Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉiuj politikaj fortoj stumblas super la ekonomio. Tunizio, la ĝiradoj de revolucio

ĈAR LA ARABAJ ribeloj ne evoluis feliĉe en Egiptio nek en Sirio nek en Libio, Tunizio fariĝis la rifuĝejo de tiuj, kiuj serĉas en la regiono kialon por esperi. El la socialaj aspiroj, kiuj motivis la popolleviĝon en decembro 2010, neniu kontentige plenumiĝis. Sed, post senĉesa politika krizo, la lando, kiu troviĝis ĉe la abismo kun la murdo al du maldekstraj deputitoj en malpli ol ses monatoj*, donis al si novan konstitucion, per ducent voĉoj de deputitoj el ducent dek ses, kaj registaron de nacia unueco konsistantan el teĥnokratoj. La streĉiĝoj malaltiĝis je unu grado, kaj iomete da graco instaliĝis.

* Vd “En Tunisie, les islamistes au pied du mur”, Le Monde diplomatique, marto 2013.

La kontraŭantoj al la islamistoj de Ennahda timis, ke tiuj firme akaparos la ŝtataparaton kaj tiel fariĝos la bazo de nova diktatoreco. Fine ili forlasis la potencon same pace kiel ili akiris ĝin, ĝentile petitaj “foriri” de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), Alĝerio, la okcidentaj landoj (interalie Francio), la granda sindikato, la mastraro, la revolucia maldekstro, la dekstra centro, la Ligo pri homrajtoj ...

Ili sendube cedis al la premo, post kompreni ke ilia bilanco estas malmulte promesa kaj ke la internacia fortrilato malfavoras al la Islamaj Fratoj, malfortiĝintaj en Turkio kaj perforte eligitaj el la egipta prezidanteco. En Tunizio, novaj elektoj devas okazi “antaŭ la fino de la jaro 2014” (artikolo 148 de la konstitucio). La revolucio jam ne estas sur la tagordo. Sed la lando povas ree kredi ke ĝi sukcesos konstrui sian etan feliĉon en araba mondo, kie tio estas tre serĉata.

Ĉu tio signifas, ke la integriĝo de la islamistoj en la politikan sistemon estis fine pozitiva? Jes el la vidpunkto de tiuj, kiuj promesis, ke ilia alveno ĉe la ŝtatpinto ne signifas vojaĝon senrevenan. Sed jes ankaŭ por iliaj malamikoj, kiuj antaŭvidis, ke en la potenco ili pruvos sian identecan kaj religian obsedon, ilian mankon pri ekonomia kaj sociala konstruado. “Kun ili, ironias s-ro Hamma Hammami, porparolanto de la Popola Fronto (maldekstra), ni estas antaŭ Adam Smith kaj David Ricardo. La ekonomia politiko de la Islamaj Fratoj estas la neoficiala komerco. Ĝi ne estas produktado, ĝi ne estas kreado de riĉaĵoj, ĝi ne estas kampkulturo, ĝi ne estas industrio, ĝi ne estas infrastrukturo, ĝi ne estas reorganizado de la instrusistemo por servi la strategiajn celojn — ekonomiajn, sciencajn, teĥnologiajn.”

Kiel ajn, certas ke “disvolvomodelo”, por citi la tekston de la elektoprogramo de Ennahda en la jaro 2011, konsistas nek en vicigo de malplenaj formuloj — “krei novajn merkatojn por niaj varoj kaj servoj”, “simpligi la procedurojn”, “diversigi la investojn en pli utilajn projektojn” — nek en ornamado de tiuj sorĉaj banalaĵoj kiel “revivigi la virtajn valorojn devenajn el la kultura kaj civiliza heredaĵo de la tunizia socio kaj el ĝia araba kaj islama identeco, kiuj honoras la klopodon kaj la altkvalitan laboron, instigas al novigo kaj al iniciato”.*

* “Pour la liberté, la justice et le développement en Tunisie”, programo de Ennahda, Tunizo, septembre 2011.

