Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
NI POVAS VETI, ke ĉe la venontaj eŭropaj elektoj oni multe malpli parolos pri ĝi ol pri la nombro da elpelitaj neoficialaj enmigrintoj aŭ pri la tiel nomata “teorio de la sekso” en la lernejo. Pri kio temas? Pri la Transatlantika Partnereco (TAP), kiu koncernos okcent milionojn da loĝantoj kun alta aĉetpovo kaj preskaŭ la duonon de la monda riĉaĵo.* La Eŭropa Komisiono intertraktas pri tiu liberkomerca traktato kun Vaŝingtono nome de la dudek ok regnoj de la Eŭropa Unio; la Eŭropa Parlamento, elektota venontan majon, devos ratifi ĝin. Nenio estas ankoraŭ findecidita, sed la 11-an de februaro ĉi-jara, dum sia ŝtatvizito en Vaŝingtono, la franca prezidanto François Hollande proponis rapidi: “Ni povas ĉion gajni, se ni iras rapide. Alie, ni bone scias ke okazos akumuliĝo de timoj, de minacoj, de nervoziĝoj.”
Ĉu “ĉion gajni, se ni iras rapide”? En tiu ĉi afero, male, gravas ke oni haltigu la liberaligajn maŝinojn kaj la industriajn premgrupojn (usonajn, sed ankaŭ eŭropajn) kiuj inspiras ilin. Des pli ĉar la teksto de la mandato por intertrakti, donita al la komisaroj de Bruselo, estis kaŝita al la eŭropaj parlamentanoj, dum la komerca strategio de la Unio (se entute ekzistas ia krom la deklamadoj de la liberkomerca breviero) jam estis neniel sekreta por la grandaj usonaj oreloj de la National Security Agency (NSA)* ... Tia kaŝemo, eĉ nur relativa, anoncas tre malofte agrablajn surprizojn. Fakte, la salto antaŭen de la liberkomerco kaj de la “atlantikismo” povas devigi la eŭropanojn importi viandon kun hormonoj, genetike modifitan maizon, kokidaĵojn lavitajn per kloro. Kaj malpermesi al la usonanoj favori siajn lokajn produktojn (“Buy American Act”) kiam ili uzas publikajn elspezojn por batali kontraŭ la senlaboreco.
Tamen, la preteksto de la interkonsento estas la dungo. Sed, kuraĝigite de la “studaĵoj” ofte financataj de la premgrupoj, la adeptoj de la TAP estas pli parolemaj pri la laborpostenoj kreitaj pro la eksportoj ol pri tiuj kiuj perdiĝos pro la importoj. La ekonomikisto Jean-Luc Gréau tamen memorigas, ke dum dudek kvin jaroj ĉiu nova venko de la liberalismo — unueca merkato, unueca mono, transatlantika merkato — estis defendata kun la preteksto ke ĝi ĉesigos la senlaborecon. Ekzemple, raportaĵo de 1988, “Defio 1992”, anoncis ke “ni devis gajni kvin aŭ ses milionojn da dungoj pro la unueca merkato. Tamen, en la momento kiam tiu estis instalita, Eŭropo, viktimo de la recesio, perdis inter tri kaj kvar milionojn da ili”* ...
En la jaro 1998, multflanka interkonsento pri investo (MII [AMI en la franca]), jam konceptita de kaj por la multnaciaj konzernoj, estis dispecigita de la popolaj mobiliziĝoj.* La TAP, kiu enhavas kelkajn el ĝiaj plej malutilaj ideoj, devas sperti la saman sorton.
Serge HALIMI.