Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Klimataj katastrofoj borse notataj

Kiam la financo interesiĝas pri la naturo

Sekecoj, uraganoj, inundoj: en ĉiuj partoj de la mondo klimataj katastrofoj alportas homajn dramojn kaj impresajn bildojn. Kaj ili metas sobran demandon: kiu pagos la sekvojn? La asekuroj, kiam ili devus perdi tro, igas pagi la ŝtatojn. Sed tiuj, sufokiĝantaj sub la ŝuldo, penas pagi. Ili do turnas sin al la financmerkatoj, al ties glaciaj kalkuloj kaj spekulaj produktoj.

EN NOVEMBRO 2013, la “supertifono” Haiyan bategis la insularon Filipinoj: pli ol ses mil mortintoj, miliono kaj duono da loĝejoj detruitaj aŭ damaĝitaj, 13 miliardoj da dolaroj da materiaj detruoj. Tri monatojn poste, du makleristoj de la privataj asekurkompanioj Munich Re kaj Willis Re akompanataj de reprezentantoj de la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Reduktado de la Riskoj de Katastrofoj (UNISDR laŭ la angla) prezentis al la filipinaj senatoroj novan financprodukton destinitan provizore solvi la supozatan nekapablon de la ŝtato koncerne la klimatajn katastrofojn: la Philippines Risk and Insurance Scheme for Municipalities (PRISM). Temas pri ia prunto pri katastrofoj kun alta rendimento kiun la urboj proponus al privataj investistoj.* Tiuj ricevus eksterordinarajn interezkvotojn subvenciatajn de la ŝtato, sed, kaze de katastrofo kun antaŭdifinita forto kaj graveco, ili perdus sian enmetitan monon.

* Imelda V. Abano, “Philippines mulls disaster risk insurance for local governments”, Thomson Reuters Foundation, Londono, 22-a de januaro 2014.

“Klimataj derivaĵoj” (weather derivates), “katastrof-obligacioj” (catastrophe bondscat bonds) kaj aliaj produktoj de klimata asekuro spertas grandan sukceson. Krom aziaj landoj, Meksiko, Turkio, Ĉilio aŭ la usona ŝtato Alabamo, akre tuŝita de la uragano Katrina en la jaro 2005, en iu aŭ alia formo uzis ilin. Laŭ la instigistoj de tiuj instrumentoj necesas konfidi la asekuron de naturaj riskoj kaj ĉion kio ĉirkaŭas ĝin — asekurpagojn, taksadon de minacoj, sendamaĝigo de la viktimoj — al la financmerkatoj. Sed kial la financo interesiĝas pri la naturo ĝuste en la momento en kiu tiu montras ĉiam pli klarajn signojn de elĉerpiĝo?

Dum pluraj jarcentoj la Tero donis al la ekonomiaj sistemoj malmultekostajn krudmaterialojn kaj resursojn. La ekosistemo sukcesis ankaŭ sorbi la rubaĵojn de la industria produktado. Nu, tiuj du funkcioj jam ne haveblas tiel facile. Ne nur la prezo de la krudmaterialoj kaj de la mastrumado de la rubaĵoj altiĝas, sed la pliofteco kaj pligraviĝo de la naturkatastrofoj altigas la ĝeneralajn kostojn de asekuro. Kaj ĝi premas la profitkvoton de la industriaj agantoj malsupren. Tiel, la ekologia krizo estas ne nur la respegulaĵo, sed ankaŭ la ebla lanĉanto de krizo de la kapitalismo.

En tiu kunteksto, la financismigo ŝajnas doni elturniĝon: la kompanioj de asekuro kaj de reasekuro (vidu la artikolon “Nigra pintlisto”)realigas novajn manierojn distribui la riskon, kies ĉefa estas la valorpaperigo de la klimataj danĝeroj. Transponado al la meteologia skalo de la meĥanismoj testitaj kun la konata sukceso en la usona nemoveblaĵo ...

