Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Eurabia aŭ la tondra rezulto de malklara eseo

La mito de la islamo-araba invado

La domo de la instruisto “vendita de la urbodomo kaj transformita en moskeo”... Ĉi tiuj vortoj — almenaŭ proksimumaj — diritaj la 11-an de aprilo de la filozofo Alain Finkielkraut ĉe la radiokanalo Europe 1, montras fantasmojn, nun tre disvastigitajn. Interalie danke al “Eurabia” aperinta en 2005.

EN AŬTUNO 1956, Francujo kaj Britujo, aliancitaj kun Israelo, okupas dum kejkaj tagoj la Suez-kanalon, antaŭnelonge ŝtatigita de la egipta prezidanto Gamal Abdel Nasser. Sed, sub la soveta kaj usona premo, ili devas retiriĝi. Reage al tiu atako, Nasser decidas elpeli milojn da judoj el Egiptujo. Inter ili troviĝas juna virino, kies rigardo al la mondo estos poste determinita de tiu elpatrujiĝo. Gisèle Orebi, famiĝinta poste sub la plumnomo Bat Ye’ or (“filino de la Nilo”, en la hebrea) ellaboros la plej radikalan version de la islama komploto kontraŭ Okcidento.

“Gangreninta” la Malnovan Kontinenton, la “islamo-araba civilizacio” ĝin konkeros, ŝi asertas. Ĉi tiu apokalipsa antaŭdiro konsistigas la kanvason de la populara libro, kiun ŝi publikigis en Usono en 2005, post pluraj jardekoj da maturiĝo: Eurabia, tradukita en la hebrea, itala, nedelanda kaj franca (Jean-Cyrille Godefroy, Parizo, 2006). La subtitolo, La eŭro-araba akso, resendas al la “fortoj de la Akso”, koalicio ĉirkaŭ la nazia Germanujo dum la dua mondmilito. Laŭ Bat Ye’ or, citita kiel referenco en la manifesto de la norvega ekstrem-dekstra murdinto Anders Behring Breivik, konkeranta islam-araba mondo estas submergonta dekadencan kaj cinikan Eŭropon. Tiu lasta marĉandis, interŝange kontraŭ amaso da petrol-dolaroj, ĉiaman subtenon al Palestino, malfermon de siaj mediteraneaj landlimoj kaj la akcepton, finfine, de islamigo.

Tiu scenaro, almenaŭ kruda* ricevis neatenditan sukceson, tiom ke ĝi fariĝis grava argumento de la eŭropa ekstrem-dekstro. En Francujo, la prezidantino de la Nacia Fronto (FN), s-ino Marine Le Pen, ne ĉesas kritiki/ mallaŭdi la “islamisman imperiismon”, kiu manifestiĝas laŭ ŝi per la amplekso de la saudaj kaj kataraj investoj eksterlande, kaj la “islamigo de Eŭropo”, videbla tra la uzo de kaptuko*. Ŝia konsilanto por internaciaj aferoj, la geopolitikisto Aymeric Chauprade deklaris, kelkajn monatojn post la komenco de la “araba printempo”: “Faciligante la disfalon de la aŭtoritatemaj reĝimoj, kiuj konsistigis la lastan protektan ekranon de Eŭropo fronte al la afrika mizero, ni liberigis energiojn, kiuj laboros je la servo de tri celoj: pli da enmigrado al Eŭropo, pli da kontraŭleĝa komerco, pli da islamistoj.”(Valeurs actuelles, 25-a de novembro 2001.)

* Vd Le Mythe de l’islamisation. Essai sur une obsession collective, Seuil, Parizo, 2012.
* La esprimo troviĝas en la programo de eksterlanda politiko prezentita de la FN por la prezidanta elekto de 2012.

Unue ĉirkaŭlimigita je kelkaj ekstremistaj grupoj (En Francujo, la Bloc identitaire (Identeca Bloko), Riposte laïque, (Laika Rebato), La Observatoire de l’Islamisation (Observejo de la islamigo), ktp.), la tezo de Eurabia disvastiĝis kaj banaliĝis. La politikaj partioj, kiuj ĝin defendas, ricevas ne malbonajn rezultojn ĉe la balotoj. En Svislando ĝi estas portata de la Demokratia Unio de la Centro; en Norvegujo, de la Partio de la Progreso; en Aŭstrujo, de la liberala partio; trans la Manika Markolo, de la Partio por sendependo de Britujo. Intelektuloj subtenas ĝin, kelkaj eksplicite, kiel la itala ĵurnalistino Oriana Fallaci (forpasinta en 2006), citita en la unua linio de la unua ĉapitro de Eurabia, la germana ekonomikisto Thilo Sarrazin, aŭ la franca verkisto Renaud Camus*. Ĉiuj vigle sukcesas en la librovendejoj.

