Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ŝanĝo de personaro: de la 22-a ĝis 25-a de majo 2014, la eŭropanoj elektos siajn deputitojn, tiu baloto influos al la elekto de la venonta prezidanto de la Komisiono. Sed ĉu la Eŭrop-Unio forlasos pro tio politikan programon, kiun nuntempe karakterizas la organizado de sociala dumpado?
ILI ESTAS kvar, iom flanke de la lasta rondo-placo, kiu kondukas laŭ eta vojo al gardistejo de la entrepreno. Ili seninterrompe observas la dudekon da sindikatistoj el la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (ĜKL), kiuj, en ĉi-tiu januara mateno, frostigitaj kaj ŝarĝitaj per flugfolioj, atendas la alvenon de la centoj da laboristoj sur la grandega najbara laborejo.
Unua kamioneto alproksimiĝas. Sindikatistoj haltigas ĝin, demandas la laboristojn pri sia nacieco, donas flugfoliojn en la portugala lingvo. Malgraŭ la lingva barilo, komenciĝas interparolo pri iliaj rajtoj tra la veturila fenestro. Tuj la kvar viroj alproksimiĝas. “Mi petas vin foriri, eldiras la plej aĝa, minacanta. Vi ne rajtas paroli al ili. Eniru la laborejon.” La sindikatistoj energie forpuŝas la kvaropon, kiu reiras flanken.
Ĉiufoje kiam haltas kamioneto, la kvar uloj notas la aŭto-numeron, diskrete fotas, parolas en sonregistrilon. La sceno okazas en 2014, en Francujo. En Loon-Plage, pli precize: nenies-loko balaita de frosta vento, rande de la Norda Maro.
Ni poste ekscios, ke la agresema viro estas la respondeculo de la konstruejo de la metana haven-terminalo de Electricité de France (EDF); la tri aliaj estas liaj gardistoj. Ĉiuj rifuzas respondi al niaj demandoj. “Ĉi tie, ni estas sur publika ronda placo, flustras s-ro Marcel Croquefer, ĜKL-delegito de Polimeri Europa France. Ĉu vi povas imagi tion, kio okazas interne?”
Jes ja, necesas imagopovon havi por scii kio okazas sur la dua plej granda konstruejo de Francujo — post tiu de la Eŭropa Premhermetika Reaktoro (EPR) de Flamanville. La gazetara dosiero produktita de la labormastro, Dunkerque LNG, (filio de EDF), datumita je la 19-a de februaro 2014, anoncas mil tricent tridek sep salajrulojn: “95% eŭropanoj, el kiuj triono originas el la regiono Nordo-Kaleza Markolo”. Sed, se la sindikatistoj venis kun alilingvaj flugfolioj, estas ja ĉar ili scias, ke ĉi tie plimulto da laboristoj venas el Italujo, Portugalujo kaj Rumanujo.
Ĉu tio estas la rezulto de la eŭropa direktivo (leĝo) 96/71/CE, tiel nomata “primalligo de salajruloj” (vd. Sube), kiu permesas al la eŭropaj entreprenoj dungi eksterlandanojn, pagante la sociajn kotizojn en ties origin-lando? “Ni penas scii la precizan nombron de eksterlandaj laboristoj en tiu konstruejo. Ĝi estas tamen ĉirkaŭ 60%”, taksas s-ino Christelle Veignie, sekretario de la loka unio de ĜKL en Dunkirko.
La sindikatistoj longe atendos la italajn laboristojn. Blokitaj de sia direkcio en la tendumejoj kie ili loĝas, ili estos permesataj enveni la laborejon nur ĉirkaŭ la 10-a horo, kiam la lasta sindikatisto foriris...
Danke al simila operacio, organizata la 10-an de decembro 2013 de sindikatistoj el la Franca Konfederacio de Kadrularo — Ĝenerala Konfederacio de la Kadruloj (FKK-ĜKK) kaj de la ĜKL-konstruado, tiu demando pri la proporcio de pruntitaj salajruloj en la konstruejo de la metana haven-terminalo aperis en la loka gazetaro. Kaj tamen, necesis atendi la spektaklan intervenon de dekkvino da aktivuloj de la Nacia Frunto (NF) por ke la afero fariĝu vaste konata. La 12-an de decembro, tiuj okupas la tegmenton de la Komerco- kaj Industri-Ĉambro (KIĈ) de Dunkirko kaj flirtigas flagrubandon: “Dungo: la niaj unue”. Tiu agado ekscitas la scivolemon de la naciaj amasinformiloj; ĝi terure maltrankviligas la politikajn kaj prefektejajn gvidantojn, kelkajn monatojn antaŭ la municipaj elektoj... Estas evidente, ke la bela fasado ĉirkaŭ la terminal-konstruejo finfine fendetiĝis.
