Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Rifuzo al la IMF kaj malabundo, la miriga koktelo de la ĉefministro Viktor Orbán

La nacikonservativismo ankriĝas en la hungara socio

Per kontraŭstaro al la Internacia Mon-Fonduso kaj al la eksterlandaj privataj grupoj, la hungara ĉefministro Viktor Orbán certigas al si fortan popularecon antaŭ la elektoj de la 6-a de aprilo. Liaj naciismaj pozicioj montriĝas harmoniaj kun porislama ekstremdekstro. Lia ekonomia malkonformismo miksita kun sociala konservativismo tre utilas al nova generacio de entreprenistoj proksimaj al la potenco.

OKAZE DE la memorfestado pri la ribelo de 1956 kontraŭ la Ruĝa Armeo, la 23-an de oktobro 2013 sur la Placo de la Herooj en Budapeŝto, la ĉefministro Viktor Orbán, flankata de soldatoj, pasiigis dekmilojn da simpatiantoj: “La batalo de la hungaroj por la libereco havis siajn heroojn, sed ankaŭ siajn perfidulojn. En ĉiuj niaj militoj por sendependeco ni estis venkitaj el eksterlando. Ni scias, ke ĉiam troviĝis personoj por helpi niajn malamikojn. [...] La komunistoj vendis Hungarujon kaj la hungaran popolon al la financistoj kaj al la internaciaj spekulistoj. Ni scias, ke ili ankoraŭ pretas vendi Hungarujon al la koloniigistoj. [...] Ni vidas, ke ili reorganiziĝas, ke ili denove kunligiĝas kontraŭ ni kun eksterlandanoj, ke ili denove semas la grajnojn de malamo, de malkonkordo kaj de perforto. [...] Ni devas pretigi niajn trupojn al batalo, kiel ni faris en la jaro 2010. Ni finos kion ni komencis en 1956. Se ni ne liberigas nin, ni estos neniam liberaj.”

La ĉefo de la Fidesz, enpotenciĝinta en 2010*, nomas malamikoj la hungarajn kaj eŭropajn liberalajn maldekstrulojn same kiel la multnaciajn konzernojn. La registaro nomas kiel pruvon la raporton Tavares, kiun la Eŭropa Parlamento adoptis en julio 2013 kaj kiu denuncas la malfortiĝon de la jurŝtato en la lando. Por la Fidesz temas pri preteksto por damaĝi la suverenecon de Hungarujo, laŭ instigo de la komercaj premgrupoj de Bruselo kaj de la Hungara Socialista Partio — la heredinto de la antaŭa Komunista Partio (Hungara Socialista Laborpartio), kiu fariĝis tre favora al la liberalismo. En rezolucio decidita lastan semajnon, la deputitoj taksas “neakceptebla”, ke la Eŭropa Parlamento “provas premi nian landon en la intereso de la grandaj privataj entreprenoj”. La rezolucio precizigas, ke Hungarujo, se ĝi volas malaltigi la prezon de energio por la familioj, ĝi estas devigata atenci la interesojn kaj la ekscesajn profitojn de pluraj grandaj eŭropaj societoj en situacio de monopolo.

* Vd G. M.Tamas, “Peur et désolation en Hongrie” [Timo kaj malespero en Hungarujo], Manière de voir, n-ro 134, “Nouveaux visages des extrêmas droites”, aprilo-majo 2014.
Miksaĵo de gaull-ismo kaj de reagan-ismo

SINJORO Orbán kolektas malamikojn. Kiel adepto de la unuarangeco de la politiko super la ekonomio kaj de la ŝtato super la merkatoj, krome dotita de aŭtoritateca koncepto de la potenco, li faris serion da ne ortodoksaj ekonomiaj disponoj: aplikado de esceptaj impostoj al tutaj branĉoj de la ekonomio regataj de la multnaciaj konzernoj (energio, bankoj, komunikado, granda distribuado), ŝtatigo de la privataj pensifondusoj kun pli ol 10 miliardoj da eŭroj, redukto de la sendependeco de la centra banko. Ĉio ĉi estas sakrilegio por la Eŭropa Unio. En sia parolado al la nacio, la 16-an de februaro 2014, la ĉefministro konfirmis: “Kiam ni enpotenciĝis, la milito inter la multnaciaj konzernoj kaj la konsumantoj, inter la bankoj kaj iliaj ŝuldantoj en eksterlandaj valutoj, inter la monopoloj kaj la familioj, estis jam okazanta. Ni perdis ĉe ĉiuj frontoj. Poste la fortrilato multe ŝanĝiĝis; ni gajnis plurajn raŭndojn, sed la batalo ne estas finita.”