* Aŭtoroj, respektive, de La Rage et l’Orgueil (Plon, Parizo, 2002); Deutschland schafft sich ab (DVA, Munkeno, 2010); kaj Le Grand Remplacement (David Reinharc, Neuilly-sur-Seine, 2011).

SED LA VIDADO de Bat Ye’ or vendigas ankaŭ gazetojn: Ne plu nombreblas la “unuajn paĝojn” de magazinoj dediĉitaj al la islama “minaco”. Kiam L’Express enscenigas la batalon de “Okcidento fronte al Islamo” (6-a de oktobro 2010) aŭ pretendas malkaŝi “La veraĵojn, kiuj ĝenas” pri islamo (11-a de junio 2008), Le Point respondas agitante la “islamisman fantomon” (3-a de februaro 2011), promesas riveli “Tion, kion oni ne diras pri la burĥo” (21-a de januaro 2011) aŭ ekkoleras fronte al “Tiu senĝena islamo” (1-a de novembro 2012). Le Figaro Magazine, Valeurs actuelles, sed ankaŭ foje MarianneLe Nouvel Observateur ne havas tre malsamajn liniojn*.

* Vd. Julien Salingue, “Les obsessions islamiques de la presse magazine”, Action-Critique-Médias (Acrimed), 6-a de novembro 2012, www.acrimed.org.

Eĉ esploristoj seriozaj en sia fako partoprenas la disvastigon de la tezo de Eurabia, kiel la historiisto Egon Flaig* en Germanujo. En Francujo, la demografo Michèle Triballat subskribis laŭdegan antaŭparolon al la populara libro de Christopher Caldwell, kiu anoncas la disfalon de Eŭropo venkita de islamo*.

*Der Islam will die Welteroberung” (“Islamo volas konkeri la mondon”), Frankfurter Allgemeine Zeitung, Frankfurto, 15-a de septembro 2006.
* Christopher Caldwell, Une révolution sous nos yeux. Comment l’islam va transformer la France et l’Europe, Editions du Toucan, Parizo, 2012.

Ĉu vere ekzistas “islamo-araba minaco” pravigante la amaskomunikilan kaj politikan ekzalton, kiun Eurabia kontribuis naski? Bat Ye’ or asertas unue, ke la petrol-dolaroj de la Persa Golfo ebligas al la islamanoj “aĉeti al si” Eŭropon — TV-elsendo de Canal Plus (20-a de majo 2013) havis titolon “Kataro: konkeri la mondon en kvar lecionoj”. Tamen, kvankam en 2011, Proksim-Oriento realigis 22% de siaj eksportadoj al Eŭropo kaj Nord-Ameriko, ĝi reprezentis nur 5% de la eksportaĵoj de tiuj du spacoj*. Alidirite, estas Okcidento, kiu elverŝas siajn devizojn al Proksim-Oriento, kaj ne inverse.

* Fonto: Monda Organizo por Komerco, oktobro 2012.

La parto “internaciaj rilatoj” de la scenaro de Eurabia ne estas pli realisma. La eŭropaj ŝtatoj tute ne montriĝas komplezemaj al Palestino, sed estas firmaj aliancanoj de Israelo. Jes ja, kiel insiste substrekas Bat Ye’ or, ili voĉdonis por la rezolucio 43/177 de la Ĝenerala Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) favore al sendependo de Palestino, en 1988. Sed cent kvar nacioj tiam same faris — nur Usono kaj Israelo voĉdonis kontraŭ.

De post tiam, la Eŭropa Unio ne multe distingis sin per subteno al la palestina afero, tute male. Kiam en septembro 2011, la prezidanto de la palestina Aŭtoritato Mahmoud Abbas transdonis al la ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-moon, peton pri agnosko de Palestino fare de la Sekurec-Konsilio, Britujo kaj Francujo tuj deklaris, ke ili sindetenos*.

* Vd. Laurence Bernard, “Faillite de l’Union européenne en Palestine”, Le Monde diplomatique, novembro 2013.

Se Eŭropo ne estas “aĉetata” de la Golfo-monarĥioj, ĉu ĝi tamen estas minacata pri invado de islama loĝantaro? Laŭ la plej altaj taksoj sur la Interreto, Eŭropa Unio estas nun loĝata, sekrete, de kvindek milionoj da islamanoj, kaj tiu nombro duobliĝos ene de la dudek aŭ tridek venantaj jaroj. Tiuj nombroj ne estas inventitaj de stranguloj, sed lanĉitaj de homoj apriore kredindaj, kiel la kanadana ĵurnalisto Mark Steyn, patro de la esprimo “eŭropa genocido” kaj unu el la ĉefaj disvastigantoj de la Eurabia-mito en Norda Ameriko. Laŭ li, la islamanoj konsistigos 40% de la eŭropa loĝantaro en 2020.

