Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ne pasas semajno sen ke la franca socialista registaro afiŝas sian aliĝon al la plej liberalaj ekonomiaj strategioj: “politiko de oferto”, pritranĉado de publikaj elspezoj, publika mallaŭdo de “malŝparo” kaj “misuzo” de la sociala sekureco. Tiom, ke la mastraro hezitas pri la stirenda kurso; kaj ke la dekstrularo konfesas sian embarason antaŭ tiom da plagiatoj ...
ONI DEVAS esti serioze tro uzinta la fermentintajn drinkaĵojn kaj esti viktimo de ilia efiko por vidi, kiel faras preskaŭ unuanime la komentistoj, novliberalan turniĝon en la “traktato de respondeco” de la franca prezidanto François Hollande.* Sen fiksi la normojn de sobreco tro alte, la vero tamen troviĝas pli proksima al iu el la formuloj, per kiuj s-ro Jean-Pierre Raffarin ĉarmis nin en sia epoko:* la vojo estas rekta kaj la deklivo forta — sed tre malsuprenira (kaj la bremsoj jam ne funkcias).
En la realo, la rektlinia turniĝo nur profundigas la logikon de la kvinjara mandato tia, kia ĝi estis decidita ekde ĝia komenco.
Kompatinda logiko, kiu ŝvitas la strategiojn de la malespero kaj de la rezigno. Ĉar la longaj tendencoj de ideologia perfido miksiĝas ĉi tie kun la erarvagantaj kalkuloj de la paniko kiam, post forlasi ĉian ideon reorienti la katastrofajn eŭropajn politikojn, kaj sekve sen ajna ebleco de relanĉo, oni vidas, por savi sin el kompleta ŝiprompiĝo, nur pereigan floson: “la entreprenon” kiel lastan providencon, do ... la Movadon de la Entreprenoj de Francio (Medef) kiel savplankon. Genia eltrovaĵo ĉe la rando de abismo: “La sola afero, kiun ni ankoraŭ ne provis, estas fidi la entreprenojn.”* Ho! Kia riĉa ideo: fidi la “entreprenojn” ... Fidi la ostaĝigistojn kaj ĵeti sin en iliajn brakojn, persvadite ke amo nevenkeble altiras amon — kaj malarmas la postulojn de ostaĝmono.
Male al tio, kion la kohorto de ĉefartikolistoj unuece kvazaŭ sinkronigitaj horloĝoj skandalkrias, ĉar oni aŭdacas paroli pri ostaĝigo, estas eĉ ne gramo da troigo en la vorto, pri kiu oni devas eĉ diri ke ĝi estas analize plej precize dozita. Estas vere ke la percepta problemo, kiu igas rektan linion vidi kiel iaj “turniĝoj” kongruas kun tiu alia tordemo, kiu vidas “ostaĝigojn” ĉie — ĉe la fervojistoj, la poŝtistoj, la rubistoj kaj pli ĝenerale ĉe ĉiuj kiuj defendas sin kiel ili povas kontraŭ la adaj agresoj, kies objektoj ili estas — escepte de tie, kie ili vere okazas. Ĉar la kapitalo havas ĉiujn privilegiojn de la ŝtelita letero de Edgar Poe*, kaj ĝia ostaĝigo, evidenta, giganta, fariĝis nevidebla pro sia evidenteco kaj giganteco.
KIEL Karlo Markso rimarkigis, la kapitalismo, do la salajrosistemo, estas ostaĝigo de la vivo mem! En mona ekonomio de labordivido estas nenia alia ebleco reprodukti la vivon ol per la mono de la salajro ... Kaj, se ne ekzistus la atingo, akirita per alta batalo, de la institucioj de sociala protekto, tiam ne videblus tio, kio distingas la profundan logikon de la kapitalisma laborigo disde tutsimpla “faru aŭ mortu”.
La kapitalo ostaĝigas nur la vivon de la individuoj unuope, sed ankaŭ (fakte per la sama movo) ilian kolektivan vivon, eĉ tiun, pri kiu normale okupiĝas la politiko. Tiu akaparo havas la ĉefan principon, ke la tuta materia reproduktado, ĉu individua aŭ kolektiva, nun eniris la logikon de la akumulado de la kapitalo — la produktado de la havaĵoj kaj de la servoj kiuj reproduktas la vivon fariĝas jam nur sub la logiko de profitiga varigo. Kaj kun la malpli ĉefa principo, ke la kapitalo ĝuas la kapablon de iniciato: la financa kapitalo havas la iniciaton de la monaj antaŭpagoj kiuj financas la elspezajn iniciatojn de la industrikapitalo, la elspezojn de investo aŭ elspezojn de dungo.
Tiel la ĝeneralaj decidoj de la kapitalo determinas la kondiĉojn, en kiuj la individuoj trovas la rimedojn — salajrajn — de sia reproduktado. Ĝuste tiu povo de iniciato, povo impulsi la produktadan ciklon, donas al la kapitalo strategian lokon en la tuta socia strukturo; la lokon de la ostaĝigisto, ĉar la tuta resto de la socio ne ĉesas dependi de ĝiaj dekretoj kaj de ĝia bona volo.