S-ro Houcine Jaziri, kiu apartenis al la du lastaj islamistaj registaroj, koncedas: [“La malfortaĵo de Ennahda estas la ekonomio. Ni estis pli enfermitaj en moralaj demandoj. Inter ni estas tro da politikistoj, ne sufiĉe da ekonomikistoj. La aliaj multe pli laboris pri tiuj demandoj ol ni.” Li tamen precizigas: “Ni havis la ŝancon starigi registaron de devo kaj pripensi.”

Tio neniam estas malbona ideo ... Sed, de tri jaroj, la plej multaj partioj, kaj ne nur Ennahda, zorgis pri io alia. “La malkvieta periodo, kiun ni ĵus spertis, rimarkigas la ekonomikisto Nidhal Ben Cheikh, estis stampita de diskutado de relative tabuaj temoj en Tunizio — religio, kredo, sanktaĵo, sekso, samseksemo, la rolo de la virino. La bazoj de nia ekonomia politiko, male, estis neniam debatitaj, kaj eĉ malpli kritikitaj. Rezulto: la provincoj, kiuj estis la luliloj de la revolucio, de la politika kaj sociala ribelo, Kef, Kasserine, Siliana, Tataouine, Kebili, daŭre suferas teruran mankon de loka produktiva teksaĵo.”*

* Laŭ Ben Cheikh, Siliana havas nur ses mezajn kaj grandajn entreprenojn, dum Manouba, centon da kilometroj for, havas tricent dudek du.

La ĉefa gvidanto de la nuna kontraŭislamista koalicio, s-ro Beji Caïd Essebsi, ankaŭ gvidis Tunizion post la falo de la reĝimo de Zine El Abidine M.Ben Ali. Anstataŭ uzi sian popularecon kaj la ĝeneralan entuziasmon de la unuaj monatoj (“jasmena revolucio” ktp) por forbalai la liberalan politikon de sia antaŭulo, li preferis ĉirkaŭi sin per ortodoksaj ministroj kiuj daŭrigis la antaŭan ekonomian modelon, laŭdatan de la IMF.* Rezulto: S-ro Caïd Essebsi konstatas hodiaŭ ke “en kelkaj regionoj, marĝenigitaj de jam tre longa tempo, ĉar oni okupiĝis multe pli pri la marborda montrofenestro, ne okazis pliboniĝo”.

* “La ekonomia politiko farata [en Tunizio] estas sana, kaj mi pensas ke ĝi estas bona ekzemplo kiun la sojlolandoj devas sekvi”, ekzemple taksis en novembro 2008 s-ro Dominique Strauss-Kahn, la tiama direktoro de la IMF.

De la jaro 2011, efektive nenio rompis la kutimon enigi la landon en la internacian labordividon per tio, ke oni ofertas al eksterlandaj investistoj kvalifikitan laboristaron kun ridindaj salajrokostoj. Nu, manke de memcentrita disvolvado impulsata de publikaj investoj kaj nutrata de pagipova loka postulo, tiu modelo povas nur daŭrigi la akrajn regionajn malegalecojn. Kun la risko ke la maloficiala ekonomio kaj kontrabando ekfloras, la ŝtato retiriĝas kaj ĝihadistaj ĉeloj profitas el tio. “Usono, kiu estas la predikistoj de novliberalismo, permesis al si ŝtatigi la bankojn [dum la krizo de 2008], dum Tunizio, en revolucia periodo, malpermesas al si revoluciajn gestojn”, bedaŭras Ben Cheikh.

La sinsekva renkontiĝo kun s-ro Rached Ghannouchi, gvidanto de Ennahda, kaj s-ro Caïd Essebsi, fondinto kaj prezidanto de la Unio por Tunizio (Nidaa Tounes), konfirmas tiun foreston de programa aŭdaco. Tiuj du veteranoj kiuj dominas la politikon de sia lando, estas apriore en ĉio reciproke kontraŭaj. La sekretariejo de la unua estas plena de fotoj, kiuj montras lin kun islamistaj gvidantoj aŭ intelektuloj (la emiro de Kataro, Tariq Ramadan, la egiptia prezidinto Mohamed Morsi, la turka ĉefministro Recep Tayyip Erdogan, ktp). La oficejo de la dua elektis unu solan motivon, Habib Burgiba*, reprezentata samtempe en la formo de busto, de granda murafiŝo kaj de malgranda enkadra fotaĵo sur la skribtablo. Nu, por s-ro Ghannouchi, kiun Burgiba volis mortkondamni, la “plej supera komandanto”, fondinto de la moderna Tunizio, estas tiu, kiu komencis “la militon kontraŭ la islamo kaj kontraŭ la arabeco”.*

