Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Popola gazetaro kiu ignoras la popolon

De Mumbajo ĝis Nov-Delhio, la disvendado de la gazetaro montras rimarkindan viglecon, tiom ke ĉi-terene la lando okupas la tutmondan unuan rangon. Tamen, la kreskanta pezo de la aferecaj rondoj, fariĝintaj posedantoj de la titoloj, relativigas tiun plurismon.

Kiam la unuaj lumoj de la tago malrapide tiras Mumbajon el sia nokta letargio, en la stratoj eksvarmas miloj da liverantoj, kiuj deponas siajn ĵurnal-stakojn piede de la domegoj aŭ de la lignaj stabloj de la surstrataj vendistoj. La klientoj jam amasiĝintaj ĉirkaŭ la montrotablo, ĵetas kelkajn monerojn sur la tablon. Poste, frandante glaseton da varmega teo, ili silente absorbiĝas en sia legado. Tiu ĉi ritaro ne malofte okazas en lando, kie la gazetaro nombras pli ol cent tridek milionojn da fidelaj legantoj.

Laŭ The Economist*, Barato atingis la unuan rangon en la mondo pri la gazetara merkato, antaŭ Ĉinujo. Okdek du mil ĵurnaloj kaj magazinoj estas tie publikigitaj. Unu el la ŝlosiloj de tiu sukceso estas la progresoj de alfabetigo, kiu pasis de 12% de la loĝantaro en 1974 al 74% hodiaŭ*. Krome, la aliro al la Interreto restas tre malgranda (malpli ol 10% de la loĝantoj), kaj ĵurnalo averaĝe kostas nur 3 rupiojn: malpli ol 5 centonoj da eŭro, malpli ol surstrata teo. Ĉu ni vidu en tio signon de la mirinda plurismo kaj demokratia vigleco, tiom laŭditaj, de la sud-azia giganto?

* “Bulletins from the future”, The Economist, Londono, 7-a de julio 2011.
* Oficejo de la statistikoj, Nov-Delhio, www.censusindia.gov.in. 62,8% laŭ The World Factbook, www.cia.gov .

“Barato ne esta unu, sed pluraj landoj” serioze klarigas s-ro Baskhar Das desegnante skemon sur blankan tabulon. “Estas la evoluiĝinta Barato — la dudek milionoj da angle-parolantoj-, la disvolviĝanta Barato kaj la subevoluinta Barato. La unua interesas nin. La dua ankoraŭ ne pretas, kaj la tria ne havas intereson.”, li diras forigante ĝin per krajona kruco. Trans la granda fenestro de la novfarbita oficejo de la plej alta direktoro de |a Daily News and Analysis (DNA), ĉe la dek-unua etaĝo de la Indiabulls Finance Centre, dekoj da turoj kaj gruoj staras sur la ruinoj de la malnovaj fabrikoj de la kvartalo Parel de Mumbajo. “La angla estas la lingvo de la komerco kaj de la decidantoj. 85% de la reklam-buĝeto iras al la anglalingva gazetaro”, precizigas nia intervjuato. En lia parolado, la vorto “informo” indikas unue produkton.

Dum tridek du jaroj, s-ro Das spertiĝis ene de la grupo Benneth Coleman & Co. Ltd (BCCL), kies prezidanto li fariĝis en 2001, antaŭ ol ekmastri la giganton de la amasinformiloj, Zee Media, unu jaron poste. BCCL estas posedanto de unu el la plej malnovaj titoloj de la landa gazetaro: The Times of India, la unua anglalingva ĵurnalo en la mondo (kvin milionoj da koloraj ekzempleroj), kiu ricevas ĉiujare pli ol unu miliardon da dolaroj da reklam-enspezoj*.

* http://thehoot.org.