Se ĝi ne trovas submetiĝon al ĉiuj siaj postuloj, la kapitalo praktikas la investan strikon — “strikon”, ĉu tiu ne estas la vorto, kiu en la duneŭrona skatolo de ajna ĉefartikolisto kutime lanĉas la asociadon kun “ostaĝigo”? Do necesas iom retrorigardi por pli bone mezuri la efikon de ostaĝigo, ekde la nuligo de la neceso de administra permeso por maldungi meze de la 1980-aj jaroj, tra la malaltigo de la imposto por la societoj, la senimpostigo por akcioj, la multspecaj atakoj al la laborkontrakto de nelimigita daŭro, la dimanĉa laboro*, ktp, ĝis la fiaj dispozicioj de la Interprofesia Nacia Interkonsento (ANI en la franca). Jen giganta listo de militaj predakiroj, pri kiuj tamen necesas kompreni, ke ĝi senfine plilongiĝas, ĝis kiam fronte al la potenco de la kapitalo troviĝas samdimensia potenco, sed de kontraŭa direkto, por aŭtoritatece moderigi ĝin, ĉar, kaj tiu listigo atestas pri tio, la kapitalo havas nenian senton de misuzo.
Sed la plej malbona en tiu ĉi tuta afero eble estas la neŝanĝebla senutilo de la strategio de s-ro Hollande kaj de liaj konsilistoj, mensoj komplete koloniigitaj de la vidpunkto de la Medef pri la mondo, kaj kiuj ne havas alian elirpunkton por ĉiuj siaj pensoj ol la premison, la ĉefan eldiron de la novliberalismo, ja ade ripetata ĉie kaj enirinta en ĉiujn kapojn pri la ne pridubebla evidento: “Dungon kreas la entreprenoj”. Tiu eldiro, la neŭralgia punkto de la novliberalismo, estas tio, kies detruado igas nin fari la unuan paŝon al la elirejo el la ostaĝigo fare de la kapitalo.
Ĉiukaze, en “la entreprenoj ne kreas dungon” oni certe ne vidu eldiron empirian — kiun la lastaj dudek jaroj tamen tute konfirmus kiel tian. Temas pri koncepta eldiro, kies ĝusta interpreto cetere ne estas “la entreprenoj ne kreas dungon”, sed “la entreprenoj ne kreas la dungon”. La entreprenoj havas nenian rimedon por krei mem la dungojn kiujn ili ofertas: tiuj dungoj rezultas nur el la observado de iliaj mendoj, pri kiuj ili evidente ne povas decidi mem, ĉar ili venas al ili deekstere — nome el la bona elspezvolo de iliaj klientoj, mastrumoj aŭ aliaj entreprenoj.
En momento de vero same fulma kiel neintencita, s-ro Jean-François Roubaud, prezidanto de la Ĝenerala Konfederacio de Malgrandaj kaj Mezgrandaj Entreprenoj (CGPME en la franca) kaj Sankta Johano Orbuŝo, kiu malkaŝis la sekreton, ja en momento taŭga por esti forte rivela: tiu de la diskuto pri la “kontraŭpartoj”. Kiel sciate, en la momento t minus epsilono, tuj antaŭ la subskribo de la “pakto”, la mastraro ĵuras je la kapo de la merkato, ke ĝi en la sekvo kreos centmilojn da dungoj, kaj ĝuste en la momento t plus epsilono, oni jam certas pri nenio ... Ne ekscitiĝu, ĉiukaze necesas konfidi al ni.
Kaj jen tiu dika naivegulo Roubaud, kiu malkaŝas ĉion senmalice kaj senaverte: “Ankoraŭ necesas ke la mendokajeroj pleniĝu ...” respondas li tute simplanime al la demando ĉu “la entreprenoj kompense pretas dungi”.* Tio ne estas malĝusta, Roubaud! Se la entreprenoj plenigus mem siajn proprajn mendokajerojn, la afero sciiĝus jam delonge, kaj la ludo kapitalismo estus surprize simpla. Sed ne: la entreprenoj registras mendofluojn, sur kiuj ili havas nur eblecojn de marĝena indukto (kaj, en la agregaĵa skalo de la makroekonomio, absolute nenian eblecon), ĉar tiuj mendoj dependas nur de la elspezkapablo de iliaj klientoj, kaj tiu kapablo dependas siavice nur de siaj propraj mendokajeroj*, kaj tiel plu ĝis perdiĝo en la granda interdependeco, kiu estas la ĉarmo de la ekonomia cirkvito.
Kun la escepto de kelkaj variaĵoj, kiuj reguliĝas per la intersocieta konkurenco, la enskribo en la mendolibroj, pri kiu s-ro Roubaud memorigas al ni — trafe — ke ĝi decidas pri ĉio, dependas do ne de la individuaj entreprenoj, sed de la ĝenerala makroekonomia procezo. Ĉar ili estas pasivaj pri tiu starigo de mendoj, kiujn ili povas nur registri, la entreprenoj do kreas nenian dungon, sed nur transformas en dungojn la mendojn de varoj kaj servoj adresitaj al ili, aŭ kiujn ili anticipas. Tie, kie la mastra ideologio invitas nin vidi demiurgan agon kiu ŝuldas ĉion al la suverena (kaj bonfara) povo de la entreprenisto, necesas do vidi, en malpli granda spektaklo, la meĥanismon totale heteronomian de la propono (oferto), kiu simple respondas al la ekstera postulo (mendo).