Inter la plej fascinaj produktoj de tiu nova financa armilaro: la “obligacio katastrofo”. Obligacio estas valorpapero pri ŝuldo aŭ pri ono de ŝuldo, interŝanĝebla en merkato kaj borse notata. La aparteco de tiuj cat bonds venas de tio ke ili devenas ne el ŝuldo kontraktita de ŝtato por renovigi siajn infrastrukturojn, aŭ de entrepreno por financi novigon, sed el la naturo kaj ĝiaj sortoŝanĝoj. Ili koncernas eventon kiu povas, sed ne nepre devas okazi kaj pri kiu oni scias, ke ĝi kaŭzas gravajn homajn kaj materiajn damaĝojn. Pro tio necesas space kaj tempe dispartigi la riskojn, tiel ke ili fariĝu finance ne senteblaj. Laŭ la mezuro en kiu la merkatoj etendiĝas mondskale, tiuj riskoj ricevas per valorpaperigo maksimuman etendiĝon.

Tiu miraklaĵo de la financa sistemo aperis en 1994, mallonge post serio da sortobatoj kun eksterordinare altaj kostoj (la uragano Andrews en Florido en la jaro 1992, la tertremo de Northridge en Kalifornio en 1994) devigis la asekur-industrion trovi novajn resursojn. Poste, proksimume ducent cat bonds estis eldonitaj, el kiuj dudek sep sole dum la jaro 2007, por sumo de 14 miliardoj da dolaroj.

Kariba uragano kontraŭ cunamo en Azio

KIEL ĈIA financa valorpapero, la klimataj obligacioj subjugiĝas al la notagentejoj — Standard & Poor’s, Fitch kaj Moody’s —, kiuj ordinare donas al ili la mezkvalitan noton BB, kiel signon ke ili ne estas senriskaj. La valoro de cat bond fluktuas en la merkato laŭ la pli aŭ malpli granda probablo ke la minaco realiĝos laŭ la propono kaj postulo de la koncernata valorpapero. Okazas ke tiuj valorpaperoj estas daŭre interŝanĝataj kiam katastrofo proksimiĝas kaj eĉ dum ĝi okazas, ekzemple dum varmego en Eŭropo aŭ dum uragano en Florido. Tion la specialiĝintaj makleristoj nomas, kun la sento pri la formulo, kiu karakterizas ilin, live cat bond trading — la rekta komerco pri valorpaperoj.*

* Burleskaj scenoj estis priskribitaj de Michael Lewis en “In nature’s casino”, The New York Times Magazine, 26-a de aŭgusto 2007.

Borso por interŝanĝi valorpaperojn nomata Catex, por Catastrophe Risk Exchange, situanta en Nov-Ĵerzejo, aperis en la jaro 1995. Investisto ekstreme elmetita al kaliforniaj tertremoj povus tie diversigi siajn cat bonds per ilia interŝanĝo kontraŭ aliaj pri karibiaj uraganoj aŭ pri cunamoj en la Hindia Oceano. Catex havas ankaŭ la funkcion liveri al siaj klientoj datumbazojn per kiuj ili povas mem taksi la riskojn.

La modeligaj agentejoj — decida aganto en tiu sistemo — dediĉas sin al catastrophe modeling, do al modelado de katastrofoj. Ilia celo estas kalkuli la naturon kaj redukti kiom eble plej la malcertecon. Ekzistas malgranda nombro da modeligaj agentejoj en la mondo, plejparte usonaj: Applied Insurance Research (AIR), Eqecat kaj Risk Management Solutions (RMS). Laŭ variabloj kiaj la ventrapido, la grandeco de ciklonoj, temperaturoj, sed ankaŭ la fizikaj ecoj de la koncernata zono (materialoj uzataj en la konstruado, speco de tereno, loĝantaro), ili taksas la kostojn de katastrofo kaj ankaŭ la kompensaĵojn kiujn la asekuristoj devas pagi. Kaj, sekve, ili determinas la prezon de cat bond.

