Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Post la sendependiĝo de Krimeo, la nova ukraina registaro devas alfronti katastrofan ekonomian, demografian kaj socian situacion. La oligarkia sistemo konstruata de dudek jaroj nutras malriĉon, venĝodezirojn kaj timojn. Sed nenio indikas, ke ĝi estos vere ŝanĝita.
TUTE proksime de la Lenin-placo en Donecko, la Donbass Palace estas la plej luksa hotelo en la Oriento de Ukrainujo. En tiu montrofenestro de la imperio de s-ro Rinat Akhmetov, tranokto kostas 350 eŭrojn, multe pli ol la meza monata salajro. La plej riĉa homo de la lando estis proksimulo de s-ro Viktor Janukoviĉ, la falinta prezidanto, kaj singarde subtenas nun la registaron instalitan de la popolribelo en Kievo. Krom ĉi tiu hotelo kaj multaj senmoveblaĵoj, la miliardulo posedas la futbal-klubon de la urbo, la Chakhtar Donetsk, kaj precipe minejojn, ŝtalejojn, fabrikojn. Inter la klanoj de la nacia oligarkaro, la plej grandaj riĉaĵ-amasoj naskiĝis en ĉi tiu industria kaj mineja baseno de rivero Don (Donbas). Tiuj terenoj respondantaj al la provincoj (oblasts) de Donecko kaj Luhansko formis jam unu el la industriaj kaj minejaj kernoj de Soveta Unio.
Donbas-regiono ankoraŭ provizas kvaronon de la devizaj envenoj, kvankam restas plu nur naŭdek kvin minejoj oficiale funkciantaj, kontraŭ ducent tridek antaŭ dudek jaroj. Dum la sama periodo, la lando perdis sep milionojn da loĝantoj. Post la sendependiĝo, fine de 1991, fronte al la ekonomia ĥaoso kaj al la fermo de la unuaj ŝtataj minejoj, homoj komencis skrapi la grundon por pretervivi. “Ĉi tie sufiĉas fosi unu metron produnde por trovi karbon”, diras maljuna ministo el Thorez, la najbara industria urbo, kiu ankoraŭ havas la nomon de la franca eksa komunista gvidanto*. En la primitivaj galerioj, malfirme apogataj per bastonegoj, akcidentoj multnombras. Puŝataj de la espero gajni 200 aŭ 300 eŭrojn monate, la ministoj akceptas la riskon malaperi sub la teron. Post alveno de s-ro Janukoviĉ ĉe la ŝtatregado, en 2010, la reto de la kopanki, tiuj eksterleĝaj minejoj, strukturiĝis kaj organiziĝis.
“La karbo eltirita de la kopanki estis malmultekoste vendata al la publikaj minejoj, kaj revendata de ili je merkatprezo”, rakontas s-ro Anatoly Akimochin, vicprezidanto de la sendependa sindikato de la ukrainaj ministoj. Al tiuj profitoj aldoniĝis la subvencioj donitaj de la registaro por artefarite pluteni la solventecon de la publikaj minejoj. “Granda parto de tiuj sumoj malaperis en la poŝojn de homoj ligitaj al la reĝimo”, aldonas s-ro Akimochin. Laŭ la naciaj fakuloj, 10% de la karbo produktita ĉi-lastajn jarojn en la lando venis de tiuj eksterleĝaj ekspluatejoj. Malantaŭ tiu reto vidiĝas la ombro de s-ro Aleksandro Janukoviĉ, la plej aĝa filo de la eksa prezidanto, kiu tiel akceptis la riskon konkurenci la posedantojn de la privatigitaj minejoj, interalie s-ron Akhmetov.
“Ĉu revolucio? Ne, simpla redisdono de la ludkartoj.” La sociologo Volodymyr Ishchenko, direktoro de la Centro por esploro pri la kieva socio, ne kaŝas sian amarecon, kelkajn semajnojn post la fuĝo de s-ro Janukoviĉ kaj la starigo de nova reĝimo. “Tiu registaro defendas la samajn valorojn kiel la antaŭa: ekonomia liberalismo kaj persona riĉiĝo. Ne ĉiuj ribeloj estas revolucioj. Estas neverŝajne, ke la Maidan-movado ebligos profundajn ŝanĝojn kaj povos tiel pretendi la titolon ‘revolucio’. La plej serioza kandidato por la prezidanto-elekto de la 25-a de majo estas s-ro Petro Porochenko, la reĝo de ĉokolado”, unu el la plej riĉaj homoj de la lando...” Dum manifestaciantoj ankoraŭ mortis pafitaj ĉe Maidan, la sendependec-placo, epicentro de la popola kolero ekde la 22-a de novembro 2013, stranga transiro jam estis intertraktata en kelkaj koridoroj kun la potencaj aferistoj, kiuj ekregadis Ukrainujon.
