Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kontraŭ la obsedo de kulturaj apartismoj — La universalismo, armilo por la maldekstro

Per tio, ke la dekoloniado premis multajn landojn sur la vojon de industria disvolvado, ĝi kreis gigantan proletaron. Sed al tiu kresko respondas paradokse dispeciĝo de la bataloj. Certaj radikalaj intelektuloj opinias, ke la nocioj de klaso aŭ de kapitalismo, devenintaj el la okcidentaj forĝejoj, estas ne adaptitaj al aliaj kuntekstoj. Kaj ke la popoloj de la sudo devas unue realproprigi al si sian historion kaj sian kulturon. En verko, kiu vekas gravan disputon en Usono, la socisciencisto Vivek Chibber respondas al ili.

POST VINTRO kiun oni kredis senfina, oni spertas revenon de monda rezistado kontraŭ la kapitalismo, aŭ almenaŭ kontraŭ ties novliberala variaĵo. De pli ol kvardek jaroj tia movado ne aperis planedskale. En tiuj lastaj jardekoj la mondo ja spertis sporadajn skuojn, mallongajn epizodojn de kontesto kiuj ie kaj tie ĝenis la senkompatan disvastiĝon de la leĝo de merkato; tamen tio estis tute ne komparebla kun tio, pri kio ni estis atestantoj en Eŭropo, en Proksim-Oriento kaj sur la amerika kontinento ekde 2010.

Tiu reapero montris ankaŭ la detruojn, kiujn faris la malalta tajdo en la lastaj tridek jaroj: la rimedoj, kiujn disponas la laboristoj, estis neniam tiom malfortaj; la maldekstraj organizaĵoj — sindikatoj, partioj — perdis sian substancon, se ili ne fariĝis komplicoj de la reĝimo de malabundo. La malforteco de la maldekstro ne estas nur politika aŭ organiza; ĝi montriĝas ankaŭ sur la teoria nivelo.

La akumulitaj kompletaj malvenkoj estis efektive akompanataj de impresa intelekta bombado. Ne estas tiel, ke la ideoj de socia transformado malaperis el la pejzaĝo: la progresemaj aŭ radikalaj intelektuloj daŭre instruas en multaj universitatoj, almenaŭ en Usono. Sed la senco mem de politika radikaleco ŝanĝiĝis. Sub la influo de la poststrukturismaj* ideoj (la steletoj resendas al la glosaro sub tiu ĉi teksto), la bazaj konceptoj de la socialisma tradicio, fariĝis suspektataj, kaj eĉ danĝeraj.

Por citi nur kelkajn ekzemplojn: aserti, ke la kapitalismo posedas realan truddevigan strukturon kiu pezas sur ĉiu individuo, ke la nocio de socia klaso enradikiĝas en tute palpeblajn ekspluat-rilatoj, aŭ ke la labora mondo havas ĉian intereson alpreni formojn de kolektiva organiziĝo — analizoj konsiderataj evidentaj ĉe la maldekstrularo dum du jarcentoj —, estas hodiaŭ konsiderataj terure postrestintaj.

Komencita de la poststrukturisma skolo, la malagnosko de la materiismo kaj de la politika ekonomio fine alprenis leĝforton ene de la plej lasta koterio de tiu tendenco, hodiaŭ en la universitata mondo pli konata sub la nomo de postkoloniaj studaĵoj*.

Dum la lastaj dudek jaroj la ofensivo kontraŭ la koncepta heredaĵo de la maldekstro ŝanĝis la flagon: la franca filozofia tradicio cedis la lokon al vasta grupo de teoriuloj ne okcidentaj, venintaj el Sud-Azio* kaj el la “Sudo” ĝenerale. Inter la plu influaj (aŭ la plej videblaj) troviĝas Gayatri Chakravorty Spivak, Homi Bhabha, Ranajit Guha kaj la barata grupo de subalternaj studoj (subaltern studies*), sed ankaŭ la kolombia antropologo Arturo Escobar, la perua sociologo Aníbal Quijano kaj la argentina semiologo Walter Mignolo. Ilia komuna punkto: malakcepto de la tradicio de la klerigo en ĝia tutaĵo, suspekta pro sia universalismo kaj pro sia tendenco proklami la validon de certaj kategorioj sendepende de la kulturoj kaj de la lokaj specifecoj. Ilia ĉefa celtabulo? La marksistoj, suspektataj suferi progresintan formon de tiu intelekta blindiĝo.