* Habib Burgiba (en la franca: Habib Bourguiba [hábib burgíba] (1903-2000), centra figuro de la movado por la sendependeco de Tunizio, estis ties unua prezidanto, inter 1957 kaj 1987.
* “Rachid Ghannuchi: Islam, nationalisme et islamisme”, interparolado kun François Burgat, Egypte/Monde arabe, n-ro10, Kairo, 1992, p. 109-122.

La diferencoj inter tiuj du homoj estas multe malpli klaraj, kiam oni analizas kun ili la grandajn ekonomiajn dosierojn. Ĉu repago de la ekstera ŝuldo, kiun la reĝimo de s-ro Ben Ali faris kaj kiu estis parte deturnita de la membroj de lia klano? “La ŝuldo, pri tiu oni parolas, sed ĝi ne estas katastrofa, ĉar ni estas je malpli ol 50 elcentoj, respondas s-ro Caïd Essebsi. Aliaj, kiel Francio, havas proporcion de 85 elcentoj.”* Ĉiukaze, li tuj aldonas, lando, kiu sin respektas, pagas siajn ŝuldojn, kia ajn estas ĝia registaro. Ekde la sendependeco Tunizio neniam malplenumis siajn repagojn”. Tion la tagon antaŭe preskaŭ laŭvorte asertis al ni s-ro Ghannouchi: “Tunizio havas longan tradicion de repago de siaj kreditoj. Ni daŭrigos laŭ tio.”

* La tunizia ŝuldo estas proksimume je 45 elcentoj de la enlanda produkto, 95 elcentoj en la kazo de Francio.

La repago de ŝuldo estas multekosta ŝarĝo por malriĉa lando; ĝi estas la tria plej granda posteno en la buĝeto (4,2 miliardoj da tuniziaj dinaroj en 2013!).* La Ĝenerala Kaso de Kompensado (CGC laŭ la franca) siavice estas la dua plej granda posteno (5,5 miliardoj da dinaroj en 2013). Ĉiu ŝatus malgrandigi tiun pezon; neniu vere scias kiel fari. Kaj ankaŭ pri tio, la islamistoj kaj iliaj kontraŭuloj apenaŭ distingiĝas. Ilia prudento estas komprenebla: la temo eksplodemas.

* 1 tunizia dinaro = 0,46 eŭro.

La CGC, sistemo kiu ebligas subvencii nutraĵojn kaj energion, stariĝis en la jaro 1970. Poste, la kreskego de la mondaj prezoj por petrolo kaj cerealoj levis ĝiajn elspezojn al senmezuraj niveloj. La IMF ne ĉesas postuli iliajn malaltigojn kaj atendas la malaperon de la kompensad-meĥanismo; la politikaj partioj timas inflacion kaj revolucion, se ili sekvas tian konsilon ...

La CGC, kiu tute ne estas sociala atingo, kiel memorigas al ni Ben Cheikh, havis la ĉefan celon fari liberalan strategion politike pli subtenebla, strategion kiu celis instigi la industrion disponigante al ĝi malmultekostan laboristaron. Por altiri investistojn, Tunizio akceptis ke la ŝtata buĝeto financis parton de la kurantaj konsumelspezoj de iliaj laboristoj kaj dungitoj. Resume, de pli ol kvardek jaroj, manke de bona salajro, la homoj kiuj laboras, ekzemple, en la teksaĵ-sektoro, aŭ en meĥanikaj kaj elektraj industrioj, povis aĉeti subvenciatajn farunon aŭ benzinon.