Dum ĉi-lastajn dudek jaroj, la Respubliko spertis apartan formon de disvolvado, ofte kvalifikita “oligarkia plurismo”. Multaj aferistoj, kiuj konstruis grandegajn riĉaĵ-amasojn aĉetante malaltkoste la minejojn kaj fabrikojn privatigitajn post la fino de la Sovetunio, engaĝiĝis en politikon. Negocantoj pri petrolo aŭ gaso tiel povas fariĝi ministroj, aŭ ekpreni la gvidadon de grandaj publikaj administracioj. La eksa ĉefministro Julia Timoŝenko, figuro de la “oranĝa revolucio” de 2004, konsiderata de la okcidentanoj kiel “martiro” post sia enkarcerigo en aŭgusto 2011, ankaŭ ŝi riĉiĝis per la gasa industrio.
Karieroj konstruiĝas inter la privataj aferoj kaj la servo de la ŝtato. Aliaj potencaj entreprenistoj kontentiĝas per pli diskreta pozicio, financante la kampanjojn de politikuloj, kiuj reprezentas iliajn interesojn, kaj kiuj tiel fariĝas dankemaj al ili. Tiu sistemo, formaligita sub la prezideco de s-ro Leonid Kuĉma (1994-2005), implicas konstantan rearanĝadon, laŭ la konkurantaj interesoj de tiuj potenculoj, de iliaj aliancoj kaj luktoj.
Je kelkaj paŝoj de la Donbass Palace, ĉe la pinto de la riĉa konstruaĵo, kie troviĝas la sidejoj de Metinvest kaj de DTEK, du el la societoj de s-ro Akhmetov, estis la lumŝildo de Mako, la trunka kompanio (holdingo) registrita en Svislando fare de s-ro Janukoviĉ-filo por eksporti la ukrainan karbon. Kelkajn tagojn post la falo de la patro, ĝi estis diskrete malmuntita, signo ke la alianco de la mastro de Donbas kaj la “homoj de la prezidanto” finiĝis.
Jam en 2010, la prezidanto Janukoviĉ, konsiderata de la 1990-aj jaroj kiel politika reprezentanto de la interesoj de la klano de Donecko, decidis preni aŭtonomecon fronte al sia potenca protektanto. Li lokis siajn fidindajn homojn — anojn de sia “familio”, kiel la ukrainoj nomis ĝin — ĉe la ŝlosilaj postenoj de la ŝtato. Inter ilin, s-ro Serhiy Arbuzov, konsiderata kiel lia persona bankisto, fariĝis direktoro de la Centra banko ĉe la fino de 2010. Li estis mallonge nomumita ĉefministro dum la krizopinto, la 28-an de januaro 2014, post la foriro de s-ro Mykola Azarov. La prezidanto apogis sin ankaŭ sur s-ro Vitali Zakhartchenko, amiko de lia filo Aleksandro, kiun li nomumis ĉe la kapo de la fiska administracio en decembro 2010, antaŭ ol nomumi lin ministro pri eksterlandaj aferoj en novembro 2011. Fine li elektis, ekde sia alveno ĉe la reganta loko, favori la interesojn de alia influ-homo, s-ro Dmytro Firtach, kiu iam havis monopolon pri la importado de rusa gaso, antaŭ ol diversigi siajn aferojn en ĥemia kaj banka sektoroj. S-ro Zakhartchenko fuĝis en Rusujon, dum s-ro Firtach estis arestita en Vieno la 13-an de marto 2014.
