Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“La lernejo antaŭ la moskeo”

La Gülen-movado: turka enigmo

Suspektata en diversaj korupto-aferoj, la turka ĉefministro Recep Tayyip Erdogan ankoraŭ pligravigis sian malpopularecon per leĝo por kontroli la Interreton, konsiderata kontraŭ la liberecoj. Li des pli troviĝas en malforta pozicio, ke li definitive perdis gravan aliancanon: s-ro Fethullah Gülen, fondinto de movado inspirita el sufiismo, kies influzono preterpasas la limojn de la lando.

TIES membroj nomas ĝin Hizmet (la Servo); la turkaj amasinformiloj, Cemaat (“la Komunumo”). Vasta kaj potenca socia grupo religie bazita, la movado Gülen estis fondita en la 1970-aj jaroj de s-ro Fethullah Gülen, grava mistika pensulo de la sufiisma tradicio*, vivanta en Usono, kie li estas konata kaj aprezata. En 2008, li estis inter la “intelektuloj la plej influaj en la mondo” laŭ la usona revuo Foreign Policy.

* Helen Rose Ebaugh, The Gülen Movement: A Sociological Analysis of a Civic Movement Rooted in Moderate Islam, Springer, Dordrecht, 2010.

En Turkujo, la publika opinio estas dividata pri la esenco kaj la celoj de la movado. Ties subtenantoj gloras ĝin tiom, kiom ĝiaj kontraŭuloj ĝin prezentas kiel danĝeron. Ĝi ja restas tre diskreta pri sia funkciado, kio povas esti rezulto de elektita strategio, sed klariĝas ankaŭ per aliaj faktoroj. Ekde sia kreado, la movado estis subpremita de la kemala ŝtato, aparte de la armeo, kaj s-ro Gülen estis devigita instaliĝi en Usono en 1999 por eviti malliberejon. Aliflanke, la movado konsistas el aro de malcentrigitaj kaj transnaciaj retoj, sen hierarkia strukturo. Ja la penso de s-ro Gülen, esprimita en siaj libroj kaj maloftaj publikaj deklaroj aŭ intervjuoj, ligas kaj inspiras ĝiajn membrojn. Oni ofte komparis la gulenistojn al la jezuitoj, kun kiuj ili havas tre bonajn rilatojn, sed ankaŭ al la protestantaj misiistoj, al la Opus Dei, kaj eĉ al la framasonoj.

Ĉu ili estas nur agantoj de la socio? Ĉu la Gülen-movado apartenas al la “civila religio” (angle: civil religion), koncepto uzata de la usona sociologio por nomi religie bazitajn movadojn, sin okupantajn pri sekularaj aktivaĵoj en la socio*? Aŭ ĉu ĝi ankaŭ havas kaŝitan celon? Kvankam ĝi ne havas rekte politikajn aktivaĵojn, pro ĝia potenco kaj ĝiaj financaj rimedoj, ĝi havas realan influpovon, esence por defendi siajn interesojn.

* Robert N. Bellah, “La religion civile aux Etats-Unis”, Le Débat, n-ro 30, Parizo, 1984.
Pli individuisma socio

LA ĈEFMINISTRO Recep Tayyip Erdogan, kies aliancano estis s-ro Gülen inter 2002 kaj 2011, uzis sen rezervo tiun influon: li uzis gulenistajn juĝistojn kaj policistojn por ĉesigi la militistan kuratorecon al la politika vivo — antaŭ ol akuzi la movadon, kiam la krizo eksplodis, fine de decembro 2013, pri enŝteliĝo en la juĝistaro kaj polico. Fronte al tiuj atakoj, iuj gulenistaj retoj ĵetis sin en la batalon, kun la risko endanĝerigi la spiritecan bildon de ilia ĉefo. Tiuj du epizodoj ja montras la povon de la organizaĵo. Efike kontribuinte forigi el la scenejo sian historian kontraŭulon, la armeon, ĝi forte malstabiligis la potenculon de la lando, s-ron Erdogan: estas juĝistoj proksimaj de la organizo, kiuj ekigis la juran persekutadon pri la koruptaj aferoj ĉe la pinto de la registaro.

Sed la movado ankaŭ intervenis en la debato pri demokratio en Turkujo, kaj aparte pri la nova Konstitucio. Male al s-ro Erdogan, kiu volas trudi reĝimon kun forta prezidanto, esperante esti elektata al tiu posteno en julio 2014, s-ro Gülen defendas la nunan parlamentan reĝimon, sed rekomendas pli striktan disigon de la povoj.