Ekde la anonco de la prezidanto Nicolas Sarkozy, le 3-an de majo 2011, de ĝia konstruado en Loon-Plage, tiu terminalo ludis ja rolon de dungantara kaj politika reklama faldfolio pri la lukto kontraŭ senlaboreco en la Dunkirko-regiono. Ĉio komenciĝas kiam, antaŭ amaso da ĵurnalistoj, s-ro Sarkozy promesas centojn da dungoj — la antaŭan jaron, la fermo de la rafinejo de Flandrujo rezultigis maldungon de tricent sesdek salajruloj. La labormastro Dunkerque LNG kaj la lokaj ekonomiaj kaj politikaj agantoj tiam disvolvas vastan komunikplanon: la 12-an de decembro, ekzemple, la filio de EDF organizas grandan manifestacion en la kongres-palaco de Dunkirko, partnere kun la dung-agentejo, la KIĈ kaj Entreprendre Ensemble, asocio por inkluzivo kaj dungo, kies prezidanto estas la socialista urbestro de la urbo, eksministro pri laboro, Michel Delebarre. Li tiu-okaze elvokas “psikologian vigligon” donitan al la regiono (Nord Littoral, 19-a de decembro 2011).
Pretaj ĉion ajn fari por atingi la esperatan dungiĝon, mil kvincent homoj venas: “granda impeto, konforma al la esperoj portataj de la konstruejo de la metana terminalo”, komentas la ĵurnalo Nord Littoral. “La metana terminalo havas objektivan kaj nediskuteblan efikon, deklaras en oktobro 2012 la respondeculo de la loka dung-agentejo, s-ro Cyrille Rommelaere. Sescent dek ok kontraktoj estis subskribitaj kun laborpetantoj. Duono da ili estis enskribitaj ĉe la dung-agentejo de pli ol dek du monatoj, kaj 68% da ili devenas de la regiono Opala Marbordo*.”
.
Kelkajn semajnojn poste, oni jam aŭdas paroli itale, portugale kaj rumane en la regiono. La miraĝo forviŝiĝas: la loĝantaro komprenis: “Ni batalas kontraŭ la socia dumpado, kontraŭ la malrespekto de la labor-juro, ne kontraŭ la eksterlandanoj”, insistas s-ino Veignie. “Sed la homoj ne plu volas belajn promesojn, kompletigas s-ro Croquefer. La NF povas nun surfi sur la akumulitajn seniluziiĝojn. La voĉdonoj por la partio de s-ro Le Pen ĉe la municipaj elektoj, tio estos ilia kulpo!”
La skandalo de la “pruntitaj” salajruloj de Loon-Plage okazas maloportune por la registaro de s-ro Jean-Marc Ayrault, implikita en tiu jarfino 2013 en la promeso de la prezidanto François Hollande inversi la kurbon de senlaboreco. En decembro, re-intertraktado en Bruselo de la direktivo rilata al malligo de laboristoj ofertas al la ministro pri laboro, Michel Sapin pretekston por fiere anonci, je sia reveno, ke Francujo sukcesis “kontentigan kaj ambician interkonsenton, konforman al la pozicio, kiun ĝi persistedefendis*”. Tuj la amasinformiloj relajsas la informon.
Sed temas nur pri “kompromiso” inter la eŭropaj ministroj pri Laboro ene de la Konsilio, kiu mildigas proponon de la parlamento — kaj submetota al validigo de la deputitoj. Akompanata de la ministro pri internaj aferoj Manuel Valls (kaj do de multaj kameraoj), Michel Sapin tamen iras tuj al la metana terminalo por supriz-vizito: “Por vidi, ĉu la labor-juro, la eŭropaj direktivoj pri la malligado estas taŭge aplikataj”, firme klarigas al la AFP-Agentejo la ĉirkaŭantoj de la ministro (19-a de decembro 2013).