Sciante ke tiu komunumo — komprenita en sia larĝa senso — estas nun inter 2,4 kaj 3,2% de la loĝantaro de EU (dek du ĝis dek ses milionoj da homoj), necesus, por realigi la antaŭdirojn de Steyn, ke tiuj procentaĵoj estos multobligitaj per dek kvin en dek jaroj. Tio eblas, asertas la adeptoj de Eurabia, ĉar ondoj de islamanoj enmigras en Eŭropon kaj poste “sin reproduktas” en escepta maniero kaj aplikas strategion de amasa konvertado. Pri tiuj tri punktoj, la realeco de la nombroj kontraŭdiras iliajn argumentojn.

La eŭropaj socioj havas ja stabilan kresko-kvoton de enmigrado depost la 1980-aj jaroj. Ĝi estas 1,1 por mil en Francujo, 3 por mil en Britujo kaj 0,7 por mil en Germanujo (ciferoj el 2009). Nur tri landoj kun islama plimulta loĝantaro, Maroko, Turkujo kaj Albanujo, aperas inter la dek unuaj enmigrad-komunumoj instalitaj en la Unio*. Krome, la islamanoj ne naskas pli ol la aliaj. En plej multaj islamaj landoj, la naskokvoto estas tre proksima de tiuj de la okcidentaj ŝtatoj, kaj foje eĉ pli malalta, kiel en Irano*. Kaj la fekundokvoto de la islamaj virinoj instalitaj en Eŭropo daŭre malaltiĝis de la 1970-aj jaroj, ĝis atingi tiun de la ĝenerala loĝantaro komence de la 2000-aj jaroj*.

* “Populations et tendances démographiques des pays européens (1980-2010)”, Population, vol. 66, n-ro 1, Institut national d’études démographiques (Nacia Instituto de demografiaj studoj), Parizo, 2011.
* Vd. Gérard-François Dumont, “Fausses évidences sur la population mondiale”, Le Monde diplomatique, junio 2011.
* Charles F. Westoff kaj Tomas Frejka, “Religiousness and fertility among European Muslims”, Population and Development Review, vol. 33, n-ro 4, Hoboken (New Jersey), 2007.

RESTAS la konvertoj. La 4-an de januaro 2011, la ĵurnalo The Independant atentigis siajn legantojn pri risko de “islamigo de Britujo”, ĉar la nombro de konvertitoj duobliĝis en dek jaroj, de kvindek mil ĝis cent mil, inter 2001 kaj 2011 (por tuta loĝantaro de sesdek milionoj). Unu homo el sescent estas laŭ tio konvertita al islamo; kun ritmo de kvin mil konvertoj jare (apenaŭ pli ol en Francujo aŭ Germanujo), necesus ses mil jaroj, por ke Britujo fariĝu lando kun islama plimulto.

Tre malrapida “invado” do, precipe se oni komparas ĝin al la kapturniga kresko de la konvertoj al evangelia kaj pentekosta kristanismo tra la mondo, ekzemple en Ĉinujo kaj Afriko: dek mil tage*! Temas pri la plej rapida religia kresko en la historio — de nul ĝis kvincent milionoj da adeptoj en malpli ol jarcento — sed malmultaj amasinformiloj alarmiĝas pri la “evangeliigo de la mondo”...

* Patrice de Plunkett, Les Evangéliques à la conquête du monde, Perrin, Parizo, 2009.

Spite al sia fantazia karaktero, la influo de la Eurabia-scenaro ne ĉesas kreski. La ombro de islama komploto nutras novan logikon de kultura defendo: defendo de la“valoroj” kaj “vivmaniero” de la eŭropaj “aŭtoktonaj” popoloj minacataj de aro de etnokulturaj malplimultoj, inter kiuj la islamanoj reprezentas la idealan kaj terurigan kvintesencon. Danke al la Eurabia-mito, eŭropaj partioj objektive situantaj ekstremdekstre povas pretendi transpasi la dekstra-maldekstran distingon. Kaj prezentiĝi, falsante tiujn valorojn, kiel defendantoj de progreso, libereco, demokratio, sendependo, toleremo, laikeco, allogante tiel trans sia kutima balota perimetro.

Raphaël LIOGIER