* Vd Partha Chatterjee, “Controverses en Inde autour de l’histoire coloniale” [Disputoj en Barato pri la kolonia historio], Le Monde diplomatique, februaro 2006.

Por tiuj ĉi, la nocioj de klaso, de kapitalismo kaj de ekspluatado validas ĉie kaj en ĉiuj kulturoj: ili montriĝas same trafaj por kompreni la sociajn rilatojn en la kristana Eŭropo kiel en la hinduisma Barato aŭ en la islama Egiptujo. Por la adeptoj de la postkolonia teorio, male, tiuj kategorioj kondukas al sakstrato samtempe teoria kiel praktika. Eraraj kiel bazo de analizo, ili montriĝas, laŭ ĝi, ankaŭ kontraŭproduktivaj. Ĉar ili, laŭ ĝi, neas la kreemon kaj la aŭtonomecon de la politikaj subjektoj, ili forprenas de ili intelektajn resursojn necesajn por la ago. Resume, la marksismo laŭ ĝi ne faras ion alian ol enfermi la lokajn apartecojn en rigidan premjakon faritan sur eŭropa grundo. La postkolonia teorio volas ne nur kritiki la tradicion de la klerig-epoko, ĝi celas ne malpli ol anstataŭi ĝin.

“La postulato de universalismo estas unu el la pilieroj de la kolonia potenco, ĉar la “universalaj” ecoj asociataj al la homaro fakte apartenas al la dominantoj”, ekzemple instruas al ni unu el la plej famaj verkoj de postkoloniaj studaĵoj. La universalismo, laŭ ĝi, solidigas la dominadon per tio ke ĝi pretendas validigi por la tuta homaro specifajn trajtojn de Eŭropo. La kulturoj ne konformaj al tiuj preskriboj estas, laŭ ĝi, kondamnitaj al statuso de malsupereco, kiu metas ilin en implicitan kuratorecon kaj malpermesas al ili regi mem. Kiel la aŭtoroj klarigas, “la mito de universaleco kongruas kun imperiisma strategio [...] surbaze de la postulato ke “eŭropa” signifas “universala””.*

* Bill Ashcroft, Gareth Griffiths kaj Helen Triffin (sub la dir. de), The Postcolonial Studies Reader Routledge, Londono, 1995.
Komuna aspiro al bona vivo

TIU ARGUMENTO kombinas du vidpunktojn, kiuj troviĝas en la centro de la postkolonia pensado. La unua, formala, sugestas ke la universalismo ignoras la malhomogenecon de la socia mondo kaj marĝenigas la praktikojn aŭ la konvenciojn juĝatajn “nekonformaj”. Nu, marĝenigi, tio signifas praktiki dominadon. La dua, kiu koncernas pli la fundon, vidas la universalismon kiel unu el la fundamentoj de la eŭropa hegemonio: ĉar la mondo de la ideoj organiziĝas grandparte ĉirkaŭ teorioj fasonitaj en la Okcidento, tiuj teorioj limigas la intelektan pensadon kaj la teoriojn kiuj nutras la politikan agadon. Per tio ili ankras ilin en speco de eŭropcentrismo. La postkolonia teorio metas al si la celon elpurigi tiun hereditan makulon montrante la persistemon de ĝiaj efikoj.

Pro tio la malamikeco al la “grandaj rakontoj” asociataj al la marksismo kaj al la maldekstra pensado. Oni liberigas la lokon al la fragmentaĵo, al la marĝenoj, al la praktikoj kaj konvencioj ankritaj en geografian aŭ kulturan specifecon, kiuj eskapas el ĉiomismaj analizoj. Nuntempe necesas serĉi la rimedojn por politika agado en tio, kion Dipesh Chakrabarty nomas la “malhomogenaĵoj kaj nemezureblaĵoj” de la loka medio.*

* Dipesh Chakrabarty, Provincialiser l’Europe. La pensée postcoloniale et la différence historique, Editions Amsterdam, Parizo, 2009.