Surloke, kelkaj ŝtat-funkciuloj ege koleras. La surpriz-vizito estis anoncita... la antaŭan tagon de la loka gazetaro. La vizittagon, la dungantoj ordonis al siaj italaj kaj portugalaj laboristoj resti en siaj tendumejoj. La vicdirektoro de la dunkirka Labor-Inspektado, s-ro Olivier Moyon, kiu rifuzis partopreni tiun “maskeradon” publike mallaŭdas la eventon en letero de la 5-a de februaro al sia ministro, kiun ni povis legi: “La anonco, la antaŭan tagon en la loka gazetaro, de la operaciaj detaloj forigis ĉiun ŝancon konstati malobeojn al la laborleĝoj, krom ke ĝi malkredindigis niajn servojn, pri kiuj kelkaj laboristoj renkontitaj kadre de niaj misioj esprimas jam regule al ni siajn dubojn. (...) [Ili demandas] pri la realeco de nia volo respektigi la labor-juron.”
Malsukceso de la kontrolado, sukceso de la komunika operacio. La amaskomunikiloj foriras el Loon-Plage, la lokaj aŭtoritatuloj povas denove deturni la okulojn, kaj Dunkerque LNG povas daŭrigi subkontraktigi la laboron al granda proporcio de eksterlandaj laboristoj.
La reveno de la “deviga silentado” tamen ne kontentigas la sindikatajn aktivulojn. La 14-an de februaro, iun frumatenon ĉiam frosta, la dunkirka loka unio de la ĜKL plian fojon instaliĝas ĉe la enirejo de la konstruejo, kun sonorigita kamiono kaj flugfolioj. Ne plu ĵurnalistoj, sed ankoraŭ multe da italaj kaj portugalaj laboristoj... Busoj, kamionetoj, kelkaj aŭtoj: proksimume kvarcent salajruloj pasas antaŭ la sindikatistoj, kiuj firme decidis ne akcepti tian situacion.
La morgaŭon, ĉirkaŭ la 17-a 30, okazas sama baleto, sed en inversa direkto. Kio pri la laŭleĝaj tridek kvin horoj? Portugala laboristo aŭdacas respondi al ni: “Momente ni laboras kvardek horojn semajne. Sed, normale, ni laboras kvindek. Por ni, estas ja bone, ĉar tiel ni gajnas iom pli. Ni bezonas monon, ni bezonas labori.”
En tiu konstruejo, ne estas sindikato, nek komitato pri higieno, sekureco kaj laborkondiĉoj (KHSLK). Malfacilas do ricevi informojn pri la justa pago de la kromaj horoj. “En la konstru-sektoro, la sep unuaj horoj trans la tridek kvin normalaj estas krompagataj je 25%. La sekvantaj, je 50%. Vi povas imagi la potencialajn gajnojn de la entreprenoj, se ili ne pagas ilin?, diras s-ro David Sans, ĜKL-delegito de la grupo Vinci. La salajro-dokumentojn ni ne povis vidi, ĉar ili estas donataj rekte en la lando. Ni eksciis, ke laboristoj estas loĝataj kvinope en dometo. Ili ja ricevis laŭleĝan minimuman salajron, sed la luprezo estis subtrahita de la salajro-pago.” “Okaze de la adjudiko de Dunkerque-LNG pri la elektro-parto, Spie faris proponon je 16 milionoj da eŭroj por kontrakto unue proponita je 25 milionoj. La italoj de Techint Sener gajnis la adjudikon kun propono je 12 milionoj, indikas s-ro Didier Czajka, ĜKL-delegito de Spie. La nivelo-diferenco de la socialaj kotizoj inter Francujo kaj Italujo ne estas tiom granda.” Ekzistas nur unu klarigo: “La ne-respekto de la francaj kolektivaj konvencioj.”
La 5-an de marto, la “trilogo” (vd. Artikolon de Pierre Souchon.) inter intertraktantoj de la eŭropa Parlamento rezultigis principo-interkonsenton celantan “plifortigi la kontrolojn kaj respondecigi la komisiantajn kompaniojn”, laŭ s-ro Sapin. Laŭ la eŭropa komisionano taskita pri la socialaj aferoj, s-ro Laszlo Andor, temas pri “klara signalo: Eŭropo ne akceptas fraŭdon aŭ malbonuzon de aplikeblaj reguloj malfavore al la pruntitaj laboristoj”*.
