Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sesdek jaroj

KREITA EN MAJO 1954, Le Monde diplomatique fariĝis 60-jara. Sed ĝi ne pensiiĝas. Por diri ĉion, ni intencas eĉ devi labori ankoraŭ longtempe. Necesas ja fari koncedon al sia epoko ...

En la fluo de la jardekoj, la intelekta engaĝiĝo de tiu ĉi gazeto restis sendifekta, sed ĝia rolo ŝanĝiĝis. Ekde la komenco de la 1970-aj jaroj, ĝia direktoro, Claude Julien, komprenis, same kiel Ignacio Ramonet post li, ke tia komunikilo ne povas kontentiĝi, kiel en la tempo de Dien Bien Phu kaj la komenco de la milito de Alĝerio, doni informojn al legantoj kiuj malhavis ilin. Sed ke ĝi devas proponi orientiĝojn, klarigojn kapablajn doni sencon al la hajlado de donitaĵoj kiuj ĉiutage falas sur nin.

Informi, tio signifas elekti. Kaj tio signifas ankaŭ: malelekti. La plej senkompata cenzuro konsistas en tio, diri ĉion samtempe — per bildo, sono, rekta komento, tuja reago. La torento da akcesoraĵoj forglutas la flueton da neceso. Niaj elektoj povas esti juĝataj arbitraj, sed ni pravigas ilin. Ili havas la apartecon esti kolektivaj kaj sendependaj. Kolektivaj: dum la individueco venkas ĉie, ankaŭ en la ĵurnalismo — ĉemizo blanka, lipharaj nigraj, ŝultrotuko ruĝa ... —, tiu ĉi monatulo honoras la laboron de skipo kaj de siaj centoj da kunlaborantoj. Ĝi ne estas renkontiĝejo, kie tekstoj metiĝas unu super la alian kaj estas ignorataj. Sendependaj: ĉar ni obeas nek al anoncistoj nek al akciuloj, ni povas aserti, sendube kun iom da orgojlo, ke super ni estas neniu.

Escepte de niaj legantoj. Ni ŝuldas al vi tiun ĉi naskiĝtagon kaj ni jam kalkulas kun vi por la sekvaj ...

La redaktejo.