Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Publika debato ĉiam pli frakciiĝinta

Partieca frenezeco en la amaskomunikiloj de Usono

Antaŭ dudek jaroj, usonano, kiu ŝaltis sian televidilon reveninte de la laborejo, povis elekti el tri preskaŭ identaj novaĵelsendoj. De tiam, la gamo plilarĝiĝis. Hodiaŭ, televidspektantoj estas elmetataj al radikale malsamaj analizoj de aktualaĵoj laŭ tio, ĉu ili elektas la konservativan Fox News aŭ la liberalan MSNBC. Kian efikon havas ĉi tio sur la politika vivo?

En februaro 2014, prezidanton Barack Obama intervjuis William (Bill) O’Reilly, la prezentisto de programo pri politikaj aferoj ĉe la ekstreme konservativa televidoĉeno Fox News. O’Reilly uzis la okazon por ripeti akuzon popularan ĉe sia spektantaro, nome ke la Blanka Domo mensogis pri sanga atako kontraŭ la usona ambasadejo en Bengazi, Libio en septembro 2012: “Viaj malŝatantoj kredas ke vi ne informis la mondon ke tio estis terorista atenco ĉar via kampanjo ne volas ke la publiko sciu tion. Jen kion ili kredas.” La prezidanto respondis: “Kaj ili kredas tion ĉar sinjoroj kiel vi tion diradas al ili.

Ĉi tiu nelonga interŝanĝo ilustras la potencon de la malkaŝe partiecaj amaskomunikiloj en Usono, potenco kiu ŝajne devigis s-ron Obama prezenti sin por pridemandado de novkonservativa aktivulo. Sed ĝi ankaŭ atestas pri la influo de la amaskomunikiloj sur la publika opinio. Ili fariĝis “la plej laŭta voĉo en la domo”* aŭ, laŭ la esploristoj Jeffrey M.Berry kaj Sarah Sobieraj, “industrio de skandaliĝo”* kiu eksmodigis la regulojn de ĝentileco kiuj iam regis publikajn debatojn. Por senkreditigi la oponanton, ĉiaj taktikoj estas permesataj. Unu el la plej popularaj estas mencio pri naziismo. En la televidoĉeno MSNBC, tendence socialdemokrata kaj furioza kontraŭanto de Fox News, Edward (“Ed”) Schultz diris, ke “se oni spektas [la konservativan ĵurnaliston Rush] Limbaugh kun la sono malŝaltita, li similas al Adolf Hitler” (la 2an de marto 2009). Kaj kiam Al Gore faris rondviziton de usonaj lernejoj por eduki la infanojn pri la protekto de la medio, la Fox News prezentisto Glenn Beck opiniis ke tio rememorigis la mondon “pri la epoko de la Hitlera Junularo” (la 5an de marto 2010).

* Gabriel Sherman, The Loudest Voice in the Room, Random House, Nov-Jorko, 2014.
* Jeffrey M.Berry kaj Sarah Sobieraj, The Outrage Industry: Political Opinion Media and the New Incivility, Oxford University Press, Nov-Jorko, 2014.
CNN, pli neŭtrala, regresas

Ĉi tia troa retoriko ankaŭ invadas la radio-ondojn. Unu ekzemplo inter multaj estas la elsendo de Rush Limbaugh — la plej aŭskultata en Usono — kiu en februaro 2012 furiozis kontraŭ studento kiu argumentis ke la kosto de kontraŭkoncipado devus esti kovrita de sanasekuro: “Ŝi tiom seksumas, ke ŝi ne povas pagi la koston de la kontraŭkoncipado. Ŝi volas ke vi kaj mi kaj la impostpagantoj pagu al ŝi por seksumi. Kion tio faras el ni? Prostituistoj!