Ne ĉiuj ŝtataj agentoj estas konvinkitaj pri tio. Interalie inter la multaj labor-inspektoroj, kiuj publike bedaŭras la kreskantajn malfacilaĵojn por plenumi sian mision. Unue, la eksterlanda entrepreno, kiu “malligas” salajrulon al Francujo devas provizi anticipan deklaron al la loka labor-direkcio.. Sed tiu dokumento — kiu precizigas la nomon de la laboristo, lian kvalifikon, la entreprenon kie li laboros, la daŭron de lia misio, lian horaron, liajn paŭzojn, la horan salajron — estas regule forgesata. Kaj kiam inspektoro konstatas la ĉeeston de eksterlanda salajrulo sen sendado de la deklaro, la sankcio de la dunginto restas tre malproksima minaco. “Kiam la prokuroro decidas fari kunvokilon al la tribunalo kontraŭ eksterlanda entrepreno, la tradukado de la kunvokilo ofte montriĝas pli multekosta ol la aplikota monpuno. Plejofte, la juĝisto klasas la aferon.”, konstatas, iom amare, s-ro Pierre Joanny, laborinspektoro en Lilo kaj ekssekretario de la sindikato SUD-Laboro. Ni imagu, ke, malgraŭ ĉio, la justico kondamnas entreprenon? “La monpunoj estas malofte pagitaj”, li asertas.
Restas la dekmiloj da salajruloj laŭregule pruntitaj, kiuj povus esti kontrolataj. Sed necesus havi la rimedojn fari tion! La konstruejo de la metana terminalo ne estas la sola dunganto de pruntitaj laboristoj... La tabeloj de deklaroj pri malligoj en 2013 kaj 2014 ilustras la amplekson de la fenomeno, en regiono, kie koncentriĝas unu el la ĉefaj havenoj de Francujo kaj dek kvin fabrikoj el tipo “Seveso 2”, plimulte posedataj de internaciaj kompanioj. Dudek kvin rumanoj ĉe Polimeri Europa France, ok litovoj ĉe Total, dek tri rumanoj ĉe McDonald’s; plurcentoj da portugaloj ĉe Aluminium Dunkerque... Sume, pluraj miloj da eŭropaj laboristoj estis pruntitaj en 2013 en tiujn dunkirkajn societojn. Oficiale, ili estis 144.411 en Francujo en 2011; kontraŭ 16.545 en 2002, laŭ parlamenta raporto publikigita en aprilo 2013*.
Se vi promenas, dimanĉe, en la tendumejoj de la dunkirka regiono — Mer et Vacances en Leffrinckoucke (59), Los Palomitos en Hemmes de Marck (62) aŭ Vert Village en Crochte (59) — vi vidos portugalajn kamionetojn, italajn aŭtojn kaj diskretajn homojn, neparolemajn, kiuj iras inter la loĝveturiloj. Vi povas iri al la hotelo Première classe (unua klaso) de Armbouts-Cappel (59) post la 18-a horo, por aŭdi la polan lingvon, en Looberghe por lerni la rumanan, en Bray-Dunes por malkovri la litovan. Sur la ttt-ejo de la Gîtes de France de la Nordo, meze de vintro, ĉiuj tranoktejoj ĉirkaŭ Dunkirko estas jam luitaj.
“La entreprenoj pretendas, ke ili turniĝas al eksterlando ĉar ili ne trovas en Francujo la fakajn laboristojn, kiujn ili bezonas. Reale, francaj dungitoj povus plenumi plejmulton de la taskoj” precizigas s-ro Joanny. “La vera motivo? La faritaj ŝparoj je la horaroj, salajroj, la profesiaj kompensoj, loĝado aŭ manĝado, kompletigas s-ino Veignie. Por la francaj salajruloj, tio estas organizita enkonduko de la vermo en la frukton.”
Tiu masiva koncentrado de pruntitaj eksterlandanoj plipezigas la laborkvanton, jam pezan, de la dek agentoj de la laborinspektado-servo de Dunkirko. Sed registara reformo nun okazanta povus ankoraŭ pligravigi la aferojn: “En la regiono Nordo-Kaleza Markolo estas nun cent kvardek sep agentoj. Se tiu reformo okazos, restos nur cent dudek naŭ da ili, maltrankviliĝas s-ro Joanny. Se la regantoj volus vere protekti la laboristojn, sufiĉus ekzemple konstrui la saman kadron de internacia kunlaboro, kiu ekzistas pri polico. Ni tiam povus iri en alia eŭropa lando por labori kune kun niaj kolegoj.”
Sed ĉu tiu politika volo ekzistas? En sia letero al s-ro Sapin, s-ro Moyon skribas: “Al la prokuroro de la Respubliko de Dunkirko estis jam senditaj du protokoloj de multaj konstatitaj malobeoj koncerne eksterlandajn entreprenojn kontrolitajn en 2012, pri kiuj la justicaj sekvoj ne estas konataj.” La dungantoj de la pruntitaj salajruloj verŝajne havas bonajn kialojn ne maltrankviliĝi pri la “pliseveriĝo” de la direktivo 96/71/CE...
Gilles BALBASTRE