La politika tradicio naskita de Karlo Markso kaj de Frederiko Engelso baziĝas sur du premisoj. La unua postulas ke, sampaŝe kiel la kapitalismo etendiĝas en la surfaco de la terglobo, ĝi trudas siajn devigojn al ĉiu ajn, kiu estas kaptita en ĝiaj retoj. Azio, Latinameriko, Afriko: ĝia enradikiĝo igas la produktadprocezojn sekvi gamon da reguloj kiuj estas la samaj ĉie. Kvankam la manieroj de la ekonomia disvolvado kaj la kresko-ritmo varias, ili tamen ne malpli dependas de la samaj kontingencoj enskribitaj en la profundaj strukturoj de la kapitalismo.

La dua premiso konsideras klara, ke la kapitalismo, en la sama mezuro laŭ kiu ĝi trudas sian logikon kaj sian dominadon, pli aŭ malpli frue kaŭzas rebaton de la laboristoj. La sennombraj ekzemploj de rezistado al ĝia predado en ĉiuj partoj de la mondo, sendepende de religiaj aŭ kulturaj identecoj, ŝajnas pravigi la du germanajn teoriulojn. Kiom ajn malhomogenaj estas la lokaj “memezureblaĵoj”, la kapitalismo atakas fundamentajn bezonojn kiujn konas ĉiuj homaj estuloj. La reagoj, kiujn ĝi kaŭzas, varias do same malmulte kiel la leĝoj de ĝia reproduktado. La manieroj de tiu rezistado vane ŝanĝiĝas de loko al loko, la motivo kiu animas ĝin montriĝas same universala kiel la aspiro bona vivo de ĉiu individuo.

La du postulatoj de Markso kaj de Engelso servis kiel bazo de pli ol jarcento da analizoj kaj da revoluciaj praktikoj. Ilia bloka kondamno fare de la postkolonia teorio — kiu ne povas toleri ilian impertinente universalan enhavon — havas gravajn implicaĵojn. Kio efektive restas el la radikala kritiko, se oni forprenas de ĝi la nocion de kapitalismo? Kiel interpreti la krizon kiu balaas la mondon ekde 2007, kiel kompreni la sencon de la politikoj de malabundo, se oni ne konsideras la senindulgan konkuron al la profitoj, kiu determinas la iradon de la ekonomio? Kion pensi pri la planedvasta rezistado, kiu aŭdigis la samajn sloganojn en Kairo, Bonaero, Novjorko aŭ Madrido, se oni rifuzas vidi en ĝi la esprimiĝon de interesoj universalaj? Kiel produkti ian ajn analizon de la kapitalismo, se oni forneas ĉian universalisman kategorion?

Pro la graveco de la temo, oni povus atendi de la adeptoj de la postkoloniaj studaĵoj ke ili domaĝas — almenaŭ — la konceptojn de kapitalismo kaj de sociaj klasoj. Ke ili taksas ilin sufiĉe efikaj por ne suspekti ilin je “eŭropcentrismo”. Nu, tiuj nocioj ne nur ne validas laŭ ili, sed ili krome ŝajnas al ili tipaj por la baza vaneco de la marksisma teorio. Por Gyan Prakash ekzemple “fari la kapitalismon la bazo [de la historia analizo] signifas homogenigi historiojn, kiuj restas malhomogenaj”.