Ĉu la partiecaj amaskomunikiloj kaj iliaj “laŭtaj voĉoj” akcelas la politikan fragmentiĝon, aŭ ĉu ili nur integrigas ĝin en sian eldonan strategion? Ĉiaokaze, la fenomeno ne estas nova. Ĝi superregis publikajn debatojn en Usono de la fruaj jaroj de la deknaŭa jarcento ĝis la unua duono de la dudeka, kaj tiam regresis. La pliigitaj enspezoj de ĵurnaloj el reklamado, kaj la kreskanta potenco de la streĉe reguligita aŭdvida sektoro, superregata de la tri grandaj naciaj televidoĉenoj, ABC, CBS kaj NBC, efektive trudis pli neŭtralan tonon kaj la superecon de faktoj super la prezentado de opinioj. Oni juĝis ke la mito de ĵurnalisma objektiveco maksimumigos la spektantaron, kaj tial ĉia ŝajno de partieca polemiko estis malpermesata.

Sed, en la 1980-aj jaroj, la disvastiĝo de kablotelevidaj kanaloj ĉesigis ĉi tiun paŭzon. La proporcio de usonaj familioj kun kablotelevido kreskis de nur 8% en 1970 al 50% en 1989 kaj 85% en 2004*. Laŭpaŝe, la limigitan elekton de haveblaj programoj en radio kaj televido anstataŭis preskaŭ senlima provizo de bildoj — unue danke al kablotelevido, poste al satelitoj, kaj fine al Interreto.

* Markus Prior, Post-Broadcast Democracy: How Media Choice Increases Inequality in Political Involvement and Polarizes Elections, Cambridge University Press, Nov-Jorko, 2007.

La publika konduto ŝanĝiĝis. Antaŭe, pro la manko de pli allogaj programoj, televidspektantoj ne estis tre politike konsciigitaj kaj spektis la tuton de la vesperaj novaĵoj. En medio kiu varbis ilin de ĉiuj flankoj, ili sekve ŝanĝis al distraj programoj. Novaĵamantoj estis malplimulto kaj plejparte konsistis el politike engaĝiĝintaj civitanoj kiuj postulis ideologian trakton de aktualaĵoj. Cetere, en 1987 la registaro de Ronald Reagan eliminis la “fairness doctrine” (la doktrinon de senpartieco) kiu postulis ke elsendistoj elsendu kontrastajn vidpunktojn pri polemikaj aferoj laŭ ekvilibra maniero. La multiĝantaj amaskomunikilaj kompanioj, kaj la kreskanta postulado pri profitoj, faris la ceteron. La “niĉaj” aktivuloj, precipe la dekstremuloj, allogis investantojn kaj garantiis al ili altan rentumon. Kaj la partieco de radioelsendoj en la 1980-aj jaroj disvastiĝis al televido dum la sekvinta jardeko kaj poste invadis la Reton. Hodiaŭ, radioelsendoj senĉese ripetantaj la novkonservativisman ortodoksecon estas preskaŭ forviŝintaj la programojn de la maldekstrularo. La firmao Clear Channel Communications havas efektivan monopolon pri parolaj programoj en radio, precipe tiuj de pajacoj kiel Rush Limbaugh kaj Sean Hannity (kiu ankaŭ aperas en Fox News) kaj kiuj allogas ĉiusemajnan aŭskultantaron de po proksimume dek kvin milionoj.

Ĉe kablotelevido, novaĵprogramojn superregas Fox News, la kreaĵo de Rupert Murdoch kaj lia News Corporation. Direktata per fera mano de Roger Ailes ekde ĝia lanĉo en 1995, la televidoĉeno estas la hejmo de kelkaj el la plej popularaj televidoforumoj en la lando, interalie tiuj de Bill O’Reilly (tri milionoj da spektantoj ĉiunokte). La dua plej spektata kanalo kablotelevide, MSNBC, estas la rezulto de partnereco inter Mikrosofto (kiu vendis siajn akciojn en 2012) kaj NBC Corporation, posedata tiutempe de General Electric. Lanĉita en 1996, dum la 2000-aj jaroj ĝi kreis al si reputacion “maldekstreman” kontraste kun Fox. Ĝiaj televidoforumoj — kiel la Rachel Maddow Show (unu miliono da spektantoj) kaj Hardball With Chris Matthews (sep cent kvindek mil) — allogas multe malpli da spektantoj ol la forumoj de ĝia konkurencanto. CNN, malpli malkaŝe partieca, elsendas malmultajn debatojn sed preferas ĵusajn novaĵojn kaj dokumentfilmojn.