La plej multaj el tiaj obligacioj estis ĝis nun eldonitaj de asekuristoj kaj reasekuristoj. Sed, ekde la mezo de la 2000-aj jaroj, la ŝtatoj mem surmerkatigas “suverenajn” cat bonds, kiel oni nomas ŝtatajn ŝuldojn suverenaj ŝuldoj. Tiu tendenco, lanĉita de teoriuloj pri asekuro devenaj de la Wharton School de la universitato de Pensilvanio, unu el la plej prestiĝaj komercaj lernejoj de la mondo, estas aktive subtenata de la Monda Banko kaj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD).

Tiu delokiĝo ilustras la densan ligiĝon inter la buĝeta krizo de la ŝtatoj (enŝuldiĝo kaj malaltiĝo de iliaj enspezoj) kaj la media krizo. Pro siaj malfacilaĵoj la ŝtatoj montriĝas ĉiam malpli kapablaj pagi la asekurajn kostojn de la klimataj katastrofoj per konvenciaj rimedoj, do ĉefe per la impostoj. Ili fariĝos des malpli kapablaj kun la altiĝo de la nombro kaj potenco de tiuj katastrofoj pro la klimata ŝanĝiĝo. Por la registaroj en ekstrema situacio, la financismigo de la asekuro de la klimataj riskoj estas elturniĝo: valorpaperigo anstataŭas imposton kaj nacian solidarecon. Jen punkto, en kiu la ekologia krizo kaj la financa krizo kunfandiĝas, kiel la ekzemplo de Meksiko montras.

Uraganoj en la golfo de Meksiko, tertremoj, preterglitoj aŭ erupcio de la vulkano Popokatepetlo* super Meksikurbo: la lando ŝajnas esti ĉirkaŭata de minacoj. La ŝtato, lastinstanca asekuristo pri katastrofoj, kompensas la viktimojn el la federacia buĝeto, do per impostoj, laŭ la principo de nacia solidareco, parto de la principoj de la moderna naciŝtato. En la jaro 1996 la registaro starigis Fonduson pri naturkatastrofoj nomata “Fonden” destinita samtempe doni urĝan helpon al la viktimoj de katastrofo kaj ebligi rekonstruadon de la infrastrukturoj. Tiu rimedo funkciis, ĝis kiam serio da katastrofoj kun eksterordinaraj kostoj frapis la landon. En 2005, la federacia registaro elspezis 800 milionojn da dolaroj por mildigi iliajn sekvojn, dum ĝi estis planinta dediĉi al tio ... 50 milionojn.*

* En la hispana: Popocatépetl [popokatépetl]. -vl
* Erwann Michel-Kerjan (sub la dir. de), “Catastrophe financing for governments: Learning from the 2009-2012 Multicat Program in Mexico”, OECD [OEKD] Working Papers on Finance, Insurance and Private Pensions, n-ro 9, Parizo, 2011. Tiu raportaĵo estas la fonto de la du sekvaj paragrafoj.
Tre devigaj kriterioj

LA IDEO valorpaperigi la asekuron de tertremaj riskoj konkretiĝis en la sekva jaro, laŭ instigo de la Monda Banko. En 2009, la lando decidis enpreni uraganojn en la kontrakto, kio okazigis programon nomatan “multicat”, kiu kovras plurajn riskojn. Ĉe la tablo de intertraktado sidis nur seriozuloj: la financministro de Meksiko kaj reprezentantoj de la banko Goldman Sachs kaj de la reasekuristo Swiss Re Capital Markets, taskitaj vendi la programon al la investistoj. Ankaŭ Munich Re partoprenis, same kiel du grandaj usonaj advokataj kabinetoj, Cadwalader, Wickersham & Taft kaj White & Case. AIR, la agentejo de modeligo taskita starigi la parametrojn de lanĉiĝo de la obligacio — la sojlon de graveco trans kiu la investistoj perdas sian investaĵon —, ellaboris du modelojn: unu pri tertremoj, la alian pri uraganoj. Post kiam la cat bond estis registrita de Goldman Sachs kaj Swiss Re en la Kajman-insularo, ĝi estis vendata al la investistoj dum vendinstigaj “turneoj” organizitaj de la bankoj.

