Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Serboj, Kroatoj, Bosniakoj, manifestacias kune en Tuzla

Bosnujo finfine unuigita... kontraŭ la privatigoj!

Malriĉeco, senlaboreco, korupto, nepotismo, nekompetento de la politika klaso... Preskaŭ dudek jarojn post la fino de la milito, la deziro solvi la komunajn malfacilaĵojn transpasas la komunumajn diferencojn. Komence de februaro, longan tempon silentigitaj de la “klientarisma” sistemo, la civitanoj de Bosnujo-Hercegovino lasis eksplodi sian koleron. Ili de nun provadas rektan demokration.

“JAM dudek jarojn ni dormas, nun estas tempo vekiĝi!” La formulo, senfine ripetata de la manifestaciantoj, kiuj kuniĝas ĉiutage en ĉiuj urboj de Bosnujo-Hercegovino, bone esprimas la tute novan karakteron de la mobiliziĝo.

La hipotezo de sociala eksplodo delonge ekzistis: senlaboreco oficiale estas pli ol 40% de la aktiva loĝantaro, la privatigoj rezultigis rabadon de la publikaj riĉaĵoj kaj la lando restas dominata de politika elito, nemovebla kaj koruptita. Malgraŭ tio, la movado ŝajne surprizis tiom la gvidantajn klasojn, kiom la okcidentajn diplomatejojn, kiuj plutenas Bosnujo-Hercegovinon en situacio de duon-protektorato depost la pac-interkonsento de Dayton, en 1995.

La 5-an de februaro, sescent senlaboruloj kuniĝis antaŭ la sidejo de la kantona administracio en Tuzla. Al ili aliĝis la salajruloj de entreprenoj privatigitaj dum la lasta jardeko kaj bankrotintaj poste, kaj ankaŭ simplaj civitanoj, inter kiuj multaj junuloj. Du postuloj tuj elstariĝis: la kompleta revizio de la fraŭdaj privatigoj kaj la demisio de la politikuloj, kiuj respondecas pri tiu situacio.

Tuzla, balota bastiono de la social-demokrata partio (SDP), estis antaŭe granda industria centro. Tiu ĉi urbo kun cent kvindek mil loĝantoj sukcesis konservi “jugoslavan” kulturon de kunloĝado inter la diversaj komunumoj, eĉ dum la milito. Tamen, la publikaj entreprenoj, kiuj laborigis la plimulton de la loĝantoj, estis forvenditaj sub kontrolo de la kantona agentejo por privatigoj. Ĉi lastajn monatojn, la novaj posedantoj de Dita, Polihem, Guming, Konjuh kaj Aida vendis siajn aktivojn, ĉesis pagi siajn salajrulojn kaj petis pri bankroto, forlasante milojn da senhelpaj homoj sen iu ajn rajto.

Silento en la oficialaj amaskomunikiloj

EN Zenica, Mostar, Sarajevo, PrijedorBijeljina, sed ankaŭ en etaj urboj kiel Gornji Vakuf-Uskoplje aŭ Srebrenica, la movado etendiĝis. La 7-an de februaro, la konstruaĵoj de la kantonaj administracioj en Tuzla kaj en Zenica ekbruliĝis, same kiel ankaŭ la ŝtata prezidejo en Sarajevo. En Tuzla, kiu restis la epicentro de la kontestado, la kantonaj aŭtoritatuloj demisiis jam la 7-an de februaro. De post tiam, la urbo eksperimentas formon de rekta demokratio, kun plena asembleo de la civitanoj, malferma al ĉiuj, kiu kunvenas ĉiuvespere. Agnoskita kiel legitima interparolanto fare de la regantoj, tiu plena asembleo dlskutas pri la reviziado de la privatigoj kaj pri la starigo de provizora registaro. Aliaj estas formiĝantaj en Zenica — kie la kantonaj gvidantoj ankaŭ demisiis — kaj en Sarajevo.