Laŭ lastatempaj taksoj, la movado, kiu prioritate subtenas edukadon — “la lernejo antaŭ la moskeo”, ŝatas ripeti s-ro Gülen-, disponas pri du mil edukejoj, ĉefe altnivelaj liceoj, en cent kvardek landoj. Ĝi organizas platformojn, kiel la “Pariza platformo”, kiu proponas renkontiĝojn kaj debatojn dediĉitajn al interreligia kaj interkultura dialogo, aŭ al sociaj demandoj (dungeco, diskriminacioj, malriĉeco), kaj disvolvas karitatajn aktivaĵojn. Ĝiajn havaĵojn oni taksas je 50 miliardoj da dolaroj. Granda parto de ĝiaj fondusoj venas de la “nova islama burĝaro”*, tiuj konservativaj kaj piaj entreprenistoj el Anatolio*. Fortiĝinte depost la 1980-aj jaroj, ili aprezas la modernecon de la ideoj de s-ro Gülen, kiu proponas aliancigi la islaman etikon kaj la merkat-ekonomion por islamo malfermita al la nuntempo kaj al la mondo*. Lia doktrino celas akordigi striktan praktikon de la religio kun sekularigita socia agado*, rifuzante ilian kunfandon, male al la politika islamismo.

*Les calvinistes islamiques: changement et conservatisme en Anatolie centrale”, European Stability Initiative, Berlino-Istanbulo, 2005.
* Vd. Wendy Kristianasen, “Activisme patronal”, Le Monde diplomatique, majo 2011.
* Dilek Yankaya, La Nouvelle Bourgeoisie islamique: le modèle turc, Presses universitaires de France (PUF), Parizo, 2013.
* Louis-Marie Bureau, La Pensée de Fethullah Gülen. Aux sources de l’“islamisme modéré, L’Harmattan, Parizo, 2012.

Ĉu sine de la turka socio, en Afriko, ĉu en Proksim-Oriento, en Centra Azio, aŭ ankoraŭ en Balkanujo, grandega estas la influo de tiu penso inter la islamaj loĝantaroj, kiuj deziras islamon pacigitan kun moderneco. Ĝi disvastiĝas tra la amasinformiloj de la movado: Zaman (“La Tempo”), unua turka ĵurnalo (unu miliono da ekzempleroj) havanta eldonojn en la angla (Today’s Zaman) kaj en la franca (Zaman France, sur la Interreto), sed ankaŭ paĝarojn en multaj lingvoj kaj televid-ĉenojn, kiel Samanyolu (La Lakta Vojo). La transnaciaj gulenistaj retoj cetere estas atuto por la turkaj diplomatio kaj eksportado.

Konforme al sia penso, kiu ekskluzivas miksadon de religio kaj politiko, s-ro Gülen neniam ŝanĝiĝis en sia defendo de demokratio, nek en sia firma opono al la turka politika islamismo kaj al ĝia ideologio de la “nacia vizio” (milli görüs): sintezo de ritisma islamo, proksima de la turka ŝtato kaj naciismo, kies fondinto estis Necmettin Erbakan, ĉefministro en 1996-1997 . la gulena penso ne estas tamen sen ia “turkismo”, verŝajne ligita al la fakto, ke ĝia mesaĝo estas enkadrigita en la turka sufiismo. Tial, kvankam ĝi asertas sin favora al paco, la movado montriĝis hezitema kiam s-ro Erdogan anoncis la komencitajn intertraktadojn kun la historia ĉefo de la Kurdoj en Turkujo, s-ro Abdullalh Öcalan*.

* Vd. Vicken Cheterian, “Chance historique pour les Kurdes”, Le Monde diplomatique, majo 2013.

Inter 2002 kaj 2011, s-ro Gülen subtenis la registaron de la Partio de justeco kaj disvolviĝo (AKP) ĉar ĝiaj gvidantoj, kvankam devenantaj de la politika islamismo, prezentiĝis kiel “demokratoj-konservativuloj”: difino konforma al ties vizio. Krome, la AKP-statutoj enhavas neniun referencon al islamo. La kunlaborado inter tiuj du potencaj agantoj , unu politika, la alia socia, ludis gravan rolon en la transformiĝo de la lando kaj en ĝia ekonomia kaj diplomatia plifortiĝo. Kune, ili sukcesis forigi la armeon. Sed, ekde 2010, s-ro Gülen komencis publike kritiki la elektojn de s-ro Erdogan, same interne kiel eksterlande — li interalie kontestis lian pli kaj pli akran diskurson kontraŭ Israelo. Li ankoraŭ pli distanciĝis post la aŭtoritatema kaj islamiga turniĝo de la ĉefministro, en 2011. La rilatoj tiel streĉiĝis ĝis la rompo, fine de 2013.

