Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
APERINTA en la jaro 1966, “Islamo kaj kapitalismo”, de la fama orientsciencisto Maxime Rodinson, aŭtoro, interalie, de biografio de la profeto Mahometo[1], estis ankoraŭ neniam reeldonita.[2] Tiu verko pritraktas problemojn de brulanta aktualeco: kiaj rilatoj ekzistas inter islamo, ekonomia disvolvado kaj kapitalismo en la islama mondo? Kial tiuj socioj estas “postrestintaj” aŭ “subevoluintaj”? Ĉu la islamo malhelpas socialajn disponojn, eĉ la socialismon? Rifuzante la ideon, laŭ kiu ekzistas reguloj propraj al tiuj landoj, radikale malsamaj ol tiuj kiuj regas la Okcidenton, aŭ laŭ kiu tiu “komplika Oriento” prilumas sin per interpretado de la suraoj de Korano, Rodinson preferas por sia analizo uzi la socisciencojn kaj preni kiel ruĝan fadenon ne dogman marksisman pensadon. Ni aperigas ĉi tie eltiraĵon de la antaŭparolo al tiu nova eldono.
MAXIME RODINSON analizas tre precize ne nur la rilatojn inter islamo kaj kapitalismo, sed ankaŭ inter socialismo kaj islamo. Ĉu tiu lasta estas favora al divido de la riĉaĵoj? La demando ŝajnas hodiaŭ esti stranga, ĉar la perspektivoj de revolucio ŝajnas tiom malproksimaj, por ne diri utopiaj, kaj la islamo ŝajnas esti tiom malproksima de ĉia radikala sociala ambicio. Ĝi ne estis tia, kiam tiu ĉi libro aperis.
Ni estis tiam ĵus antaŭ la milito de junio 1967, kaj la revolucia araba naciismo, enkorpigita de la egiptuja prezidanto Gamal Abdel Nasser estis ĉe sia apogeo. Naserismo, baasismo, araba socialismo, komunismo: sub tiuj diversaj nomoj la pli aŭ malpli radikala maldekstro dominis la ideologian scenejon. Oficiroj, intelektuloj, ĵurnalistoj, oficistoj, urbaj mezaj klasoj arde identigis sin kun tio, kvankam ili interdisputis kaj eĉ intermortigis sin pri tiu aŭ alia interpreto de la doktrino. Eksperimentoj de revolucia transformado okazis en Egiptujo, en Alĝerio, en Sirio, en Irako, en Sud-Jemeno; la monarĥioj ŝajnis esti forbalaotaj de revolucia ondo.
Krom esti aŭtoritatecaj — la “burĝa demokratio” estis definitive kondamnita —, ĉiuj ĉi reĝimoj ligis neŝanceleblan deziron solidigi la nacian sendependecon kaj definitive forlasi la eraon de eksterlanda dominado kun volo transformi la socion. Ili komencis realigi kamparan reformon kaj impulsis ekonomian disvolvadon, precipe de la peza industrio, bazita sur la centra rolo de la ŝtato. Ili faris rezolutan politikon de sociala redistribuado, de edukado kaj de sano por ĉiuj. En la tuta tria mondo tiam “la etoso estis ruĝa”; estis la tempo de radikalaj ŝanĝoj kaj, de la latinamerika gerilo inspirita de Fidel Castro tra tiuj de suda Afriko ĝis la “liberigitaj zonoj” de Hindoĉinio la revoluciaj fortoj promesis belan socialisman estontecon kaj eĉ komunisman.
En la araba mondo, por pravigi siajn revoluciajn ŝanĝojn ĉe loĝantaroj restintaj profunde religi-kredemaj kaj plejmulte kampkulturaj, la registaroj devis mobilizi la resursojn de la islamo. Kiel Rodinson rimarkigas, “kion ebligas la fideleco de la amasoj je la tradicia religio kiel faktoroj de nacieca identiĝo, tio estas la demagogia uzado (striktasenca) de la islama slogano, de la prestiĝo de la islamo kiel flago por kovri pli aŭ malpli socialismajn decidojn, kiuj devenis el aliaj fontoj.”
TIU IDEOLOGIA hegemonio de la socialismo aŭ de ĝiaj interpretoj devigis eĉ organizaĵojn, kiuj troviĝis tute ekster ĉia revolucia perspektivo, nomi siajn celojn “islama socialismo”. Unu el la tiamaj furorlibroj verkita de gvidanto de la siriaj Islamaj Fratoj, Mustafa Al-Sibai, havis la titolon La socialismo de la islamo. Dio, skribas la aŭtoro, “preskribis la kunlaboradon kaj la solidarecon en ĉiaj formoj. [...] La Profeto starigis la institucion de sociala solidareco en ĝia plena senco.” Kaj li konkludas: “La principo de sociala solidareco en la islama socialismo estas unu el la karakterizaj ecoj kiuj distingas tiun ĉi humanisman kaj moralan socialismon el inter tiom da socialismoj, kiujn ni hodiaŭ konas. Se ĝi aplikiĝus, nia socio estus ideala kaj nenia alia proksimiĝus al ĝia leviĝo.” Kion li ne diras, estas kiel li volas atingi tiun idealon, nek kial tiuj principoj ne estis realigitaj.
Tiu retoriko ne surprizas Rodinson-on. “Iuj tendencoj de la islamo planis drastajn limigojn al la rajto je proprieto, en la formo de trudita limigo de la riĉaĵoj”, kaj la fonto de tiuj postuloj povas troviĝi en iu aŭ alia teksto, “en la religia ideo, ke la havaĵoj de tiu ĉi mondo logas for de Dio, ke ili elmetas al peko”.
Ĉu tio signifas, ke la adeptoj de la socialismo povas uzi la religion same kiel la fortoj de la reakcio? Ne, respondas Rodinson: “La reakciaj interpretantoj povas uzi la tutan pasintan patriotismon, la pezon de jarcentoj da interpretado en la tradicia senco, la prestiĝon de tiuj interpretoj, la kutimon ligi ilin al la proklamata kaj afiŝita religio pro kialoj tute ne religiaj.” Kaj li insistas pri la plej ofte konservativa karaktero de la religiuloj, karaktero kiu poste fortiĝis kun la kreskanta pezo de Saud-Arabio kaj la “vaĥabigo” de la islamo.
PER INTERPRETO aparte reakcia de la religiaj preskriboj, per la eksportado, danke al la orpluvo pro la petrolo, de miliardoj da dolaroj kaj de dekmiloj da predikistoj tra la mondo, la saud-arabia reĝlando trudis internaciskale sian rigorisman vidon, kiu kunligas la defendon de reakciaj principoj, speciale por la virinoj, aliĝon al la novliberala ekonomio kaj ankriĝon en la okcidenta tendaro. Ĉu necesas memorigi la strategian aliancon inter Usono, Saud-Arabio kaj la islamistaj grupoj en almenaŭ du okazoj: la batalo kontraŭ la naserismo en la 1960-aj jaroj kaj la helpo al la afganaj ribeluloj en la 1980-aj jaroj?
Rodinson konkludas el tio, ke la historia sperto kiel lia analizo “ne kuraĝigas vidi, en la nuna epoko, en la islama religio faktoron kapablan mobilizi la amasojn por ekonomia konstruado, speciale kiam tiu ĉi montriĝas necese revolucia, ema detrui la establitajn strukturojn.”
Alain GRESH.