taggart, ekzemple, malgraŭ la kvalitoj kaj la relativa precizeco de sia difino de la dekstraj populismoj, ne povas malhelpi sin trovi simetrion inter ĉi-lastaj kaj la kontraŭ-kapitalisma maldekstro. Li tiel forigas la fundamentan diferencon, la eksplican aŭ latentan etnismon de la ekstremaj kaj radikalaj dekstroj.*. Li, kiel multaj aliaj, ne difinas la populismon de la radikala dekstro per ties ideologia singulareco, sed per ĝia pozicio de malkonsento sine de politika sistemo, kie estas legitima nur la elekto de liberalaj aŭ centro-maldekstraj partioj.
Same, la tezo defendita de Giovanni Sartori, laŭ kiu la politika ludo ordiĝas ĉirkaŭ la distingo inter la partioj de interkonsento kaj partioj protestaj, la unuaj estante tiuj, kiuj kapablas funkciigi la regadon, kaj kiuj estas akcepteblaj kiel koalicio-partneroj, metas la problemon de alelektado, de fermita sistemo. Se la fonto de ĉiu legitimeco estas la popolo, kaj ke grava parto de ĝi (inter 15 kaj 25% en multaj landoj) voĉdonas por populisma kaj kontraŭsistema radikala dekstro, je la nomo de kiu principo oni protektu ĝin kontraŭ ĝi mem, per plutenado de tiuj partioj for de la regado — sen cetere sukcesi redukti ilian inflluon en la longdaŭro?
Tiu ĉi punkto de politika filozofio estas despli grava, ke ĝi koncernas ankaŭ la sintenon de la opinifarantoj koncerne la alternativajn kaj radikalajn maldesktrojn, mallegitimitaj ĉar ili volas transformi — kaj ne aranĝi — la socion. Tial ili ofte, laŭ la malnova kaj falsa ideo ke “la ekstremoj kuniĝas”, estas konsiderataj kiel la inversita kopio de la dekstraj radikalecoj. La politologo Meindert Fennema tiel konstruas vastan kategorion de la “protestaj partioj”, difinitaj kiel oponantaj al la tuta politika sistemo, malllaŭdante ĝin pro ĉiuj malbonaĵoj de la socio kaj proponante, laŭ li, neniun “precizan respondon” al la koncernaj problemoj. Sed kio estas “preciza respondo” al la problemoj, kiujn la social-demokratio kaj la liberal-konservativa dekstro ne sukcesis solvi?
Cetere, ĉu la problemo de Eŭropo estas la progreso de la ekstremaj kaj radikalaj dekstroj, aŭ la ŝanĝo de ideologia paradigmo de la dekstroj? Unu el la ĉefaj fenomenoj de la 2010-aj jaroj, estas, ke la klasika dekstro malpli kaj malpli hezitas akcepti kiel registar-partnerojn radikalajn partiojn, kiaj la Ligo de la Nordo en Italujo, la UDC en Svislando, la FPÖ en Aŭstrujo, la Ligo de la polaj familioj, la Partio de Granda Rumanujo, la slovaka nacia Partio kaj nun la norvega Partio de la Progreso.
Ne temas nur pri balota taktiko kaj aritmetiko. La kreskanta poreco inter la voĉdonantaroj de la FN kaj de la Union pour un Mouvement Populaire (UMP) en Francujo montras tion, tiomgrade, ke la modelo de la tri dekstroj — kontraŭrevolucia, liberala kaj referenduma (kun ĝia mito de la providenca homo) — ellaborita de René Rémond, eĉ se oni aldonos kvaran, kiu estas la Nacia Fronto*, ne plu povas aplikiĝi al la franca realeco.
Verŝajne ni iras al konkurenco inter du dekstroj. Unu, nacia-respublika, realigos suverenistan kaj morale konservativan sintezon de la referenduma tradicio kaj de la radikala dekstro de la FN; tio estus la reveno de la “nacia” familio. La alia estos federaciista, poreŭropa, libermerkata kaj liberala sur la socia kampo.
Kun kompreneble lokaj variantoj, la lukto por la povo sine de la granda familio de la dekstroj okazas ĉie en Eŭropo ĉirkaŭ la samaj fendolinioj: naciŝtatoj kontraŭ eŭropa registaro; “unu tero, unu popolo” kontraŭ multkultura socio; “kompleta submetiĝo de la vivo al la logiko de profito”* aŭ supereco de la komunumo. Antaŭ ol pensi la manieron venki la radikalajn dekstrojn en balotoj, la eŭropa maldekstro devos rekoni la mutaciojn de sia malamiko. Ni estas ankoraŭ malproksime de tio.
Jean-Yves CAMUS