Ĉiufoje kiam katastrofo frapas Meksikon, la agentejo AIR do determinas, ĉu la evento kongruas kun la parametroj starigitaj de la traktintoj. Se jes, la investistoj devas disponigi la monon al la meksika ŝtato. Alie ili elspezas nenion, sed daŭre enspezas konsiderindan asekuran pagon.

En aprilo 2010 tertremo detruis la meksikan ŝtaton Malalt-Kalifornio; sed ĝia centro troviĝis norde de la zono limigita de la cat bond: la mono de la obligacio ne liberiĝis kaj Meksiko daŭre pagis interezojn. Same, kiam du monatojn poste uragano frapis la ŝtaton Tamaŭlipo*, ĝia potenco estis malpli alta ol la antaŭe determinita sojlo, kaj Meksiko ne ĝuis la dolarojn. La kriterioj estas tiom devigaj, ke nur tri el la ducent cat bonds elmetitaj de dek kvin jaroj efektiviĝis (The Economist, 5-a de oktobro 2013).

* En la hispana: Tamaulipas [tamaŭlípas]. -vl

En sudorienta Azio, regiono aparte elmetita al naturkatastrofoj, la starigo de suverenaj cat bonds fariĝis laŭ apartaj kondiĉoj.* En Indonezio, la plej granda islama lando de la mondo, aplikiĝas la principoj de islama asekuro, la takaful. La reasekuristo Swiss Re, kiu bone scias, ke tiu sektoro de jardekoj spertas 25-elcentan kreskon (kontraŭ 10 elcentoj de la tradicia asekurmerkato), multe klopodas por fortigi sian sharia credibility, laŭ sia propra esprimo.* La evolulandoj estas ofte plej akre trafitaj de la klimataj katastrofoj, same pro geografiaj kaŭzoj kiel ĉar por alfronti ilin ili ne disponas pri la samaj rimedoj kiel la okcidentaj landoj. La altiĝo de la marnivelo tuŝas Nederlandon same kiel Bangladeŝon, sed preferindas alfronti la fluojn en Amsterdamo ol en Munŝiganj.*

* “Advancing disaster risk financing and insurance in ASEAN member states: Framework and options for implementation”, Monda Banko, Vaŝingtono, aprilo 2012, www.gfdrr.org.
* Kp “Insurance in the emerging markets. Overview and prospects for islamic insurance”, Sigma, n-ro 5, Zuriko, 2008.
* Vd Donatien Garnier, Au Bangladesh, les premiers réfugiés climatiques”, Le Monde diplomatique, aprilo 2007.

La obligacioj pri katastrofo — aŭ, en alia registro, la karbonkvotoj — ne estas la solaj financproduktoj ligitaj kun naturaj procezoj. La klimataj derivaĵoj (weather derivates) ekzemple proponas al investistoj vetojn pri la okazonta vetero, do pri la variaĵoj de la meteologio kiuj ne implicas interrompon de la normala irado de la socia vivo. De sporta evento tra rokmuzika koncerto ĝis rikolto aŭ la fluktuado de la gasprezo, multaj aspektoj de la modernaj socioj estas influataj de la vetero. Oni taksas ke kvarono de la jare produktata riĉaĵo estas sentema pri ĝia efiko.* La principo de la klimata derivaĵo estas preskaŭ infane simpla: financa sumo liberiĝas profite al ĝia aĉetinto en la kazo kiam la temperaturoj — aŭ alia meteologia parametro — transiras, aŭ male ne atingas, antaŭe determinitan nivelon; ekzemple, se la malvarmo — kaj do la elspezoj por energio — pli altas ol certa sojlo, aŭ se la pluvo limigas la frekventadon al distroparko en somero.