La “familio” ankaŭ favoris la aperon de grupo tiel nomata la “junaj oligarkoj”, kies leviĝanta stelulo estis s-ro Serhiy Kurtĉenko. Tiu tre juna homo (li naskiĝis en 1985 en Karkivo), kvalifikita de la gazetaro “elstarulo” de la afereca mondo en 2012, estas la posedanto de la Gaz Ukrainujo-kompanio, kiu regis 18% de la merkato de likva gaso, realigante entutan vendosumon je 10 miliardoj da dolaroj. S-ro Kurtĉenko aĉetis al si en 2012 la rafinejon de Odeso kaj la futbal-klubon de sia naskiĝurbo, la Metalist Kharkiv. Tiu fulma leviĝo baziĝas precipe sur la amikaj rilatoj, kiujn li ligis kun la filo de la eksa ĝenerala prokuroro Viktor Pchonka, alia eminenta membro de la “familio”. Akirante la rafinejon de Odeso, la juna posedanto de Gaz Ukrainujo fariĝis rekta konkuranto de s-ro Igor Kolomoisky, konsiderata kiel la tria plej riĉa homo de la lando, tre peza sur la petrol-merkato. “La konkurenco estis falsigita, klarigas la ĵurnalistino Anna Babinets, ĉar s-ro Kurtĉenko estis subtenata de la reĝimo.”
Post la falo de la “familio”, s-ro Kurtĉenko kaj la Pchonka patro kaj filo fuĝis en Rusujon. La 2-an de marto 2014, lia rivalo, s-ro Kolomoisky, estis nomumita guberniestro de la provinco de Dnipropetrovsko fare de la novaj regantoj. La saman tagon, s-ro Serhiy Taruta, centra aganto de ferindustrio, posedanto de la industria Unio de Donbas (IDS) estis nomumita guberniestro de la Donecko-provinco. Li estis unu el la financistoj de la “oranĝa revolucio”, sed li ĉiam zorgis ne tro afiŝi politikajn engaĝiĝojn. “S-roj Taruta kaj Akhmetov neniam estis amikoj. Sed, post multaj konfliktoj, ili aranĝis specon de interkonsento por regi nian regionon, klarigas la politikologo Valentin Kokorski, profesoro ĉe la Universitato de Donecko. Estas neimageble, ke s-ro Akhmetov ne donis sian konsenton por la nomumo de sia rivalo.” Inter la du homoj, tamen, longe okazis kruda batalo, kiam s-ro Akhmetov plialtigis siajn prezojn por devigi s-ron Taruta vendi sian societon.
Unu el la maloftaj avantaĝoj de la oligarkia sistemo estas laŭ iuj protekti la landon el la influo de la rusaj kapitaloj*. “Tamen, precizigas Kokorski, estus iluzio imagi ke la ukraina ekonomio, aparte en la Donbas-regiono, povas ignori Rusujon. Ĉiuj niaj transform-industrioj rigardas al tiu merkato kaj, ofte, ili ne konformas al la normoj de Eŭropa Unio (EU). Niaj oligarkoj ja scias, ke Ukrainujo povas funkcii nur plene ludante sian rolon de ponto inter la EU kaj Rusujo.” Ekzemple, la riĉaĵo de s-ro Akhmetov enradikiĝas en la tero de Donbas, sed etendiĝas al Rusujo kaj al pluraj landoj de Eŭropa Unio (Bulgarujo, Italujo, Britujo). La oligarko posedas tie fabrikojn kaj multajn ekran-societojn kaj interkrucantajn partoprenojn en aliaj kompanioj.
Siaflanke, s-ro Taruta devenas de la greka malplimulto de la randoj de la Azova maro. Lia naskiĝurbo, la granda haveno Mariupol, estas bastiono de la Akhmetov-grupo. Tiu ĉi posedas la metalurgiajn kombinumojn Azovstal kaj Illitch, kaj ankaŭ la fabrikon de vagonoj kaj lokomotivoj Azovmach, kiu eksportas kvazaŭ tuton de sia produktaĵo en Rusujon. Kelkajn tagojn post sia nomumo, s-ro Taruta iris al Mariupol por renkonti la reprezentantojn de la ekonomiaj rondoj. “La kunveno estis fruktodona. Neniu havas intereson en la dismembriĝo de Ukrainujo”, asertas s-ro Nikolai Tokarsky, direktoro de la influa loka ĵurnalo Priazovsky rabochy, kiu partoprenis la kunvenon. La ĵurnalo apartenas al la trunka kompanio SKM de s-ro Akhmetov. S-ro Tokarsky ankaŭ estas deputito en la parlamento de la provinco Donecko, kie, sub etikedo “sendependa”, li senpere reprezentas la interesojn de la oligarkoj. Akceptante la riskon malkontentigi sian legantaron, tre senteman al la rusaj sirenoj, Priazovsky rabochy aktive defendas la “teritorian integrecon” de Ukrainujo, tiel montrante la aliĝon de s-ro Akhmetov al la novaj regantoj de Kievo.