La marksistoj, laŭ li, estas nekapablaj kompreni la praktikojn eksterajn al la fortoj de la kapitalismo, aŭ nur en formoj de postrestaĵoj iom post iom malaperontaj. La ideo, laŭ kiu la sociaj strukturoj analizeblas surbaze de la ekonomiaj fortoj, kiujn ili reflektas — ilia produktadmaniero — estas, laŭ li, ne nur erara, sed ankaŭ makulita de eŭropcentrismo. Mallonge, komplica kun formo de imperiisma dominado. “Kiel tiom da ceteraj eŭropaj ideoj, la eŭropcentrita rakonto de la historio kiel sinsekvo de produktadmanieroj kongruas kun la teritoria imperiismo de la 19-a jarcento”, asertas Prakash.*

* Gyan Prakash, “Postcolonial criticism and Indian historiography”, Social Text, n-ro 31-32, Durham, Nord-Karolinio, 1992.

Chakrabarty disvolvas la saman argumenton en sia influhava verko “Provincigi Eŭropon”.* Laŭ li, la tezo de universaligo de la mondo per la ekspansio de la kapitalismo reduktas la lokajn fortojn al simplaj variaĵoj de sama temo: ĉiu lando difineblas nur per sia grado de konformeco kun koncepta abstraktaĵo, tiel ke ĝia propra historio ekzistas neniam alie ol kiel piednoto en la granda rakonto de la eŭropa sperto. La marksistoj faras, laŭ li, krom la tragedian eraron forigi ĉian hazardon el sia analizo de la monda evoluo. Ilia fido je la universala forto de la kapitalo blindigas ilin pri la eblecoj “de malkontinuecoj, de rompoj kaj de ŝanĝoj en la historia procezo”. Liberigita el la malcertecoj esence propraj de la libervolo kiu karakterizas la homaron, la historio, kia la marksistoj konceptas ĝin, similas, laŭ li, al rekta linio, kiu neeviteble kondukas al determinita fino. Pro tio la nocio de kapitalismo estas, laŭ li, ne nur neakceptebla, sed ankaŭ politike danĝera: ĝi forigas el la ne okcidentaj socioj la kapablon konstrui sian propran estontecon.

* Dipesh Chakrabarty, Provincialiser l’Europe, v.c.

Tamen, neniu malagnoskas la fakton ke, dum la lasta jarcento, la kapitalismo disvastiĝis al la tuta planedo kaj interplektiĝis en preskaŭ ĉiajn sferojn de la antaŭe koloniigita mondo. Kiam ĝi enradikiĝis en novaj regionoj, ekzemple en Azio kaj Latinameriko, ĝi neeviteble tuŝis la socian kaj institucian sistemon. La logiko de akumulado de la kapitalo domaĝis nek la lokajn ekonomiojn nek la ne ekonomiajn sektorojn, kiuj estis devigataj adaptiĝi al tiu invada premo.

Sed kvankam Chakrabarty koncedas mem, ke la jugo de la kapitalo etendiĝis al la tuta planedo, li rifuzas vidi en tio formon de universaligo de la mondo. Laŭ li, la kapitalismo estus vere portanto de universaligo, se, kaj nur se, ĉiuj sociaj praktikoj submetiĝus al ĝia leĝo. “Nenia historia formo de la kapitalo, eĉ se mondskala, povus iam ajn esti universala, pledas li. Ĉu mondskala aŭ loka, nenia speco de kapitalo povus reprezenti la universalan logikon de la kapitalo, ĉar ĉia formo historie determinita rezultas el portempa kompromiso” inter ĝia hegemonia aspiro kaj la nefleksiĝemo de la kutimoj kaj lokaj konvencioj. Resume, por li, oni povus paroli pri universalismigo nur se la kapitalo estus konkerinta ĉiujn sociajn rilatojn kaj senigintaj ilin je ĉia aŭtonomeco. Kvazaŭ la kapitalistaj estroj trakurus la terglobon kun politika Geiger-nombrilo ĉemane por mezuri la akordigeblon de ĉia socia praktiko kun siaj propraj interesoj.