The Times of India estis pioniro de la komerca turniĝo de la amasinformiloj, kiam venis la ondo de ekonomia liberaligo en la tuta lando, ekde 1991. “Ni travivas novan sendependiĝon, ĝojegas s-ro Das: tiun de la liberaligo. La generacio post-1991 estas tiu de la novaj “infanoj de noktomezo”” — aludo al la generacio naskiĝinta en la unuaj momentoj de la 15-a de aŭgusto 1947. S-ro Vineet Jain, administra direktoro de BCCL kaj kunulo de s-ro Das dum tridek du jaroj en tiu aventuro, elvokas tiun renaskiĝon per malpli lirikaj vortoj: “Ni ne estas gazetara entrepreno: ni estas reklam-entrepreno. Kiam 90% de viaj enspezoj devenas de reklamo, vi estas reklam-entrepreno*.” Ĉi tiu perspektivo-ŝanĝo profunde markis la baratan gazetar-industrion.

* Ken Auletta, “Citizens Jain. Why India’s newspaper industry is thriving”, The New Yorker, 8-a de oktobro 2012.

La “sukceso” de The Times of India ŝuldiĝas al la frato de Vineet, s-ro Samir Jain. La tre diskreta vicprezidanto de BCCL multobligis la reformojn ekde sia alveno ĉe la estraro de la grupo, fine de la 1980-aj jaroj: reklamoj samformataj kiel la titoloj, vendo de la “unua paĝo” por 450.000 dolaroj kaj enkonduko de la “advertorials” — kunigo de la vortoj advertisement (reklamo) kaj editorial (ĉefartikolo). Ĉi tiuj reklam-raportaĵoj estas verkitaj de la redakcio, sed financataj de famuloj de kino, de kriketo aŭ de politiko, kun reklamaj celoj. Kaj ne gravas se la leganto ne scias tion: la kliento esta unue la anoncanto. Animata de tiu vigla entrepreno-spirito, The Times of India deklaris ferocan prezo-militon al siaj konkurantoj. Hodiaŭ en Mumbajo, la ĵurnalo kostas 5 rupiojn, dum ĝia produkto-prezo estas pli ol 10 rupioj. La ĵurnalo eĉ trionigis sian prezon en Bangaloro en 1998, kaj vendis ĝin 1,5 rupion en Nov-Delhio ekde 1994.

Alia genia eltrovaĵo de s-ro Samir Jain: interŝanĝo de reklamoj kontraŭ kapitaloj, kiujn li akiras ĉefe en la nemoveblaĵaj societoj. Danke al tiu nova strategio, BCCL posedas akciojn en pli ol tricent kvindek entreprenoj, kies dividendoj estas 15% de ĝiaj enspezoj. Tiuj novaĵoj preskaŭ tuj fariĝis la normo en la plej multaj barataj ĵurnaloj: “Kion ajn faras la The Times of India, tion ni devas fari du tagojn poste”, iom amare konstatas eksredaktisto de Hindustan Times, ĝia ĉefa konkuranto*.

* Samanth Subramanian, “Suprem being. How Samir Jain created the modern Indian newspaper industry”, The Caravan, Nov-Delhio, decembro 2012.
Historia interdependeco inter amasinformiloj, industriaj konzernoj kaj politikaj medioj

“Hodiaŭ la “kvara povo” estas en la manoj de la nemoveblaĵoj”, ironias Paranjoy Guha Thakurta. Por tiu sendependa ĵurnalisto, kunfonfinto en 2001 de The Hoot, retejo por observado de la barataj amasinformiloj, la amaskomunikila pejzaĝo pasis de “ŝtatmonopolo” — ĝis la 1990-aj jaroj — al “privata oligopola merkato”. Signifa parto de la gazetaro estas hodiaŭ en la manoj de malpli ol dek konzernoj, kiuj posedas ĉiujn tipojn de komunikiloj. BCCL, kiu ankaŭ publikigas The Economic Times (la dua anglalingva plejlegata ekonomia gazeto, post la Wall Street Journal, posedas ankoraŭ dek unu aliajn ĵurnalojn, dek ok magazinojn, du informajn satelitajn TV-ĉenojn, unu anglalingvan kino-ĉenon, TV-ĉenon dediĉitan al la aktualaĵoj de Bollywood, unu radion, unu societon pri reklam-afiŝado kaj plurajn retejojn.