Kaj ĉiuj ceteraj ankaŭ ... En la restoracioj kaj hoteloj, nudeloj kaj grio servataj al turistoj estas subvenciataj, la konsumado de benzino de la grandmotoraj libiaj aŭtoj estas subvenciata, la energio (ofte importita) kiun uzas la portugalaj kaj hispanaj cementfabrikoj, estas subvenciata. “Tio estas jugo, koncedas s-ro Ghannouchi. Necesas trovi saĝan solvon, ne pro la premo de la internaciaj institucioj, sed ĉar la elspezo jam ne daŭrigeblas je tiu nivelo.” S-ro Caïd Essebsi ne diras alion: “Nun ni alvenis ĉe kritika punkto. Prefere revizii la buĝeton por favori aliajn prioritatojn.”

Sed kiel atribui la elspezojn de la CGC al produktivaj investoj en la internaj regionoj sen samtempe malutili al la plej senhavaj tunizianoj, kiun la ŝtato ne scias helpi alie? Kiam ili parolas pri la temo (ĉar oni premas ilin ...), la mastraro, sindikatoj, islamistoj, Nidaa Tounes montras ian atentemon. Ili denuncas misuzojn sen proponi rimedojn kontraŭ ili. Demandite pri la ebleco ke registaro iun tagon forigas la kason, s-ino Wided Bouchamaoui, prezidanto de la Tunizia Unio de Komerco kaj Industrio (Utica), la mastra organizaĵo, respondas al ni firme: “Neniam! Okazus ribelo en la lando. Nenia politika forto kuraĝus fari tion.” Cetere ŝi tuj precizigas: “Tio ne estas nia postulo.”

Du trionoj de la subvencio koncernas brulaĵon. Nu, insistas s-ro Houcine Abassi, prezidanto de la Tunizia Ĝenerala Unio de Laboro (UGTT), “la plej multaj senlaboruloj kaj salajruloj ne havas aŭton. Ili do ne ĝuas la kompensaĵon pagatan pri energio. Kaj kiam la membroj de la meza klaso posedas veturilon ekipitan de motoro je kvar aŭ kvin ĉevalfortoj, ili pagas sian benzinon je la sama prezo [1,57 dinaroj por litro] kiel tiuj, kiuj disponas pri kvar aŭ kvin luksaj veturiloj en unu sama familio.”

Sed kiel distingi la unuajn disde la aliaj, se oni ekzemple volas ĉesigi la subvenciadon al la multeco de luksaj aŭtoj de miliarduloj, kiuj plenigas ilin per benzino? ... “Pri tio, respondas s-ro Abassi, respondecas la registaro. Ni havas proponojn, sed ni estas sindikato; ni ne estas la ŝtato kun ĝiaj rimedoj, ĝiaj fakuloj, ĝiaj esplor-oficejoj. Estas ĝia tasko serĉi strategion.”

La Popola Fronto ellaboris detalan ekonomian projekton. Tiu entenas samtempe la rekrutadon de oficistoj ĉe la financ-ministrejo por batali kontraŭ la fraŭdo kaj kontrabando, 5-elcentan imposton el la neta profito de la petrolentreprenoj, suspendon de repago de la ekstera ŝuldo atende de kontrolproceduro, rearanĝon de la imposttabelo por favori la malaltajn enspezojn, forigon de la banksekreto. Sed, kiam temas pri la CSG, la aŭdaco fariĝas malpli perceptebla. “Ĉiuj scias, koncedas s-ro Hammami, ke oni ne tuŝu la kason de kompensado.” Diskrete, la registaro komencas malaltigi la subvenciojn, speciale tiujn pri brulaĵoj. Kaj ĉiu rigardas en alian direkton.