Dum tiu ĉi lasta jaro de mandato, du unuarangaj bataloj estis sur la tagordo: kontraŭ la bankoj kaj kontraŭ la energi-entreprenoj. La ŝtato, senposedigita per la privatigoj en la jaro 1990, provas retrovi lokon en tiuj du sektoroj posedataj je proksimume 80 elcentoj de filioj de okcidenteŭropaj societoj. La registaro trudis al la energi-gigantoj — la germana E.ON, la itala Ente Nazionale Idocarburi (ENT), la francaj Electricité de France (EDF), GDF Suez, ktp — 20-elcentan malaltigon de la prezoj de gaso, de elektro kaj de urba hejtado por la mastrumoj ekde la komenco de la jaro 2013. Ĝi elmontras sian volon krei neprofitcelan sektoron sub ŝtata regado, kaj deziras eĉ prepari juran bazon por ilia ŝtatigo post la elektoj de la 6-a de aprilo de tiu ĉi jaro. Fine, ĝi provas ankaŭ igi la bankojn pagi la sekvojn de la ŝuldo en svisaj frankoj de centmiloj da familioj, kiuj estis subskribintaj “putrajn pruntojn” meze de la 2000-aj jaroj.

Ĉiukaze la disputo kun la Internacia Mon-Fonduso (IMF) plej bone montras ĝian strebon al nacia sendependeco. En la jaro 2010 la ĉefministro rifuzis la lastajn partojn de prunto de entute 20 miliardoj da eŭroj, kontraktita en oktobro 2008 kun la IMF, la Monda Banko kaj la Eŭropa Unio. Fine de longaj monatoj de intertraktado li rifuzis duan proponon fine de la jaro 2012. Retoriko suverenisma disvastiĝis per afiŝ-kampanjo tra la tuta lando: “Ne al malaltigo de la familiaj monhelpoj! Ne al malaltigo de la pensioj! Ni ne cedos al la IMF! Ni ne rezignos pri la sendependeco de Hungarujo!” Tio ne malhelpas la registaron praktiki politikon de malabundo per malaltigo de aliaj socialaj monhelpoj aŭ per malaltigoj de la buĝetoj de sano kaj edukado.

Liaj kontraŭuloj komparas s-ron Orbán jen kun la forpasinta venezuela prezidanto Hugo Chávez pro lia kontraŭliberalismo, jen kun s-ro Vladimir Putin pro ties aŭtoritatismo, jen al la mortinta rumana komunista gvidanto Nicolae Ceausescu pro lia personkulto. La ekonomikisto Zoltán Pogátsa pli racie vidas en la evolumodelo, kiun li sekvas, “miksaĵon de gaull-ismo kaj de reagan-ismo”.

Liaj ekonomiaj disponoj ne celas financi tion, kio restas de la socialŝtato: la ĉefministro proponas “eliri el la sakstrato, kiu estas la okcidenteŭropa prizorgoŝtato” profite al socio bazita sur la laboro. Tiel, la parlamento voĉdonis en julio 2012 por leĝo, kiu trudas al ricevantoj de sociala helpo laborojn de publika utilo. Tiu politiko praktikiĝas nome de reduktado de la publika deficito sub 3 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP), konforme al la eŭropa doktrino, kaj de la stabiligo de la ŝuldo je proksimume 80 elcentoj de la MEP. Ĉar, kvankam s-ro Orbán rifuzis novajn pruntojn de la IMF, li neniam pridubis la neceson repagi la ŝuldon.

La laŭgrada imposto pri enspezo estis anstataŭigita per unueca imposto de 16 elcentoj. La ministro pri ekonomio Mihály Varga celas eĉ redukti ĝin al 9 elcentoj en la jaro 2015.* La favoroj de la registaro iras unue al la mezaj klasoj, dum la malriĉeco ne ĉesas larĝiĝi: el loĝantaro de entute dek milionoj la nombro de personoj vivantaj sub la sojlo de malriĉeco (220 eŭroj monate) altiĝis de tri milionoj komence de la 2000-aj jaroj al kvar milionoj hodiaŭ, laŭ la sociologo Zsuzsa Ferge.