Dainik Bhaskar, dua plej grava ĵurnalo en hindia lingvo, kiu publikigis unu solan ĵurnalon en Bhopal en la 1950-aj jaroj, posedas hodiaŭ sep da ili, kaj du magazinojn, dek sep radio-staciojn kaj sep ĉenojn de kablo-televido. La tri grupoj, kiuj publikigas la tri plej gravajn anglalingvajn ĵurnalojn (BCCL, HT-Media kaj Kasturi & Sons Ltd) koncentras 39% de la tuta enspezaro kaj 44% de la reklamaj enspezoj, kvankam ili atingas nur 6% de la legantoj*. En Nov-Delhio, sola urbo en la mondo, kie ĉiutage aperas dek ses anglalingvaj ĵurnaloj, tri kvaronoj de la merkato de la anglalingvaj ĵurnaloj estas okupata de The Times of India, The Economic Times (kiuj ambaŭ apartenas al BCCL) kaj The Hindustan Times.

* “Building resistance, organising for change. Press freedom in South Asia 2012-2013”, International Federation of Journalists, http://asiapacific.ifj.org.

La tre profitdona reklammerkato vekas la apetiton de eksteraj agantoj, aparte grupoj de telekomunikadoj. Por Thakurta, “pli kaj pli da industriaj konzernoj akiras rektajn kaj nerektajn interesojn en amasinformilaj grupoj”. Li ne hezitas paroli pri “murdoch-igo”, kun referenco al la aŭstralia magnato Rupert Murdoch, posedanto en Barato de la grupo Star, kiu rimarkite eniris la aŭd-vidan merkaton de la lando en la 1990-aj jaroj. La potenca grupo Reliance Industries Ltd, posedaĵo de s-ro Mukesh Ambani (la plej riĉa homo en Barato kaj 29-a en la mondo, laŭ la magazino Forbes), ligiĝis en 2012 kun la grupo Network18, posedanto de dek naŭ TV-ĉenoj, kun la grupo Eenadu, kiu publikigas unu el la unuaj ĵurnaloj en la telugua lingvo (preskaŭ ses milionoj da ekzempleroj tage), kaj kun la regiona ĉeno Eenadu-TV. La kunfandiĝo puŝis la konzernon inter la plej influajn amasinformilajn grupojn en Barato, apud BCCL kaj Star.

Kvankam ĝi pli akutiĝas hodiaŭ, “la demando pri la hegemonio de la industriistoj super la amasinformiloj estas tiom malnova, kiom la lando mem”, memorigas Thakurta. En 1948, Jawaharlal Nehru, la unua registarestro de sendependa Barato, jam parolis pri la “gazetaro de juto” por The Times of India, tiam regata de la familio Jain, kiu posedis la koncesiojn de juto en Kolkato. Nehru ankaŭ mallaŭdis la “gazetaron de ŝtalo”: aludo al la grupo Tata, posedanto de la infllua bengala ĵurnalo The Statesman. Li estis malpli kritikema al sia amiko Ramnath Goenka, direktoro de la Indian Express, kiu provis — sensukcese — akiri la baratan kompanion de fero kaj ŝtalo. La gazetoj sciis adaptiĝi al la povo. Dum la periodo de urĝostato dekretita de la filino de Nehru, fariĝinta ĉefministro, Indira Gandhi*, The Times of India, estrita de Ashok Jain (la patro de Vineet kaj de Samir), estis kromnomata “The Times of Indira”.

* Kondamnita de la Plej alta Kortumo en 1975 pro balota fraŭdo, Indira Gandhi dekretis urĝo-staton, kio permesis al ŝi enprizonigi opoziciulojn kaj cenzuri la gazetaron.
La opozicia penso kaj la alternativa gazetaro pli kaj pli malfacile vivas

Tiu ĉi implikado inter amasinformiloj, konzernoj kaj politikaj medioj pludaŭras. Hindustan Times apartenas, pro patra heredaĵo, al s-ino Shobhana Bhartia, kiu estas ĝia editora direktoro de 2008, kaj kiu havis sidlokon ĝis 2012 en la Parlamento por la Partio de la Kongreso, plimulta partio. Laŭ la diro de eksa ĉefartikolisto de la gazeto, ŝia ĉiutaga telefonalvoko cele iajn “ĝustigojn” estas timata de la tuta redaktistaro. “Dainik Jagran” la plej legata (16 milionoj kaj duono da legantoj) ĵurnalo en hindia lingvo, estas kvazaŭ-imperio konstruita de la industriisto Narendra Mohan, kiu havis sidlokon en la Parlamento por la Partio de la hinda Popolo (Bharatiya Janata Party BJP), la naciista hindua partio. La filo de Mohan, s-ro Sanjay Gupta, heredis ties regadon.

