Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
UARGLA, malĝoja dezerto. La malnova kinejo Sedrata ne plu montris filmojn de almenaŭ dudek jaroj. Estas neniu teatro, nek spektaklejo, neniu kultura centro, urba biblioteko, nek publika ĝardeno, eĉ ne futbal-stadiono. Neniu trinkejo, eĉ malpurega, kie trinki bieron aŭ malbonan viskion, kiel en Alĝero aŭ Orano. Nur truitaj trotuaroj, malnova ksar (fortikaĵo) ruiniĝanta, kaj senstilaj domoj senfine etendiĝantaj, kun fasadoj kaj tegmentoj kovritaj per parabolaj antenoj. Solaj viv-lokoj, ret-kafejoj estas la rifuĝejo de junuloj suferantaj pro manko de “aliejo”. Eĉ la Fronto de Nacia Liberiĝo (FNL), la malnova konservativa partio, instalis unu en sia ejo.
Kiam Alĝero lastfoje zorgis pri tiu granda urbo kun ducent mil loĝantoj, ĉefurbo de vasta departemento, sed perdita je okcent kilometroj sude de la lando? Sendube antaŭ tre longe. Nur la ĉefstrato kaj kelkaj najbaraj stratoj estas kovritaj per asfalto, tie aŭ tie ĉi truita. Por la cetero, la civitanoj devas kontentiĝi per kompakta kaj polva tero. “Ili lasas nin morti ĉi tie dum tuj apude estas petrolo, kiu enspezigas al ili miliardojn!”, Mabrouk diras kolere. 29-jara, tiu junulo, kiu havas malhelan haŭton, kiel la sudaj alĝerianoj, “neniam laboris”. Tio estas, ke li neniam havis stabilan postenon. Li ricevis mallongan trejnadon por esti mekanikisto, kaj poste edziĝis. La paro disponas pri ĉambro en la domo de liaj gepatroj. Ĉu la edzino laboras? Ne. Oni insistas: ĉu ŝi serĉas laboron? Silento. “Ne. Se mi ne laboras, ankaŭ ŝi ne laboras. La valoro de viro malaltiĝas kiam lia edzino laboras.” Mabrouk pretervivas danke al siaj gepatroj kaj kelkaj labortagoj monate, kiel laboristo sur konstruejo aŭ kiel vendisto sur bazaro. Salajro estas 500 dinaroj (5 eŭroj) tage*.
Ĉiumatene krom vendrede, Mabrouk, Omar, Tahar, Abdelmalek, Tarek, Khaled, Hamza kaj deko da aliaj amikoj kunvenas ĉirkaŭ la tabloj de la Sedrata-kafejo, antaŭ la fermita kinejo. Ili trinkas kafojn, fumas cigaredojn kaj diskutas dum horoj pri sia situacio. Neniu el ili havas laboron; ĉiuj forlasis la lernejon antaŭ abiturientiĝo, kaj revas nur pri tio: ricevi fiksan postenon en ŝtata entrepreno de Hassi Messaoud, je 80 kilometroj de Uargla*. Kun 71% de la nafto-rezervoj, Hassi Messaoud estas la plej grava nafto-ekstraktejo en Alĝerio. La produktado estas tie kvarcent mil bareloj tage, kio respondas al enspezoj de 16 miliardoj da dolaroj jare*.
“Mi ne volas labori por eksterlanda entrepreno, precizigas Omar. Ili malbone pagas kaj povas forĵeti vin post tri monatoj, ses monatoj, aŭ eĉ tri jaroj, sen iu ajn klarigo nek kompenso pro senlaboreco.” Kio estas okdek kilometroj kiam oni loĝas en dezerto? Nenio. “Tie”, en tiu loko ege sekurigita, malpermesata al eksterlandanoj, ili scias ke la laboro estas malfacila: dekdu-horaj labortagoj en varmego atinganta ofte 50°C. Sed salajroj estas kutime tre altaj. “Kiel oleodukto-lutisto, vi povas facile gajni 8 milionojn!” ekkrias Khaled kun brilaj okuloj. 8 milionoj da centimoj, tio estas 80.000 dinaroj, aŭ 800 eŭroj monate. “Kaj mi konas helplaboriston, kiu gajnas 12 milionojn!”. Hamza, siaflanke, laboris tri jarojn en Hassi Messaoud, kiel bakisto en subkontrakta firmao: “Mi gajnis tri milionojn, tio ne estis sufiĉe, do mi foriris.”