Alia bildo estas pli verŝajna: la kapitalistoj provas etendi sian influon kaj certigi la kiom eble plej altan profitan el siaj investoj; tiom longe, kiom nenio kontraŭas tion, ili komplete fajfas pri konvencioj kaj lokaj moroj. Nur se la medio fariĝas baro al iliaj celoj — per stimulado de la maldisciplino de la laboristoj, per ŝrumpado de iliaj merkatoj, ktp — aperas la neceso trudi kelkajn alĝustigojn kaj, laŭ la okazo, renversi la sociajn kutimojn. Ekstere de tiaj kazoj, la “diversaj manieroj esti en la mondo” sub tia aŭ alia latitudo lasas la kapitalistojn perfekte indiferentaj.

Per kia truko la tutmondigo ne implicas formon de universaligo de la mondo? Ekde kiam la praktikoj, kiuj disvastiĝas ĉien, povas esti prave priskribataj kiel kapitalismaj, ili ja fariĝis universalaj. La kapitalo progresas kaj submetas pli kaj pli grandan parton de la loĝantaro. Per tio ĝi produktas rakonton, kiu validas por ĉiuj, universalan historion: tiun de la kapitalo.

La teoriuloj de la postkoloniismo koncedas maleme la regnon de la tutmonda kapitalo, kvankam ili neas ĝian substancon. Sed kio ankoraŭ pli embarasas ilin, estas la dua komponanto de la materiisma analizo, tiu kiu rilatas al la fenomenoj de rezistado. Certe, ili volonte koncedas, ke la kapitalismo semas la ribelon en la proporcio laŭ kiu ĝi disvastiĝas: la laŭdado de la laboristaj, kampulaj aŭ indiĝenaj bataloj estas mem trudita figuro de la postkolonia literaturo, kiu en tiu ĉi punkto ŝajnas esti kongrua kun la marksisma analizo. Sed, dum tiu ĉi konsideras la rezistadon de la dominatoj kiel esprimiĝon de iliaj klasaj interesoj, la postkolonia teorio intence prisilentas tiujn objektivajn kaj universalajn fortrilatojn. Por ĝi, ĉiu fakto de rezistado rezultas el fenomeno loka, specifa al donita kulturo, historio, teritorio — neniam el bezono kiu karakterizas la tutan homaron.

En la retoj de ekspluatado

EN LA OKULOJ de Chakrabarty, ligi la sociajn batalojn kun materiismaj interesoj, signifas “atribui [al la laboristoj] burĝan raciecon, ĉar nur en la kadro de tia sistemo de racieco la “ekonomia utilo” de ago (aŭ de aĵo, de rilato, de institucio, ktp) trudiĝas kiel racia”.* Ankaŭ Escobar skribas: “La poststrukturisma teorio invitas nin rezigni je la ideo de subjekto kiel individuo izolita, aŭtonoma kaj racia. La individuo estas la produkto de retoriko kaj de praktikoj historie determinitaj en granda nombro de kampoj.”* Kiam la kapitalismo kaŭzas kontraŭagojn, tiuj estas komprenendaj kiel esprimon de bezonoj ĉirkaŭbaritaj de aparta kunteksto. Bezonoj forĝitaj ne nur de la historio kaj de la geografio, sed ankaŭ de kosmologio, kiu eskapas el ĉia provo inkludi ĝin en la universalismaj rakontoj de la klerig-epoko.

* Dipesh Chakrabarty, Rethinking Working-Class History: Bengal 1890 to 1940, Princeton University Press, 1989. Substreko de la aŭtoro.
* Arturo Escobar, After nature: Steps to an antiessentialist political ecology”, Current Anthropology, vol. 40, n-ro 1, Ĉikago, februaro 1999.

Estas nenia dubo, ke la interesoj kaj la deziroj de ĉiu individuo estas kulture determinitaj: pri tio estas nenia malakordo inter postkoloniaj teoriuloj kaj pli tradiciaj progresemuloj. Sed, por citi nur unu ekzemplon, nenia kulturo igas la subjektojn ne interesiĝi pri sia korpa bonfarto. La kontentigo de certaj fundamentaj bezonoj — nutriĝo, loĝado, sekureco, ktp — trudiĝas sub ĉiaj ĉieloj kaj en ĉiuj epokoj, ĉar ĝi estas necesa por la reproduktiĝo de ĉia kulturo.