Ne surprize, tia situacio kondukis al serio de skandaloj. La afero de la “pagitaj novaĵoj”, pagitaj de la kandidatoj dum la kampanjo por la parlamentaj elektoj de 2009, koncernis la plej gravajn partiojn kaj gazetojn de la lando: The Times of India en la angla, Dainik Jagran kaj Dainik Bhaskar en la hindia, sed ankaŭ la ĵurnalojn la plej larĝe publikigitajn en vulgaraj lingvoj: Lokmat en la marata, Punjab Kesari en la hindia, Eenadu en la telugua ...

Jam en 2008, la barata ministrejo pri informado kaj diskonigo mendis raporton pri la demando de la proprieto de la amasinformiloj, al la Administrative Staff College of India (ASCI), sendependa kaj publik-interesa grupo. La raporto substrekis la “evidentan superregon de la merkato” kaj konsilis limigi la interkrucitan proprieton de la amasinformiloj. Krome, la Reguliga Aŭtoritato de la Telekomunikado, kies orientiĝo estas tamen liberala, deziris, ke “bariloj estu starigitaj por garantii plurismon kaj diversecon en la gazetaro, radio kaj televido*. Ĉiuj tiuj rekomendoj restis neaplikataj.

*Consultation paper on issues relating to media ownership”, Telecom Regulatory Authority of India, Nov-Delhio, 15-a de februaro 2013, www.trai.gov.in.

En februaro 2013, dua raporto, apogita sur internacia komparo, konkludis pri neceso limigi la horizontalan (la posedo de pluraj tipoj de amasinformiloj) kaj vertikalan (la kuna posedo de disvastigo-entreprenoj kaj kreado-entreprenoj ene de la sama amaskomunikilo) koncentradon. Nuntempe ekzistas nur malforta regulado, kiu koncernas nur la televidan sektoron, kaj aplikiĝas al la entreprenoj, sed ne al konzernoj. La raporto proponas etendi ĝin al ĉiuj amasinformiloj, kio inkluzivus BCCL kaj Dainik Bhaskar.

Ne necesas precizigi, ke la koncernaj grupoj esprimis firman rifuzon al ĉia evoluo. “La limo inter regulado kaj regado estas tre maldika”, avertas Arindam Sen Gupta, ĉefredaktoro de The Times of India. Li kritikas provon “silentigi la amasinformilojn” kompareblan al tiu, kiu trafis la gazetaron dum la periodo de urĝostato, inter 1975 kaj 1977. Laŭ li, “la regulado de la amasinformiloj devas esti memregulado. Tio, kio ekzistas de jardekoj”*.

* Arindam Sen Gupta, “Muzzling the media: Freedom at risk”, The Times of India, Nov-Delhio, 19-a de junio 2013.

S-ro Rao Inderjit Singh, deputito de la Partio de la Kongreso, kiu gvidas la konstantan komitaton pri informado kaj teknologioj, vidas en la interkrucita proprieto de la amasinformiloj “minacon por nia demokratio*. Kiel indikas Thakurta, “koncentriĝo de la proprieto en oligopola merkato rezultigas malkresko de la plurismo.” La raporto de la ASCI substrekas, ke la merkato-regado fare de eta nombro de agantoj koncernas aparte la regionan gazetaron en vulgaraj lingvoj. Pri tio malkonsentas la gazetaraj grupoj: laŭ ili, la kultura, lingva kaj socia diverseco de la barata merkato malhelpas ĉiun monopolon. “Barato estas fama pro siaj troaj ideoj, ironias Rachna Burman, respondeculo pri la ekonomia aktualeco ĉe The Times of India. Konkurenckapabla industrio de la amasinformiloj estas laŭ li la plej bona garantio de plureca ĉirkaŭaĵo, kie kunekzistas diversaj vidpunktoj.”*. Ĉu la libera merkato de la opinioj, estu sola gardisto de la libera cirkulado de ideoj?