Nome: al la venontaj elektoj. Sur politika nivelo, la suspendo de la alfrontiĝoj sekve al la stariĝo de la nova registaro signifis, ke la batalo daŭras, sed alie. La nuna interkonsento baziĝas sur provizora ekvilibro de la fortoj. La skizoj pri estontaj aliancoj anticipas nekonatajn elekto-rezultojn. S-ro Ghannouchi tiras argumentojn el tiu malcerteco kaj regiona malstabileco por konvinki sian bazon, ofte dubeman, pri la ĝusteco de sia strategio de repacigo. Ĉar li taksas sian landon “tro malfirma por alfrontiĝo inter registaro kaj opozicio”, li deziras jam nun ke la estontaj elektoj rezultigu “registaron de koalicio kun ĉiuj aŭ, se tio ne eblas, kun la maksimumo de partioj, sed ankaŭ kun la civila socio, la sindikatoj, la mastraj asocioj. Ankaŭ kun Ennahba”.

Fronte al li, s-ro Caïd Essebsi ŝajnas esti en forta pozicio. La partio kiun li gvidas estas certe malhomogena, miksaĵo de Ben-Ali-retoj kaj de progresemaj aŭ sindikataj aktivuloj (la ĝenerala sekretario de Nidaa Tounes, s-ro Taïeb Baccouche, estis la ĝenerala sekretario de la UGTT), sed ĝi okupas la centran lokon sur la politika ŝaktabulo. Unuflanke la islamista partio deziras ekskluzivan nacian unuiĝon. Aliflanke la Popola Fronto volas kontraŭagi tion, kion s-ro Hammami nomas la “despotisman danĝeron de Ennahda” per tio ke ĝi daŭrigas sian komunan agadon kun Nidaa Tounes. Kion elektos tiu? Se oni aŭdas kiel s-ro Caïd Essebsi detaligas sian rolon en la serĉado de “interkonsenta solvo” kun s-ro Ghannouchi, kaj samtempe laŭdegas la nunan registaron “subtenatan de ĉiuj politikaj fortoj”, oni imagas ke li preferus ke la bazo de la estonta ministraro restu same larĝa. Kaj ĉu ĝi ne reĵetus la islamistojn en la opozicion? “Tio dependas de la elektoj, respondas li. Sed ni akceptos la verdikton de la urnoj.”

“Ni timas, ke Nidaa Tounes aliancos kun Ennahda, konfesas s-ro Abdelmoumen Belaanes, ĝenerala vicprezidanto de la Partio de Laboristoj, membro de la Popola Fronto. “La okcidenta ideo estas, ke du grandaj fortoj ekzistas kaj ke la stabileco postulas ke ili alianciĝu.” La timo de la maldekstro al la islamistoj neniel mildiĝis. “Ekde sia fondiĝo, la taktiko de Ennahda estis ĉiam la sama, taksas s-ro Hammami. Tie, kie ili renkontas reziston, ĝi cedas. Tie, kie oni cedas, ĝi kontraŭatakas. Sed la celo restas islamigi, trudi la linion de la Islamaj Fratoj, samtempe reakcia, despota kaj diktatoreca.” La strategio, kiun li proponas, rezultas el tiu diagnozo: necesas daŭrigi la kontraŭislaman aliancon per insisto pri la prioritato de demokratio; necesas klarigi, ke la realigado de tiu prioritato trudas disponojn de sociala urĝeco; fine necesas insisti pri tio ke ĉiuj “demokratiaj” fortoj “interkonsentas pri la neceso mildigi la sekvojn de la ekonomia krizo por la popolaj amasoj.”

Sed, demandas Michael Ayari, esploristo ĉe la International Crisis Group, kion pensas pri tio la bazo, kion pensas la aktivuloj? Tiuj de Ennahda, kies prezidanto ne ekskludas regi kun la islamistoj sub la ravita rigardo de la IMF? Tiuj de la Popola Fronto, kiun oni alvokas defendi la demokration kune kun la mastraro kaj iamaj subtenantoj de Ben Ali? La partiestroj elkovas siajn aliancojn, anticipas la respektivan nombron da postenoj, trankviligas siajn mondonantojn. El tio rezultas politika ekvilibro. Tiu estas saĝa, eĉ enviinda en regiono viktima de sociaj konvulsioj. Sed kiom da tempo tio povas daŭri se, tri jarojn post la “revolucio”, la ekonomiaj kaj socialaj decidoj, kiuj eksplodigis ĝin, restas daŭre en la sama tendenco?

Serge HALIMI.