Oni povas do aserti, ke certaj aspektoj de la homa agado eskapas el la forĝoj de la kulturo, se per tio oni komprenas, ke ili ne estas specifaj por tia aŭ alia komunumo. Ili reflektas homan psiĥologion ne specifan al periodo aŭ al loko, sed estas komponanto de la homa naturo.

Tio ne signifas, ke nia nutriĝo, niaj vestaj gustoj aŭ niaj preferoj pri loĝado ne dependas de tutaĵo de kulturaj trajtoj kaj de historiaj kontingencoj. La adeptoj de la kulturismo* cetere ne hezitas emfazi la diversecon de niaj formoj de konsumado kiel pruvon de ke niaj bezonoj estas kulture konstruitaj. Sed tiaj banalaĵoj diras nenion pri la komuna aspiro de la homoj ne morti pro malsato, pro malvarmo aŭ pro malespero.

Nu, ĝuste el tiu homa zorgo por bonfarto la kapitalismo nutras sin ĉie, kie ĝi instaliĝas. Kiel Markso observis, la “surda premo de la ekonomiaj rilatoj”* sufiĉas por ĵeti la laboristojn en la retojn de ekspluatado. Tio veras sendepende de kulturoj kaj ideologioj: ekde kiam ili posedas laborforton (kaj nenion alian), ili vendas ĝin, ĉar tio estas la sola opcio kiun ili disponas por aliri minimuman nivelon de bonfarto kaj de bona vivo. Se ilia kultura medio malinstigas ilin riĉigi sian mastron, ili estas liberaj rifuzi, kompreneble; sed tio signifas, kiel Engelso montris, ke ili estas liberaj morti pro malsato.*

* Karlo Markso: La kapitalo. Volumo I, Kritiko de la politika ekonomio. Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, ISBN 978-918300-59-5. -vl
* Friedrich Engels: Die Lage der arbeitenden Klasse in England. Nach eigener Anschauung und authentischen Quellen. [Frederiko Engelso: La situacio de la laboranta klaso en Anglujo. Laŭ propra sperto kaj aŭtentaj fontoj], en: Karl Marx — Friedrich Engels — Werke (MEW), Dietz Verlag, Berlino (GDR), 1972, vol. 2, p. 225 – 506. -vl

Se ĝi servas kiel bazo de la ekspluatado, tiu aspekto de la homa naturo nutras ankaŭ la rezistadon. La sama nepra materia bezono ĵetas la laboristojn en la brakojn de la kapitalistoj kaj instigas ilin ribeli kontraŭ la kondiĉoj de ilia submetiĝo. Ĉar la avido de profito instigas la dungistojn konstante malaltigi la produktadkostojn kaj do redukti la sumon de salajroj. En la sektoroj kun sindikatoj aŭ kun alta plusvaloro la maksimumigo de la profitoj ne transiras certajn limojn kaj ebligas al la laboristoj okupiĝi pri sia vivnivelo anstataŭ batali por sia ĉiutaga transvivado. Sed en tio, kion oni kutimas nomi la “Sudo”, kiel ankaŭ en kreskanta nombro da sektoroj ene de la industriiĝinta mondo, tio okazas tute alie.

Malalteco de salajroj kombiniĝas ofte kun aliaj formoj de maksimumigo de la profitoj: malnovegaj maŝinoj uzataj ĝis ilia lasta spiro, pligrandigo de la laborŝarĝo, etendo de la laborhoroj, nepago ĉe malsano, nekonsidero de akcidentoj, foresto de pensioj kaj de pagoj por senlaboreco, ktp. En la grandega plimulto de platformoj, kie la kapitalo prosperas, la leĝo de akumulado sisteme ruinigas esperon de la laboristoj je bona vivo. Kiam protestmovado eksplodas, tio okazas sufiĉe ofte por postuli la striktan minimumon por vivi, kaj ne pli, kvazaŭ la kondiĉoj de deca vivnivelo estus lukso pri kiu ne eblas pensi.