* Figyelö, Budapeŝto, 19-an de decembro 2014.

Malantaŭ la ŝirmo de nacia intereso konturiĝas nun iom post iom la novaj prebendoj profite al kelkaj fideluloj de la Fidesz: S-roj Lajos Simicska, Zsolt Nyerges kaj kelkaj grandaj entreprenistoj akaparas la plej sukajn publikajn merkatojn. Jen oligarĥio, kiu anstataŭis alian. Ĉi-foje ĝi apogas sin sur klientisma sistemo kiu evoluas sur ĉiuj niveloj de la socio kaj nutras sin per la timo kaj la indiferento. La socisciencisto Mária Vásárhelyi taksas ke la “orbanismo” aperigis renaskiĝon de la Homo kadaricus*, do reaperon de la submetiĝ-kondutoj kiuj superregis sub la komunista gvidanto János Kádár, unua sekretario de la Hungara Komunista Partio de 1956 ĝis 1988.

* Elet és Irodalom, Budapeŝto, 20-an de decembro 2013.

Laŭ la dokumentfilmo Milito kontraŭ la nacio, prezentita plurfoje en la publika televido Duna Televízió, Hungarujo estas praktike en sieĝostato. En ĝi troviĝas seriozaj analizoj pri la glitado de la naciaj riĉaĵoj de la publika sektoro al la internacia privata sfero, miksitaj kun plej dubindaj eldiroj pri la avido de la grandaj potenclandoj. Ĝia reĝisoro István Jelenczki klarigas, ke li konceptis tiun filmon reage al la interveno de la IMF en la jaro 2008: “Mi opiniis, ke la prunto de la IMF praktike forvendas nian nacian trezoron kaj ke venis la momento por fari filmon kiu informos la hungarojn pri la milito farata de jarcentoj pri tiu trezoro.”*

* Magyar Hirlap, Budapeŝto, 3-an de majo 2012.
La maldekstro taksata tro kosmopolita

SOCIOLOGO ĈE la instituto pri sociaj esploradoj Tárki, Endre Sik analizas tiun antaŭjuĝon: “La loĝantaro ĉiam konsideris ke ĝi estis koloniigita kaj ekspluatata: de la turkoj, de la germanoj, de la rusoj, kaj nun de la Eŭropa Unio. En la politiko ĉiam ekzistis emo konsideri al eksterlandanojn kiel instigantojn de internacia konspiro. Ĉar la publika opinio emas pensi en nocioj de komploto. [...] Ĉio ĉi estas parto de ĝenerala komplekso, kaj la judoj, la ciganoj aŭ la Eŭropa Unio estas ĉiuj eblaj propekaj kaproj. La politikistoj ludas alterne iun aŭ alian el tiuj kartoj”, klarigas li. Por la usona historiisto William M.Johnston, “ilia kapablo revi faris la hungarojn popolo de lastaj gardostarantoj, ĉiam pretaj defendi Hungarujon kiel escepton inter la nacioj”.*

* Citita de Paul Lendvai, Hungary: Between Democracy and Authoritarianism, Columbia University Press, Novjorko, 2012.

Kvankam la ĉefministro koncedas, ke nenia komploto estis kovita kontraŭ li, li tamen asertas ke li fiaskigis “puĉon” danke al mobilizado de centmiloj da homoj komence de la jaro 2012. Tiu “pacmarŝo” kunvenigis al Budapeŝto liajn adeptojn el la tuta lando, kaj eĉ el iuj provincoj de la iama reĝlando situantaj hodiaŭ en Rumanujo aŭ en Slovakujo, kie hungaraj malplimultoj povis akiri pasportojn de sia origina lando.* “Ni ne estos kolonio!”, “Eŭropa Unio = Sovetunio”, ili skandis por defendi sian novan konstitucion, kiu ekvalidis la 1-an de januaro 2012. La limigoj, kiujn la nova teksto faras al la konstitucia kortumo, al la aŭtoritato de la juĝistoj kaj al la sendependeco de la centra banko, igis la eksterlandan gazetaron denunci aŭtoritatan forflankiĝon, dum la Eŭropa Komisiono, per komenco de proceso pro rompo de la eŭropa juro, atingis plurajn modifojn.