En la Reto, la merkato de opinioj estas dividita inter retejoj modere maldekstrismaj kiel The Huffington Post (aĉetita de la kompanio AOL en 2011), Daily Kos kaj Talking Points Memo, kaj amaso da konservativismaj blogoj, inter ili kelkaj ekstremismaj, kiel The Drudge Report, Michelle Malkin kaj Hot Air. Kun proksimume du milionoj da paĝvidoj ĉiutage, ili ankoraŭ tute ne estas tiel popularaj kiel kablotelevido kaj radio.

Kiom da pafforto havas ĉi tiuj forĝistoj de la publika opinio? Laŭ Berry kaj Sobieraj, ilia kolektiva publiko ĉiutage estas proksimume kvardek sep milionoj, sed la sama individuo povas viziti pli ol unu fonton. Aliaj observantoj, kiel Markus Prior, argumentas ke la konsumantoj de la amaskomunikiloj de opinioj estas multe malpli multnombraj ol tiuj de la grandaj senkablaj televidoĉenoj: ĉiu el la vesperaj novaĵelsendoj de ABC, CBS kaj NBC tiras publikon duoble pli multan ol tiu de The O’Reilly Factor, la plej populara kablotelevida programo. Eĉ la ĉiunoktaj novaĵelsendoj de la malgranda publika elsendanto PBS allogas pli da spektantoj (du milionoj kvarcent mil) ol la plimulto de kablotelevidaj programoj.

Ĉe la publiko de la amaskomunikilaj aktivuloj kreskas frakciiĝo. Esploro eldonita en 2012 de la Pew Research Center montras ke spektantoj de Hannity kaj O’Reilly ĉe Fox News emas difini sin kiel konservativajn duoble pli ol la mezuma usonano (78% kaj 69% respektive, kompare kun 35% de usonanoj ĝenerale). Ĉe MSNBC, 57% de la spektantaro por la programo de Maddow estis maldekstremaj kompare kun nur 22% de la entuta loĝantaro.

Samtempe, la politikaj pozicioj de voĉdonantoj tra la tuta lando malmoliĝis. La distingo inter “progresemaj Respublikanoj” kaj “konservativaj Demokratoj” fariĝis pli klara dum ankoraŭ kreskas la diverĝo inter voĉdonantoj religiemaj kaj nereligiemaj, inter loĝantoj de la profunda Sudo kaj de la Orienta Marbordo ktp*.

* Alan I. Abramowitz, The Polarized Public: Why American Government Is So Dysfunctional, Pearson, Londono, 2013.

La amaskomunikiloj de opinio sendube estis sekvintoj de ĉi tiu evoluo kaj ne ĝiaj antaŭuloj. Ili ne radikaligis usonanojn sed male ebligis, ke la plej politike konscia parto el ili konfirmu sian mondkoncepton. Tio ne nur estas nutrata de ideologie kalibritaj produktoj de la amaskomunikiloj: esploro pri sintenoj rilate al la televida dramserio Dallas en la 1980aj jaroj montris, ke la interpreto de ĉiu epizodo grave malsamis laŭ la kulturaj kaj politikaj antaŭsupozoj de la spektantoj*

* Tamar Liebes kaj Elihu Katz, The Export of Meaning: Cross-Cultural Readings of “Dallas”, Polity, Kembriĝo (Anglio), 1994.