Mabrouk, Khaled, Hamza kaj iliaj amikoj estas inter tiuj milionoj da senlaboraj junuloj, pri kiuj la politikaj respondeculoj kaj la amasinformiloj senĉese parolas. En la lando estas tridek ok milionoj da loĝantoj, inter kiuj 57% estas malpli ol tridekjaraj (kontraŭ 36% en Francujo). Laŭ la Nacia Oficejo pri Statistikoj (NOS), estas nur unu miliono ducent mil senlaboruloj — tio estas oficiala senlabora kvoto je 9,8%, simila al tiu de Francujo-, inter kiuj 70% estas malpli ol tridekjaraj. Tiu nombro ŝajnas strange malalta. Ĝi kaŝas realan situacion de multe pli granda senlaboreco. En Alĝerio 83% de la virinoj deklaras, ke ili ne serĉas laboron (kontraŭ 34% en Francujo). Ili do ne enkalkuliĝas en la senlaboreca statistiko.
Ne enkalkuliĝas ankaŭ la studentoj, kies nombro pasis, en dudek jaroj, de cent naŭdek kvin mil al unu miliono ducent mil, danke al politiko de rapida konstruado de novaj universitatoj, malprofite al la kvalito de instruado. Por tiuj junaj diplomitoj, malbone formitaj kaj kiuj penas trovi laboron, la ŝtato establis en 1998 sistemon de “antaŭdungado”: ĉiuj publikaj instancoj (urbodomoj, prefektejoj, ktp.) estas instigitaj provizi al ili iun ajn laboron, kontraŭ salajro, pagita el la nacia buĝeto, je 15.000 dinaroj monate. “Mi konas la respondeculon ĉe la urbodomo, klarigas Mourad. Mi venas matene, kaj li lasas min foriri post unu horo. Ĉiuokaze estas ja nenio farenda, kaj mi enspezas la 15.000 dinarojn ĉe la fino de la monato. Mi estas 28-jara, ankoraŭ loĝas ĉe miaj gepatroj, mi bezonas nenion...” Finfine, por havi pli precizan ideon pri senlaboreco en Alĝerio, oni prefere konsideru la nombron de personoj, kiuj reale okupas postenon: dek milionoj okcent mil, t.e. 28% de la tuta loĝantaro (kontraŭ 40% en Francujo). Se oni elprenas la junulojn en “antaŭdungado”, la procentaĵo falas al 25%.
En februaro 2011, tuj post la “araba printempo”, Mabrouk kaj liaj amikoj fondis la unuan movadon de senlaboruloj vere sendependan de la “sistemo”: la nacia kunordigado por defendo de la senlaborulaj rajtoj (NKDSR), kies proparolanto longe estis Tahar, kaj prezidanto, Abdelkader*. Ilia glor-tago okazis la 14-an de marto 2013, kiam ili sukcesis kunvenigi plurmilojn da homoj — dekmil, laŭ ili — antaŭ la kradoj de la prefektejo. Dume, elektitoj kaj lokaj altranguloj mobiliziĝis por frakasi la movadon, publike akuzante ties gvidantojn labori por eksterlandaj interesoj, kaj alvokis la junulojn resti hejme.
La 28-an de septembro 2013, kiam la NKDSR alvokis por nova “Koler-tago”, eliris nur kelkaj centoj sur la stratojn. Polico atendis ilin, kun klaboj kaj kaŝaj kapvestoj. Kaj la prefekto, s-ro Ali Bouguerra, tiel alparolis la manifestaciantojn tra la gazetaro: “La infanoj de la prefekta teritorio estas niaj infanoj (...). La senlaboruloj trovos respondojn al siaj demandoj danke al la grandiozaj projektoj, kiuj ŝanĝos la bildon de ilia urbo*. Reago de Tahar: “Ni havis ĝissate da tiu paternalisma tono kaj da tiuj promesoj sen iu ajn signifo! Kion ni volas, tio estas justa disdivido de la riĉaĵoj de la lando. Kaj ankaŭ, ke estu aplikata la leĝo pri la dungoprioritato de la Uargla-loĝantoj.”