* Vd Laurent Geslin kaj Sébastien Gobert, “Voyage aux marges de Schengen, Le Monde diplomatique, aprilo 2013.

Tiam trairis la lokan kaj la internacian gazetaron onidiro de demisio de la ĉefministro. Tiu momento de malcerteco kuraĝigis la ĉefon de la socialista opozicio, s-ron Attila Mesterházy, aserti ke s-ro Orbán — elektita du jarojn antaŭe per absoluta plimulto de la voĉoj (52 elcentoj) — devas forlasi sian postenon. La tezo de provo de malstabiligo estis subtenata en verko kiu, ĉe sia apero en somero 2012, ĝuis dum pluraj semajnoj grandan reklamkampanjon per grandaj afiŝoj en la metrotuneloj. La titolo, Kiu atakas Hungarujon kaj kial?, estas klara, same la bildo sur la kovrilpaĝo: ĉasaviadiloj surflugantaj la basenon de Karpatoj, la rifuĝejon de la hungara popolo.* Laŭ la aŭtoroj, la provo de malstabiligo estis farita samtempe de hungaraj kaj usonaj diplomatoj kaj politikistoj, de intelektuloj de la liberala maldekstro kaj de la IMF.

* Zárug Péter Farkas, Lentner Csaba kaj Tóth Gy Lásló, Kik támadják Magyarországot és miért?, Kairosz Kiadó, Budapeŝto, 2012.

Ĉar la maldekstro ne sukcesis ĉirkaŭdigi la konservativan revolucion sturme traktatan de la Fidesz ekde ties enpotenciĝo, ĝi plurfoje turnis sin al Bruselo. Laŭ la registaro, ĝi pruvis sian perfidon rifuĝante en la kolumnojn de la eksterlanda gazetaro. Laŭ malnova socipolitika dispartiĝo, la naciismo kaj eĉ la patriotismo restas la terenoj de la dekstrularo, dum la maldekstro estas laŭdire kosmopolita. “La maldekstro provas ŝajni ne tro “internaciisma”, sed ĝi ne sukcesas”, konfidas Sik.

La eksterlanda malamiko alprenas ofte la trajtojn de s-ro George Soros. La usona miliardulo kaj homamanto, hungardevena judo, fariĝis preferata celo de atakoj de la porregistara gazetaro, kaj eĉ ankoraŭ pli de tiu de la ekstremdekstro. Fine de la 1980-aj jaroj, tiu apostolo de la “malfermita socio”* kontribuis al la apero de demokratiaj movadoj, interalie de la Federacio de junaj demokratoj (Fidesz), embrio de la partio hodiaŭ en la potenco. Tri personoj de la unua vico, s-ro Orbán, s-ro László Kövér (la nuna prezidanto de la parlamento) kaj s-ro István Stumpf, membro de la konstitucia kortumo, siatempe ricevis stipendiojn de lia fondaĵo. S-ro Soros nun apogas iliajn kontraŭulojn. Lia reto, la Open Society Foundations, subtenas kiom ĝi povas multnombrajn neregistarajn organizaĵojn (NRO) lokajn, progresemajn aŭ liberalajn, kiuj provizas la kontraŭulojn de s-ro Orbán per kritikaj raportoj kaj kontribuas al estigo de la internacia bildo de Hungarujo. La usona pensfabriko Center for American Progress, al kiu li estas proksima, financas ankaŭ la Haza és Haladas (“Patrujo kaj progreso”), la “startigejo” de la kontraŭ-Orbán-a kandidato, s-ro Gordon Bajnai. La semajnulo de la dekstra centro Héti Válssz taksas ke, en la jaro 2012, 1,7 milionoj da eŭroj estis pagitaj al tiuj kontraŭuloj.

* La reto Open Society Foundations, kreita de s-ro Soros, havas sian nomon laŭ la verko de Karl Popper La société ouverte et ses ennemis [La malfermita socio kaj ĝiaj malamikoj], Seuil, Parizo, 1979 (1-a eld.: 1945).
Suspekto al la Okcidento

LA EKSTERLANDAJ kritikantoj de la ĉefministro elmetis sin al la kritikoj de liaj adeptoj en la lando. Tro ofte la internacia gazetaro denuncis lian politikon bloke, sen demandi pri tio, kion la hungaroj amase rifuzis, kiam ili elektis lin: “La nekompetenton, la internajn kverelojn kaj la korupton de la antaŭaj socialistaj registaroj”, laŭ la sintezo de la hungardevena aŭstra ĵurnalisto Paul Lendvai, tamen malmulte favora al la nuna registaro. Per tio, ke ili resendas al Hungarujo ne tre flatan bildon, tiun de periferia lando kondamnita al orienta despoteco kaj al barbareco, la elitoj de la okcidenta Eŭropo fortigas ĝiajn kompleksojn, ĝiajn tendencojn je paranojo kaj je izoliĝemo.