Pli lastatempe, la politikaj sciencistoj Kevin Arceneaux kaj Martin Johnson elmetis subjektojn kun vidpunktoj dekstremaj kaj maldekstremaj al kelkaj fontoj de novaĵoj pri afero rilate al la registaro de prezidanto Obama. Ili konkludis, ke la ĉefaj novaĵelsendaj televidoĉenoj estigis la samajn frakciajn efikojn kiel la ekstremaj komentistoj de la kablotelevidaj kanaloj.*. Alivorte, spektantoj perceptas novaĵerojn tiel, kiel ili kutimiĝis percepti ilin, senkonsidere pri tio, ĉu la ero estas komunikata laŭ neŭtrala aŭ tendenca maniero.

* Kevin Arceneaux, ‘Why you shouldn’t blame polarization on partisan news’, The Washington Post, la 4a de februaro 2014.
Kaldronoj de fantaziaj ideoj

Sed la partiecaj amaskomunikiloj ne simple tenas spegulon antaŭ siaj klientoj: ili instigas al ili reformuli siajn ideojn per lingvaĵo pli amara kaj senbrida. Estas en ĉi tiu intensiga efiko ke ilia potenco troviĝas. Berry kaj Sobieraj dokumentis la inundon da insultoj kaj sarkasmoj kaj la malpuraj aŭ “ideologie ekstremaj” terminoj uzataj por karakterizi la politikan malamikon.

Iliaj esploroj ne nur montras, ke konservativuloj esprimas sin pli malmodere ol siaj maldekstrulaj oponantoj, sed ke ili ankaŭ estas malpli malvolaj fari kampanjojn de falsa propagando. Post la balotadoj de 2010, estis 31% pli probable ke spektantoj de Fox News kredus, ke prezidanto Obama ne naskiĝis en Usono, ol spektantoj de aliaj ĉenoj*.

* David Brock, Ari Rabin-Havt kaj Media Matters for America, The Fox Effect: How Roger Ailes Turned a Network Into a Propaganda Machine, Anchor Books, Nov-Jorko, 2012.

Pri la arto de sistemeca kalumnio, la zelotoj de la amaskomunikiloj servas kiel la avangardo. Ilia rolo ne estas transformi moderulojn en ekstremistojn, sed persvadi la ekstremistojn ke iliaj kredoj estas validaj kaj tiel fari ilin eĉ pli ekstremaj*. Ĉi tiuj lojalaj kaj tre akceptemaj konsumantoj — kiujn la politika klaso aparte dorlotas — poste citas siajn preferatajn fontojn en la sociaj retoj. Ili tiel ebligas ke iuj ideoj disvastiĝu ene de pli multenombra civitanaro kaj helpas fiksi la politikan tagordon kaj mobilizi balotantojn.

* Matthew Levendusky, How Partisan Media Polarize America, University of Chicago Press, 2013.

Fox News laŭdegis la movadon Tea Party kaj tiel pliigis la mobilizon de la ekstremaj konservativuloj kaj plifortigis la resalton kiu ebligis, ke la Respublikanoj regajnu la Ĉambron de Reprezentantoj en la mezmandataj balotadoj de 2010. Siaflanke, MSNBC malavarege laŭdis ĉiun agon de la aktivuloj de Occupy Wall Street kaj tiel kontribuis al la populareco de tiu movado. Malkiel amaskomunikiloj “tradiciaj”, la partiecaj amaskomunikiloj laboras por instigi politikan engaĝiĝon.

Kiel restarigi en la publika debato minimuman nivelon de ĝentileco kaj respekto pri la faktoj sen redukti la mobilizan potencon de la amaskomunikiloj? Estas malverŝajne, ke la “industrio de skandaliĝo” libervole rezignus la komfortajn profitojn produktatajn de siaj ekscesoj. El la profitoj rikoltitaj de News Corporation en 2012, 61% devenis de Fox News. Sed sukceso financa ne garantias sukceson politikan. Se la Respublikanoj estus denove venkitaj en la prezidentelekto de 2016, konservativaj gvidantoj kaj la komercista komunumo eble rekonsideros siajn rilatojn kun s-ro Murdoch kaj lia kokino de oraj ovoj.

Rodney BENSON