La registaro kalkulas kun la oligarkoj por provi malgravigi la bankroton — kaj eĉ kvazaŭ-malaperon — de la ŝtataparato. Ĝi precipe provas koncernigi ilin pri la defendo kontraŭ la “rusa minaco”, konsiderante, ke longdaŭra konflikto estus katastrofa por iliaj interesoj. S-roj Akhmetov kaj Taruta ŝajnas ja konsciaj pri la danĝero, kaj ili multfoje alvokis al kvietiĝo. Post la perfortaj popolribeloj, dum kiuj unu manifestacianto mortis en la centro de Donecko, s-ro Akhmetov verkis komunikon por diri, ke “Donbaso estas respondeca regiono” kie vivas “kuraĝa kaj laborema popolo”, kaj ke ĝi ne povas cedi al la tento de perforto.
Dum la tuta monato marto, stranga lukto oponigis rus-partiajn manifestaciantojn kaj policanojn por la regado de la publikaj konstruaĵoj en la Oriento. Okupataj de la kontestantoj, ili estis reprenitaj de la polico kelkajn tagojn poste. Kiam la sidejo de la provinca administracio en Luhansko estis okupita, la 9-an de marto, tricent policanoj ekipitaj per kontraŭribelaj ŝildoj, anstataŭ defendi la konstruaĵon, eliris sub aklamoj de dumilpersona homamaso, ĉefe virinoj kaj pensiuloj. Multaj policanoj montris komplican rideton al tiuj, kiuj ĵus delokis ilin. Tiu scenaro plurfoje ripetiĝis en Donecko. “La policanoj ne plus scias al kiu obei. Iliaj ĉefoj servis la antaŭajn regantojn”, klarigas s-ro Denis Kazanski, fama blogisto de Donecko.
La komando-ĉenoj estas necertaj je ĉiuj niveloj de la sekurec-fortoj. La centraj administracioj, kie novaj kadruloj estis nomumitaj, ne estas multe pli funkcipretaj: “Koncerne korupton, la prokurorejo kalkulas kun la donitaĵoj, kiujn ni, ĵurnalistoj, povas doni al ĝi, ĉar la arĥivoj malaperis”, klarigas Babinets. Dum la ukraina armeo havas, laŭ s-ro Oleksandro Turĉinov, provizora prezidanto de la Respubliko, nur “ses mil funkciantajn soldatojn”, la Parlamento voĉdonis, la 13-an de marto, kreadon de nacia gvardio. Tiu trupo, kiu povus integri la plej radikalajn naciistojn, kiel tiujn de la ekstrem-dekstra grupo Pravity Sektor*, verŝajne ne kapablos respondi al la sekurecaj defioj, sed riskas pligrandigi la malfidon de la orientaj loĝantaroj. La 14-an de marto, mortiga lukto oponigis, en Karkivo, aktivulojn de Pravity Sektor kaj rusujo-partianojn.
Vere, dum la ŝtato ŝajnas disrompiĝanta, la historio de la ukraina “revolucio” estas eble jam tiu de mistrafita okazo. Respondeculo de la partio de la regionoj en la urbo Luhansko, je trideko da kilometroj de la rusa landlimo, s-ro Aleksandro Tkaĉenko rekonas, ke li estis ŝokita, “kiel ĉiuj”, pro la bildoj de la luksega vilao de s-ro Janukoviĉ, kun siaj famaj necesejoj el masiva oro: “Kiam ni estis junuloj, oni instruis al ni la malnovan frapfrazon “Pacon al la pajlodomoj, militon al la palacoj”, li suspiras. Sed korupto ronĝis la tutan landon.”
La loĝantaroj de la Oriento verŝajne povus kuniĝi al tiuj de la okcidento en komuna movado kontraŭ la oligarkaro kaj korupto. Sed la ekzaltiĝo de la ukraina naciismo ludis rolon de mallogilo por la rusparolantoj de la orienta parto, dum la subtenantoj de la eksa prezidanto Janukoviĉ agitas responde la birdo-timigilon de “faŝisma minaco”. Kelkaj semajnoj sufiĉis por, per manipulado de la timoj kaj identecaj sentoj, konduki la landon ĉe la rando de interna milito.
Jean-Arnault DÉRENS
Laurent GESLIN