La rompiĝema socialista-liberala koalicio gvidata de la eksaj ĉefministroj Ferenc Gyurcsány kaj Bajnai ne sukcesas forgesigi siajn pasintajn malsukcesojn, dum la malgranda Ekologiista Partio (7,5 elcentoj de la voĉoj en 2010) rifuzas ĉian aliancon kaj riskas sian parlamentan transvivon per sia kampanjo kontraŭ la korupto. Ĉe la alia fino de la spektro, la ekstremdekstra partio Jobbik (16,7 elcentoj en 2010) [Vidu pri la rezultoj de la ĵusaj ĉi-jaraj elektoj sube], strangolata de la suverenisma retoriko de Fidesz, ne plu gajnis terenon post sia eniro en la parlamento en 2010 (vidu Corentin Léotard: Ekstremdekstro kiu ne abomenas la islamon).

La ĝenerala suspekto al la Okcidento ankoraŭ kreskis kun la entuziasmo, per kiu la okcidentaj komunikiloj salutis la alvenon sur la politikan scenejon, fine de 2012, de konkuranto de s-ro Orbán: la eksa teĥnokrata ĉefministro Bajnai. Ĉar, kvankam la impresaj makroekonomiaj rezultoj, kiujn tiu aferisto atingis dum sia mallonga ĉeesto en la potenco — de aprilo 2009 ĝis majo 2010 —, postlasis elstare bonan memoron en Bruselo kaj en Vaŝingtono, la nostalgio montriĝas multe malpli vigla ĉe la bordo de Danubo.

Certe, s-ro Bajnai reduktis la publikan deficiton al 4 elcentoj de la MEP en 2010, kontraŭ 9 elcentoj en 2006. Sed li sukcesis tion per politiko de malabundo, kian la lando ne spertis post 1995: malaltigoj de la socialaj elspezoj, nuligo de la dektria monato por la pensiuloj kaj dungitoj, nealtigo de la salajroj por publikaj oficistoj, altigo de la aĝo por pensiiĝi (de 62 al 65 jaroj) kaj altigo de la aldonvalora imposto (AVI), de 20 al 25 elcentoj — kaj nun 27 elcentoj; tiu kvoto de nerekta imposto fariĝis sub la registaro de Orbán la plej alta de Eŭropo. La forinto estis pro tio tre aprezata; la mastrumado de la krizo estis taksata admirinda. Oni kontrastis ĝin al tiu de Grekujo, taksata ribelema kaj senrespondeca: “En Hungarujo, eblaj lecionoj por Grekujo”, titolis la New York Times.* La Eŭropa Unio, la usona prezidanto Barack Obama kaj la IMF gratulis la junan entrepreniston, kiu tiam rifuzis konsideri sin politikisto, ĉar, asertis li, lia mastrumado de la krizo estis la sole ebla.

* Judy Dempsey, “In Hungary , potencial lessons for Greece”, The New York Times, 19-a de februaro 2010.

Per tio malfermiĝis larĝa vojo, kiun s-ro Orbán ne hezitis iri — kaj kiu ne baldaŭ fermiĝos. Ĉar, kvar jarojn poste, ĉio okazas kvazaŭ la hungaroj havus nur la elekton inter teĥnokrata mastrumado favora al la interesoj de la multnaciaj konzernoj kaj retiriĝo en naciismon.

Corentin LÉOTARD.

Johano PETIK: Raporto pri la elektoj okazintaj la 6-an de aprilo 2014 en Hungarujo

Invitita de membroj de la Monda Asembleo Socia (MAS) prezenti raporton pri la parlamentaj balotoj, okazintaj la 6-an de aprilo ĉi-jare en Hungarujo, mi provas koncize resumi iliajn rezultojn.

