Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kruela interna milito eksplodis fine de 2013 en Sud-Sudano, malpli ol tri jarojn post la sendependiĝo de la lando. Kontraŭstarigante la partianojn de la prezidanto Salva Kiir al tiuj de lia eksa vicprezidanto, s-ro Riek Machar, tiu milito endanĝerigas la regionan stabilecon. Hezita batalĉeso estis anoncita la 23-an de januaro, dum, aliflanke de la landlimo, la sudana armeo estigas amasajn loĝantarajn delokigojn.
La 15-an de decembro 2013, intensa pafado aŭdiĝis en la stabo de la prezidanta gvardio en Ĵubo, ĉefurbo de Sud-Sudano. Ĝi markas la komencon de interna milito, kiu, de tiam, ne ĉesis pligraviĝi. Kio okazis? Laŭ la prezidanto de la Respubliko Salva Kiir, provo de puĉo estis planita de la eksa vicprezidanto Riek Machar, kiun li eksigis el ties funkcioj la 23-an de julio. Laŭ ĉi-lasta — finfine savita de siaj korpogardistoj, kiuj ĉiuj mortis-, la paf-interŝanĝoj male rezultis el manovro de la prezidanto por elimini ties opozicion.
Tamen, dubi ne eblas. “Ni trovis neniun komencon de pruvo pri puĉoprovo”, deklaris la 9-an de januaro 2014 s-ino Linda Thomas-Greenfield, usona vicministro pri Afrikaj Aferoj. Tion konfirmas tiu aserto de s-ro Machar: “Mi estis devigata fuĝi sen vestaĵoj, noktevestita.” Ekde tiam, la bataloj disvolviĝas inter liaj subtenantoj kaj la armeo.
Kiel la Respubliko de Sud-Sudano, tiu juna ŝtato naskita en julio 2011 el lando-disiĝo sekvanta referendumon, baskulis? Por tion kompreni, necesas reiri ĝis la nafto-interkonsento de la 27-a de septembro 2012 inter Ĥartumo kaj Ĵubo, kaj al la decido de s-ro Kiir fariĝi kandidato al sia propra posteno en 2015. Liaj ok jaroj da prezideco* tute ne estis sukceso: etnaj perfortoj, oftaj popolribeloj, neefika administracio, manko de ekonomia evoluado kaj masiva koruptado — ĝis tioma grado, ke, en fama malferma letero, la prezidanto severe admonis siajn proprajn ministrojn: “Redonu la 4 miliardojn da dolaroj, kiujn vi ŝtelis, ĉar ni bezonas ilin por la evoluado.”
Usono, “baptopatro” de la nova ŝtato, sin montras tro indulga al ĝi. Ja vera diplomatia “mafio”, favora al la Sudana Popol-liberiĝa Movado (Sudan People’s Liberation Movement SPLM), la ribela organizaĵo oponanta al Ĥartumo, kiu ekregis en Ĵubo ekde la sendependiĝo, certigis al ĝi la favoron de la Obama-administracio kaj malpermesis ĉiun kritikon kontraŭ la kara protektato de Vaŝingtono.
Ĥartumo sukcesis profiti el la situacio. La prezidanto Omar Al-Bachir, konscia ke li posedas la ŝlosilon de la reelekto de sia suda samrangulo, komencis lertan ĉantaĝan politikon. Kun kiuj celoj? Unue, strangoli la nordan gerilon kondukatan de la Sudana Revolucia Fronto (Sudan Revolutionary Front SRF), tegmenta organizaĵo ariganta ĉiujn movadojn luktantajn kontraŭ lia reĝimo. La SRF batalas de la aŭtuno 2011, apogante sin sur la islamaj nigrulaj etnoj, kies fideleco al la araboj longe daŭris surbaze de religia komuneco. Sed tiu lojaleco diseriĝis dum la militaj jaroj (1983 ĝis 2002) kaj fine malaperis.
Longtempe uzataj kontraŭ la kristanoj, la islamaj nigruloj finfine ekkonsciis pri sia fremdiĝo, tiom socia kiom ekonomia, kaj ŝanĝis sian tendaron. La krizo en Darfuro, en 2003* markis la unuan etapon de ilia engaĝiĝo; paradokse, la sendependiĝo de la kristana Sudo, en 2011, markis la duan, ankoraŭ pli decidfaran. De nun la islamista registaro de Ĥartumo scias, ke ĝi engaĝiĝis en batalo por sia pluvivo. Kaj, fronte al islamanoj, li ne plu povas uzi religian argumenton. Ĝi do logike uzas rasismon kaj svingigas la minacon, kiun konsistigas laŭ li la “sklavoj” (al abid), termino ankoraŭ ofte uzata en la araba Sudano por paroli pri la nigruloj...