* Frédéric Morlaye, Risk Management et assurance, Economica, Parizo, 2006.

En la kampkulturo, certaj derivaĵoj havas kiel temon — la aktiva realaĵo kiun la financa instrumento celas — la tempon de ĝermado de la plantoj. Indico kiel la grado-tagoj de kresko (growing degree days) mezuras la diferencon inter la mezuma temperaturo kiun rikolto bezonas por maturiĝi kaj la reala temperaturo, kiu lanĉas pagon en la kazo de transiro de fiksita sojlo. En la kadro de interŝanĝo (“swap”), du entreprenoj, kiujn la klimataj variaĵoj tuŝas en kontraŭa maniero, povas decidi asekuri sin reciproke. Se entrepreno pri energio perdas monon en kazo de tro milda vintro kaj societo kiu organizas vintrosportajn eventojn, en kazo de tro forta vintro, ili pagas al si reciproke antaŭe determinitan sumon laŭ la altiĝo aŭ malaltiĝo de la termometro.*

* Melinda Cooper, “Turbulant worlds: Financial markets and environmetal crisis”, Theory, Culture & Society, n-ro 27, Londono, 2010.

La antaŭuloj de la klimataj derivaĵoj aperis en la kampkulturo de la 19-a jarcento, nome en Usono, en la Chicago Board of Trade. Ili celis krudmaterialojn kiel kotonon kaj tritikon.* En la momento de liberaligo kaj malfermo de la financaj merkatoj, en la 1970-aj jaroj, kaj de la multigo de la derivitaj produktoj, la eblaj temoj multiĝis. Tiukampe pioniris la multnaciaj energikonzernoj, interalie Enron, kiuj trovis en ili rimedon por “egaligi” siajn riskojn kaj perdojn.* Tiel, post la vintro de 1999-1990, aparte milda en Usono pro la efiko de la fenomeno Niña, kelkaj trafitaj entreprenoj decidis uzi derivaĵojn por “kovri” siajn perdojn. Efektive, por tiaj entreprenoj fluktuoj de kelkaj gradoj implicas kolosajn financajn variaĵojn. Ekde la jaro 1999 la klimataj derivaĵoj interŝanĝiĝas en la Chicago Mercantile Exchange, historie specialiĝinta pri kampkulturaj produktoj. La apero de tiuj financaj produktoj iras sampaŝe kun la privatigo de la meteologiaj servoj, speciale en la anglosaksaj landoj: ili lastinstance determinas la sojlon trans kiu derivaĵo lanĉiĝas.

* Pri historio de tiuj financaj produktoj, kp William Cronon, Nature’s Metropolis: Chicago and the Great West, W. W. Norton, Novjorko, 1992, ĉapitro 3.
* John E. Thornes, An introduction to weather and climate derivatives”, Weather, vol. 58, n-ro 5, Reading (Britio), majo 2003; Samuel Randalls, Weather profits: Weather derivatives and the commercialization of meteorology”, Social Studies of Science, vol. 40, n-ro 5, Kingston (Kanado), oktobro 2010.

En artikolo kun la subtitro “Kial la medio bezonas la altan financon”, tri teoriuloj de la asekuro nun proponas starigi species swaps, ia derivaĵo pri la risko de malapero de specioj.* La interpenetriĝo de la financo kaj de la naturo aperas ĉi tie en unu el siaj plej radikalaj formoj: fari la konservadon de la specioj profitiga por la entreprenoj, por instigi ilin zorgi pri la biodiverseco. Efektive, pri tiu multekosta iniciato respondecas en ĉi tiu momento la ŝtato, kies kasoj estas pli kaj pli ofte malplenaj. Ankaŭ ĉi tie, la argumento de la impostkrizo pravigas la financismigon de la naturo.