De 2004 ja leĝo devigas la entreprenojn, kiuj havas liberan laborpostenon, unue proponi ĝin al la loka oficejo de la Nacia dung-agentejo (NDA), kiu serĉu en siaj sliparoj, ĉu taŭga kandidato por tiu posteno estas en la regiono. “Sed ĉi tie, konfesas funkciulo de la NDA de Uargla, kiu, dum foresto de sia ĉefo, ellasas konfidencojn, la sliparoj estas falsitaj: pro la altaj salajroj en Hassi Messaoud, miloj da nordaj senlaboruloj havigas al si falsajn adresojn en Uargla por esti enskribitaj ĉi tie. Kaj, eĉ se entreprenoj dungas laboristojn el la Nordo sen nia perado, estas neniu kontrolo...”
Kiel, cetere, fidi la ŝtatajn servojn? Vizito en la oficejoj de la regiona direkcio de la NDA en Uargla, tute neprizorgataj, ebligas mezuri la malestimon de la ŝtato al siaj civitanoj. Rezulte, ĉiu en Alĝerio estas konvinkita, ke leĝoj ne gravas, ke ĉio dependas de maarifa, de protekto. “Ĉu vi bezonas adreson en Uargla? Ĉu vi volas laboron en Hassi Messaoud? Vi ricevis prunton de la ŝtato kaj vi ne povas repagi ĝin*? Ne estas problemo! Se vi konas la taŭgan personon, ĉio eblas!” diras kun indiferenteca tono Farid, studento pri petrolkemio renkontita en la universitato. Ĉiuj liaj ĉirkaŭantaj amikoj aprobas kaj citas aliajn ekzemplojn. En sia lasta enketo pri dungado, la NDA diras, ke “inter la senlaboruloj, 73,8% deklaris, ke ili uzis siajn personajn rilatojn por trovi laboron”
Alia kerna punkto: la profesia formado de la junuloj. De jardekoj, la metilernejoj de la petrol-metioj troviĝas en la Nordo de la lando, en Boumerdès, Skikda aŭ Orano, kio plifortigas la senton de la “sudistoj” esti malestimataj. Diskriminacio kiu baziĝas sur la haŭtkoloro — la nigruloj suferas fortan rasismon en Alĝerio — kaj sur la historio: suspektataj ne esti “veraj naciistoj” dum la liberiga milito, la loĝantoj de la Sudo estas ankoraŭ devigitaj, kvindek jarojn post la sendependiĝo, senĉese aserti sian amon al la nacio.
Antaŭ unu jaro, la Sonatrach, la potenca ŝtata petrol-kompanio, starigis en Hassi Messaoud du metilernejojn por lutistoj kaj boristoj, kun cent naŭdek lokoj. Akvoguto en oceano. Finfine, la plej grava iniciato de la ŝtato por respondi al la postuloj de la junularo en la Sudo estas la malfermo de novaj polico-lernejoj en pluraj urboj. En aprilo 2013, okaze de konferenco en la universitato de Uargla kun la frapfrazo “La loka dungado, konkreta realaĵo”, la subkolonelo Mohamed Benaire, direktoro de la personaro ĉe la ĝenerala direkcio de la nacia sekureco (ĜDNS), anoncis “dek ses mil dungojn jare*”. “Oni volas laboron, kaj ĉio, kion ili proponas al ni, estas fariĝi policanoj!, kolere diras Tarek. Sincere dirite, estas naŭze!”
Neniu virino partoprenas en la matenaj kunvenoj ĉe Sedrata-kafejo. Neniu virino cetere sidiĝas ĉe kafeja teraso de la urbo. En Uargla eĉ pli ol aliloke, la stratoj apartenas nur al la viroj. “Mia amikino, mi scias, ke ŝi subtenas min. Sed mi ne povas imagi ŝin ĉi tie, kun ni, en la Sedrata. Ĉiuj kamaradoj ekrigardus ŝin tiel, kiel mi ne ŝatas.” Tufik provas pravigi sin: “Sed ne gravas, ni ĉeestas por ili.” Kiam la konversacio malvigliĝas, ili fumas. Almenaŭ du paketojn tage; tio estas minimuma buĝeto de 4000 dinaroj monate. “Por senlaboruloj, estas ja multo!” konfesas Abdelmalek, ridante.
Pierre DAUM