* Citita en “India needs cross media restrictions”, The Hoot, 10-a de junio 2010.
* The Times of India, 20-a de aŭgusto 2012.

“La interkrucita proprieto de la amasinformiloj prezentas grandan ŝanĝon, male asertas Shoma Chaudhury, eksa direktorino de la semajngazeto Tehelka. Ĝi klarigas kial la gazetaro tre malmulte kritikas la privatajn entreprenojn kaj la malegalecajn ekonomiajn politikojn.” The Times of India estis ofte kritikata pro sia biasita aliro al la aktualeco. Tiel, kiam difektita lifto mortigis du laboristojn kaj vundis sep aliajn sur la konstruejo de dek-naŭ-etaĝa luksa konstruaĵo en Bangaloro, la ĵurnalo ne citis la nomon de la konstruanto, Sobha Developers, grupo en kiu la posedanto de la gazeto, BCCL, havis akcio-partojn. En 2005, dum okmonata striko — kiu ricevis apogon de sensindikataj laboristoj-, celanta publike mallaŭdi la laborkondiĉojn en la fabrikoj de Hona Motors en Gurgaon, la ĵurnalo relajsis la vidpunkton de la estraro kaj esprimis maltrankvilon pri la konsekvencoj al la financa klimato de la lando.

Inter la reklam-raportaĵoj de The Times of India, ties kolego The Hindu publike mallaŭdis artikolon favoran al la agrokultura bioteknologia entrepreno Monsanto: en ĝi oni legis, ke la semoj de Bt-kotono (genetike modifitaj por produkti insekticidon) “kondukis al ekonomia kaj socia transformiĝo de la vilaĝoj*. Krome, observas Chaudhury, “la amasinformiloj interesiĝas nur pri la Borso kaj pri la ekonomiaj rezultoj, kvankam 94% de la barata ekonomio estas neformala. La barata miraklo [“Shining India”] estas iluzio, kiun ili produktis ekde la liberaligo de la 1990-aj jaroj. Ili parolas pri la 5 ĝis 10% de prosperaj baratanoj, kaj ne plu vidas la demandon pri la socia justeco.”

* Palagummi Sainath, “Reaping gold trough Bt cotton”, The Hindu, Madras (Chennai), 28-a de aŭgusto 2011.

Tamen, okaze de la batalo por sendependo, la gazetaro ludis gravan rolon en la lukto kontraŭ la brita superrego. En 2000, la esplor-retejo Tehelka, kreita de la verkisto Tarun Tejpal, reprenis tiun tradicion de batalanta ĵurnalismo kontraŭ korupto kaj ekstremismo. La retgazeto konigis sin en marto 2001, malkaŝante membrojn de la registaro, tiam gvidata de la BJP, kiuj montriĝis pretaj akcepti ŝmirmonon kadre de armilvendo. La registaro batalegis kontraŭ la ĵurnalo dum proceso, kiu daŭris preskaŭ tri jarojn. Devigata en 2003 ĉesigi siajn aktivaĵojn, Tehelka, subtenata de siaj legantoj kaj de influhavaj famuloj, reviviĝis unu jaron poste laŭ formo de papera dumonata gazeto, kaj poste laŭ formo de semajngazeto. Poste, la eksa prezidanto de la BJP, Bangaru Laxman — forpasinta en marto 2014 — , kaj la ministro pri defendo George Fernandes, estis kondamnitaj pro korupto.

Tehelka plu liveris gravajn enketojn, aparte pri la respondeco de la Partio de la Kongreso pri la amasmurdo de Sikoj en Nov-Delhio en 1984, kaj de la BJP pri la kontraŭ-islamaj pogromoj en la Guĝarat-ŝtato en 2002 — aparte pri la rolo de s-ro Narendra Modi. Ĝi ankaŭ distingas sin per la traktado de demandoj neglektataj de la aliaj ĵurnaloj: la tribaj aŭ islamaj komunumoj, la maoista ribelado, la mortopuno aŭ ... la perforto al virinoj. La 5-an de novembro 2013, Tejpal estis akuzita antaŭ tribunalo pro seksa ĉikano al juna kolegino. La polico de Goa-ŝtato, gvidata de la BJP, rekvalifikis la akuzon kiel seksperforton kaj enkarcerigis la fondinton de la ĵurnalo, kiu timas ne havi justan proceson. Sekve de tio, Chaudhury kaj kvin aliaj dungitoj demisiis.