La SDP kaj la bosnaj naciistoj de la partio de demokratia agado (SDA) provas eviti la problemon proponante antaŭtempajn elektojn, sed, paradokse, tiaj elektoj povus nur konfirmi la nunajn elitojn. Bosnujo-Hercegovino ja posedas, de la fino de la milito, instituciojn inter la plej kompleksajn en la mondo. La lando, teorie unuigita, estas dividita en du entoj, la Federacio Bosnujo-Hercegovino (kroato-bosna) kaj la serba Respubliko de Bosnujo. La Federacio mem estas dividita en dek kantonoj, kies kompetentoj (koncerne edukadon, ekonomion, sanon, sed ankaŭ policon aŭ justicon) estas pli gravaj ol tiuj de la centra ŝtato. Finfine, tiu malprobabla institucia komponaĵo blokas ĉiun decidon, malhelpas ĉiun ŝanĝon kaj garantias la profitojn de politika klaso tiom multnombra kiom senrespondeca.

S-ro Milorad Dodik, prezidanto de la serba Respubliko, provis prezenti la movadon kiel “minacon” por la serba ento. La oficialaj amaskomunikiloj kvalifikas la protestantojn “perfiduloj” aŭ ne mencias la nunajn mobiliziĝojn, apenaŭ elvokatajn de la serba publika televido de Bosnujo, la RTRS. Tamen manifestacioj okazis en pluraj urboj de la ento, kaj eĉ la potencaj asocioj de ekssoldatoj mallaŭdas “la krimecon, korupton kaj nepotismon”, petante s-ron Dodik demisii.

Mortu naciismo

LA POSTULO forigi la kantonojn de la Federacio povas maltrankviligi la kroatajn naciistajn gvidantojn, kiuj defendas siajn feŭdojn. Sed en Mostar, la granda urbo de Hercegovino, daŭre dividita en kroataj kaj bosnaj kvartaloj, la civitanoj kune alvenis en la stratojn, la unuan fojon de la fino de la milito. Laŭ la esploristo Vedran Dzihic, “La rakontoj pri etna malamo partoprenas en la mitologio de la ‘Dayton-Bosnujo’, mitologio flegita de la amasinformiloj proksimaj de la reĝimo, kiuj havas intereson en la antaŭstato.” Eĉ nova frapfrazo aperis sur la muroj de la lando: “Mortu naciismo!”.

Siaflanke, la okcidentaj diplomatejoj restas mirinde silentaj. Jes ja , pere de sia alta reprezentanto en Bosnujo-Hercegovino, s-ro Valentin Inzko, la Eŭropa Unio havas rolon de garantiulo de la Dayton-interkonsentoj, ĝuste kontestataj de la manifestaciantoj. S-ro Inzko taksis, ke Bosnujo-Hercegovino travivas “la plej malbonan situacion depost la fino de la milito”, elvokante eĉ la plifortigon de la armea misio Eufor. Responde al tio, la manifestaciantoj postulas lian demision, dum maldekstraj personecoj el tuta Balkanujo kaj el Eŭropo lanĉis alvokon invitantan la “internacian komunumon”“rompi siajn ligojn kun la naciistaj politikaj elitoj de Bosnujo-Hercegovino.”*

*An open letter to the International Community in Bosnia and Herzegovina”, Criticatac, 14-a de februaro 2014, www.criticatac.ro.

La ribelon de Bosnujo oni atente sekvas en la najbaraj landoj, kie solidarecaj manifestacioj okazis, interalie en Serbujo, Kroatujo kaj Montenegro. Ĉie, la ekonomia transiro kaj ties serio de privatigoj produktis la samajn rezultojn kiel en Bosnujo-Hercegovino, sed ĉi tiu estas la unua, kiu travivas ribelon eksplice sociala kaj kontraŭ-naciisma de post la eksplodo de eksa Jugoslavujo. La “printempo de Balkanujo” eble ankoraŭ ne komenciĝis, sed ĝiaj antaŭanoncaj signoj aperis ekde la komenco de februaro (2014).

Jean-Arnault DÉRENS