* Kp Jameds T. Mandel, C. Josh Donlan kaj Jonathan Armstrong, “A derivate approach to endangered species conservation”, Frontiers in Ecology and the Environment, n-ro 8, Vaŝingtono, DC, 2010.

Ni imagu, ke la ŝtato Florido subskribas kun entrepreno kontrakton pri species swap kun la temo variaĵon de minacata testudo kiu vivas en la ĉirkaŭo de la kontraktanta societo. Se la nombro de ekzempleroj de la specio kreskas pro la zorgemo de la entrepreno, la ŝtato pagas al ĝi interezojn; se, male, la testudoj malpliiĝas aŭ proksimiĝas al la sojlo de estingiĝo, la entrepreno pagas la monon al la ŝtato, por ke tiu povu okazigi savadon.

La “mediaj hipotekoj” “environmental mortgages” — iaj subprime kies temo ne estas nemoveblaĵo, sed parto de la medio —, la valorpaperoj pri arbaroj (“forest backed securities”) aŭ eĉ la financaj meĥanismoj ligitaj kun malsekaj zonoj (“wetlands”), liberaligitaj en Usono de la registaro de s-ro George H. Bush en la 1990-aj jaroj, estas alia ekzemplo de la sama tipo.

La kapitalismo, klarigas la teoriulo pri ekosocialismo James O’Connor, implicas “produktadkondiĉojn”.* En la mezuro en kiu ĝi disvolviĝas, ĝi malfortigas siajn produktadkondiĉojn. Dum la malmultekosta petrolo dum pli ol jarcento ebligis la funkciadon de tio, kion Timothy Mitchell nomas la “karbonan demokration”*, ĝia malabundiĝo konsiderinde altigas la kostojn de la industrio. La kapitalo bezonas tiujn produktadkondiĉojn, sed ne povas fari alie ol elĉerpi ilin. Tion O’Connor nomas la “dua kontraŭdiro” de la sistemo: tiu inter la kapitalo kaj la naturo, dum la unua estas inter kapitalo kaj laboro.

* James O’Connor, Natural Causes: Essays in Ecological Marxism, Guilford Press, Novjorko, 1997.
* Timothy Mitchell, Carbon Democracy: Le pouvoir politique à l’ère du pétrole. La Découverte, Parizo, 2013.

Tiuj du kontraŭdiroj interplektiĝas: la homa laboro generas valoron per transformado de la naturo. La unua kontraŭdiro kondukas al tendenca malaltiĝo de la profitkvoto, do al apero de profundaj krizoj de la sistemo. La dua siavice kondukas al kreskanta plikostigo de la plufunkciado de la produktadkondiĉoj, kiu ankaŭ premas al malaltigo de la profitkvoto, ĉar kreskantaj sumoj de kapitalo uzataj por ilia plufunkciado — ekzemple, por la esplorado de petrolrezervoj ĉiam pli malfacile alireblaj — ne transformiĝas en profiton.

En tia situacio la moderna ŝtato ludas la rolon de peranto inter kapitalo kaj naturo: ĝi reguligas la uzadon de la produktadkondiĉoj por ke ili estu ekspluateblaj. La celo de la ekosocialismo konsistas en malmuntado de la triopo, kiun formas la kapitalismo, la naturo kaj la ŝtato. Necesas malebligi tiun lastan agi favore al la interesoj de la kapitalo kaj reorienti ĝian agadon favore al la bonstato de la loĝantaroj kaj al la konservado de la naturaj ekvilibroj. La konferenco Parizo Klimato 2015 (Paris Climat 2015” — COP 21), pri kiu la registaro de s-ro François Hollande ŝajnas havi grandajn esperojn, donos al la tutmonda movado por klimata justeco la okazon aŭdigi tiun postulon.

Razmig KEUCHEYAN.