La hungaraj voĉdonantoj ĉi-jare povis elekti el la sortimento de ne malpli ol 18 partioj kaj partiaj aliancoj. El inter ili parlamentajn sidejojn ricevis 4 partioj (kaj partiaj aliancoj):

1-e la alianco el la dekstraj Fidesz kaj kristan-demokrata KDNP (45 elcentoj de la voĉoj),

2-e la “maldekstra” alianco, konsistinta el la ĉekapa Hungara Socialisma Partio (MSZP) kun tri aliancitaj, relative novaj partiaj formiĝoj (25 elcentoj),

3-e la ekstreme dekstra Jobbik (20 elcentoj) kaj

4-e LMP (dekstra partio de politikaj karieristoj, 5 elcentoj).

La kvar gajnintaj partioj akiris la plimulton (95 elcentojn) de la voĉoj, la plej multon el ili akiris (kiel ĉe la antaŭaj voĉdonadoj, en 2010) la alianco kun Fidesz ĉekape (kun la rilatumoj de 45, 25, 20 resp. 5 elcentoj). La sola komunista partio en Hungarujo (Hungara Laborista Partio, kies antaŭa nomo estis Hungara Komunista Partio), kandidatiĝinta kun tutlanda partia listo, atingis ne pli ol 0,58-elcenton de la voĉoj.

Kiel komenti la rezultojn de la balotoj? La pritaksoj de la rezultoj ŝajnas pli subjektivaj ol objektivaj kaj sobraj. La prezidanto de Fidesz, V. Orbán, ege fieriĝinta pri la sukceso de sia partio, tuj post la proklamo de la rezultoj parolis pri “neniam antaŭe spertita unueco de la hungararo”, kvankam ĉi-aprile voĉdonis ne pli ol 61 elcentoj de la elektorajtaj civitanoj, kaj la 2-miliona tendaro, voĉdoninta por lia partio, egalas apenaŭ pli ol kvaronon de la maksimume akireblaj voĉoj. [...] Interesa kaj eble eĉ konsterna por multaj analizantoj povas esti tiu detalo ke, dum la gvidantoj de partioj kun balota rezulto nur de ĉ. 40 elcentoj, en aliaj landoj oftakaze abdikas, V. Orbán ne nur ne parolas pri abdiko, sed eĉ (rezulte de manipulado, dum lia lasta parlamenta mandato, de la prielektaj leĝoj) fanfaronas pri dutriona plimulto en la parlamento. (Mi rimarkas, ke kvankam en la rondoj de MSZP la demando de la abdiko estis ne nur lanĉita, sed eĉ postulita, la prezidanto, A. Mesterházy (Meŝterhazi) rifuzas eĉ la ideon de abdiko.)

Miri pri ĉi tia sukceso de Fidesz oni povus maksimume en la fono de la ĝenerala malamo, akompananta la regadon de Fidesz kaj resp. aliaj dekstraj partioj, ĉar alirilate s-ro Orbán nun rikoltis la fruktojn de tiu pli ol 10 jarojn longa laboro, kiun liaj homoj investis por elforĝi tutlandan retaron da apogantoj (s-ro Orbán mem publike malkaŝis, ke ilia nombro estas 100 mil...), la amas-komunikiloj dum la tuta lastaregado de Fidesz senĉese fanfaronis pri la “fierindaj atingaĵoj de la registaro de ĉefministro Orbán” (reduktado de la prezo de diversaj publikaj servoj, hipokrita “liberecbatalo” kontraŭ la instancoj de EU, bankoj k.s.). Se al ĉio ĉi ni aldonas la energian agadon, ege aplomban retorikon de tiu “gvidanto”, oni povas diri, ke per la balotoj la popolo atingis tion, kion ĝi efektive atendis...

Por mi mirinda estis unuavice tio, ke en la prielektaj artikoloj en la centra organo de la kompartio Gy. Thürmer plukis kordon ne nur ne lamentan, sed eĉ fieran, kvankam servi kiel bazo por fiereco povus sole tio, ke la nombro de la voĉoj por la partio nun kvinobliĝis. Ŝajnas, ke ankaŭ lin tiu malesperiga fakto samtempe ne tre ĝenas, ke tiu rilatumo (0,58 elcentoj ...) eĉ nun estas je eksterordinara distanco de la deviga minimuma sojlo de 5 elcentoj (necesa por rajti partopreni en la laboro de la hungara parlamento). Sed la analizo de la laboro de tiu partio bezonus apartan ĉapitron.

Johano PETIK.