Ĉi tiu malĝoja afero, kiu kreskigis la ĝenon, okazis nur kelkajn tagojn post la forigo de Siddharth Varadarajan* el la redakcio de The Hindu, fama progresema gazeto posedata de Kasturi and Sons Ldt (KSL). S-ro Narasimhan Ram, prezidanto de KSL kaj membro de la familio Kasturi, pravigis tiun decidon per la volo “restarigi bonajn industriajn rilatojn*. Ne eblas sin esprimi pli klare.

* Vd lian artikolon, “L’Inde éperdue de reconnaissance”, Le Monde diplomatique, novembro 2008.
* “Varadarajan resigns from “The Hindu””, Mint, Nov-Delhio, 22-a de oktobro 2013.
La senposeduloj organiziĝas, sendas siajn infanojn en lernejojn. Ili ne restos nevideblaj

La sindikato de ĵurnalistoj de Nov-Delhio “(Delhi Union of Journalists, DUJ) krome substrekas la “nerektan cenzuron, kiu devenas de la proprieto- kaj varbad-modeloj.” La malaltaj klasoj ja estas malmulte reprezentataj en la profesio; la malaltaj kastoj kaj la netuŝebluloj, tute ne*. La ĵurnalistoj deturnis sin de la zorgoj de la kamparanoj, de la malegalecoj kaj de la kasta perforto, por respondi al la deziroj de urbeca angloparolanta individuo, simbolo de la disvolvita Barato.

* “The untold story of Dalit journalists”, The Hoot, 13-a de aŭgusto 2013.

Dilnaz Boga, juna ĵurnalistino, kiu dum pluraj jaroj kovris la Kaŝmiro-konflikton kun Pakistano, por Hindustan Times kaj DNA parolas pri la malfacilaĵoj por praktiki sian profesion: “Mi rakontis la historiojn de la homoj, sed mi trovis multan reziston ene de la redakcio.” Traktita kiel kontraŭnaciisto kaj eĉ “kaŝita islamisto” flanke de la propraj kolegoj, ŝi finfine rezignis.“Ĉio, kio iras kontraŭ la naciisma diskurso estas rifuzata. Ni vivas en lando, kie la infanoj ankoraŭ mortas pro misnutro, sed estas blasfemo paroli pri tio.”

La seksperforto kaj murdo de virino el la meza klaso, en decembro 2012 en Nov-Delhio, okupis la grandajn titolojn de DNA dum pluraj semajnoj; sed la artikolo de Boga rakontanta similajn perfortaĵojn suferitajn de tri infanoj en ladurbo de Mumbajo estis reduktita je kelkaj linioj. Iom poste, la nova estraro de la ĵurnalo, gvidata de s-ro Das, ĉesigis la artikolojn pri la ladurboj kaj relokis la junan ĵurnalistinon al la primediaj demandoj. “La barata gazetaro estas klasa gazetaro, malĝoje diras Boga, kiu demisiis sekve de tiu afero. La malriĉuloj ne venigas reklamojn.” La DUJ postulas “reguladon de la amasinformiloj, kiu ebligu pli grandan inkludon kaj donu la parolon prioritate al la socie kaj ekonomie plej malfortaj”.

“Barato ne estas nur unu lando, klarigas siavice Boga. La Barato de la senposeduloj organiziĝas, sendas siajn infanojn en lernejojn, lernas la anglan, postulas rajtojn kaj volas justecon. En la ladurboj, oni legas la gazetojn. Ili povas resti nevideblaj en la amasinformiloj, sed ne resti neaŭdeblaj surstrate. Ili estas la plimulto, kaj ne restos nevideblaj tre longe.”

Benjamin FERNANDEZ