Ekzota imagaro

LA UNUA fazo de la procezo, la submeto al la laborkontrakto, ebligas al la kapitalismo enradikiĝi kaj evolui kie ajn en la mondo. La dua etapo, la rezistado al ekspluatado, kreas klasbatalon en ĉiuj zonoj, en kiuj la kapitalismo ennestiĝas — aŭ, pli precize, ĝi kreas la motivon por batali: ĉu tio kondukas aŭ ne al formoj de kolektiva agado, dependas de kontingencaj faktoroj. Ĉiel ajn, la universaliĝo de la kapitalo havas kiel logikan sekvon la universalan batalon de la laboristoj por certigi sian ĉiutagan vivon.

Derivi tiujn du formojn de universalismo el unu sama komponanto de la homa naturo tute ne signifas ke la afero finiĝas tie. En la okuloj de la plej multaj progresemuloj, aliaj komponantoj, aliaj bezonoj ludas rolon, kiuj facile transiras la kulturajn limojn: la aspiro al libereco, ekzemple, aŭ la kreemo, aŭ la digno. La homeco certe ne redukteblas al biologia bezono, tamen necesas agnoski la ekziston de tiu bezono, eĉ se ĝi ŝajnas malpli nobla ol aliaj, kaj doni al ĝi la lokon, kiun ĝi meritas en la projektoj de socia transformado. Ke oni povas disputi pri tia evidento, tio ne estas trankviliga signo por la sanstato de la maldekstra intelekta kulturo.

En pluraj punktoj la postkoloniaj studaĵoj ludis fekundan rolon. Ili kontribuis al la supreniro de la literatura produktado en la sudaj landoj. Dum la intelekta malprogreso, kiu stampis la 1980-ajn kaj 1990-ajn jarojn, ili revigligis la flamon de la kontraŭkoloniismo kaj renomon al la kritiko al la imperiismo. Iliaj atakoj kontraŭ certa eŭropcentrita aroganteco havis ja siajn bonaj efikojn.

Sed la kontraŭa flanko tre gravas: en la sama momento, en kiu la revigliĝinta kapitalismo disvastigas des pli vigle sian detruan forton, la furora teorio en la usonaj universitatoj konsistas en malmuntado de certaj konceptaj rimedoj kiuj ebligas kompreni la krizon kaj skizi strategiajn perspektivojn.

La adeptoj de la postkoloniismo malŝparis hektolitrojn da inko por kontraŭbatali ventmuelilojn, kiujn ili estis mem konstruintaj. Kaj sur tiu vojo ili nutris la reaperon de la naskitismo kaj de la orientismo*. Ĉar ili ne limigas sin privilegii la lokaĵon super la universalaĵo: ilia obseda valorigo de kulturaj apartecoj, prezentitaj kiel sola motoro de politika agado, paradokse furorigis la ekzotan kaj malestiman imagaron, kiun la koloniaj potencoj metis sur siajn konkerojn.

Dum la tuta 20-a jarcento la kontraŭkoloniaj movadoj unuanime denuncis la subpremadon ĉie kie ĝi okazis, kun la argumento ke ĝi atencas la komunajn aspirojn de ĉiuj homaj estuloj. Hodiaŭ, en la nomo de la kontraŭ-eŭropcentrismo, la postkoloniaj studoj estas trempitaj de kultura esencismo, kiun la maldekstro prave konsideris ideologia bazo de la imperia dominado. Kian pli belan donacon oni povas fari al la diktatoroj, kiuj piedpremas la rajtojn de siaj popoloj, ol uzi la lokajn kulturojn por senkreditigi la ideon mem de universalaj rajtoj? La renoviĝo de internaciisma kaj demokratia maldekstro restos pia revo tiom longe, kiom oni ne forigis tiujn imagojn kaj denove asertis la du universalismojn*, kiuj kontraŭas unu la alian: nian komunan homecon kaj la kapitalisman minacon.

* Vidu en Esperanto la verkon de Djémil Kessous: La universalismo. Historio, ekonomio kaj filozofio. Elfrancigita de Jaqueline Lépeix, Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.), Parizo, 2002, 155 p., 13 eŭroj, ISBN 2-9502432-6-6. vl

Vivek CHIBBER.