Oni povas ja diri, ke la entreprenoj estas malsamaj, ke iuj pli bone malaltigas siajn prezojn ol aliaj, faras pli da novigoj, ktp. Tio ĝustas. Sed ĝi efikas finfine nur pri la divido inter ili ĉiuj de la ĉioma postulo (mendo) ... kiu restas definitive limigita de la makroekonomie disponebla enspezo. Ĉu ne eblas serĉi ekstere kroman postulon trans la limo de la interna enspezo? Jes, oni povas. Sed la kerno de la argumento per tio ne ŝanĝiĝas: la entreprenoj registras, eksporte kiel hejme, mendojn, al kies estigo ili ne povas individue kontribui, kaj ili limigas sin (eventuale) transformi tiujn mendojn en dungojn. Nenia “krea” gesto de la speco kiun pretendas la mastra ideologio en tio. La entreprenistoj kaj la entreprenoj kreas nenion, ĉiukaze nenion pri dungo — kio ne signifas ke ili faras nenion: ili konkurencas inter si por akapari tiom kiom ili povas el la fluo de enspezo-mendo kaj faras sian laboron per tio.
Ĉio ĉi signifas, ke ni ne devas cedi antaŭ ĉiuj iliaj ekstravagancaj postuloj pro la supozo ke ili havas la sekreton de “kreado de dungoj”. Ili havas absolute nenion. Sed se la dungo ne estas kreata de la entreprenoj, de kiu ĝi do venas, kaj al kiu ni devas direkti nian zorgemon? La respondo estas, ke la “subjekto” de la kreado de dungoj ne serĉendas inter la homoj; envere la subjekto estas nesubjekto, aŭ, por diri tion pli bone, la kreado de dungoj estas efiko de procezo sen subjekto, procezo kies plej bone konata nomo estas la ekonomia konjunkturo — terura seniluziiĝo de tiuj, kiuj atendis la sursceniĝon de heroo. La ekonomia konjunkturo estas efektive tiu tutaĵa socia meĥanismo, per kiu simultane formiĝas enspezoj, ĝeneralaj elspezoj kaj produktado. Ĝi estas efiko de kombinado, la neatribuebla sintezo de miriadoj da individuaj decidoj, tiuj de la mastrumoj kiuj volas elspezi anstataŭ ŝpari, tiuj de entreprenoj kiuj faras aŭ ne faras investojn. Dramo por la heroiga liberala pensado: necesas havi la intelektan saĝon interesiĝi pri nepersona procezo.
Sed interesiĝi pri ĝi, tion oni povas, kaj eĉ tre konkrete! Ĉar la konjunkturo estas procezo kiu, en certa mezuro, gvideblas. Ĝuste tio estas la objekto de tiu agado kiun oni nomas makroekonomia politiko. Sed pri tiu, la “socialista” registaro, volonte katenita al la eŭropaj devigoj, videble tute rezignis. Pro tio restas al ĝi nur kun ĉiuj aliaj malsupreniri la deklivon de la entreprenista liberala ideologio por formi la potencan argumenton laŭ kiu “se la dungojn kreas la entreprenoj, tiam oni devas esti tre afabla al la entreprenoj”.
Ni rekonu, ke ĉe la profundo, en kiu tiu azenaĵo intertempe kistiĝis, mezurebla per la fulmrapido en kiu ĝi venas al la buŝo de ajna ĉefartikolisto, la laboro de ĝia elradikigo bezonas tempon. Sed la politiko fartos pli bone, tio estas iomete pli racie, kiam ĝia retoriko komencos esti iom purigita je ĉiaj ĉi videblaj malveroj kaj videble ligitaj al tre aparta vidpunkto al la ekonomio, kaj kiam la skemoj de aŭtomata pensado, kiujn tiuj malveroj komandas, estos malaktivigitaj.
La entreprenoj ne kreas la dungon: ili “plenumas” la dungon determinitan de la konjunkturo. Se oni volas dungon, tiam oni devas interesiĝi pri la konjunkturo, ne pri la entreprenoj. Sed enigi tion en la kapon de “socialisto” ... Tamen, en la plena programo de farendaj simbolaj direktoŝanĝoj, necesas ĉesigi la senpripensan kutimon konsideri la Socialistan Parion maldekstra kaj (tre senpripense) doni ion maldekstran al la Socialista Partio. En la realo, ni memorigu tion, kaj ĝi per si mem sufiĉe klopodas por ke oni jam ne dubu kaj por ke oni povu “krediti” ĝin pri tio, la Socialista Partio estas la dekstro, sed dekstro kun kompleksoj. Cetere, laŭ la fluo de la eventoj, oni baldaŭ devas demandi sin, kio ankoraŭ restas el tiuj kompleksoj ...
Frédéric LORDON.