Unuaj postuloj de la prezidanto Al-Bachir estas: la aplikado de la nafto-interkonsento de septembro 2012 kaj la fino de la subteno de s-ro Kiir al la SRF. Sed li volis eĉ pli. La ekonomia situacio de Ĥartumo estanta senespera, li postulis, ke Ĵubo forlasu la sufiĉe favorajn kondiĉojn de la interkonsento (10, 25 dolaroj por unu naftobarelo, kiel transitprezo tra la oleoduktoj de la Nordo), kaj komencu tuj pagi la planatajn 3 miliardojn da “kompensaj pagoj”, kies pagkalendaro ne estis difinita.
Por tio, necesis antaŭen paŝi al pli da ekrego de la Sudo fare de la Nordo. S-ro Al-Bachir do premis al s-ro Kiir, interrompante la petroleksportojn, kaj parte restarigante ilin poste — kvazaŭ ludo de kato kun muso. En julio 2013, kompreninte la planon de Ĥartumo, s-ro Kiir demisiigas sian kabineton, maldungas la vicprezidanton Machar kaj, dek tagojn poste, formas novan registaran teamon konsistantan el homoj fidataj de Ĥartumo (s-roj Riak Gok, Telar Ring Deng, Abdallah Deng Nhial). De tiam, petrolo denove alfluas kaj mono eniras. En novembro 2013, la prezidanto Al-Bachir iras al Ĵubo por anonci al sia samrangulo, ke venis la momento pagi la “kompensajn sumojn”. La alpago tuj komencu, kaj daŭrigu iom post iom, tra kresko de la transit-pagoj. S-ro Kiir submetiĝas, sed la transitpagoj tuj kreskegas*. La prezidanto Al-Bachir plene gajnis. Ĵubo estas nun regata de profitema etna teamo de intrigantoj, kiu enhavas, krom nukleo de dinkaoj el grupoj Rek kaj Agar*, aliajn etnanojn, rekompencitajn pro sia komplezo.
La operacio organizita de Ĥartumo kontribuas sufoki la demokration en la Sudo. Ja, la sud-sudana ŝtato ne estas vera ŝtato. Ĝi estas nur la projekcio de la ege centralizitaj strukturoj de aŭtoritatema gerilo-movado, kun armeo konsistanta el etnaj regimentoj malbone unuiĝintaj, devenantaj el la diversregionaj batalantaj grupoj de la 1983-2002-aj jaroj. Ĉi tiu origina fragmentiĝo intensiĝis kun la iom-post-ioma “integrado” de la milicoj, kiuj batalis por Ĥartumo dum la milito kaj kiuj estis apudmetitaj, regimenton apud regimento, sen zorgo pri homogenigo.
La demando estas ne nur: kiu gajnos la prezidantan elekton, sed ankaŭ kaj precipe pri kiel okazos la baloto. Ĉu vidiĝos granda kvalitoŝanĝo, ebliganta pasi de intrigantaro-reĝimo al juroŝtato? Antaŭ la eventoj de decembro 2013, oni povis esperi reformisman movadon kaj lukton por demokratio. Tiu scenaro ŝajnas nun ne verŝajna.
Oni tro facile konsideras, ke la brutaleco de la nuna krizo devenas de etna konflikto. Sed temas precipe pri la diseriĝo de aŭtoritatema reĝimo, kiu hezitas inter vojoj de demokratia moderniĝo kaj klientarisma rigidiĝo. Kvankam la agantoj, kiel ofte en Afriko, identiĝas kun etnoj, la ŝlosilo de la eventoj troviĝas aliloke: en la multe pli vasta movado, kiu kondukis parton de la sendependista elito de la SPLM revizii sian pozicion, ĉar ĝiaj interesoj estis minacataj. En la embrieca politika vivo de Sud-sudano, la ĉefaj debatoj ne okazas en la parlamento, sed ene de tiu movado, kiu konservis la vertikalajn strukturojn hereditajn el sia leninisma pasinteco. La Nacia Liberiĝo-Konsilio (NLK) ja konsistigas kvazaŭ “Parlamenton de la partio”, kies esprimiĝon, survojan al demokratiiĝo, s-ro Kiir provas limigi.