Ĉu religia movado povas esti aganto de moderneco? Por turkoj, kiuj havas pri ĝi respublikan kaj laikan komprenon, laŭ la franca maniero, tiu hipotezo povis ŝajni absurda. Kaj tamen, estas ja kio okazas, ĉar la turka socio profunde transformiĝis. La mezaj klasoj fariĝis la plimulto kaj, precipe, Anatolio, kvankam restante konservativa, komencis mutacion. La socio fariĝas pli individuisma — inkluzive en sia rilato al islamo — kaj sekulariĝas, tion montris la “turka majo 68”, kiel oni nomis la manifestaciojn de majo-junio 2013 en Istanbulo kaj aliaj grandaj urboj. La aŭtoritatema kemalista moderneco malsukcesis integri la analoliajn loĝantarojn, konservativajn kaj piajn; ĉi-foje okazas emerĝo de “desuba” moderneco, kiu inkluzivas longtempe malestimatajn tavolojn de la socio.

Humanista spiriteco

KOMENCITAJ en la 1980-aj jaroj sub la gvidado de Turgut Özal, la plej grava ŝtatestro depost Mustapha Kemal Atatürk, la fondinto de la Respubliko, la ekonomiaj kaj sociaj reformoj vigligis la tutan landon. Nun, tamen, la konservativeco kaj la rilato al islamo de la mezaj klasoj kaj de la anatoliaj entreprenistoj modifiĝas sub efiko de la instrumenta racieco de la kapitalismo. Oni rajtas pensi, ke la efiko de tiu ekonomia kaj socia racieco iom post iom retropuŝos la individuan kaj kolektivan konservativecon. Kaj la Gülen-movado estas kunaganto de tiuj transformiĝoj.

Ĉi tiu modernigo kaj la ŝanĝoj okazintaj en la rilato al islamo povas esti komprenataj ĉe la lumo de la sociologio de la religioj de Max Weber*. Ja, la laboroj de la germana sociologo montris, ke estas la sociaj procezoj, kiuj finfine determinas la direktojn irotajn de la institucioj, religiaj dogmoj kaj simboloj; tion konfirmas la evoluoj de la turka socio.

* Max Weber, Sociologie des religions, Gallimard, kol. “Tel”, Parizo, 2006.

Sur la spirita kaj intelekta kampoj, s-ro Gülen aperas kiel heredanto de Saïd Nursi (1876-1960), kiu kreis la sufiisman frataron Nurcu. Li interpretis kaj aktualigis la instruon de Nursi pri la graveco de la rilatoj inter islamo kaj moderneco — tio estas racio kaj scienco. Li en ĝi integris la demokratian dimension, kaj ankaŭ pli decidan intervenon en la socio, aparte koncerne edukadon*. En pionira lilbro*, la sociologo Serif Mardin analizis la profundecon kaj originalecon de la penso de Nursi, kiam tiu mistikulo estis ankoraŭ grandparte nekomprenata kaj konsiderata de la ŝtato kaj de la urbaj elitoj, kiel fanatikulo kaj danĝera reakciulo. Mardin montris, ke lia penso enhavis dimension apartenantan al tio, kion li nomis la “personismo”, instigantan individuismon ĉe la kredantoj. Li substrekis la diferencon inter du komprenoj de islamo: unuflanke, la “popolo de la hadisoj*”, dogmisma kaj leĝisma; aliflanke, la mistikaj sufiistoj, kiel Nursi kaj s-ro Gülen, kiuj privilegias spiritecon kaj enkarnigas la humanistan flankon de la religio.

* Erkan Toguslu (sub la dir. de), Société civile, démocratie et islam: perspectives du mouvement Gülen, L’Harmattan, Parizo, 2012.
* Serif Mardin, Religion and Social Change in Modern Turkey: The Case of Bediüzzaman Said Nursi, State University of New York Press, kol. “SUNY Series in Near Eastern Studies”, Albany, 1989.
* La hadisoj estas la raportitaj vortoj de la profeto Mohamed kaj de liaj proksimaj kunuloj.

Ĉu la Gülen-movado estas danĝero, aŭ atuto, por la turka demokratio kaj socio? Tiom longe, kiom daŭros la aŭtoritato de la penso kaj personeco de s-ro Gülen, ni elektos la duan hipotezon. Sed la malapero de tiu sepdek-jarulo kies sano estas malforta, povus ŝanĝi la situacion. Ene de la socio, nun ne ekzistas maldekstra socia movado sufiĉe forta por kontraŭ-pezi la gulenistojn, nek cetere, maldekstra partio kapabla oponi la hegemonion de la AKP, aŭ la hegemonion, kiun post-Gülena movado povus eventuale trudi sur la politika kampo.

Ali KAZANCIGIL