Glosoj

Pli ol per sia interna kohero, skoloj kaj tendencoj de pensado ofte difinas sin per tio ke ili oponas konkurantajn intelektajn sistemojn

strukturismo: Per opono al la filozofioj humanismaj kaj de libereco de la subjekto, post la dua mondmilito furora (Jean-Paul Sartre), la strukturismo volas malkovri regulaĵojn, objektivajn strukturojn kiuj trudiĝas al la individuoj sen ke tiuj nepre konscias tion.

Tiu tendenco evoluis en Francujo en la 1950-aj jaroj, unue en la lingvoscienco (Ferdinand de Saussure), poste en la antropologio (Claude Lévy-Strauss), en la historio (Jean-Pierre Vernant), en la filozofio (Louis Althusser) kaj psiĥanalizo (Jacques Lacan), ktp.

poststrukturismo: Kontraŭ la modernaj homaj sciencoj, suspektataj starigi senkontraŭdirajn verojn, la poststrukturismo malakceptas ĉian pretendon je vereco, ĉian “naturon” aŭ “esencon” de aĵoj kaj de grupoj. Ĝi postulas la “konstruitan” econ de la realo, kiu siavice estas, laŭ ĝi, interplektiĝo de retorikoj malkonstruendaj.

Tiu postmodernismo:, inspirita de la laboraĵoj de francaj filozofoj (Jacques Derrida kaj Michel Foucault), evoluis en la usonaj universitatoj en la 1980-aj jaroj, speciale en la kampoj de filozofio, literaturo kaj estetiko. Ĝi nutras aparte certajn universitatajn frakciojn de la feminisma, samseksema kaj nigrula movadoj.

postkoloniaj studoj: En la sekvo de la bataloj por liberigo de la Tria Mondo, historiistoj, antropologoj kaj esploristoj pri literaturo alprenas la konceptan poststrukturisman kadron por repensi la temojn de etneco, de identeco, de la historio kaj de la kulturo de la koloniigitaj popoloj. Tiu tendenco, ankaŭ bazita sur tekstanalizo, volas rompi kun dominanta mondpercepto farita el okcidenta vidpunkto kaj insistas pri la kulturaj rezistadoj de la dominatoj.

subalternaj studoj: Historiografia tendenco kiu, en la sino de la postkolonia movado, revizias la historion de la hindia subkontinento el la vidpunkto de la dominataj kaj ignorataj grupoj, laŭ sociala, etna, religia, seksa ktp vidpunktoj. La universitatuloj Partha Chatterjee, Homi Bhabha kaj Dipesh Chakrabarty estas tri elstaraj figuroj de tiu tendenco.

Komence, en la 1980-aj jaroj, la grupo de subalternaj studoj, gvidata de Ranajit Guha kaj Gayatri Chakravorty Spivak, kontraste al la plej multaj postmodernaj intelektuloj, deklaris sin marksistoj, laŭ la marksismo de Antono Gramŝo [orig. Antonio Gramsci [antónjo grámŝi].

orientismo: Prezentado de la Oriento plena de kliŝoj disvastiĝintaj en la okcidenta kulturo — pentrarto, literaturo — ekz-e de tiu, laŭ kiu la Oriento estas neŝanĝeble malsama ol la Okcidento. La verko de Edward W. Saïd, profesoro pri kompara literaturo, “L’Orientalisme. L’Orient créé par l’Occident” [“La orientismo. La Oriento kreita de la Okcidento”], aperinta en la jaro 1978, kiel ankaŭ la laboraĵoj de Frantz Fanon, estas ofte citita kiel fonda teksto de la postkoloniaj studoj.

kulturismo: Argumentado, kiu faras la kulturon de homa grupo netuŝebla kaj rigida donitaĵo, sed ankaŭ la klariga kaj grava faktoro de la historio de tiu grupo, surkoste de la variabloj sociaj, ekonomiaj, politikaj ktp.

V. Ch.