Por li, same kiel por liaj partianoj, demokratia ŝanĝiĝo povas modifi valorajn akiritajn poziciojn. La 15-an de decembro, la formiĝanta opozicio prepariĝis por okazigi grandan unuigan manifestacion por postuli kunvenon de la NLK. La dinka-bataljono de la prezidanta gvardio tiam provis senarmigi nuer-batalionon — s-ro Kiir estas dinkao kaj s-ro Machar estas nuero — dum aliaj soldatoj arestis la dek unu “reformistajn” politikistojn taksatajn plej danĝeraj. S-ro Machar sukcesis fuĝi: la nuer-grupoj de la armeo ribeladis kaj interna milito komenciĝis, kun sia hororaĵoj. La hipotezo de puĉo organizita de s-ro Machar estas malverŝajna, sed la komparo kun la puĉo de la 18 brumaire* ŝajnas ja kongrua: ambicia prezidanto (s-ro Kiir) provas plifortigi sian povon fronte al la demokratia defio lanĉita de la propra partio.
La etna faktoro ludas rolon en tiu politika kadro: la nuer-soldatoj spontane ribelis por defendi sian probatalanton, la eksan vicprezidanton. En Ĵubo, la dinka-soldatoj tuj komencis murdadi, celante preskaŭ ekskluzive nuer-anojn, ĉu civilulojn, ĉu soldatojn. Sed la fendoj de tiu disdivido abundas. La vidvino de la altgvidanto de la sendependiĝa movado, s-ino Rebecca Garang, kvankam dinkao, sin poziciis en la reformista tendaro, kaj ŝia plej aĝa filo partoprenas en la delegacio de la nuero Machar. La dek unu reformistaj politikistoj arestitaj apartenas al kvin etnoj, kaj inter ili troviĝas du dinkaoj. En la Nordo, en la bataloj ĉirkaŭ la petrola urbo Bentiu, estas nueroj, aliĝintaj al s-ro Kiir, kiuj alfrontas aliajn nuerojn fidelajn al s-ro Machar. Ĉie en Equatoria, regiono nek nuera nek dinkaa, la malgrandaj triboj (Madioj, Barioj, Lotukoj, Toposaoj) elektas sian tendaron, ĝenerale tiun de s-ro Machar kaj de la reformistoj.
Nenie konstatiĝas determinismo, kiu postulus, ke ĉiu blinde sekvu sian triban preferon. La konsekvenco de tiuj elektoj ofte estas vivo aŭ morto. Ĉar perforto estas grandega, kaj ĝi intensiĝas des pli rapide, ke la mediatoroj — la membrolandoj de la interregistara Aŭtoritato por disvolviĝo (Intergovernmental Authority on Development, IGAD)* — estas dividitaj, eĉ kvazaŭ luktantaj unu kontraŭ la aliaj. Etiopio strebegas resti neŭtrala en konflikto, kiu, en meza templimo, minacas ĝian sekurecon. Kenjo, komence tentata subteni s-ron Kiir, retiriĝis. Kaj Ugando eĉ pli malbone agis: en la nomo de la subteno al la “elektita registaro” de Ĵubo, la prezidanto Yoweri Museveni bombadis la ribelintajn regionojn, kaj troviĝis meze de januaro 2014 engaĝita en peza armea operacio en la direkto de Bor, tiel fariĝante juĝisto kaj partio.
Preter la principo-deklaroj, la plivastigita “internacia komunumo” (Usono, Eŭropa Unio, Ĉinujo) restis strange silenta, kvazaŭ tiu subita krizo, frapanta la plej junan landon de la kontinento, tutmonde prifestitan antaŭ tri jaroj, lasas ĝin senvoĉa. Ĉinujo, ĉefa kliento de la sudana petrolo, ŝajnas preta atendi eliron de la krizo, kiun ĝi malfacile anticipas. Usono estas ĝenata de sia nerekta respondeco. Ĝi toleris perfortan devojiĝon kontraŭdemokratian kaj ĝi pentas pro tio, sen tamen akcepti, ke ĝiaj kontestantoj decidis armitan lukton.
Kien ni iras? Se la perforto, pliintensigita per la implikiĝo de Ugando, ne rapide ĉesos, la lando riskas enprofundiĝi en spiralon, kie tribismo, momente duon-rangigita de la lukto por demokratiigo, revenos sur la scenejon. Reala danĝero estus tiam, por lando tiom sub-instituciigita, tiu de plena diseriĝo. Kaj tiu de regiona katastrofo, ĉar, de la Centrafrika Respubliko ĝis Somalio suferanta internan militon, de Sudano ĉe la rando de ekonomia disfalo ĝis la eritrea diktaturo, la tuta subregiono enprofunkdiĝus en grandan krizon, kies viktimo povus fariĝi, iom poste, Etiopio.
Gérard PRUNIER